“Tute ne.”
“Nu, se ili devas sperti danĝeron, nepre sukceso plilertigos ilin.”
“Klare.”
“Sed ĉu vi opinias ke estas nur malgranda avantaĝo ne meritanta danĝeron, ĉu aŭ ne la infanoj kiuj estonte estos soldatoj observu la praktikadon de milito?”
“Ne. Tio ja estas avantaĝo, kiel vi diris.”
“Do ni devas tiel komenci, devigante la infanojn observadi. Sed ni zorgos ke ili ne estu endanĝerigataj. Tiel estos bone, ĉu ne?”
“Bone? Jes.”
“Kaj ni konsideru ke la gepatroj ne estos senspertaj pri milito, ili ja scios—kiom eblas por homo—kiuj kampanjoj estos danĝeraj kaj kiuj ne.”
“Verŝajne,” li respondis.
“Do ili zorgos ke la infanoj akompanu ilin dum la nedanĝeraj kampanjoj, ne dum la danĝeraj.”
“Jes, vi pravas.”
“Kaj ili ne nomos komandantoj siajn plej mallertajn soldatojn, sed tiujn kiuj estos plej kapablaj pro sperto kaj aĝo komandi kaj ankaŭ prizorgi la infanojn.”
“Tiel estos dece.”
“Tamen ni ja devas agnoski ke oni ofte spertas neatenditajn eventojn.”
“Vere.”
“Pro tio, amiko, ni devos jam de la komenco doni flugilojn al la infanoj por ke ili povu fuĝi se tio estos necesa.”
“Mi ne komprenas,” li diris.
“Ankoraŭ tre junaj,” mi eksplikis, “la infanoj devos surĉevaliĝi. Lerninte rajdi ĉevalojn, ili estos kondukataj sur ĉevaloj por observadi. La ĉevaloj devos esti trankvilaj kaj ne ekscitiĝemaj, tamen tre rapidaj kaj ĉiam pretaj obei. Tiel la infanoj povos plej bone observi la agadon kaj ankaŭ esti kiel eble plej sekuraj. Se necesos, ili povos savi sin sekvante la pliaĝajn gvidantojn.”
“Mi kredas ke vi pravas,” li respondis.
“Kion vi opinias pri la milito mem?” mi demandis. “Kiel viaj soldatoj kondutu inter si kaj rilate al la malamikoj? Ĉu mia vidpunkto pri tio ankaŭ estas prava?”
“Diru.”
“Se iu forlasos la plotonon aŭ forĵetos siajn armilojn aŭ faros ion alian pro malkuraĝo, necesos devigi tiun personon fariĝi metiisto aŭ kultivisto.”
“Nepre.”
“Vivanta kaptito estos donaco al la kaptintoj, kaj estos traktata laŭ ilia volo, ĉu ne?”
“Ĝuste tiel.”
“Kaj vi akceptas ke la plej kuraĝa, plej honorplena en kampanjo devos esti, unue, jam dum la kampanjo, kronata per laŭro de siaj kunbatalantoj kaj la infanoj laŭvice?”
“Jes.”
“Kaj poste: Honore gratulata per manpremo?”
“Jes, ankaŭ tio.”
“Sed verŝajne vi ne aprobos mian sekvantan ideon.”
“Diru.”
“Kisi ĉiun, kaj esti kisata de ĉiu.”
“Tio nepre devas okazi,” li respondis. “Kaj mi aldonas al la leĝo ke dum kampanjo neniu rajtos rifuzi tiun kison. Mia ideo estas ke se iu amas iun, ĉu masklan, ĉu femalan, tiu des pli fervoros meriti la premion pro kuraĝo.”
“Bone,” mi diris. “Jam estas dirite ke kopulacio estos pli havebla por bona gardisto ol por la aliaj, kaj ke tia gardisto estos selektata multe pli ofte ol la aliaj, por ke kiel eble plej multaj infanoj naskiĝu de tiu persono.”
“Tiel ni diris,” li respondis.
“Ankaŭ Homero diras ke estas juste honori la plej bonajn junulojn. Ĉar Homero diras ke Ajakso, kiu distingiĝis en la milito,
estis honorata per la tuta dorsparto [57]
kvazaŭ tio estus la plej taŭga premio por kuraĝa, matura junulo, ĉar li ricevas per ĝi kaj honoron kaj plifortiĝon.”
“Plej prave.”
“Ni fidos Homeron pri tio,” mi diris. “Kaj ĉe oferoj kaj ĉiuj similaj ceremonioj ni honoros la bravulojn pro la braveco kiun ili montris, per kantoj kaj tiuj honoroj kiujn ni ĵus diskutis, kaj krome estos:
honorseĝoj kaj viando kaj kalikoj plenaj
por samtempe inspiri bravecon en indaj viroj kaj virinoj.”
“Vi tute bone parolas,” li respondis.
“Bone. Kiam temas pri personoj mortintaj dum kampanjo, ĉu ni ne komencus per proklamo ke kiu plejbrave mortis estis el la ora raso?”
“Kompreneble ni proklamus tion.”
“Do ni fidos Hesiodon, kiam tiaspecaj personoj mortis:
ili fariĝas sanktaj dajmonoj sur la tero,
noblaj defendantoj, gardantoj de surteraj homoj
“Jes, ni fidu tion.”
“Ni konsultos Apolonon pri kiel ni devos enterigi tiajn sanktulojn, kaj ni obeos Liajn instrukciojn.”
“Ni nepre faros tion.”
“Kaj poste, ni ĉiam honoros ilin kiel dajmonojn kaj klinos nin antaŭ iliaj tomboj. Kaj ni same honoros personojn mortintajn pro maljuneco aŭ alia kaŭzo, se ni taksos ilin eksterordinare indaj dum la vivo.”
“Tio estos justa,” li respondis.
“Sed diru, kiel niaj soldatoj traktos malamikojn?”
“Pri kio vi pensas?”
“Unue, pri sklavigo. Ĉu vi kredas ke estas juste ke grekoj sklavigas grekajn urbojn? Aŭ ĉu vi opinias ke anstataŭe, kiam ajn ili povos, ili malebligu ke aliaj faru tion. Per tio fariĝus kutimo de la grekoj ŝpari la grekan popolon pro la risko esti sklavigitaj de barbaroj.”
“Estas ĉiel preferinde ŝpari ilin,” li respondis.
“Do ili mem ne posedu grekajn sklavojn, kaj ili simile konsilu la aliajn grekojn.”
“Certe,” li diris. “Pro tio ili almenaŭ ĉesos turni sin unuj kontraŭ la aliajn kaj kune frontos la barbarojn.”
“Krome,” mi diris, “ĉu la kutimo estas bona, ke oni forprenas de mortintoj kiujn oni venkis ion krom la armilojn? Aŭ ĉu tio estas nur preteksto de malkuraĝuloj por ne ataki la plu vivantajn malamikojn? Ili agas kvazaŭ farante ion necesan, priserĉante la kadavrojn. Multaj armeoj pereis pro tia rabemo.”
“Sendube.”
“Ĉu ne estas hontinde kaj avideme, ŝteli de mortinto? Ĉu ne estas virinece, kaj indikas stretan menson, kiam oni supozas ke la malamiko estas la kadavro anstataŭ persono kiu forlasis sian batalilon kaj forkuris? Ĉu vi supozas ke estas diferenco inter persono faranta tion kaj hundoj kiuj koleras kontraŭ la ŝtonoj ĵetitaj kontraŭ ilin anstataŭ ataki la ĵetinton?”
“Nenia diferenco.”
“Do estas malpermesende ŝteli de mortintoj kaj rifuzi la forporton de la kadavroj.”[58]
“Je Zeŭso, estas malpermesende!” li respondis.
“Kaj ni ne portos la forprenitajn armilojn al la sanktejoj kiel oferojn. Precipe ne tiujn de grekoj, se valoros por ni la bonvolo de aliaj grekoj. Anstataŭe, ni timos ke ni pekas portante posedaĵojn de samgentuloj al sanktejo—krom pro dia ordono.”
“Tute prave,” li diris.
“Kaj kion pri la forrabado de greka tero kaj incendiado de la domoj? Kion viaj soldatoj faros kontraŭ siaj malamikoj tiurilate?”
“Mi volonte aŭskultus vian opinion,” li respondis.
“Nu,” mi diris, “Ili faru nenion tian. Ili nur forportu la jaran rikolton. Ĉu mi diru al vi la kialon?”
“Nepre.”
“Mi opinias ke la du vortoj ‘milito’ kaj ‘ribelo’ temas pri du apartaj aferoj. ‘Ribelo’ temas pri parencoj kaj sama gento, dum ‘milito’ temas pri aliaj, fremdaj popoloj.”
“Vi diras nenion surprizan.”
“Nu, pripensu ĉu mi sensurprize parolos nun: Mi diras ke la greka popolo estas parencaro, unusola gento. Por ĝi, barbaro estas alia, fremda.”
58
Estis kutime lasi ke la armeo de la malamikoj forportu por entombigo la kadavrojn de siaj mortintoj.