“Jes, ni ja diris tion.”
“Kaj ke justeco konsistas el priatenti siajn proprajn aferojn kaj ne alies. Nu, ni aŭdis tion de multaj aliaj personoj kaj ni mem ofte ripetis ĝin.”
“Jes.”
“Nu, amiko,” mi diris, “tio verŝajne estas formo de justeco: Priatenti siajn proprajn aferojn. Ĉu vi scias kial mi faras tiun konkludon?”
“Ne, diru,” li respondis.
“Mi kredas,” mi eksplikis, “ke kio restas en la civito krom tiuj virtoj kiujn ni jam ekzamenis—prudento kaj kuraĝo kaj sagaco—tio provizas forton al la aliaj tri virtoj kaj ebligas ke ili estu establitaj kaj konservataj dum ĝi mem restas. Ni ja diris ke justeco estas tio, kio restos se ni trovos la tri aliajn virtojn.”
“Tio estas nepre vera,” li diris.
“Tamen,” mi diris, “se ni devus decidi kiu el ili estas plej grava por nia civito, estus malfacile decidi: Ĉu la interakordo de la kredoj de la regantoj kaj de la regatoj; ĉu la perleĝe preskribita kredo konservata de la soldatoj pri kio estas timinda kaj kio ne estas timinda; ĉu plej grava por ĝi estas la principo ke ĉiu faras sian propran taskon kaj ne estas ĉionfarulo, negrave ĉu temas pri infano, virino, sklavo, liberulo, metiisto, reganto aŭ regato.”
“Ja estas malfacile decidi,” li diris.
“Do, evidente la principo ke ĉiu priatentu sian propran aferon rivalas la saĝecon kaj prudenton kaj kuraĝon de la civito, kiam temas pri ĉi ties plej grava virto.”
“Nepre,” li respondis.
“Kaj vi akordas ke justeco estas egala virto de la civito?”
“Kompreneble.”
“Diru ĉu vi ankaŭ akordas ke la regantoj devas esti juĝantoj dum procesoj.”
“Sendube.”
“Kaj mi supozas ke vi akceptas ke la principo laŭ kiu ili juĝas estas ke neniu persono havu tion, kio apartenas al alia persono, kaj ke neniu forprenu tion, kio apartenas al tiu alia persono?”
“Jes, jen la principo.”
“Ĉar tio estas justa?”
“Jes.”
“Do ni interkonsentas ke justeco signifas ke oni havas kaj faras nur tion, kio estas propra al oni.”
“Tiel estas.”
“Nu, rigardu ĉu vi akordas kun mi: Se ĉarpentisto provus fari la laboron de ŝufaristo, aŭ ŝufaristo la laboron de ĉarpentisto, aŭ se ili interŝanĝus siajn instrumentojn aŭ reputaciojn, aŭ se unusola persono provus fari ambaŭ laborojn, forlasante ĉion alian, ĉu vi opinias ke tio multe damaĝus la civiton?”
“Ne multe,” li respondis.
“Nun plu rigardu: Ĉu vi akordas kun mi ke estus danĝere por la civito, se persono kiu estas laŭ sia naturo metiisto—aŭ ia ajn lukranto—sukcesus eniri la klason de batalistoj nur pro sia riĉeco aŭ populareco aŭ forto, ks.? Aŭ se batalisto sukcesus eniri la konsilion kvankam li ne meritas esti gardisto[42]? Estus danĝere se ili interŝanĝus siajn instrumentojn kaj reputaciojn. Kaj mi kredas ke vi ankaŭ akordos ke estus danĝere por la civito, se unusola persono provus fari ĉion ĉi samtempe. Tiaj ŝanĝo kaj ĉionfaremo estas danĝeraj por la civito.”
“Kompreneble.”
“Do multspeca sinokupo kaj interŝanĝo inter la tri klasoj estas la plej grava damaĝo por la civito kaj ni pravus nomante ĝin la plej granda krimo.”
“Ĝuste tiel.”
“Ĉu vi akordas ke la plej grava krimo kontraŭ la civito estas maljusteco?”
“Certe.”
“Jen, do, maljusteco. Ni ripetu: La malo de tio estas justeco. Justigas la civiton kiam la lukranta, militista, kaj gardista klasoj priatentas siajn proprajn taskojn en la civito.”
“Mi kredas ke nepre devas esti tiel.”
“Ni ne diru tion tro definitive,” mi avertis. “Sed se ni povos aserti ke tiu koncepto pri justeco estas valida por ĉiu individua persono, ni devos akcepti ĝin.—Kion alian ni povus diri?—Se ne, do ni devos serĉi ion alian. Nun ni kompletigu nian enketon pri nia supozo: Ke se ni unue provos trovi justecon en io pli granda, estos facile trovi ĝin en individuo. Ni proponis ke tiu ‘io pli granda’ estas civito, do ni establis laŭeble plej bonan civiton, ĉar ni ja sciis ke justeco troviĝus en bona civito. Do kion ni trovis tie ni nun apliku al la individuo. Se tio sukcesos, estos bone. Se ni trovos ke justeco devas esti io alia en la individuo, ni reiru al la civito por ekzameni ĉu tio ankaŭ estas valida tie. Espereble se ni komparos ilin, se ni kunfrotos ilin kvazaŭ fajrobastonetojn, ni ekflamigos justecon. Kaj trovinte ĝin, ni povos fiksi ĝin en nia kompreno.”
“Nu,” li akceptis, “kiel vi diras, tiel ni devas agi.” Mi diris: “Se oni donas la saman nomon al pli granda kaj malpli granda aferoj, ĉu ilia simileco konsistas el tio, pro kio oni nomis ilin, aŭ ĉu ilia malsimileco konsistas el tio?”
“Simileco,” li respondis.
“Kaj justulo tute ne diferencas de justa civito, kiam temas pri justeco, sed similas al ĝi.”
“Jes, li similas,” li respondis.
“Estas klare ke civito estas justa kiam en ĝi estas triobla klasstrukturo en kiu ĉiu faras siajn proprajn aferojn. Ĝi estas prudenta kaj kuraĝa kaj saĝa pro la sperto kaj stato de ĝuste tiuj klasoj.”
“Prave,” li respondis.
“Kaj, amiko, ni kredas ke individuo rajtas esti simile karakterizata se li havas karakteron similan al tiu de la civito pro la samaj spertoj.”
“Tiel estas konkludende,” li respondis.
“Mia admirinda kamarado,” mi diris, “ni plonĝis en malgrandan problemon, demandante ĉu aŭ ne ies psiko havas tiujn tri karakterizaĵojn.”
“Mi vere ne kredas ĝin malgranda,” li respondis. “Sed povas esti, Sokrato, ke oni prave faris la sentencon ke ‘kio estas bela, tio estas malfacila’.”
“Evidente,” mi diris. “Kaj sciu, Glaŭkono, ke laŭ mia opinio ni neniam solvos la problemon per la metodoj kiujn ni uzis ĝis nun en la diskutado. Pli longa kaj foretendiĝanta vojo kondukas al tiu celo. Tamen, eble sufiĉos diskuti laŭ niaj ĝisnunaj argumentoj kaj enketoj.”
“Ĉu ni ne kontentiĝu per tio?” li diris. “Certe por mi tio nun sufiĉus.”
“Kaj mi mem estos plene kontenta,” mi diris.
“Do ne hezitu ekzamenadi.”
“Nu,” mi daŭrigis, “ĉu ne estas agnoskende ke la samaj karaktero kaj karakterizaĵoj estas en ĉiu el ni kaj en la civito? Ili ja ne povus origini aliloke. Estus absurde supozi ke emociemo ekzistas en civitoj krom pro la civitanoj kiuj havas ĉi tiun reputacion—ekzemple, la tracoj kaj la scitoj kaj, ĝenerale, ĉiuj norduloj. Aŭ sciamo, per kiu oni plej bone karakterizus nian lokon. Aŭ monavido, kiun, oni povas diri, oni ne malplej trovas inter la fenicoj kaj la egiptoj.”
“Nepre,” li respondis.
“Jen kiel estas,” mi diris, “kaj ne estas malfacile agnoski tion.”
“Tute ne.”
“Sed jen malfacilaĵo: Ĉu ni efektivigas ĉiujn karaktererojn per la sama fakulto, aŭ ĉu temas pri tri fakultoj el kiuj ĉiu efektivigas propran karaktereron? Eble ni lernas per unu fakulto, volas per alia fakulto, fervoras pri manĝaĵoj kaj seksplezuro kaj parencaj plezuroj per tria fakulto. Aŭ ĉu ni uzas la tutan psikon por ĉiu el ili dekomence. Estas vere malfacile konkludi pri tio.”
“Ankaŭ tiel ŝajnas al mi,” li respondis.
“Nu, ni provu decidi ĉu temas pri unusola aŭ pluraj fakultoj.”
“Kiel?”
“Klare ke unusola afero ne povas samtempe kaj samcele kaj samkaŭze fari aŭ sperti malojn. Sekve, se ni trovos ke tio okazas rilate al ĉi tiuj karaktereroj, ni scios ke ne temas pri unu sed pri pluraj fakultoj.”
“Bone.”
“Ekzamenu kion mi diros.”
42
Platono emas nekonsekvence uzi siajn terminojn nomante la sociajn klasojn. La profesia armeo foje estas nomata “batalistoj” kaj foje “gardistoj”. La regantoj de la civito estas malgranda grupo da plej kompetentaj personoj, do ofte Platono nomas ankaŭ ilin gardistoj, ne pro kapablo bataladi sed pro kapablo gardi la karakteron kaj leĝaron de la civito. La tri klasoj en la civito estas la ordinara publiko (metiistoj kc.), la profesia armeo/militistaro (malgranda), kaj la konsilio de regantoj (tre malgranda, eventuale eĉ nur unu persono) ĉi tie nomata la gardistoj.