“Se,” li diris, “la klaso de gardistoj devos resti pura.”
“Kaj estos tasko de tiuj vartistinoj konduki la patrinojn al la vartejo dum ili kapablos suĉigi, sed uzante ĉian ruzon por malebligi ke patrino rekonu sian propran naskiton. Kaj ili ankaŭ aldonos aliajn virinojn produktantajn lakton, se la patrinoj ne sufiĉos. Ili zorgos ke ili suĉigu dum taŭga periodo, sed ili transdonos la dormproblemojn kaj aliajn suferojn al suĉigantoj kaj vartantoj.”
“Vi tre faciligas la naskadon de infanoj por la gardistinoj,” li komentis.
“Tiel devas esti,” mi respondis. “Nun ni konsideru la sekvantan punkton kiun ni proponis: Ke la infanoj devos esti idoj de kiel eble plej kapablaj personoj.”
“Prave.”
“Ĉu vi akordas kun mi ke ĝenerale la plej flora parto de la vivo de virino daŭras dudek jarojn, kaj de viro tridek?”
“Do dum kiuj aĝoj, respektive?”
“Virino,” mi respondis, “nasku por la civito inter siaj dudeka kaj kvardeka jaroj. Viro naskigu por la civito inter la aĝo kiam ‘li ĉesas esti plej kapabla kuri’ ĝis sia kvindekvina jaro.”[51]
“Rilate al ambaŭ,” li diris, “vi nomis la jarojn kiam ili floras korpe kaj mense.”
“Ne estos permesate ke pli aĝa aŭ malpli aĝa persono partoprenu la naskadon por la komunumo. Ni nomos tian misagon malsankta kaj maljusta, dirante ke temas pri naskigo de infano por la civito. Se infano estus sekrete naskita, tio okazus sen la oferoj kaj preĝoj kiujn faras la gepastroj kaj la tuta civito por ĉiu sekspariĝo. Nia celo estas ke ĉiam la plej bonaj kaj utilaj infanoj estu naskataj de bonaj kaj valoraj personoj. Anstataŭe, sekreta infano naskiĝus en la mallumo, koncipite pro fia nekapablo sin bridi.”
“Prave,” li diris.
“La sama leĝo estos aplikenda,” mi diris, “al viro naskigaĝa, kiu sen rajtigo donita de la regantoj tuŝas virinon naskaĝan. Ni diros ke li prezentas al la civito bastardon, kontraŭleĝan, malsanktan infanon.”
“Plene prave,” li diris.
“Sed mi opinias ke kiam virinoj kaj viroj jam preterpasis la aĝon de naskrajto, ni permesus ilin laŭvole koiti. Sola escepto estas koito kun filino aŭ patrino aŭ nepinoj aŭ prapatrinoj—kaj koito de virino kun filo aŭ patro aŭ prafiloj aŭ prapatroj. Ni ordonos ke ili tute ne volu enlumigi eĉ unu koncipiton. Sed se ĝi naskiĝos, se io necesigos tion, ili mortigu ĝin ĉar ne estas permesate varti tian infanon.”[52]
“Tio estas bone dirita,” li komentis. “Sed kiel patroj kaj filinoj kaj la aliaj kiujn vi nomis rekonos unu la alian?”
“Ili ne povos,” li respondis. “Sed viro nomos masklajn infanojn naskitajn inter sep kaj dek monatoj[53] post kopulacio filoj, kaj la femalojn filinoj, kaj ili nomos tiun viron patro. Kaj simile, li nomos iliajn infanojn genepoj. Siavice ili nomos personojn geavoj laŭ la sama principo. Personoj naskitaj dum la dirita periodo post la kopulacio de gepatroj nomos unuj la aliajn fratinoj kaj fratoj, por evitigi, kiel ni ĵus diris, eblecon ke ili tuŝus unu la alian. Sed la leĝo permesos kuniĝon de fratoj kaj fratinoj se la loto decidos tiel kaj La Pitia[54] ankaŭ permesos.”
“Tute ĝuste,” li diris.
“Do tia estas la komuneco, Glaŭkono, de virinoj kaj infanoj por viaj gardistoj de la civito. Nun mi devas demonstri per argumento ke ĝi akordas kun la cetera socio kaj estas nepre la plej bona sistemo, ĉu ne?”
“Je Zeŭso, vi pravas!” li respondis.
“Nu, la bazo de interakordo devas esti ke ni demandu nin pri kio estas la plejbono kiun ni povas diri rilate al la naturo de civito, laŭ kiu la leĝfaristo devas fari la leĝojn. Ni ankaŭ devas ekzameni por trovi tion, kio estas plej malbona. Kaj post tio, ni ekzamenu por decidi ĉu nia ĵusa diskuto akordas kun la spuroj de la bono kaj malakordas kun tiuj de malbono.”
“Nepre.”
“Ĉu ekzistas io pli malbona por civito ol kio disŝiras ĝin kaj faras el ĝi multajn partojn anstataŭ unu tutaĵon? Aŭ io pli bona ol kiu kunligas ĝin kaj faras el ĝi unuecan tuton?”
“Ne.”
“Komunaj ĝojo kaj lamento kunligas, kiam kiel eble plej multaj civitanoj egale ĝojas kaj lamentas pro la samaj novaĵoj kaj perdoj.”
“Tute vere,” li diris.
“Sed apartigo detruas—kiam iuj suferas dum aliaj ĝojas pro la samaj spertoj—ĉu spertoj de individuoj, ĉu de la tuta civito.”
“Sendube.”
“Nu, tio okazas kiam oni ne plu komune diras ‘mia’ kaj ‘ne mia’ kaj ‘alies’.”
“Ĝuste tiel.”
“Sed civito estas plej bone administrata kiam laŭeble ĉiuj diras ‘mia’ kaj ‘ne mia’ pri la samaj aferoj.”
“Nepre.”
“Tia civito estas plej simila al individuo. Kiam unu el niaj fingroj estas frapita, la tuta ‘komunumo’ el kiu konsistas la korpo plus menso unuiĝintaj kun unu regantaĵo suferas kvazaŭ unusola doloranta sistemo, kvankam nur unu parto doloras. Tial ni diras ke la tuta homo sentas fingrodoloron. Estas tute same rilate al ĉiu alia parto de homo, parto suferanta doloron aŭ feliĉe spertanta sendoloriĝon.”[55]
“Estas same,” li diris. “Via komparo estas ĝusta, la plej bone organizita civito plej similas tion.”
“Do mi supozas,” mi diris, “ke kiam unu civitano havos bonan aŭ malbonan sperton, tia civito estos plej preta diri ke ĝi mem havas la sperton, kaj ĝi kune ĝojos aŭ kune lamentos kvazaŭ unu individuo.”
“Devas esti tiel, se ĝi estas bonorda.”
“Do nun estas la tempo,” mi diris, “reiri al nia civito kaj ekzameni ĉu la aferoj pri kiuj ni akordis dum la diskuto troviĝas en ĝi, aŭ ĉu ni devos serĉi alispecan civiton.”
“Jes, ni faru tion,” li diris.
“Nu, ĉu en la aliaj civitoj ekzistas regantoj kaj publiko, kiel ankaŭ en ĉi tiu?”
“Jes.”
“Kaj ili ĉiuj nomas unuj la aliajn ‘civitanoj’?”
“Certe.”
“Sed kiun nomon donas la publiko al la regantoj en aliaj civitoj, krom la nomon ‘civitanoj’?”
“En la plej multaj, ‘despotoj’. En demokratioj, simple ‘regantoj’.”
“Kaj rilate al nia popolo? Krom ‘civitanoj’ kiun nomon oni donus al la regantoj?”
“Savantoj kaj Gardistoj.”
“Kaj kiel ili konceptas la popolon?”
“Kiel dungantojn kaj subtenantojn.”
“Kaj en aliaj civitoj kiel la regantoj konceptas la popolon?”
“Kiel sklavojn.”
“Kaj kiel la regantoj nomas unuj la aliajn?”
“Kunregantoj.”
“Kaj niaj?”
“Kungardistoj.”
“Ĉu eblas diri pri la regantoj en aliaj civitoj ke kelkaj nomas iujn kunregantojn amikoj, kaj iujn oponantoj?”
“Multaj faras tion.”
“Amiko estas persono kiu kunakordas, kaj oponanto estas persono kiu malakordas, laŭ ili?”
“Jes.”
“Kiel estas pri viaj gardistoj? Ĉu iu el ili povus koncepti kungardiston kiel oponanton?”
“Neniel,” li respondis. “Gardisto rigardus ĉiun alian gardiston renkontaton kiel fraton aŭ fratinon, aŭ patron aŭ patrinon, aŭ filon aŭ filinon, aŭ prapatron aŭ praidon.”
“Vi tre bone respondas,” mi diris. “Sed kion vi diras pri ĉi tio: Ĉu via leĝo estos ke ili simple uzu familiajn vortojn? Aŭ ke ili pritraktu personojn konforme al la signifo de tiuj vortoj? Ekzemple pri gepatroj: La tradicia kutimo estas ke oni devas respekti kaj prizorgi kaj servi siajn gepatrojn. Kiu malobeas tion, tiu trovas favoron nek ĉe la Dioj nek ĉe homoj, pro sia malpia kaj maljusta agado. Ĉu la tuta popolo tute klare kantu tiujn viajn vortojn en la orelojn de la infanoj, kiam temas pri la personoj kiujn oni deklaras esti la gepatroj? Kaj simile pri aliaj parencoj? Aŭ ĉu oni instruu ion alian?”
51
Do virino 20-40-jaraĝa, viro 25-55-jaraĝa. La “ĉesas esti plej kapabla kuri” eble estas esprimo bazita sur konstato ke viro estas korpe plej forta antaŭ ol fariĝi 25-jara.
52
Oni ofte rimarkigis ke la detaloj en ĉi tiuj alineoj ne plene interakordas. La ĝenerala koncepto estas: je periodaj festoj per (falsita) lotado la plej altkvalitaj viroj kaj virinoj sekskuniĝos; kondiĉo de la lotado estas ke tiuj personoj estas ĝustaaĝaj (20-40 por virinoj, 25-55 por viroj). Personoj pliaĝaj rajtas koiti laŭvole, sed se koncipiĝos rezultas, ili devas abortigi la feton aŭ ĝin mortigi post la nasko.
53
T.e. lunaj monatoj. Tradicie oni tradukas: “…infanojn naskitajn dek monatojn kaj sep monatojn…”
54
La pastrino ĉe Delfoj kiu eldiris la orakolajn mesaĝojn donitajn de Apolono. Jam menciita antaŭe en ĉi tiu libro, ĉe 427, kiel ĉefaŭtoritato pri ĉio religia.
55
La nervsistemo ne estis konata en la epoko de Platono, sed estis evidente ke iu tia sistemo devas ekzisti en la korpo. Kvankam la roro de la cerbo ne estis bone komprenata, estis empirie sciate ke diversaj cerbopartoj havas proprajn funkciojn.