Выбрать главу

“Sendube tio estas vera.”

“Do ni devas diri ke kiam grekoj batalas kontraŭ barbaroj, kaj barbaroj kontraŭ grekoj, temas pri ‘milito’, ĉar grekoj kaj barbaroj estas laŭ sia naturo malamikoj. Sed grekoj kontraŭ grekoj—kiam ili faras ion tian, kvankam ili estas laŭ sia naturo amikoj—tiam Helaso malsanas kaj temas pri ‘ribelo’.”

“Mi akceptas tian vortuzon,” li diris.

“Supozu, do,” mi diris, “ke dum tiel nomita ribelo urbo sendependigas sin. Sed ĉiu partio forrabas la kampojn de la alia, kaj incendias ĉi ties domojn, tia ribelo estas abomeninda kaj neniu el ili estas patriota—ĉar ili neniam aŭdacus fortranĉi siajn nutrintinon kaj patrinon. Sufiĉas ke la superfortantoj forportas la rikolton de la superfortitoj. Ili reamikiĝu kaj ne konstante bataladu inter si.”

“Ĉi tia sinteno estas multe pli civilizita,” li diris.

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi ne fondas grekan civiton?”

“Certe ĝi estas greka.”

“Kaj ili estos bonaj kaj civilizitaj, mi supozas.”

“Tute certe.”

“Do ili estos amikoj de ĉiuj aliaj grekoj, ĉu ne? Ili rigardos Helason kiel sian, kaj ili frekventos la sanktejojn komune kun la aliaj.”

“Jes, tute certe.”

“Do malakordon inter grekoj oni rigardu kiel ribelon, ĉar ili estas parencoj. Oni ne nomu ĝin milito.”

“Ne.”

“Kaj ili kondutu kiel estontaj amikoj.”

“Certe.”

“Ili amikeme punu, ili ne postulu punon per sklavigo aŭ neniigo, ĉar ili devas esti prudentaj punantoj, ne militantoj.”

“Tiel estos.”

“Do veraj grekoj ne detruos Helason, nek incendios domojn, nek en ĉiu urbo ili supozos ke ĉiu persono estas ilia malamiko—negrave ĉu viro, virino, aŭ infano—sed ĉiam ke nur kelkaj malamikoj kulpas pri la konflikto. Pro ĉio ĉi ili rifuzos detrui ilian teron kaj ruinigi iliajn domojn, ĉar plejparte ili estas amikoj. Tial ili daŭrigos la konflikton nur ĝis kiam la kulpuloj estos devigitaj de la suferantaj senkulpuloj esti ĝuste punitaj.”

“Mi ja akordas,” li respondis, “ke tiel ili devus konduti rilate al malamikaj urboj de nia popolo. Kontraŭ barbaroj, tamen, ili devos agi same kiel grekoj agas inter si nuntempe.”

“Do ĉu ni faru tiun leĝon por la gardistoj: Ke ili nek detruu teron nek incendiu domojn?”

“Jes, ni faru tian leĝon, kaj ni akceptu ke ĉio jam dirita estas ĝusta. Sed, Sokrato, ŝajnas al mi ke se oni lasos vin daŭrigi tiel, vi tute forgesos la temon kiun vi flankenmetis pli frue por diri ĉion ĉi: Kiel estus eble ke ĉi tia socio establiĝus, kaj laŭ kiu maniero. Se ĝi ja establiĝus, ĝi neeviteble estus bona socio. Kaj kion vi ne menciis, tion mi diros: Ke ili plej bone batalus kontraŭ malamikoj. Ili ne forlasus unuj la aliajn, kiujn ili nomas fratoj, patroj, filoj. Se femaloj kunbatalus, ĉu en la sama vico, ĉu malantaŭe por timigi la malamikojn aŭ por doni helpon laŭbezone, mi scias ke la malamikoj senpoviĝus pro ĉio ĉi. Kaj mi vidas la avantaĝojn hejme, kiujn vi neglektis mencii. Sed ĉar ni interakordas pri ĉio ĉi kaj sennombraj aliaj aferoj, ke tiel estu se ĉi tia socio ekzistus, ne plu parolu pri ĝi. Ni nun provu konvinki nin ke ĝi estas ebla kaj kiel ĝi estas ebla, kaj ni ignoru la reston.”

Mi diris: “Subite vi kvazaŭ atakas mian argumenton kaj vi ne simpatias mian hezitemon. Eble vi ne scias ke mi apenaŭ eskapis du ondojn, kaj nun vi venigas trian, plej grandan kaj danĝeran ondon. Kiam vi rigardos kaj aŭskultos vi vere havos simpation, ĉar mi bonkiale hezitis kaj timis mencii ĉi tiun paradokson kaj provi ekzameni ĝin.”

“Ju pli vi parolos tiel,” li respondis, “des malpli ni permesos vin kaŝi kiel ĉi tia socio estus establebla. Do parolu kaj ne plu malŝparu tempon.”

“Sed ni ja unue devas memori ke ni atingis nian aktualan pozicion ĉar ni celis trovi kiaj estas justeco kaj maljusteco.”

“Jes. Sed kion vi celas diri?” li demandis.

“Nenion. Sed se ni trovos kia estas justeco, ĉu ni konkludos ke justa persono tute ne diferencus de ĝi kaj ĉiurilate estus precize kia ĝi estas? Aŭ ĉu kontentigos nin se tiu persono estus tre simila al ĝi kaj partnerus ĝin pli ol ia ajn alia persono.”

“Ĉi tio kontentigos nin.”

“Nia celo,” mi diris, “estas serĉi la esencon de justeco. Kaj, se ekzistus tute justa homo, kia estus ĉi ties karaktero. Same pri maljusteco kaj homo kiu estas kiel eble plej maljusta, tiel ke ni povos observi ilin. Trovinte kiom feliĉa kaj malfeliĉa ili estas, ni devos akcepti pri ni mem ke kiu plej similas tian personon, tiu partoprenos la saman sorton. Nia celo ne estis montri kiel tio povus okazi.”

“Jes, vi pravas pri tio,” li diris.

“Ĉu vi opinias ke portretisto estas malpli kompetenta, ĉar li povas bildigi kiel aspektus plej bela homo, kaj faras tute kontentigan portreton, sed ne povas klarigi kiel tia persono povus ekzisti?”

“Je Zeŭso, ne!”

“Nu, ĉu ne estas vere ke ni faris vortportreton de bona civito?”

“Ni ja faris tion.”

“Do ĉu vi opinias ke ni parolis malpli prave, nur ĉar ni ne povas klarigi kiel tia civito povus esti establita?”

“Ne,” li respondis.

“Jen la vero,” mi diris. “Sed se, por komplezi vin, necesas montri kiel tio estus plej ebla, vi denove devus konsenti kun mi pri la sama argumento.”

“Pri kio?”

“Ĉu estas eble ke io efektiviĝus precize kiel ĝi estis priparolita. Aŭ ĉu laŭnature ago estas malpli vera ol parolo eĉ se ne ŝajnas tiel. Ĉu vi akordas pri tio, aŭ ne?”

“Mi akordas.”

“Do ne postulu ke mi montru kiel senescepte ĉio diskutita devus esti praktikata. Se ni sukcesos trovi kiel establi civiton laŭeble similan al tia, kian ni diskutis, tio sufiĉos por indiki ke ni trovis kiel tio povas okazi. Tion vi postulis, ĉu tio kontentigus vin? Mi mem kontentiĝus.”

“Ankaŭ mi,” li diris.

“Mi opinias ke nia tasko estas provi trovi kaj demonstri kio estas misfarata en la civitoj nuntempe, tiel ke ili ne havas tian karakteron. Kaj kia estus la plej malgranda ŝanĝo kiu efektivigus ĉi tian socion. Se eble, nur unu ŝanĝo; se tio ne eblas, do du; kaj se tio ne sufiĉus, do ke la nombro da ŝanĝoj kaj la kvanto da trudo estu kiel eble plej malgrandaj.”

“Nepre,” li respondis.

“Se unu ŝanĝo okazus,” mi diris, “mi kredas povi montri ke la transformo estus ebla, kvankam tiu ŝanĝo estus nek malgranda nek facila—tamen ĝi povus okazi.”

“Kio ĝi estas?” li demandis.

“Mi estas,” mi diris, “sur la plej granda ondo nun. Ĝi devas esti dirita, eĉ se ĝi riskas esti superinundata de ridado kaj mokado. Konsideru kion mi nun diros.”

“Parolu,” li diris.

“Nur kiam,” mi respondis, “la filozofoj regos la civitojn, aŭ la tiel nomataj reĝoj kaj regantoj vere kaj adekvate scios filozofion, tiel ke politika potenco kaj filozofio akompanos unu la alian—nur kiam la multaj personoj kiuj priatentas nur unu aŭ la alian estos neeviteble ekskluditaj—nur tiam, amiko Glaŭkono, povos veni fino de malbono por la civitoj kaj por la homaro. Nur tiam ĉi tiu socio, kiun ni ĵus diskutis, povus fariĝi praktika kaj vidi la lumon de la suno. Jen, tion mi hezitis diri ankaŭe ĉar mi sciis kiom radikala estas mia propono. Sed estas malfacile vidi kiel povus veni prospero por la individuo kaj por la publiko alimaniere.”

Li diris: “Sokrato, vi alĵetas viajn argumenton kaj deklaron. Pro tio, kion vi diris, vi nepre devas atendi ke tre multaj estimindaj personoj kvazaŭ forĵetos siajn vestojn kaj, nudaj, prenos kiun ajn oportunan armilon por kure ataki vin laŭ neanticipebla maniero. Se vi ne defendos vin kaj eskapos ilin per argumento, ili punos vin per tre reala mokado.”

“Ĉu vi ne mem kulpas ke oni faros tion al mi?” mi demandis.

“Jes, kaj tute prave,” li respondis. “Sed mi ne forlasos vin. Mi defendos vin laŭeble. Mi povas doni al vi bonvolon kaj kuraĝigon. Eble mi kapablas pli adekvate respondi al vi ol povus alia persono. Do kun tiu helpo provu demonstri al dubantoj ke ja estas kiel vi diris.”