espero kiu plej regas
la ŝanĝiĝeman menson de mortemuloj. [2]
Li vere tre admirinde diras tion. Pro tio, mi opinias ke plej valore estas esti riĉa—ne por ĉiu, sed por tiu kiu estas bonkora kaj neofenda. Por ne eĉ senintence trompi aŭ mensogi, por ne ŝuldi oferojn al Dio aŭ monon al homo, nu, se oni estas riĉa, tio estas granda helpo. Do, Sokrato, konsiderinte ĉion, mi opinias ke por saĝa homo riĉeco estas plej valora por tio. Kaj ĝi estas tre utila ankaŭ alimaniere.”
“Vi parolas konvinke, Kefalo,” mi diris. “Sed kion pri moraleco? Ĉu ni supozu ke ĝi konsistas tute simple el veremo kaj ke oni redonas al persono kion oni prenis de li? Aŭ ĉu foje estas morale agi tiel kaj foje ne? Jen ekzemplo: Ĉiu konsentus ke se oni prenus la armilojn de mense sana amiko kaj poste la amiko fariĝus freneza kaj ankaŭ postulus redonon, oni devus ne redoni ilin; ke ne estas morale se oni redonas ilin aŭ diras la puran veron al li.”
“Vi pravas,” li diris.
“Sed ĉu tio ne estas la difino de moraleco: Paroli la veron kaj redoni tion kion oni prenis?”
“Nepre, Sokrato,” Polemarĥo interrompis, “se ni kredas Simonidon.”[3]
“Nu,” Kefalo diris, “mi transdonas la diskuton al vi, ĉar nun mi devas prizorgi la ritojn.”
“Kompreneble,” diris Polemarĥo, “ĉar mi ja estas via heredonto, ĉu ne?”
“Certe.” Li ridis kaj foriris al la oferoj.
“Do diru, Heredanto de la Diskuto,” mi diris, “laŭ vi, kion Simonido prave diris pri moraleco?”
“Li diris,” li respondis, “ke estas morale repagi al ĉiu kion oni ŝuldas al li. Mi opinias ke li plene pravas pri tio.”
“Nu,” mi diris, “estas malfacile ne kredi Simonidon, ĉar li ja estis saĝa, eĉ sankta viro. Sendube vi mem, Polemarĥo, scias kion li celis per tiu diro, sed mi mem ne komprenas. Certe li ne celis diri kion ni ĵus ?diskutis, ke ni redonu al frenezulo kion li lasis ĉe ni se li postulas ĝin. Sed tia lasitaĵo ja estas ŝuldata, ĉu ne?”
“Ĝi ja estas.”
“Sekve oni devas ne redoni ĝin al mense malsana persono kiu postulas ĝin.”
“Prave,” li diris.
“Do, evidente Simonido intencis diri ion alian kiam li diris ke moralo estas repagi ŝuldon.”
“Ion alian, jes, je Zeŭso!” li diris. “Li kredas ke oni ŝuldas al amikoj fari bonon, ne malbonon.”
“Mi komprenas,” mi diris. “Oni ne repagas ŝuldon, se oni redonas pruntitan oron al amiko, sciante ke estus malbone por la amiko se ĝi estus redonita kaj rericevita. Laŭ vi, Simonido instruis tion, ĉu ne?”
“Kompreneble.”
“Sed, ĉu tio signifas ke se temas pri malamiko oni redonu ĉion ajn?”
“Nepre kion oni ŝuldas,” li respondis. “Kaj laŭ mia opinio, kion oni ŝuldas al malamiko estas damaĝi lin.”
“Evidente Simonido uzis poezian licencon,” mi diris, “kiam li parolis pri moraleco—ŝajnas ke li celis diri ke morale estas doni al ĉiu tion kio taŭgas. Li nomis tion ‘ŝuldo’.”
“Klare,” li diris.
“Sed, je Zeŭso!” mi protestis. “Se oni demandus al li: ‘Simonido, kiam oni praktikas medicinon kian “ŝuldon,” kion taŭgan oni donas?’ Laŭ vi kiel li respondus?”
“Estas memevidente,” li diris. “Medikamentojn, manĝaĵojn, trinkaĵojn, por la korpo.”
“Kaj se oni praktikas gastronomion kian ‘ŝuldon’, kion taŭgan oni donas?”
“Bonan guston al la manĝaĵoj.”
“Jes. Do kion oni faras, se oni praktikas moralecon?”
“Nu, Sokrato,” li respondis, “se ni devas akcepti kion ni jam diris, bonon al amikoj kaj malbonon al malamikoj.”
“Vi do diras ke agi morale signifas bone trakti amikojn kaj malbone trakti malamikojn?”
“Jen mia opinio.”
“Kiu estas plej kompetenta pri bona traktado de malsanaj amikoj kaj mistraktado de malsanaj malamikoj kiam temas pri sano kaj malsano?”
“Kuracisto.”
“Kiu estas plej kompetenta pri velado kiam temas pri la danĝeroj de la maro?”
“Kapitano.”
“Kaj morala persono? Kiel li estas plej kompetenta pri helpo al amikoj kaj malhelpo al malamikoj?”
“Per batalado por kaj kontraŭ ili, mi supozas.”
“Bone. Sed kuracisto estas senvalora por persono kiu ne estas malsana, amiko Polemarĥo.”
“Vere.”
“Kaj kapitano estas senvalora por personoj kiuj ne marvojaĝas.”
“Jes.”
“Do morala persono ne havas valoron por personoj kiuj ne batalas?”
“Mi apenaŭ kredas tion.”
“Do, ĉu moraleco estas valora ankaŭ dum paco?”
“Jes, ĝi estas valora ankaŭ tiam.”
“Kaj ankaŭ kultivado de kampoj havas valoron, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Por kreskigi nutraĵojn, ĉu ne?”
“Tiel estas.”
“Kaj simile pri ŝufarado?”
“Jes.”
“Vi dirus ke ĝia valoro estas fari ŝuojn, mi supozas.”
“Certe.”
“Do kion produktas moraleco dum paco? Kiel ĝi estas utila tiam, laŭ vi?”
“Por negocado, Sokrato.”
“Vi pensas pri komercado, ĉu ne? Aŭ ĉu pri io alia.”
“Komercado.”
“Nu, kiu estas plej utila helpanto por ŝakludo, morala persono aŭ ŝakeksperto?”
“Ŝakeksperto.”
“Kaj ĉu morala persono estas pli utila kaj lerta helpanto ol konstruisto kiam temas pri tabuloj kaj ŝtonoj?”
“Tute ne.”
“Do pri kiu agado morala persono superas konstruiston aŭ liriston, simile kiel liristo superas moralan personon kiam temas pri muzikaj notoj?”
“Financo, mi supozas.”
“Sed Polemarĥo, ne kiam temas pri la uzado de mono. Ekzemple, kiam oni bezonas aĉeti aŭ vendi ĉevalon. En tiu kazo mi kredas ke ĉevalisto estas pli helpa, ĉu ne?”
“Mi supozas ke estas tiel.”
“Same pri ŝipo. Ŝipkonstruisto aŭ kapitano estas pli helpa.”
“Verŝajne.”
“Do kiam estas morala persono pli helpa ol alia persono kiam temas pri uzado de mono aŭ oro?”
“Kiam temas pri sekura deponado, Sokrato.”
“Ĉu vi diras ke kiam ĝi ne estas uzata, kiam ĝi estas forlasita?”
“Kompreneble.”
“Do kiam mono estas plej senutila, honesteco estas plej utila por ĝi?”
“Tiel ŝajnas.”
“Sekve, se falĉilo estas gardenda, moraleco estas utila publike kaj private. Sed se oni uzas la falĉilon, la arto de vitkulturado estas pli utila?”
“Mi supozas ke jes.”
“Do ĉu vi diras ke kiam necesas gardi sed ne uzi ŝildon aŭ liron, moraleco estas utila; sed kiam oni uzas ilin, la batalarto kaj muziko estas pli utilaj?”
“Nepre.”
“Ĉu estas same pri ĉio alia: Kiam ĝi estas utila, moraleco estas senutila? Kaj kiam ĝi estas senutila, moraleco estas utila?”
“Ŝajnas tiel.”
“Nu, mia amiko, moraleco ne estas tre valora, se ĝi estas utila nur por senutilaĵoj. Ni ekzamenu: Ĉu la sama persono estas plej lerta batisto dum milito aŭ boksado aŭ alia tia agado kaj ankaŭ plej kapabla defendi sin?”
“Kompreneble.”
“Kaj la sama persono estas plej kapabla gardi sin kontraŭ malsano kaj ankaŭ sekrete kaŭzi ĝin?”
“Mi kredas ke jes.”
“Kaj simile, bona gardisto de bivako ankaŭ spionas la malamikojn por informiĝi pri iliaj planoj kaj aliaj agoj?”
“Certe.”
“Do la plej bona gardisto estas ankaŭ la plej bona ŝtelisto?”
“La argumento sugestas tion,” li diris.
3
Simonido (ĉ. 556-470 a.K., do tuj antaŭ la naskiĝo de Sokrato) estis tre sukcesa poeto kiu loĝis dum la plejparto de sia vivo en Ateno. I.a. li estis fama pro sia diro ke poezio estas parolata pentrado. Platono mencias lin en pluraj verkoj kaj foje citas lin.