“Certe,” diris Glaŭkono.
Parto Kvar
Glaŭkono interrompis: “Sokrato, kiel vi apologius se iu dirus al vi ke vi ne tre feliĉigas ĉi tiujn virojn per ilia vivmaniero? La urbo vere apartenas al ili, tamen ili tute ne ĝuas la avantaĝojn de la urbo. Aliaj personoj posedas agrojn kaj konstruas belajn grandajn domojn kaj posedas taŭgajn meblojn. Ili faras proprajn oferojn al Dioj kaj gastigas vizitantojn. Kaj, kiel vi ĵus diris, ili posedas oron kaj arĝenton kaj ĉion kutiman por feliĉuloj. Li dirus ke la gardistoj ŝajnas esti tute simple dungitoj ekzistantaj nur por gardadi.”
“Jes,” mi diris. “Kaj krome, ilia pago konsistas nur el manĝaĵoj, malsimile al la aliaj civitanoj, tiel ke ili ne povus private vojaĝi eĉ se ili volus. Ili ne povus fari donacojn al amikinoj, nek elspezi monon aliloke se ili volus, malsimile al homoj opiniataj feliĉaj. Vi ne inkludis tion kaj multajn aliajn aferojn en via riproĉo!”
Li diris: “Do ankaŭ tio estu en la riproĉo.”
“Kaj vi demandas kiel ni apologius?”
“Jes.”
“Sekvante la saman vojon,” mi diris, “mi kredas ke ni trovus respondon. Ni dirus ke tute ne estus mirinde se ĉi tiuj estus la plej feliĉaj civitanoj. Sed ni ne establas la civiton celante ke unu el la sociaj klasoj estu speciale feliĉa, sed por ke la tuta civito estu kiel eble plej feliĉa. Ni supozis ke en ĉi tia civito ni plej klare trovus justecon, kaj en la plej malbone establita civito maljustecon. Observante ilin ni povos decidi pri la originala celo de nia serĉo. Nu, nun laŭ nia supozo ni estigas feliĉon ne por nur kelkaj personoj en la civito sed por la tuta civito. Baldaŭ ni ekzamenos la kontraŭon. Sed estas kvazaŭ ni kolorigus statuon kaj iu riproĉus nin dirante ke ni ne uzas la plej belajn kolorojn por la plej belaj partoj de la bildo—ĉar la okuloj estas plej belaj, ili devus esti purpuraj, ne nigraj. Ni kredus ke ni adekvate defendus nin dirante: ‘Admirinda Sinjoro, ne supozu ke ni devas kolorigi okulojn tiel belajn ke ili tute ne aspektas kiel okuloj, nek la aliajn partojn. Pripensu: Se ni ĝuste kolorigos ĉiujn partojn, ni faros la tuton bela’. Do ne postulu ke ni provizu al la gardistoj feliĉon kiu farus el ili ion alian ol gardistoj. Ni povus ordoni ke kultivistoj estu vestitaj per luksaj roboj kaj portu orajn ornamaĵojn por esti feliĉaj dum ili kultivas. Aŭ ke ceramikistoj kuŝu dekstre de la fajro drinkante kaj lukse manĝante antaŭ la rado dum ili ceramikas laŭdezire. Ni povus simile feliĉigi ĉiujn aliajn por ke la tuta civito estu feliĉa.
“Sed ne admonu nin fari tion, ĉar se ni obeus vin la kultivisto ne estus kultivisto kaj la ceramikisto ne estus ceramikisto kaj neniu alia havus rolon kia estigas civiton. Tamen rilate al la civitanoj aliaj ol la gardantoj la danĝero estas malpli grava. Se ŝuriparistoj fariĝas pigraj kaj koruptitaj kaj pretendas esti kiaj ili ne estas, tio ne endanĝerigas la civiton. Sed komprenu ke se la gardistoj de la leĝoj kaj de la civito mem ne vere gardas, sed nur ŝajnas gardi, ili plene detruas la tutan civiton ĉar ili estas la sola kaŭzo de la bonfarto kaj prospero de la civito’. Do se ni vere faras gardistojn kiel eble plej malmulte damaĝantajn la civiton, tiu riproĉanto farus kultivistojn kvazaŭ gastigantojn ĉe publika bankedo: Prosperaj, jes, sed ne en civito. Li pensas pri io alia ol civito. Ni pripensu: Kiam ni decidas pri la gardistoj, ĉu nia celo estas ke ili estu plej prosperaj, aŭ ĉu ni celas ke la tuta civito prosperu? Necesas konvinki la servistojn kaj gardistojn ke la naturo de ĉiu socia klaso decidu pri ĉi ties partopreno en feliĉeco.”
“Nu,” li respondis, “mi opinias ke vi bone parolas.”
“Do,” mi daŭrigis, “ĉu vi kredas ke mi povas kontentige prezenti parencan argumenton?”
“Ĝuste kion?”
“Pripensu: Ĉu la samaj kaŭzoj ankaŭ detruas la aliajn laboristojn kaj senvalorigas ilin?”
“Kiuj kaŭzoj?”
“Riĉeco kaj malriĉeco,” mi respondis.
“Kiel?”
“Ĉi tieclass="underline" Ĉu vi kredas ke riĉiĝinta potisto volus plu praktiki sian arton?”
“Tute ne.”
“Anstataŭe, li fariĝus pigra kaj neglektema?”
“Certe.”
“Ĉu li do fariĝus malpli bona potisto?”
“Tute certe,” li respondis.
“Tamen, se, pro sia malriĉeco, li ne povas provizi al si instrumentojn kaj aliajn ilojn por sia arto, li faras malpli bonan laboron. Kaj konsekvence li instruas siajn filojn aŭ aliajn lernantojn esti malpli bonaj metiistoj.”
“Tio estas sendube vera.”
“Do kaj malriĉeco kaj riĉeco degenerigas la laboron de la metiistoj kaj la metiistojn mem.”
“Evidente.”
“Do, estas klare ke ni trovis ankoraŭ plian danĝeron por la gardistoj, kontraŭ kiu ili devos zorge atenti por ke ĝi ne sekrete enŝteliĝu en la civiton.”
“Kiun danĝeron?”
“Riĉeco kaj malriĉeco,” mi diris. “Tiu enkondukas luksamon kaj pigremon kaj ribelon, kaj ĉi tiu enkondukas avaremon kaj degeneron krom ribelon.”
“Jes, certe,” li respondis. “Tamen konsideru, Sokrato: Kiel nia civito kapablus batali se ĝi ne akirus kapitalon, precipe se necesus batali kontraŭ granda, riĉa malamiko?”
“Klare ke estus malfacile,” mi diris, “se oni devus batali kontraŭ nur unu. Sed estus facile se oni batalus kontraŭ du malamikoj.”
“Kial vi diras tion?” li demandis.
“Unue,” mi diris, “kvankam eble necesus batali kontraŭ riĉaj viroj, tamen niaj gardistoj estos ekspertaj militistoj.”
“Jes, ili estos tiaj,” li respondis.
“Sed, Adejmanto,” mi demandis, “ĉu, laŭ via kredo, eksperte trejnita boksisto ne povus facile venki du riĉajn, grasajn neboksistojn?”
“Eble ne samtempe.”
“Eĉ se li povus forkuri de la unua,” mi diris, “sed povus konstante turni sin kaj ataki per bato, kaj li farus tion multfoje en varmega sunlumo? Ĉu tia persono ne venkus multajn tiajn malamikojn?”
“Verdire,” li respondis, “ne estus mirinde.”
“Sed ĉu vi ne kredas ke riĉuloj estas pli sciplenaj kaj spertaj pri boksado ol pri batalado?”
“Mi ja kredas tion, li diris.”
“Verŝajne, do, niaj atletoj facile batalus kontraŭ duoble aŭ trioble pli granda nombro da malamikoj.”
“Mi akordas kun vi,” li respondis, “ĉar mi kredas ke vi pravas.”
“Supozu, do, ke ili sendus ambasadoron al la alia civito por diri la veron: ‘Ni havas nek oron nek arĝenton, ĉar posedi tion estas malpermesite al ni, kvankam ne al vi. Se vi batalos kune kun ni, vi povos preni la riĉaĵojn de la aliaj’. Ĉu vi kredas ke personoj aŭdintaj tion preferus batali kontraŭ fortikaj kaj malgrasaj hundoj anstataŭ kontraŭ grasaj kaj molaj ŝafoj?”