“Nenio povas esti pli bona.”
“Kaj la spertado de la artoj kaj sportoj laŭ nia preskribo efektivigos tion?”
“Neeviteble.”
“Do la sistemo establita de ni estos ne nur ebla sed plej bona por la civito.”
“Jes.”
“Do ankaŭ la gardistinoj devos nudiĝi, ĉar ili kovros sin per honoro anstataŭ vestoj, kaj ili devos fari nenion alian ol partopreni militadon kaj protektadon de la civito. La malpli pezaj taskoj devos esti donataj al la virinoj anstataŭ al la viroj, pro la malforteco de tiu sekso. Viro ridanta pri nudaj virinoj ludantaj sportojn por sia bonfarto ‘deŝiras nematuran frukton de saĝeco’[50] pro sia ridado kaj evidente tute ne scias pro kio li ridas, nek kion li faras. Ĉar plej profunde estas dirite kaj dirote ke kio estas utila, tio estas bela; kaj kio estas malutila, tio estas fia.”
“Tute vere.”
“Ni povas, do, diri ke ni kvazaŭ eskapis droniĝon pro unu ondo, dank’ al nia leĝo pri virinoj, kiu ordonas ke niaj gegardistoj okupu sin komune pri ĉio. Estas akceptite ke ĝi estas kaj ebla kaj utila.”
“Vi eskapis vere ne malgrandan ondon,” li diris.
“Vi ne nomos ĝin granda,” mi respondis, “kiam vi vidos kio sekvos.”
“Parolu, por ke mi vidu,” li diris.
“Temas pri leĝo kiu, mi kredas, sekvas tiun kaj la antaŭajn leĝojn,” mi diris.
“Diru.”
“Ĉi tiuj virinoj loĝos komune kun ĉiuj ĉi viroj. Neniu virino loĝos aparte kun viro. Kaj la infanoj estos komunaj. Neniu patrino aŭ patro rekonos sian infanon, nek infano sian patrinon aŭ patron.”
“Nun,” li respondis, “vere estas eĉ pli dubinde ĉu tio estas ebla aŭ dezirinda.”
“Mi ne kredas ke oni povus disputi pri ĝia dezirindeco,” mi diris.
“Se estas plej bone ke la virinoj estu komunaj, sekvas ke la infanoj devus laŭeble esti komunaj. Sed mi konscias ke oni ja povus multe disputi ĉu tio estas ebla.”
“Nu,” li respondis, “ja estas disputeble pri ambaŭ punktoj.”
“Do vi volas duoblan argumenton,” mi respondis. “Mi supozis ke mi povus eviti almenaŭ unu argumenton se vi akceptus ke la komuneco de infanoj estas dezirinda—nur necesus diskuti ĉu aŭ ne ĝi estas ebla.”
“Nu, vi ne sukcesis eviti ĝin,” li diris. “Vi devos apogi ambaŭ.”
“Necesas akcepti la verdikton,” mi diris. “Bonvolu almenaŭ permesi al mi ĉi tion: Lasu min ferii, simile al pigruloj kiuj kutimas distri sin per siaj propraj pensoj dum ili promenadas solaj. Ili tute flankenmetas la demandon pri kiel ilia revo povus efektiviĝi, por ne tedi sin pri ĉu la revoj estas eblaj aŭ ne. Ili simple anstaŭsupozas ke ilia deziro jam plenumiĝis kaj nun ili aranĝas la detalojn. Ili ĝuas imagadi kiel ili praktikos ĝin, ankoraŭ pli pigrigante pigran menson. Mi cedos al tiu tento kaj prokrastos konsideri la praktikecon ĝis poste. Se vi permesos, mi supozos ke miaj proponoj estas praktikaj. Do mi diskutos kiel la regantoj aplikos ilin, kaj kial ili estos plej valoraj ne nur por la civito sed ankaŭ por la gardistoj. Kun via permeso, mi unue diskutos tion kun vi, kaj nur poste la praktikecon.”
“Mi permesas,” li diris. “Komencu la diskuton.”
“Mi opinias,” mi diris, “ke se la regantoj meritos sian titolon, kiel ankaŭ iliaj servistoj, la servistoj volonte plenumos la ordonojn kaj la regantoj faros la ordonojn. Ili obeos la leĝojn kaj faros similcelajn leĝojn pri ĉiuj decidoj kiujn ni lasos al ili.”
“Verŝajne,” li respondis.
“Vi, ilia leĝfaranto,” mi diris, “same kiel vi selektis la virojn, tiel vi selektos kaj aldonos laŭeble samnaturajn virinojn. Nu, ŝajnas al mi ke neeviteble ili interkoitos, se ili kune loĝos kaj manĝos kaj havos neniujn proprajn posedaĵojn, kaj kune partoprenos en sportoj kaj ĉiu alia parto de la vivo. Ĉu vi akceptas ke tio estas neevitebla?”
“Ne laŭ matematika logiko,” li respondis, “sed jes laŭ erotika logiko, kiu kutime pli akute konvinkas kaj gvidas la plej multajn homojn.”
“Certe,” mi diris. “Sed, aparte de tio, Glaŭkono, ne estus pie, kaj la regantoj ne permesus, ke oni senregule koitu aŭ senregule faru ion ajn alian, en bonorda civito.”
“Ja ne estus permeseble,” li respondis.
“Konsekvence, estas klare ke ni aranĝos kiel eble plej sanktan kopulaciadon—kaj plej sankta estas tiu kiu estas plej utila.”
“Tute vere.”
“Kia estos la plej utila? Diru tion al mi, Glaŭkono. Mi vidas ke en via domo vi havas tre multajn ĉashundojn kaj selektitajn kokojn. Je Zeŭso, ĉu vi iam atentis ilian kopulaciadon kaj naskadon?”
“Kiurilate?”
“Unue, kvankam ili estas selekte breditaj, ĉu unuj el ili ne estas pli bonaj ol la aliaj?”
“Kompreneble iuj estas pli bonaj.”
“Kaj ĉu vi selekte bredas ĉiujn sendistinge, aŭ ĉu vi klopodas laŭeble bredi nur la plej bonajn?”
“Nur la plej bonajn.”
“Kaj ĉu per la plej junaj, aŭ la plej maljunaj, aŭ laŭeble la primaraj?”
“La primaraj.”
“Kaj se tio ne okazus, ĉu vi kredas ke la specio de kokoj aŭ de hundoj multe degenerus?”
“Jes,” li respondis.
“Kaj ĉevaloj?” mi demandis. “Kaj aliaj bestoj? Ĉu estas diference rilate al ili?”
“Tio estus mirinda,” li respondis.
“Ho, kara kamarado,” mi eksklamaciis, “kiom urĝe necesas ke niaj gardistoj estu plej altkvalitaj, por ke estu same pri la homa specio.”
“Jes, vi pravas,” li diris, “sed kion vi konkludas?”
“Ke ili devos uzi multajn ‘medikamentojn’,” mi respondis. “Ni supozis ke malpli altkvalita kuracisto sufiĉas por korpoj ne bezonantaj medikamentojn kaj pretaj akcepti dieton. Sed kiam medikamento estas necesa, ni scias ke la kuracisto devas esti pli kapabla.”
“Prave. Sed kion vi celas diri?”
“Ĉi tion:” mi diris. “Necesos ke niaj regantoj utiligu multajn men- sogojn kaj malveraĵojn por la bono de la regatoj. Ni diris ke ĉio tia estas speco de medikamento.”
“Vere.”
“Rilate al sekskuniĝo kaj naskado de infanoj tiu pravigo havos ne malgrandan rolon.”
“Kial?”
“Necesas,” mi respondis, “laŭ niaj decidoj, ke la plej altkvalitaj viroj kopulaciu kun la plej altkvalitaj virinoj kiel eble plej multe—kaj male rilate al la kopulaciado de malaltkvalitaj viroj kaj malaltkvalitaj virinoj. La infanoj de la altkvalitaj gepatroj estos prizorgataj, kaj tiuj de la malaltkvalitaj ne, por ke la grego estu plej lerta. Sed ĉio ĉi devas okazi sekrete. Nur la regantoj sciu pri ĝi, por ke la grupo de gardistoj estu kiel eble plej harmonia.”
“Plene prave,” li respondis.
“Sekve, la leĝo establos festenojn kaj oferritojn al kiuj ni venigos la gejunulojn, kaj niaj poetoj devos komponi kantojn por la estontaj kuniĝoj. Ni lasos al la regantoj decidi pri la kvanto da kuniĝoj, por ke la nombro da personoj restu kiel eble plej konstanta. Ili devos konsideri militojn kaj malsanojn kaj la ceterajn miseventojn por ke nia civito laŭeble nek kresku nek malkresku.”
“Prave,” li diris.
“Do mi opinias ke devos esti tre lerte aranĝita lotado, tiel ke malaltkvalitulo ĉiufoje kulpigos la ŝancon kaj ne la regantojn.”
“Certe,” li diris.
“La junuloj kiuj montriĝos altkvalitaj—ĉu dum batalado, ĉu aliokaze—devos ricevi honoron kaj aliajn premiojn, kaj la plej oftan oportunon sekskuniĝi kun la virinoj, ĉiam kun la celo naskigi per ili la plej multajn infanojn.”
“Prave.”
“Kaj ĉiujn naskitojn alprenos estroj nomitaj por tio, ĉu virinoj, ĉu viroj, ĉu ambaŭ—ĉar estroj estos kaj virinoj kaj viroj—”
“Jes.”
“Mi supozas ke ili portos la naskitojn de la altkvalituloj al vartejo por transdoni ilin al vartistinoj kiuj loĝos en alia parto de la civito. Kaj la naskitojn de la malaltkvalituloj, kiel ankaŭ iujn difektajn naskitojn de la aliaj, ili sekrete ‘malaperigos’. Tiel devos esti.”