“Ankaŭ min,” Glaŭkono diris, “kalkulu kiel voĉdonantan tiel.”
“Efektive,” Adejmanto diris, “tiel kalkulu nin ĉiujn, Sokrato.”
“Kian taskon vi postulas de mi!” mi respondis. “Estas kvazaŭ vi insistus ke mi rekomencu la tutan diskuton pri la socio. Mi kun plezuro kredis ke ni nun finis pri ĝi, ĉar estis kontentige al mi ke oni akceptis la argumenton. Vi ne scias kian svarmon da disputoj vi ekscitas per via nuna postulo. Mi evitis la temon ĉar mi sciis kiom da problemoj ĝi kaŭzus.”
“Kion?” daŭrigis Trasimaĥo. “Ĉu vi supozas ke oni venis ĉi tien por fandi orercon[44] anstataŭ aŭskulti diskuton?”
“Jes,” mi respondis, “iom tiel.”
“Nu, Sokrato,” Glaŭkono diris, “saĝaj personoj volas aŭskulti ‘iom’ de tia diskutado dum la tuta vivo. Do cedu al ni, kaj ne hezitu detali vian opinion pri nia demando: Kiaj estu la sociaj roloj de infanoj kaj virinoj inter la gardistoj, kaj kia estu la prizorgado de junaj infanoj inter naskiĝo kaj edukiĝo, tiu periodo kiun oni opinias plej malfacila? Provu diri kiel tio devas okazi.”
“Ne estas facile detali, afabla amiko,” mi respondis. “La afero estas multe pli dubinda ol la temoj jam diskutitaj de ni. Oni povas dubi ĉu la propono estas ebla. Kaj eĉ se ĝi estas ebla, oni povas dubi ĉu ĝi estas la plej bona. Tial mi iom hezitis mencii ĝin, timante ke ĝi estas nur fantazio, kara kamarado.”
“Tute ne hezitu,” li diris, “ĉar la aŭskultontoj estas nek malamikaj, nek nekredemaj, nek malbonvolaj.”
Mi respondis: “Amiko, ĉu vi diras tion intencante kuraĝigi min?”
“Nepre,” li diris.
“Nu,” mi diris, “la malo okazas. Se mi kredus esti certa pri tio, kion mi diras, la kuraĝigo estus tre bonvena. Oni nenion riskas se oni scias la veron pri la plej gravaj kaj karaj aferoj kaj diras ĝin al sagacaj amikoj. Sed paroli kiam oni estas necerta kaj serĉanta, kiel mi agas nun, estas timige kaj danĝere. Mi ne timas ke vi mokos min—tio estus infaneca—sed ke erarante pri la vero mi ne nur mem falos sed ankaŭ faligos miajn amikojn. Kaj ja temas pri afero pri kiu oni devas nepre ne erari. Mi riskas ofendi Nemezan,[45] Glaŭkono, rilate al tio, kion mi diros. Mi eĉ kredas ke senintence mortigi homon estas malpli granda peko ol trompi respektindulojn pri kio estas inda, bona, kaj justa. Estas preferinde riski tion, kiam oni parolas al malamikoj ol al amikoj, do bele vi kuraĝigas min!”
Glaŭkono ridis. “Sed Sokrato,” li diris, “se ni suferos pro eraroj en la diskuto, ni verdiktos ke vi ne kulpas pri murdo, kaj ke vi ne trompis nin. Parolu kuraĝe.”
“Nu,” mi respondis, “ĉar tia verdikto signifas ke oni estas senkulpa, verŝajne estas tiel en ĉi tiu kazo.”
“Sekve,” li diris, “parolu.”
“Necesas diskuti nun,” mi diris, “ion, kion ni devus esti diskutintaj laŭorde, jam antaŭ nun. Kvankam eble estas ĝuste ke nun, plene konsiderinte la rolon de viroj, ni difinu tiun de virinoj; precipe ĉar vi petas tion.
“Laŭ mia opinio, por homoj kies naturon kaj edukon ni diskutis, ne ekzistas alia ĝusta rolo en la socio por infanoj kaj virinoj ol tiu, pri kiu ni komence decidis. Ni provis establi sistemon de viraj gardistoj de la socio, en nia diskuto.”[46]
“Jes.”
“Ni sekvu la saman sistemon por la naskiĝo kaj eduko de virinoj, por trovi ĉu tio ankaŭ taŭgas por ni.”
“Kiel?” li demandis.
“Ĉi tieclass="underline" Ĉu vi akceptas ke gardhundinoj devas gardi kaj ĉasi kun la virhundoj? Kaj ambaŭ seksoj komune faru ĉion alian? Aŭ ĉu la gardhundinoj devas resti endome, ĉar pro sia devo naski kaj mamnutri idojn ili ne estas simile kapablaj kiel la virhundoj, kiuj laboregas kaj prizorgas la ŝafaron?”
“Ili laboras kun la virhundoj. Nur estas ke ni konscias ke ili estas malpli fortaj kaj la virhundoj pli fortaj.”
“Ĉu estas eble,” mi demandis, “utiligi iun ajn beston por la sama celo sen doni al ĝi la samajn zorgadon kaj edukon?”
“Ne estas eble.”
“Do se ni utiligos la virinojn por la samaj celoj kiel la virojn, ili devos esti same edukataj.”
“Jes.”
“Ni preskribis la artojn kaj sportojn por la viroj.”
“Jes.”
“Do ni devos doni kaj utiligi por la virinoj la saman edukon, kiel ankaŭ bataltrejnadon.”
“Verŝajne, laŭ via argumento.”
“Probable,” mi diris, “se nia plano estos plenumata, multo el tio, kion ni diris, ŝajnos mokinda pro sia nekutimeco.”
“Certe.”
“Kio ŝajnas al vi plej mokinda?” mi demandis. “Sendube ke la virinoj luktos nudaj kun la viroj en la palestroj—ne nur junulinoj sed ankaŭ la maljunulinoj, tute ne belaspektaj, same kiel la oldaj faltiĝintaj viroj en la gimnastikejoj, pro sia amo al korpa ekzercado.”
“Jes, je Zeŭso!” li respondis. “Ja estus mokinde, se estus kiel nuntempe.”
“Sed,” mi diris, “ĉar ni komencis la temon, ni devas ne timi mokantojn, negrave kion ili diros pri ĉi tia ŝanĝo, pri korpa ekzercado kaj la artoj kaj nepre ne pri posedo de armiloj kaj ĉevalrajdado, ĉu ne?”
“Vi pravas,” li diris.
“Sed ĉar ni komencis diskuti, ni devos iri ankaŭ ĝis la raspa parto de la leĝoj. Ni petos la mokantojn ne agi kiel kutime[47] sed serioze pensi. Ni memorigos al ili ke antaŭ ne tre longe la grekoj opiniis hontinda kaj ridinda vidi nudajn virojn, kiel ankoraŭ opinias la barbaroj. Kaj kiam la kretanoj kaj poste la lacedemonanoj komencis nudan korpan ekzercadon, ankaŭ tiam la ŝercemuloj mokis, ĉu ne?”
“Tiel estis.”
“Sed mi kredas ke oni nun scias ke estas pli bone ke spertuloj estu senvestaj, nekovritaj, por tiaj agoj. Tial la rido en la okuloj malaperis antaŭ la plibono indikita de logiko. Estas klare ke nur stultulo mokas ion alian ol malbonon, aŭ ŝercas kredigante ke io estas mokinda, krom kiam temas pri io sensenca kaj malbona; aŭ fervore rigardas ion alian kiel indan, ol tion kio estas bona.”
“Tute vere.”
“Nu, ni do devas nun interakordi ĉu temas pri eblaĵo, aŭ ne. Kaj diskuti, negrave ĉu oni nur ŝerce aŭ serioze volas disputi, ĉu la naturo de la ina homo povas partopreni kun la vira en ĉia laboro, aŭ en neniu, aŭ en kelkaj specoj de laboro sed ne en aliaj. Kaj, kiam temas pri milito, kiel estas? Aŭ ĉu tio ne estas la plej bona komenco por atingi la plej verŝajnan kaj ĝustan konkludon?”
“Tio estas tre grava,” li respondis.
“Nu, ĉu vi volas ke ni mem prezentu al ni la disputon kiun oni farus, por ke tiu flanko de la diskuto ne manku?”
“Nenio malhelpas.”
“Do, parolante por ili, ni diru:
‘Sokrato kaj Glaŭkono, aliaj tute ne bezonas disputi kun vi, ĉar vi mem, jam kiam vi komencis establi la civiton, akordis ke ĉiu naturo devas fari nur tion, kio taŭgas por ĝi.’
‘Jes, mi kredas ke ni interakordis pri tio. Do?’
‘Ĉu la naturo de virino ne tre diferencas de tiu de viro?’ ‘Evidente ĝi diferencas.’
‘Do necesas decidi pri laboro por ili konforme al la diferenco inter la naturoj.’
‘Sendube.’
‘Do kiel povas esti ke vi ne erare kontraŭdiras vin mem, kiam vi diras ke la viroj kaj virinoj devas same agi kvankam iliaj na-turoj estas tiel diferencaj?’
Mia admirinda amiko, ĉu vi scias respondi?”
“Tiel subite respondi ne estas facile,” li diris. “Sed mi petas ke vi mem proklamu nian vidpunkton—kia ajn ĝi estas.”
“Glaŭkono, mi jam antaŭ longe antaŭvidis ke tio estos necesa, kaj multo alia. Tial mi hezitis tuŝi la leĝon pri la posedo kaj eduko de virinoj kaj infanoj.”
“Je Zeŭso!” li diris, “Ja ne ŝajnas simple.”
44
Verŝajne proverba esprimo = “malsukcesi en entrepreno”. Estas sugestite ke originale la senco estis “fandi oron el arĝenterco”.
46
Laŭvorte: “…ni diskutis, ekzistas neniuj ĝustaj posedo kaj utiligo de virinoj kaj infanoj ol sekvi la vojon, laŭ kiu ni iris komence. Ni provis…”