Выбрать главу

“Parolu,” li petis.

“Ĉu estas eble ke unusama objekto staras kaj moviĝas samtempe kaj sammaniere?”

“Neniel.”

“Ni detalu pli precize, por ke ni ne poste disputu. Se iu dirus ke homo staras kaj samtempe movas siajn manojn kaj kapon, do ke li samtempe staras kaj moviĝas, mi kredas ke ni ne akceptus tiun konkludon, ĉar nur parto de tiu homo staras kaj alia parto moviĝas, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Se iu ŝerce plu mencius la paradokson ke tutaj turboj staras kaj tamen moviĝas kiam ili rotacias dum la pintoj restas fiksitaj ĉe unu punkto, aŭ kiam io alia rotacias restante en la sama loko, ni ne akceptus tiun argumenton, ĉar ne estas vere ke la sama parto ripozas kaj moviĝas. Ni dirus ke temas pri vertikalo kaj cirkonferenco. La vertikalo staras—se ĝi ne estas klinita—dum la cirkonferenco rivoluas. Kiam la vertikalo estas klinita, ĉu dekstren, ĉu maldekstren, ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen, ankaŭ ĝi moviĝas kaj tute ne staras.”

“Tio estas vera,” li respondis.

“Do ni ne estos perpleksaj kaj neniu konvinkos nin ke unusama objekto samtempe agas laŭ du malaj manieroj, aŭ spertas laŭ du malaj manieroj, aŭ havas du malajn karakterizaĵojn.

“Certe mi ne estos,” li diris.

“Kaj,” mi diris, “por liberiĝi de la devo longedaŭre ekzamenadi kaj demonstradi ke ĉiu tia deklaro estas erara, ni akceptu ke tiel estas kaj ni daŭrigu nian enketon. Sed ni konsentu ke se iam montriĝos ke ili ne estas eraroj, ĉio tiel konkludita de ni estos refutita.”

“Tiel ni devas agi,” li respondis.

“Nu,” mi daŭrigis, “ĉu vi ankaŭ akordas ke kapjeso kaj kapneo, sopiro kaj rifuzo, altiro kaj forpelo, ĉio ĉi estas paroj da maloj, tute negrave ĉu temas pri agoj aŭ pri spertoj?”

“Ili certe estas maloj,” li diris.

“Nu,” mi diris, “ĉu vi do same parolus pri soifo kaj malsato kaj ĉia emo inkluzive de deziro kaj volo? Ĝenerale: Ke la psiko de deziranto ĉiam aŭ sopiras al la dezirataĵo, aŭ altiras ĝin? Celante ekhavi ion, li kapjesas al si kvazaŭ al petanto fervora havi ion.”

“Mi akordas.”

“Kaj rilate maldeziron kaj malvolon kaj malemon, ĉu ni klasifiku ilin kiel similajn al malakcepto, malaprobo, kaj, ĝenerale, la tiaj maloj?”

“Jes, certe.”

“Ĉu ni sekve diru ke ĉi tiaj emoj konsistigas klason, kaj elstaraj estas soifo kaj malsato?”

“Ni diru tion.”

“Soifo je trinkado, malsato je manĝado?”

“Jes.”

“Kaj se temas pri simpla soifo, ĉu temas pri deziro je io pli ol tio, kion ni diris? Ekzemple, ke oni havas soifon je varma trinkaĵo aŭ frida, je multa aŭ malmulta—unuvorte, al specifa trinkaĵo? Se la soifo iel havus varmecon, ĝi ja estus deziro je fridaĵo. Kaj se ĝi havus malvarmecon, la deziro estus je varmaĵo. Se la soifo estus granda ĉar ĝi enhavas multecon, ĝi ja estus deziro je multo; kaj se ĝi enhavus malmultecon, do deziro je malmulteco. Sed soifo per si mem neniam estas deziro je io alia ol ĝia natura celo, nome: Trinkaĵo. Kaj simile, malsato celas havigi al si manĝaĵon.”

“Estas tiel,” li respondis. “Ĉiu deziro per si mem celas nur plenumon. La specifa karaktero de la celaĵo estas alia afero.”

“Do neniu kritiku nin,” mi pludiris, “dirante ke ni pretervidas la fakton ke oni ne soifas je ia ajn trinkaĵo sed nur je konvena trinkaĵo, nek je ia ajn manĝaĵo, sed nur je konvena manĝaĵo. Ke ĉiu persono volas nur tion, kio estas konvena. Ke ĉar soifo estas deziro, ĝi kompreneble estas deziro je konvena trinkaĵo aŭ konvena kio-ajn. Kaj ke estas same pri la aliaj deziroj.”

“Tamen mi kredas ke tiu kritikanto eble pravas,” li diris.

“Sed,” mi diris, “laŭ mi, kio estas kvalifikita estas relativa al tio laŭ kio oni kvalifikas ĝin. Kio estas simpla estas relativa nur al si mem.”

“Mi ne komprenas,” li diris.

“Ĉu vi ne komprenas,” mi demandis, “ke se oni nomas ion granda, oni diras tion ĉar ĝi estas granda relative al io alia?”

“Evidente.”

“Nome, relative al io malpli granda.”

“Jes.”

“‘Multe pli granda’ estas relativa al ‘multe malpli granda,’ ĉu ne?”

“Tiel ja estas.”

“Kaj estas tute same, ke oni diras ke io estis granda relative al kio estis malgranda, kaj pri kio estos pli granda relative al kio estos malpli granda.”

“Sendube,” li diris.

“Kaj estas same kiam temas pri multa relative al malmulta, aŭ duobla relative al duona, kaj tiel plu: Pli peza relative al pli leĝera, rapida relative al lanta, varma relative al frida, kc.”

“Evidente.”

“Kaj estas ankaŭ same rilate al diversaj scioj. Scio havas propran temon kaj tiu estas la celo de tiu scio. Kia estas la scio, tia estas la temo. Ekzemple: Kiam ekekzistis scio pri konstruado, oni distingis ĝin disde aliaj scioj kaj nomis ĝin arkitekturo.”

“Sendube.”

“Kaj estas tiel ĉar ĝi havas temon kian havas neniu alia scio.”

“Jes.”

“Ĉar ĝi pritraktas ion specifan ĝi havas propran specifan temon. Kaj estas same pri la aliaj artoj kaj scioj.”

“Tiel estas.”

“Do nun vi povas diri kion mi celis esprimi, se vi nun komprenas,” mi daŭrigis. “Estas ke kiam ni parolas pri la karaktero de io, se ĝi estas simpla, ĝia karaktero estas simpla. Sed se ĝi estas kompleksa, ĝi havas pli kompleksan karakteron. Mi ne volas diri ke ĝi estas identa kun siaj celoj—kvazaŭ scio pri sano kaj malsano estus mem sana aŭ malsana; aŭ ke kio pritraktas malbonon kaj bonon estas mem malbona kaj bona. Sed kiam scio ĉesas esti tute simple scio sed scio pri io, ekzemple pri sano kaj malsano, ĝi fariĝas specifa scio. Konsekvence, ni ne plu nomas ĝin simple scio, sed donas al ĝi specifan nomon, por indiki ke ĝi estas scio pri specifa temo—ĉikaze, medicino.”

“Mi komprenas,” li diris, “kaj mi kredas ke tiel estas.”

“Do ĉu vi ne dirus,” mi demandis, “ke soifo estas en la kategorio de tiuj aferoj havantaj celon? Nome, ke soifo—”

“Celas trinkaĵon,” li diris. “Jes, mi akceptas tion.”

“Kia estas la specifa trinkaĵo, tiucela estas la specifa soifo. Sed soifo mem ne estas soifo je multo aŭ malmulto, aŭ bonaĵo aŭ malbonaĵo, sed, unuvorte, soifo sole je trinkaĵo.”

“Tute vere.”

“Do la psiko de soifanto, kiam temas pri soifo, celas tute simple trinki, al tio ĝi sentas urĝon.”

“Klare.”

“Do se io allogas soifanton alidirekten, tio devas esti io alia en la psiko ol trinkemo, ĉar trinkemo pelas lin kvazaŭ sovaĝan beston al trinkado. Ni ja diris ke unusama parto de unusama objekto ne povas samtempe fari malojn pri unusama afero.”

“Ne povus esti.”

“Sekve mi opinias ke estus malprave diri ke la manoj de arkisto samtempe streĉas kaj altiras la arkon. Unu mano streĉas ĝin, kaj alia mano altiras ĝin.”

“Tute vere,” li akceptis.

“Tamen, ĉu estas eble trovi homojn rifuzantajn trinki malgraŭ sia soifo?”

“Jes, certe, kaj ofte,” li diris.

“Do kion ni diru pri ili?” mi demandis. “Devas esti en ilia psiko io ordonanta trinkadon, kaj io malpermesanta trinkadon. Kaj ĉi tiu estas io alia ol la ordonanto kaj superregas ĝin.”

“Mi kredas ke jes,” li respondis.

“Kiam oni sentas tian malpermeson, tio efektive estas efiko de rezonado. Kio pelas kaj altiras estas efiko de emocioj kaj malsanoj.”

“Tiel ŝajnas.”

“Do ne estas kontraŭlogike,” mi daŭrigis, “kredi ke temas pri du apartaj aferoj. Ni nomas la rezonantan parton de la psiko racia. Sed la parton per kiu la psiko amas kaj malsatas kaj soifas kaj ekscitiĝas pro emocioj ĉiaspecaj ni nomas malracia kaj afekcia, kamarado de pasioj kaj plezuroj.”