“Nur tion,” li diris, “ĉar estus sensence se oni parolus kvazaŭ temas pri familiano sed oni ne agus konforme.”
“Do el ĉiuj civitoj, precipe en ĉi tiu la tuta komunumo diros, kiam individuo spertos fortunon aŭ misfortunon, ‘mi spertas fortunon’ aŭ ‘mi spertas misfortunon’, kiel ni diskutis.”
“Vi estas tute prava,” li respondis.
“Ni ja diris ke pro ĉi tia pens- kaj parol-maniero oni komune spertos plezurojn kaj dolorojn.”
“Ni prave diris tion.”
“Precipe ĉar niaj civitanoj komune nomos ĉion ‘mia’? Pro tiu komuneco ili kiel eble plej komune spertos plezuron kaj doloron.”
“Certe.”
“Kaj la kaŭzo estas, krom la cetera aranĝo, la komuneco de virinoj kaj infanoj inter la gardistoj?”
“Tio estas la ĉefa kaŭzo,” li diris.
“Krome ni kunakordis ke ĝi estas plej bona por civito. Ni komparis bone organizitan civiton al korpo spertanta doloron aŭ plezuron en iu sia parto.”
“Ni ankaŭ prave kunakordis pri tio.”
“La kaŭzo de la plej granda bono en civito montriĝis esti la komuneco de virinoj kaj infanoj inter la gardantoj.”
“Nepre.”
“Ni ankaŭ kunakordas pri antaŭa decido. Ni diris ke devos manki al ili propraj domoj kaj tero kaj posedaĵoj. Ili ricevos de la publiko siajn nutraĵojn, kiuj estos pago por la gardado, kaj ili ĉiam komune manĝos, por esti veraj gardistoj.”
“Prave,” li diris.
“Do ĉu vi akordas ke estas kiel mi diras, ke tio kion ni diris antaŭe kaj tio kion ni diras nun eĉ pli efike faros ilin aŭtentikaj gardistoj? Tiel eblos ne disŝiri la civiton per disputoj pri kio ‘estas mia’. Unu persono ne povos tiri al sia domo posedaĵon kiun li sukcesis akiri aparte de la aliaj, dum alia persono portos al sia domo alian havaĵon, kaj proprajn edzinon kaj infanojn. Tiel ili ne kreos individuajn plezurojn kaj suferojn por si. Unuanime ili akordos pri kio apartenas al ili. Ili havos unu celon, por kiel eble plej kune sperti doloron kaj plezuron.”
“Ĝuste tiel,” li diris.
“Do procesoj kaj akuzoj fuĝos de ili—se eblas uzi tian esprimon— ĉar la sola privata posedaĵo estos la korpo, ĉio alia estos komuna. Sekve, ili ne havos disputojn, ĉar oni disputas pro posedaĵoj aŭ infanoj kaj parencoj.”
“Tute certe tia disputado mankos inter ili.”
“Kaj proceso pro perforto aŭ violenteco ne povos okazi inter ili. Ni diros ke sindefendo kontraŭ samaĝulo estas bona kaj justa, ĉar ili devas prizorgi siajn korpojn.”
“Prave,” li diris.
“Kaj ĉi tiu leĝo krome ebligas,” mi diris, “ke se ial iu kolerus kontraŭ iu alia kaj esprimus sian koleron per forto, temus pri malgranda disputo anstataŭ io pli grava.”
“Certe.”
“Pliaĝulo havas la taskon regi kaj puni la junulojn.”
“Klare.”
“Kaj krom se la regantoj tiel ordonus, al mi estas verŝajne ke neniu junulo provus superforti aŭ bati pliaĝulon aŭ malrespekti lin iumaniere. Du protektiloj sufiĉas por malebligi tion: Timo kaj honto. Honto, ĉar estas malpermesite ataki sian patron. Kaj timo ke aliaj helpos la atakiton, estante filoj, fratoj, kaj patroj.”
“Tiel estas.”
“Do ĉiurilate oni havos pacon inter si pro la leĝoj.”
“Grandan pacon.”
“Kaj ĉar ili ne interdisputos, ne necesos timi ke la cetera popolo ribelos kontraŭ ili aŭ inter si mem.”
“Efektive ne.”
“Mi hezitas paroli, pro ilia malmoraleco, pri la plej etaj malbonoj de kiuj oni liberiĝos: La neceso fiflati riĉulojn, la embaraso kaj suferado de malriĉuloj devantaj prizorgi siajn infanojn kaj lukri por nutri siajn familiojn, prunteprenado de mono, rifuzoj pagi ŝuldojn, bezono ĉiam transdoni sian lukron al edzinoj kaj familioj por ke ili elspezu ĝin, ĉio tia, amiko, kaj la konsekvencaj suferoj, estas klara kaj malnobla kaj estas malinde diskuti ĝin.”
“Tio estas klara eĉ al blindulo,” li respondis.
“Ili liberiĝos de ĉio tia, kaj spertos eĉ pli beatan vivon ol kiun spertas venkintoj en la Olimpikoj.”
“Kiel?”
“La triumfantoj en la Olimpikoj ricevas malpli grandan premion ol kiun ricevos niaj liberiĝintoj. Ĉi tiuj havos venkon pli dolĉan kaj ilia publika rekompenco estos pli kompleta. La venko kiun ili efektivigos savos la tutan civiton, kaj ilia florkrono estos la nutraĵoj kaj necesaĵoj por la vivo, por ili kaj por iliaj infanoj. Dum ili vivos ili ricevos honorojn de sia civito, kaj post morto ili ricevos indan enterigon.”
“Tio estas tute taŭga.”
“Ĉu vi memoras,” mi demandis, “ke antaŭe dum la diskuto, iu—mi ne scias kiu—kritikis ke ni ne feliĉigas la gardistojn, ke ili povus havi ĉion de la civitanoj, sed anstataŭe ili havas nenion. Ni respondis ke se estos oportune, ni reekzamenos la aferon, sed ke nun ni nur preparas la gardistojn. Ni laŭeble plejfeliĉigos la civiton, sen la celo feliĉigi nur unu klason en ĝi.”
“Mi memoras,” li respondis.
“Nu,” mi demandis, “se ni diras ke la vivo de la gardantoj ŝajnas multe pli bela kaj pli bona ol tiu de venkintoj en la Olimpikoj, ĉu necesas kompari ĝin kun la vivo de ŝufaristoj aŭ de aliaj laboristoj kaj kultivistoj?”
“Mi kredas ke ne,” li diris.
“Nu, se tio, kion ni diris tiam estas plu vera: Ke se gardisto provus feliĉiĝi tiumaniere, li ja ne restus gardisto, kaj li ne estus kontenta pro la modesta, firme bazita vivo kiun ni ĵus nomis plej bona—se malsaĝa, infaneca ideo trafus lin ke li akiru feliĉon, kaj instigus lin perforte alproprigi ĉion en la civito, li trovus ke Hesiodo tre saĝe diris ke iel ‘duono estas pli ol la tuto’[56].”
“Se li konsultus min,” li komentis, “li kontentiĝus pro sia vivo.”
“Do vi akordas,” mi diris, “pri la komuna vivo de virinoj kaj viroj, kiun ni ĵus diskutis, rilate al la edukado kaj prizorgo de infanoj kaj protektado de la aliaj civitanoj, kaj dum la virinoj estos en la civito kaj kiam ili eliros por batali kaj kungardi kaj kunĉasi, same kiel hundinoj, kaj komune havi ĉion alian. Farante tion ili agos plej bone. Ne estas kontraŭe al la naturo de ino kompare kun tiu de viro, kiam ili komune agadas unuj kun la aliaj.”
“Mi akordas.”
“Do nun restas diskuti,” mi diris, “ĉu ĉi tia komuneco estas ebla por homoj, kiel por aliaj bestoj, kaj kiel ĝi estas ebla.”
“Mi intencis demandi ĝuste pri tio,” li respondis.
“Rilate al milito,” mi diris, “mi kredas ke estas klare kiel ili batalos.”
“Kiel?” li demandis.
“Ili komune batalados, kaj ili kondukos al la batalo la pliaĝajn infanojn. Estos same kiel pri aliaj metioj: La infanoj rigardas por vidi kiel ili devos labori kiam ili adoltiĝos. Krom rigardadi, ili servos kaj asistos pri ĉio en la milito por helpi siajn gepatrojn. Ĉu vi ne rimarkis ke la infanoj de metiistoj, ekzemple potistoj, rigardante helpadas dum longa tempo antaŭ ol tuŝi potadon?”
“Mi ja rimarkis tion.”
“Nu, ĉu estas pli grave ke metiistoj zorge instruu siajn infanojn, ol ke la gardistoj instruu siajn proprajn infanojn lerni kiel agi per sperto kaj observo?”
“Tio estus absurda,” li respondis.
“Kaj vi scias ke ĉiu animalo batalas pli fervore kiam la idoj ĉeestas.”
“Tiel. Sed estas nemalgranda danĝero, Sokrato, kiu ja ekzistas en milito: Ke pereus ne nur ili sed ankaŭ la infanoj. La resto de la civito ne povus supervivi.”
“Vi pravas,” mi diris. “Sed ĉu vi kredas ke nia unua devo estas certigi ke la infanoj neniam gustumu danĝeron?”