Выбрать главу

“Certe,” li diris, “tiaj malsanuloj faras tion.”

“Ilia lerteco,” mi diris, “konsistas el tio, ke ili kredas ke tiu persono estas ilia plej granda malamiko, kiu diras la veron al ili: Ke se ili ne ĉesos ebriiĝi kaj tromanĝi kaj koitadi kaj esti pigraj, nek medikamentoj nek kaŭterizo nek operacioj nek eĉ sorĉoj kaj amuletoj nek io alia iel utilos.”

“Ne estas tre lerte,” li respondis, “koleriĝi pri persono donanta bonan konsilon.”

“Ŝajnas al mi,” mi respondis, “ke vi ne estas admiranto de ĉi tiuj uloj.”

“Je Zeŭso, ne!”

“Do vi ne estus admiranto de tuta civito aganta tiel, kiel ni ĵus diris. Ĉu vi ne kredas ke tion faras civitoj kiuj estas malbone regataj kaj malpermesas al siaj civitanoj tuŝi eĉ parton de la tradicia leĝaro, kaj deklaras ke kiu faras tion devas morti? Sed persono estas honorata de la civitanaro kaj nomata bona kaj saĝa, kiu plej plezurige servas la regatojn kaj flatas ilin kaj provizas tion kion ili volas, kaj lerte kontentigas ilin.”

“Mi kredas ke ili ja faras tion,” li respondis, “kaj mi neniel admiras tian personon.”

“Kion pri la homoj kiuj volonte gvidas tiajn civitojn. Ĉu vi admiras iliajn kuraĝon kaj aplombon?”

“Jes,” li respondis. “Sed ne kiam ili trompiĝas kaj opinias sin vere taŭgaj politikistoj pro la laŭdado donata de la publiko.”

“Kion vi diras? Ĉu vi ne povas simpatii kun tiuj viroj? Ĉu vi supozas ke se ĉiuj dirus ke iu persono estas kvar ulnojn alta, li povus malkredi ilin, se li mem ne scipovus mezuri?”

“Ne,” li agnoskis.

“Do ne riproĉu, ĉar tiuj personoj estas vere lertaj kiam ili faras leĝojn, kiel ni ĵus diskutis, kaj faras amendojn, ĉiam kredante trovi kiel limigi fraŭdojn kaj aliajn krimojn pri kiuj mi ĵus parolis. Ili ne scias ke estas kvazaŭ provi fortranĉi kapon de hidro.”

“Jes, ĝuste tiel ili agas,” li respondis.

“Nu mi kredas,” mi diris, “ke vera leĝisto ne bezonus okupiĝi pri ĉi tiaj leĝoj kaj regado, nek en malbone nek en bone regata civito. En malbone regata civito estus senutile kaj senvalore; en bone regata civito ĉiu ajn eltrovus tiajn leĝojn surbaze de la tradicio.”

“Do kio,” li demandis, “ankoraŭ restas por nia leĝfarado?” Mi diris: “Por ni, nenio. Tamen por Apolono en Delfoj, la ĉefaj, plej valoraj, kaj unuaj leĝproklamoj.”

“Kiuj?”

“La establo de temploj kaj oferoj kaj ĝenerala adorado de Dioj kaj dajmonoj kaj herooj. Kaj kiel enterigi mortintojn, kaj servi la Tieulojn[39] por gardi ilian favoron. Ni ne havas scion pri tiaj aferoj, kvankam ni pretigas la civiton. Se ni estas inteligentaj, ni ne obeos alian homon kaj ni ne utiligos alian konsiliston ol la tradician. Apolono en Delfoj estas la tradicia konsilisto pri ĉi tiuj aferoj por ĉiuj homoj, sidante sur la umbiliko de la tero por doni konsilojn.”[40]

“Vi bone parolas,” li respondis. “Tiel estas farende.”

“Do nun via civito estas preta, filo de Aristono,” mi diris. “Nun serĉu en ĝi, preninte adekvatan lumon el ie, kun la helpo de via frato kaj de Polemarĥo kaj de la aliaj, por trovi ĉu estas videble el kie justeco kaj maljusteco venas, kaj kiu diferenco estas inter ili, kaj kiun el ili oni devus akiri por esti feliĉa negrave ĉu aŭ ne ĉiuj Dioj kaj homoj scias pri ĝi.”

“Sensencaĵo!” respondis Glaŭkono. “Vi promesis mem serĉi ĉar estus malpie se vi ne defendus justecon ĉiumaniere.”

“Vi prave rememorigas min,” mi diris. “Kaj devos esti tiel. Sed mi bezonos vian helpon.”

“Jes, ni helpos,” li respondis.

“Nu, mi esperas,” mi diris, “trovi ĝin ĉi tieclass="underline" Mi kredas ke nia urbo, se ĝuste preparita, estos perfekta.”

“Nepre.”

“Klare ke ĝi estos saĝa, kuraĝa, prudenta kaj justa.”

“Klare.”

“Nu, ĉu, se ni trovos kelkajn el tiuj trajtoj en ĝi, la resto estos tio, kion ni ne trovis?”

“Kompreneble.”

“Supozu ke ni ekzamenus ĝin por trovi karakterizaĵojn. Se ni serĉus unu karakterizaĵon kaj tuj trovus ĝin, tio sufiĉus por ni. Sed se ni unue rekonus la aliajn tri karakterizaĵojn, tio ebligus ke ni trovu kion ni serĉas, ĉar klare ĝi devas esti kio postrestas.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Do ankaŭ pri ĉi tiuj trajtoj ni devas same serĉi.”

“Klare.”

“Mi kredas ke nia unua trovo estas saĝeco, kaj ĝi estas iel stranga.”

“Kiel?” li demandis.

“Mi kredas ke la civito kiun ni diskutis estas vere saĝa, ĉar ĝi estas bone gvidata, ĉu vi akordas?”

“Jes.”

“Kaj estas klare ke ĉi tiu bona gvido havas la formon de scio, ĉar oni bone gvidas ne per nescio sed per scio.”

“Klare.”

“Multaj, ĉiaspecaj scioj estas en la civito.”

“Certe.”

“Nu, ĉu ni devus nomi la civiton saĝa kaj bone gvidata pro la scio de la ĉarpentistoj?”

“Tute ne pro tio,” li respondis. “Tio nur pravigus ke ni nomu ĝin centro por la ĉarpenta arto.”

“Kaj oni ankaŭ ne nomus la civiton saĝa pro eksperta scio pri lignaĵoj.”

“Ankaŭ ne pro tio.”

“Nu, pro scio pri kupro aŭ io alia tia?”

“Tute ne,” li respondis.

“Kaj ankaŭ ne pro kreskigo de nutraĵoj el la tero. Oni nur nomus ĝin eksperta pri agronomio.”

“Tiel mi kredas.”

“Do,” mi demandis, “ĉu ekzistas iu scio inter la civitanoj de nia ĵus establita civito, kiu ne rilatas al nur unu agado en la civito sed al la tuta civito? Ĉu pri rilatoj inter ĝi kaj aliaj civitoj?”

“Jes ja.”

“Kiel?” mi demandis. “Inter kiuj personoj?”

“La arto gardi, kaj oni trovas ĝin inter la regantoj, kiujn ni ĵus nomis perfektaj gardistoj.”

“Kia vi nomus la civiton pro tiu scio?”

“Bone gvidata,” li respondis, “kaj vere saĝa.”

“Kaj ĉu vi kredas,” mi daŭrigis, “ke en nia civito tamen estos pli multaj forĝistoj ol veraj gardistoj?”

“Multe pli da forĝistoj,” li respondis.

“Nu, efektive la gardistoj estas la plej malgranda grupo inter ĉiuj metiistoj kaj profesiuloj.”

“Vi pravas.”

“Do, pro la plej malgranda parto de la plej malgranda grupo— alivorte pro la scio de la estroj, la registoj—la tuta civito fondita laŭnature estas saĝa. Kaj tiu grupo evidente estas laŭnature la plej malgranda, tiu grupo al kiu apartenas la sola scio rajtanta nomiĝi saĝa.”

“Vi plene pravas,” li respondis.

“Do ni trovis, mi ne scias kiel, ĉi tiun, la unuan el la kvar: Kio estas saĝeco kaj kie en la civito oni trovas ĝin.”

“Mi kredas ke ni kontentige trovis ĝin,” li akordis.

“Kaj ne estas malfacile trovi kuraĝon kaj kie ĝi troviĝas en la civito, kio pravigas ke oni nomu la civiton kuraĝa.”

“Kiel?”

“Kiun parton oni rigardu,” mi demandis, “por nomi civiton malkuraĝa aŭ kuraĝa, se ne la parton kiu batalas kaj militas por ĝi?”

“Neniun alian.”

“Mi ne kredas,” mi diris, “ke la aliaj grupoj pro siaj propraj karakteroj sufiĉus por pravigi ke oni nomu la civiton malkuraĝa aŭ kuraĝa.”

“Ne.”

“Kuraĝa estas tiu parto de civito kiu kapablas ĉiam konservi komprenon pri kiuj kaj kiaj estas timindaĵoj, laŭ proklamo de la leĝistoj per la edukado. Ĉu vi akordas ke tio estas kuraĝo?”

“Mi ne plene komprenas kion vi diras,” li respondis. “Bonvolu ripeti.”

“Laŭ mi,” mi diris, “kuraĝo estas speco de konservado.”

“Konservado?”

“Konservado de kompreno, kiun la leĝoj kreis per edukado, kompreno pri kio kaj kia estas timinda. Mi diras ke oni ‘ĉiam’ konservas ĝin, kiam oni konservas ĝin dum doloro kaj dum plezuro, dum deziro kaj dum timo, oni neniam elĵetas ĝin. Se vi volas, mi volonte komparos ĝin al io kiun ni kredas simila.”

вернуться

39

Populara eŭfemismo por la Dioj estrantaj Hadeson.

вернуться

40

Orakolo kiu ricevis komunikojn de la Dio Apolono situis en Delfoj, kaj estis rigardata de la grekoj kiel la ĉefaŭtoritato pri la volo kaj planoj de la Dioj. La urbnomo “Delfoj” laŭ sia etimologio signifas “(pra)patrino”.