Выбрать главу

Parto Unu

Hieraŭ mi iris kun Glaŭkono, la filo de Aristono, al Pireo por adori la diinon. Samtempe mi deziris vidi kia estos la festo kiun oni unuafoje faros. La Procesio de la Pireanoj ŝajnis bela al mi. Ankaŭ tiu de la tracoj ŝajnis egale bona. Adorinte kaj rigardinte ni komencis reiri al la urbo.

Polemarĥo, la filo de Kefalo, vidis nin de malproksime dum ni iradis hejmen kaj li ordonis al sia sklavo kuri al ni kaj ordoni ke ni atendu. La sklavo kaptis la malantaŭan parton de mia vesto kaj diris,

“Polemarĥo ordonas ke vi atendu.”

Mi turnis min kaj demandis kie li estas. “Li sekvas vin,” li diris, “do atendu.”

“Ni atendos,” diris Glaŭkono.

Post nelonge Polemarĥo atingis nin. Akompanis lin Adejmanto, la frato de Glaŭkono kaj Nikerato, la filo de Nikio, kaj diversaj aliaj personoj kiuj revenis de la procesio.

“Polemarĥo diris: “Sokrato, ŝajnas al mi ke vi intencas iri al la urbo.”

“Vi ne eraras,” mi respondis.

“Nu, ĉu vi ne vidas kiom ni estas?” li demandis.

“Kiel mi ne povus vidi?”

“Nu, vi devos aŭ superforti nin aŭ resti ĉi tie,” li diris.

“Ĉu ne ekzistas alternativo?” mi demandis. “Eble ni persvados vin ke vi devas lasi nin foriri.”

“Sed ĉu vi povos persvadi nin,” li demandis, “se ni ne aŭskultos?”

“Tute ne,” Glaŭkono respondis.

“Do konkludu ke ni ne aŭskultos.”

Adejmanto diris: “Eble vi ne scias ke ĉi-vespere estos torĉkonkurso sur ĉevaloj, honore al la diino.”

“Sur ĉevaloj?” mi demandis. “Tio estos novaĵo. Vi diras ke oni transdonados torĉojn dum oni konkurse rajdos la ĉevalojn?”

“Tiel estos,” respondis Polemarĥo. “Kaj oni faros ankaŭ dumnoktan feston kiu estos vidinda. Ni leviĝos post la manĝo kaj ni rigardos la noktan feston. Kaj ni konversacios kun multaj junuloj tie. Do nepre restu.”

Glaŭkono diris: “Nu, ŝajnas ke endos resti.”

Ni iris al la hejmo de Polemarĥo kaj tie ni trovis Lisiason kaj Eŭtidemon, la fratoj de Polemarĥo, kaj ankaŭ Trasimaĥon el Kalĥedonio kaj Ĥarmantideson el Pajanio kaj Klejtofonon, la filo de Aristonimo. Ankaŭ Kefalo, la patro de Polemarĥo, estis hejme. Mi rimarkis ke li aspektas tre maljuna, ĉar mi de longe ne vidis lin. Li sidis sur seĝo kun kuseno, kaj girlando estis ĉirkaŭ lia kapo. Li estis ĵus oferinta en la korto. Ĉirkaŭ li estis seĝoj, do mi sidiĝis apud li. Kefalo salutis min tuj kiam li vidis min kaj diris: “Sokrato, vi ne ofte venas al Pireo por viziti nin, sed vi devus. Se mi ankoraŭ povus facile veturi al la urbo, vi ne bezonus veni ĉi tien ĉar ni venus al vi. Sed nun vi devus pli ofte veni ĉi tien. Vi bone scias ke ju pli velkas miaj aliaj korpaj plezuroj, des pli kreskas miaj deziro kaj plezuro je diskutado. Do ne neglektu akompani ĉi tiujn junulojn, kaj kalkulu nin kiel kamaradojn, bonajn amikojn.”

“Nu, Kefalo,” mi diris, “mi ja ĝuas konversacii kun maljunuloj. Mi opinias ke ni devus lerni de personoj kiuj jam laŭiris la vojon laŭ kiu ankaŭ ni mem devos iri. Kia ĝi estas, malglata kaj malfacila? Aŭ facila kaj senĝena? Mi volonte sciiĝus kia vi trovas ĝin, ĉar vi jam atingis tiun aĝon kiun la poetoj nomas ‘la sojlo de maljuneco’. Kiel vi spertas vian vivon, ĉu ĝi estas malfacila?”

“Je Zeŭso!” li diris, “Sokrato, mi diros al vi kiel mi spertas ĝin. Ofte kelkaj el ni, samaĝuloj, kunvenas konforme al la malnova maksimo. La plej multaj el ni lamentas, bedaŭrante la perdon de la plezuroj de juneco kaj memorante amoradon, drinkadon, festadon, kaj ĉion alian tian. Ili iritiĝas, ĉar estas kvazaŭ iu estas forŝtelinta de ili la plejvaloraĵojn—ke antaŭe ili vivis bone kaj nun ili tute ne vivas. Kelkaj plendas pro indignoj kiujn ili suferas de sia familio pro sia maljuneco. Tial ili senĉese proklamadas ke maljuneco estas la kaŭzo de ĉiuj turmentoj. Sed, Sokrato, mi opinias ke ili ne nomas la veran kaŭzon. Se tiu estus la kaŭzo, ankaŭ mi kaj ĉiuj aliaj maljunuloj same spertus, pro nia maljuneco. Sed mi parolis ankaŭ kun aliaj maljunuloj kiuj, simile al mi, ne suferas. Iam mi estis kun la poeto Sofoklo. Iu demandis al li: ‘Sofoklo, kia estas via amorado, ĉu vi ankoraŭ kapablas koiti kun virino?’ Li respondis: ‘Silentu, sinjoro! Mi tre volonte eskapis de tio kvazaŭ forkurante de freneza, sovaĝa tirano.’ Mi admiris lian respondon tiam kaj mi plu admiras ĝin. Efektive, paco kaj liberiĝo el tiaj aferoj venas dum maljuneco. Kiam la deziroj ĉesas urĝi kaj malstreĉiĝas, estas ĝuste kiel diris Sofoklo: Oni liberiĝas disde multaj frenezaj tiranoj. Nur unu kaŭzo de ĉio ĉi kaj de malharmonio kun la familio ekzistas, Sokrato: Ne maljuneco sed karaktero. Se oni estas neofenda kaj kontentiĝema, ankaŭ dum la maljuneco oni nur modere suferas. Se ne, estas egale malfacile, Sokrato, dum la maljuneco kaj dum la juneco.”

Ĝojigis min aŭdi lin diri tion. Mi volis instigi lin plu paroli, do mi diris: “Kefalo, mi opinias ke kiam la plej multaj personoj aŭdus vin diri tion, ili ne kredus vin. Ili dirus ke vi ne havas facilan vivon dum via maljuneco pro via karaktero sed ĉar vi estas riĉa. Ili diras ke multaj konsolaĵoj ekzistas por riĉulo.”

“Vi pravas, ili ne kredas,” li diris. “Kaj ili parolas iom da vero kvankam ne tiom kiom ili supozas. Sed Temistoklo[1] bone respondis, kiam viro el Serifio kalumniis lin kaj diris ke Temistoklo ne famiĝis pro si mem sed pro sia urbo. Temistoklo respondis ke li ne estus fama, se li estus serifiano; kaj ke la kalumnianto ne fariĝus fama eĉ se li estus atenano. La sama argumento validas pri malriĉuloj kiuj trovas la maljunecon malfacila: Nek malriĉa saĝulo facile tolerus maljunecon, nek riĉa malsaĝulo fariĝus senzorga.”

“Kefalo, ĉu vi heredis la plej grandan parton de via riĉaĵo, aŭ ĉu vi perlaboris ĝin?” mi demandis.

“Ĉu perlaboris, Sokrato?” li diris. “Kiel monakiranto mi rangas inter mia avo kaj mia patro. Mia avo, kies nomon mi havas, heredis proksimume tiom kiom mi nun havas kaj multobligis ĝin. Sed mia patro Lisaniaso lasis malpli ol mi nun havas. Mi estos kontenta se mi ne lasos ankoraŭ malpli por miaj filoj, se mi lasos iomete pli ol mi heredis.”

“Mi demandis,” mi diris, “ĉar ne ŝajnas al mi ke vi tre alte taksas monon. Tiaj estas homoj kiuj ne perlaboris ĝin. La perlaborintoj amas ĝin duoble pli ol la aliaj. Same kiel poetoj amas siajn poemojn kaj patroj siajn infanojn, tiel la perlaborintoj amas riĉon ĉar ili kreis ĝin. Kaj ankaŭ, kompreneble, pro ĝia valoro same kiel aliaj homoj. Estas malplaĉe esti kun ili, ĉar ili nur volas laŭdi riĉecon.”

“Estas vere,” li diris.

“Sendube,” mi diris. “Sed diru al mi, laŭ via opinio kio estas la plej granda avantaĝo de riĉeco?”

“Io, pri kio mi ne povus persvadi la plej multajn homojn,” li respondis. “Vi bone scias, Sokrato, ke kiam oni anticipas baldaŭ morti, alarmo trafas onin kaj oni meditas pri aferoj kiujn oni antaŭe ne atentis. Mi pensas pri la rakontoj kiuj parolas pri homoj en Hadeso— ke mal-justulo devas esti punata tie. Eble oni antaŭe ridis pri tiaj rakontoj, sed nun la menso ekdubas, eble ili estas veraj. Kaj, ĉu pro la malfortiĝo kiu akompanas maljunecon, ĉu ĉar oni pli klare vidas la aferojn ĉar oni estas pli proksima al ili, timo, eĉ teruro, plenigas onin. Oni pripensas kaj strebas memori ĉu oni maljuste agis al iu persono. Se oni trovas ke oni faris maljustaĵojn dum la vivo, estas kvazaŭ oni vekiĝas el koŝmaroj, plena de timego kiel infanoj kaj oni vivas sen espero. Kiu ne konscias pri ia maljusta ago, tiu ĉiam havas dolĉan esperon. Kaj laŭ Pindaro, espero estas bona flegisto por maljunulo. Li bele verkis, Sokrato kiam li diris ke se iu trairas la vivon morale kaj pie—

Dolĉa espero lian koron

flegas, akompanas prizorgante maljunecon,

вернуться

1

Temistoklo (5a jarcento a.K.) estis reganto de Ateno kaj tre sukcesa admiralo.