“Mi kredas ke ne. Sed,” li respondis, “se la trezoro de ĉiuj aliaj kolektiĝus en unu civito, ĉu ne estus danĝere por malriĉa civito?”
“Vi estas naiva,” mi komentis, “se vi kredas prave nomi ion alian ‘civito’ ol ĉi tiun kiun ni establas.”
“Kiel povas esti?” li demandis.
“Necesas uzi pli larĝan koncepton pri la aliaj, ĉar ĉiu el ili estas multparta urbo, ne integra civito eĉ se ĝi kvazaŭlude nomas sin tio. Rilate al milito, du grupoj ekzistas en ĝi, milititantaj unu kontraŭ la alia. Ili estas la riĉuloj kaj la malriĉuloj. Kaj en ambaŭ grupoj estas multaj aliaj grupoj, tiel ke se vi supozas ke temas pri unu civito vi plene eraras. Sed se vi traktas ilin kiel multajn grupojn kaj donas al iuj grupoj la monon kaj potencon kaj eĉ la aliajn homojn, vi ĉiam havos multajn kunbatalantojn je via dispono kaj malmultajn malamikojn. Dum via civito restos prudenta, kia ĝi estas nun aranĝita, ĝi estos la plej potenca eĉ se ĝi havos nur mil defendantojn. Mi ne parolas pri ĝia reputacio sed pri ĝia vera karaktero. Vi ne facile trovus integran civiton tiuspecan inter grekoj aŭ inter barbaroj, kvankam vi trovus multajn aspektantajn tiaj kaj multoble pli grandajn. Ĉu vi akordas kun mi?”
“Je Zeŭso, jes!” li respondis.
“Ĉu,” mi demandis, “tio ne estus la plej bona limo por niaj regantoj rilate al la grandeco de la urbo? Difininte la dimension de ĝia teritorio ili ne interesiĝus pri plia?”
“Kia limo?”
Mi diris “Jen mia ideo: Ĝis tiu punkto post kiu ĝi ne plu restus integra.”
“Jes, tiel estas bone,” li respondis.
“Do jen estas ankoraŭ alia ordono por niaj gardistoj: Ke ili ĉiel atentu ke la urbo estu nek tro malgranda nek tro granda, sed precize sufiĉe granda por esti integra.”
“Ordoni tion al ili,” li respondis, “eble estus simple.”
“Kaj,” mi aldonis, “estas eĉ pli simple, kiel ni jam menciis, ordoni ke se neinda ido naskiĝos al la gardistoj, ili forsendu lin inter la aliajn civitanojn. Kaj, inverse, se inda ido naskiĝos al la aliaj civitanoj, ili sendu lin inter la gardistojn. La celo de tio estas ke la aliaj civitanoj atentu nur tiun laboron por kiu ili estas laŭnature taŭgaj. Tiel ĉiu persono okupiĝos nur pri sia propra tasko kaj li ne malintegriĝos. Same, la tuta civito devas kreski integra, sen multaj partoj.”
“Jes,” li akordis, “ĉi tio estas pli simpla.”
“Kara Adejmanto,” mi diris, “ni ne, kiel oni eble supozus, donas multajn grandajn ordonojn al ili, sed nur unu tute simplan ordonon: Ke—laŭ la proverbo—ili ‘prizorgu la unu grandan aferon’, kvankam anstataŭ ‘grandan’ ni diru ‘necesan’.”
“Kiun?”
“Sian edukiĝon,” mi respondis. “Se ili fariĝos taŭgaj per bona eduko, ili facile observos ĉion ĉi kaj ĉion alian kiun ni ellasis— ekzemple, la havigon de edzinoj, geedziĝojn, naskadon de infanoj. Ĉio ĉi devas laŭ la proverbo, ‘esti komuna afero de amikoj’.”
“Tute ĝuste,” li diris.
“Krome,” mi diris, “se ŝtato havas bonan komencon, ĝi kreskas kvazaŭcikle: Se oni konservas ĝustacelan edukadon, tio kreas bonajn karakterojn; kaj taŭgaj karakteroj tiel edukitaj fariĝas eĉ pli bonaj ol la antaŭaj rilate al sia naturo kaj ĉio alia, ĝuste kiel inter aliaj animaloj.”
“Estas verŝajne,” li respondis.
“Do, por paroli mallonge: La regantoj de la civito devas kroĉiĝi al ĉi tio por eviti ĝian sekretan detruiĝon. Precipe ili devas atenti ke neniu novaĵo rilate sportojn aŭ artojn estu farata kontraŭ la reguloj. Ili zorge gardu ke ĉiu novaĵo estu deca, kaj ili timu se iu recitos ke
kanton plej prudentan homoj
kantas, kiu plej nove ŝvebas [37]
por ke oni ne erare kredu ke la poeto parolas ne pri novaj kantoj sed pri nova speco de kantoj. Oni nek laŭdu tion nek tiel komprenu la citaĵon. Endas eviti novajn formojn de muziko pro ilia granda danĝero. Se oni ŝanĝas la formon de muziko, neeviteble oni ankaŭ ŝanĝas la plej gravajn sociajn morojn. Damono deklaras tion, kaj mi kredas tion.”
“Inter la kredantoj ankaŭ kalkulu min,” diris Adejmanto.
“Estas evidente,” mi daŭrigis, “ke ĉi tie la gardistoj devas konstrui sian fortikaĵon, nome en muziko.”
“Ĉi tia kontraŭleĝeco,” li diris, “facile enŝteliĝas sekrete.”
“Jes,” mi diris. “Kvazaŭ ĝi estus nur sendanĝera distraĵo.”
“Efektive ĝi ja estas sendanĝera, Sokrato,” li komentis. “Krom ke iom post iom ĝi fariĝas familiara kaj do kviete penetras la karakteron kaj vivmanieron. De tie ĝi marŝas, plifortiĝinte, por penetri la negocadon inter homoj. El negocado ĝi progresas por violente ataki la leĝojn kaj la strukturon mem de la socio, ĝis fine ĝi renversas ĉion kaj private kaj publike.”
“Sufiĉas,” mi diris. “Ĉu vere estas tiel?”
“Tiel mi kredas,” li respondis.
“Nu, ni jam de la komenco diris ke niaj infanoj devas tuj partopreni en plej laŭleĝa amuzo, ĉar se infanoj partoprenas en kontraŭleĝa amuzo, ne estas eble ke ili kreskinte estos viroj leĝobeemaj kaj indaj.”
“Nepre,” li diris.
“Sed kiam infanoj dekomence internigas laŭleĝemon en sin per muziko, kontraŭe al tiuj aliaj ĉio sekvas, kaj ili kreskinte rektigas kio ajn estis antaŭe renversita en la civito.”
“Jes, vere,” li diris.
“Kaj ili reeltrovos,” mi diris, “ĉiujn laŭŝajne malgravajn kutimojn kiujn la antaŭuloj abolis.”
“Kiujn?”
“Ĉi tiujn: Ke junuloj estu dece silentaj apud pliaĝuloj, kaj sidigu ilin kaj stariĝu por ili, kaj prizorgu siajn gepatrojn, kaj prizorgu sian stilon de hartondiĝo kaj de vestado kaj de ŝuoj, kaj la tutan mienon de la korpo, kaj ĉion alian tian.”
“Prave.”
“Mi opinias ke estus stulte fari leĝojn pri tio, ĉar oni nek plenumus nek konservus tiajn leĝojn, negrave ĉu vorte, ĉu skribe faritajn.”
“Evidente.”
“Mi supozas, Adejmanto,” mi diris, “ke kia estas la edukado, tio decidas la sekvaĵojn. Ĉu simileco ne ĉiam alvokas similecon?”
“Sendube.”
“Kaj mi kredas ke mi povas diri ke la rezulto estas senmanka kaj vigla, negrave ĉu bona, ĉu malbona.”
“Devas esti,” li diris.
“Nu, mi,” mi diris, “pro tio ne volus provi plu fari leĝojn pri tiaj aferoj.”
“Prave,” li diris.
“Ekzemple, je Dioj,” mi diris, “kion pri komerco kaj negocado interne de la socio? Kaj kontraktoj kun metiistoj, kaj kalumniado, krimaj atakoj, denuncoj, lotado je ĵurianoj, kaj ĉu oni bezonas impostojn ĉe la bazaro aŭ ĉe la havenoj, kaj ĝenerala reguligo de komercado, de polico, haven-doganoj, ktp., ĉu ni aŭdacu fari leĝojn pri ĉio ĉi?”
“Oni ne bezonus fari ordonojn pri tiaj temoj por indaj viroj,” li respondis. “Ili facile trovus kiajn leĝojn necesas fari por tiaj aferoj.”
“Jes, amiko,” mi akordis, “se Dio[38] instigos ilin observi la leĝojn kiujn ni jam diskutis.”
“Se ne,” li diris, “ili plenigos sian vivon per konstanta farado de leĝoj kaj amendado de la leĝoj pri multaj tiaĵoj, ĉiam kredante ke ankoraŭ estas manko.”
“Vi diras,” mi demandis, “ke ili vivus simile al malsanuloj, kiuj pro sia senbrideco rifuzas forlasi malbonan vivmanieron?”
“Certe.”
“Ili lerte daŭrigas, neniam ĉesante serĉi kuracon. Ili konstante pliampleksigas kaj pligrandigas siajn malsanojn, ĉiam kun la espero ke iu rekomendos al ili medikamenton kiu resanigos ilin.”