Выбрать главу

“Necesas provi,” mi diris, “ĉar vi proponas tiel grandan helpon en la batalo. Nu, ŝajnas al mi ke por eskapi tiujn personojn kiujn vi menciis, estas necese difini kiuj estas la filozofoj kiujn ni aŭdace proklamos indaj regi. Kiam estos klare kiuj ili estos, eblos defendi nin kaj montri ke ili havas taŭgan karakteron por pritrakti filozofion kaj estri la civiton. La aliaj ne filozofu sed sekvu la estron.”

“Nun estas la ĝusta tempo por fari tian difinon,” li diris.

“Bone. Akompanu min ĉar eble ni iel povos sufiĉe klarigi.”

“Gvidu,” li diris.

“Necesos rememorigi vin,” mi diris, “aŭ eble vi jam memoras ke, laŭ ni, amanto devas montri amon al tuto, se temas pri vera amo kaj ne deziro nur pri unu parto sen deziro pri la resto.”

“Ŝajnas ke vi devos rememorigi min,” li respondis, “ĉar mi tute ne komprenas.”

“Estus taŭge se alia persono ol vi dirus tion, Glaŭkono. Ne taŭgas ke amoplena viro forgesu ke ĉiuj florantaj knaboj iel ammordas amanton de knaboj kaj ekscitas lin. Ili ŝajnas meriti liajn atenton kaj karesojn. Vi ĉiuj kondutas tiel kiam temas pri beluloj, ĉu ne? Knabon kun plata nazo vi ĉiuj laŭde deklaras ‘ĉarma’. Vi ĉiuj diras ke knabo kun hoka nazo estas ‘reĝa’. Knabon kies nazo estas meze inter tiuj tipoj vi ĉiuj proklamas ‘perfektproporcia’. Nigrajn knabojn vi ĉiuj nomas ‘vere masklaj’, blankajn knabojn vi ĉiuj nomas ‘infanoj de la dioj’. Kaj ĉu vi ĉiuj supozas ke knaboj kun ‘miela’ haŭto ricevis tiun epiteton de alia persono ol amanto donanta dolĉan nomon al floranta knabo flaveta? Unuvorte, vi ĉiuj faras ĉiajn pretekstojn kaj uzas ĉiajn epitetojn por ne elimini iun ajn florantan junulon.”

“Se vi volas ke mi parolu nome de ĉiuj amantoj,” li respondis, “mi akceptas, por ebligi la argumenton.”

“Nu, ĉu vi rimarkis ke amantoj de vino same agas? Ili ĝoje akceptas ĉiun vinon, uzante ĉian ajn pretekston.”

“Certe.”

“Kaj amantoj de honoro—mi kredas ke vi rimarkis ke se ili ne povas esti generaloj, ili volas esti koloneloj. Kaj se ili ne povas ricevi honorojn de aliaj respektindaj personoj, ili akceptas ricevi honoron de malgravaj, neimponaj personoj, ĉar ili nepre volas ricevi ian honoron.”

“Vi plene pravas.”

“Do kion pri ĉi tio? Se ni deklaras ke iu fervore deziras, ĉu ni diras ke tiu estas fervora pri tuta speco, aŭ nur pri kelkaj el tiu speco kaj ne pri aliaj?”

“Pri la tuta speco.”

“Kaj persono kiu estas kritikema pri studoj, speciale junulo kiu ne havas sperton por povi taksi ĉu io estas aŭ ne estas utila: Ni ne nomus tian personon lernema aŭ scivolema. Tute same estas pri persono kiu kverelas pro manĝaĵoj: Ni ne diras ke tiu estas malsata aŭ fervora ricevi manĝon, aŭ manĝemulo. Ni nomas tiun personon nemanĝemulo.”

“Kaj prave ni nomas tiel.”

“Ni prave nomus ‘filozofo’ personon kiu senhezite deziras gustumi ĉian lernon, kiu volonte akceptas lerni kaj ne estas satigebla, ĉu ne?” Glaŭkono respondis: “Vi havos multajn strangulojn. Ĉar ŝajnas al mi ke ĉiuj spektemuloj volas lerni. Kaj estus strangege nomi aŭskultemulojn filozofoj, se ili rifuzas propravole ĉeesti diskutojn kaj tiajn distraĵojn. Estas kvazaŭ ili ludonas siajn orelojn por aŭskulti ĉiujn ĥorojn, kaj ili ĉirkaŭkuras al ĉiuj dionizaj festoj[59]—ili ne preterlasas la festojn en urboj aŭ vilaĝoj. Ĉu ni nomu ĉiujn tiujn kaj ankoraŭ aliajn lernemaj, kaj la amantojn de hobioj filozofoj?”

“Tute ne,” mi diris. “Tamen ili similas al filozofoj.”

“Kiuj, laŭ vi, estas veraj filozofoj?”

“Personoj kiuj kontemplas la veron.”

“Jes, prave,” li diris. “Sed precize kion vi celas diri per tio?”

“Tute ne estas facile,” mi respondis, “klarigi al alia persono. Sed mi kredas ke vi akordos kun mi pri—”

“Pri kio?”

“Nu, belo estas la malo de hontindeco. Temas pri du apartaj aferoj.”

“Jes.”

“Kaj ĉar ili estas du apartaj aferoj, ili estas distingeblaj.”

“Jes.”

“Kaj tio estas valida argumento ankaŭ pri justo kaj maljusto, bono kaj malbono, kaj ĉiuj ecoj. Ĉiu el ili estas aparta afero, sed pro ilia kunapero, kiel ankaŭ pro ilia manifestiĝo kombinita kun agoj kaj korpoj, oni supozas ilin multkarakteraj.”[60]

“Vi pravas,” li diris.

“Nu,” mi diris, “mi distingas inter personoj kiujn vi ĵus nomis spektemaj, hobiemaj, praktikemaj—kaj personoj kiajn pritemas nia argumento. Nur ĉi tiuj meritas la nomon ‘filozofoj’.”

“Mi ne komprenas.”

“Aŭskultemuloj kaj rigardemuloj,” mi klarigis, “bonvenigas belajn sonojn kaj kolorojn kaj formojn kaj ĉion faritan el tiaĵoj. Sed ilia menso ne kapablas vidi la karakteron de belo mem kaj bonvenigi ĝin.”

“Jes, tiel estas,” li diris.

“Efektive, nur tre malmultaj personoj povas renkonti la belon kaj vidi ĝin puran.”

“Certe.”

“Ĉu vi supozas ke homo vivas en sonĝo aŭ estas vere vekiĝinta, se li povas rekoni belaĵojn tamen ne kapablas koncepti pri la belo eĉ kiam iu gvidas lin? Pripensu: Ni rajtas nomi ‘sonĝo’ la staton de persono kiu, ĉu dum dormo ĉu post vekiĝo, ne kapablas distingi inter imagaĵo kaj realaĵo.”

“Mi akceptas ke tia persono sonĝas,” li diris.

“Do kion vi diras pri la malo? Pri persono kiu komprenas kio estas la belo, kaj kiu kapablas vidi kaj belon kaj belaĵojn, kaj ne konfuzas belon kun belaĵoj? Ĉu vi kredas ke tiu persono estas vekiĝinta aŭ vivas en sonĝo?”

“Nepre li estas vekiĝinta.”[61]

“Ĉu ni do prave dirus ke la koncepto de scianto estas scio, dum tiu de imaganto estas imago?”

“Certe.”

“Nu, supozu ke persono kiu, laŭ ni, nur imagas kaj ne scias, koleros kontraŭ ni kaj dispute diros ke ni malpravas? Ĉu ni povos trankviligi kaj mildmaniere persvadi tiun personon sen malkaŝi nian opinion ke temas pri malsano de lia menso?”

“Ni nepre devos.”

“Nu, pripensu kion ni diros. Ĉu vi volas ke ni demandu: ‘Ni tute ne demandas pro malico, efektive plezurigos nin vidi ke vi scias ion. Tamen diru al ni, ĉu scianto scias ion, aŭ nenion?’ Vi respondu por li.”

“Mi respondas ke oni ja scias ion.”

“Ion realan aŭ nerealan?”

“Realan. Kiel povus io nereala esti sciata?”

“Do ni estas konvinkitaj, eĉ se ni ekzamenas la aferon multmaniere, ke io tute reala estas tute sciebla, sed kio estas nereala estas neniel sciebla?”

“Plene konvinkitaj.”

“Bone. Sed se io estus kaj ekzistanta kaj ne ekzistanta, ĝi neeviteble situus meze inter absoluta realeco kaj malrealeco?”

“Jes.”

“Se scio estas pri io reala, kaj malscio estas pri io malreala, necesas serĉi tion, kio estas meze inter malscio kaj scio, se io tia ekzistas.”

“Jes.”

“Ĉu ni ambaŭ konas ‘supozo’?”

“Kompreneble.”

“Ĉu ĝi estas identa kun scio, aŭ diferenca?”

“Diferenca.”

“Do supozo kontrastas kun scio rilate al sia naturo?”

“Jes.”

“Scio koncernas realecon. Oni ‘scias’ ion realan.—Sed unue, mi kredas, ni devos decidi pri io alia.”

“Pri kio?”

“Ni diru ke fakultoj estas aferoj per kiuj ni kaj ĉio alia kapablas agi kiel ni kaj ĝi agas. Ekzemple, vido kaj aŭdo estas fakultoj. Ĉu vi komprenas pri kio mi parolas?”

“Jes, mi komprenas.”

вернуться

59

Ĥoroj estis necesa parto de dramoj, kiuj originis en la dionizaj festoj kaj plu estis koncepte ligataj al tiuj festoj.

вернуться

60

Nun, unuafoje en ĉi tiu libro, Platono mencias sian koncepton pri la arketipoj, kiujn li detale diskutos poste, speciale en ĉapitroj ses kaj sep. Ĉi-loke nur necesas atentigi ke li antaŭsupozas ke arketipoj de bono, belo, kc., ekzistas sendepende de siaj surteraj manifestiĝoj. Ekzemple, belo estas unusola arketipo, sed ni vidas ĝin nur en konkretaj manifestaĵoj. Nia ĉiutaga pensado emas paroli pri la beleco de io aŭ de iu, kaj supozi ke ekzistas multaj specoj de beleco, sed ke “belo” mem estas nur abstrakta koncepto sen reala ekzisto. Tamen Platono diras ke tiuj “abstraktaj konceptoj” havas realan ekziston.

вернуться

61

En parto sep, komencante ĉe 514, Platono diskutas ĉi tiun temon detale. Ĉi tie li nur mencias ĝin, ĉar li celas nun precipe diskuti la naturon de scio kontraste kun supozo aŭ hipotezo.