“Aŭskultu mian penson pri ili: Mi ne povas vidi koloron de fakulto, aŭ formon, aŭ ion tian, malsimile al aliaj aferoj kiujn mi povas rigardi kaj inter kiuj mi povas distingi per tiaj aspektoj. Kiam temas pri fakulto, mi povas nur rigardi por trovi al kio ĝi rilatas kaj kion ĝi efektivigas. Sur tiu bazo mi nomas ĉiun fakulton. Se ĝi rilatas samon kaj efektivigas samon, mi diras ke ĝi estas unusama fakulto. Sed mi diras ke temas pri alia fakulto, se ĝi rilatas al io alia kaj efektivigas alian rezulton. Kion pri vi? Kiel vi agas?”
“Ankaŭ tiel,” li diris.
“Denove, estiminda amiko,” mi diris, “ĉu vi akceptas ke scio estas fakulto, aŭ ĉu vi aliel klasifikas ĝin?”
“Mi klasifikas ĝin tiel,” li respondis. “Ĝi estas la ĉefa fakulto.”
“Ĉu ni klasifiku ‘supozo’ ankaŭ inter fakultoj?”
“Jes. Supozado estas, simple, nia fakulto fari supozojn.”
“Sed antaŭ nur kelka tempo vi akordis ke scio kaj supozo ne estas unusama afero.”
“Kiel povus iu menshavanta persono pretendi ke senerareco estas identa kun eraripovo?” li demandis.
“Tre bone,” mi diris. “Estas klare ke ni interakordas ke scio kaj supozo ne estas unusama afero.”
“Prave.”
“Kaj ĉiu el ili estas aparta fakulto pri aparta afero?”
“Nepre.”
“Scio rilatas al realeco, oni scias tion kio estas reala?”
“Jes.”
“Supozo,” mi daŭrigis, “signifas ke oni havas opinion?”
“Jes.”
“Pri la sama afero kiun oni scias? Ĉu sciataĵo kaj supozataĵo estas samaj? Aŭ ĉu tio ne estas ebla?”
“Tio ne estas ebla,” li respondis, “laŭ niaj interakordoj. Se ĉiu fakulto havas propran temon, kaj se kredo kaj supozo estas apartaj fakultoj, kiel ni diris, tio demonstras ke sciataĵo kaj supozataĵo ne povas esti unusama afero.”
“Se la realo estas sciebla, tio kion oni supozas devas esti io alia?”
“Jes, io alia.”
“Ĉu oni supozas malrealon? Aŭ ĉu estas neeble supozi malrealon? Pensu. Se oni supozas, ĉu oni supozas pri io? Aŭ ĉu oni povas supozi, sed nenion supozi?”
“Tio estas neebla.”
“Do supozanto supozas pri io?”
“Jes.”
“Sed ĉu ne estus prave deklari ke malrealo ne estas ‘io’, ke ĝi estas nenio?”
“Estus prave.”
“Ni devas diri ke malrealo estas nesciebla, scio estas pri realo.”
“Prave.”
“Kaj oni ne supozas realon nek malrealon?”
“Tiel estas.”
“Do supozo nek estas nescio nek scio.”
“Tiel ŝajnas.”
“Sekve ĝi estas ekster tio, ĝi estas preter la klareco de scio kaj la malklareco de nescio.”
“Ĝi estas nek scio nek nescio.”
“Ĉu vi dirus ke supozo estas malpli luma ol scio, sed pli luma ol nescio?”
“Nepre,” li diris.
“Ĝi situas inter ili?”
“Evidente.”
“Nu, ni jam antaŭe deklaris ke se ni povos trovi ion kiu samtempe ekzistas kaj ne ekzistas, ĝi situas inter la absoluta karaktero de realo kaj de plena malrealo. Kaj ke ĝi estas nek scio nek nescio sed meze inter nescio kaj scio.”
“Vi pravas.”
“Kaj nun montriĝis ke tio kion ni nomas ‘supozo’ estas inter ili.”
“Tiel montriĝis.”
“Ŝajnas, do, ke restas ke ni trovu ion kiu partoprenas en ambaŭ, en ekzisto kaj neekzisto. Ni dirus ke ĝi ne estas absoluta, tiel ke se ĝi montriĝos ni prave nomos ĝin ‘supozata’. Ni lokigas la ekstremojn de kontinuaĵo ĉe la finoj, kaj kio estas meza ĉe la mezo.”
“Vi pravas.”
“Sur tiu bazo mi petos ke respondu al mi tiu simplulo kiu opinias ke nek belo nek arketipo de beleco ekzistas kaj ke ili ne restas eterne senŝanĝaj, kiu supozas ke nur ekzistas multaj belaĵoj, kaj kiu ne toleras ke oni diru ke belo estas unusola afero. Kaj simile pri justo, kaj la aliaj temoj. Mi diros: ‘Estiminda amiko, ĉu ni povas diri ke el la multaj belaĵoj estas iu kiu neniam aspektos malplaĉa? Kaj el la justaĵoj, iu kiu neniam ŝajnos maljusta? Kaj el la sanktaĵoj, iu kiu neniam ŝajnos profana?”
“Ne. Neeviteble ili ŝajnos kaj belaj kaj neplaĉaj, kaj same pri la aliaj demandoj.”
“Kion pri la multaj duoblaĵoj? Ĉu ne eblas diri ke ili estas duonoj de io, kaj ne nur duoblaĵoj?”
“Tion ni povas diri.”
“Kaj granda/malgranda, peza/malpeza, ĉi iu el ili estas absoluta? Aŭ ĉu ili estas relativaj nomoj?”
“Ĉiu el ili estas relativa.”
“Do kiam oni diras iun el la multaj tiaj adjektivoj, ĉu ĝi ekzistas absolute?”
“Ŝajnas simile al festoj,” li diris, “kie oni ludas per ambiguaj diroj. Aŭ al la enigmo amata de infanoj pri la eŭnuko kaj la trafo de la vesperto, kaj oni devas diveni kion li ĵetis kaj kontraŭ kion.”[62] La vortoj estas ambiguaj kaj oni ne povas fari absolutan konkludon ĉu ili ekzistas aŭ ne ekzistas en si mem, ĉu du partoj de parto, ĉu nur unuaĵo.”
“Ĉu vi scias pritrakti ilin?” mi demandis. “Aŭ kie estus preferinde lokigi ilin ol inter ekzisto kaj neekzisto? Ĉar ne povus esti pli malluma loko ol neekzisto, nek pli luma ol ekzisto.”
“Vi estas tute prava,” li diris.
“Do ŝajnas al mi ke ni trovis ke multaj konceptoj de la plej multaj personoj pri belo kaj aliaj temoj vagas ie inter neekzisto kaj absoluta ekzisto.”
“Tion ni trovis.”
“Kaj ni antaŭe akordis ke se ni trovos ion tian, ion vagantan inter la ekstremoj, necesos nomi ĝin ‘supozata’, ne ‘sciata’.”
“Tiel ni akordis.”
“Do ni devos diri ke tiuj personoj havas nur supozon, ne scion, kiuj rigardas multajn belaĵojn sed ne vidas belon mem kaj kiuj ne povus sekvi tiun kiu povas montri ĝin al ili. Kaj same ili rigardas multajn justaĵojn sed ne juston mem, kaj cetere.”
“Devas esti,” li diris.
“Kion pri personoj kiuj vidas ĉiun el tiuj kaj konstatas ke ĝi estas ĉiam unusama. Ĉu ni ne diru ke ili ‘scias’, ne ‘supozas’?”
“Ankaŭ via konkludo pri ili devas esti prava.”
“Ĉu ili ne preferas kaj amas tion kio estas sciata? Kaj la aliaj tion kio estas supozata? Ĉu vi memoras ke ni diris ke estas personoj kiuj amas sperti belajn sonojn kaj kolorojn kaj tiel plu, sed kiuj ne povas koncepti la belon mem?”
“Mi memoras.”
“Ĉu do ni erarus se ni dirus ke ili estas ‘filosupozaj’ anstataŭ ‘filozofaj’?[63] Ĉu ili kolere riproĉus nin, se ni dirus tion?”
“Ne se ili fidos min,” li diris. “Ne decas fari riproĉon pri la vero.”
“Kaj sekve ni devas nomi la personojn kiuj bonvenigas la realon ‘filozofoj’ kaj ne ‘filosupozaj’, ĉu vi akordas?”
“Nepre ni nomu ilin tiel.”
Parto Ses
“Glaŭkono,” mi diris, “apenaŭ estas montrite per tre detala ekzameno kiel distingi inter filozofoj kaj nefilozofoj.”
“Eble,” li diris, “ĉar ne estas facile pli kurte atingi nian celon.”
“Ŝajnas ke ne,” mi diris. “Tamen estus pli plaĉe al mi se ni bezonus nur diskuti tion sen bezono diskuti multajn aliajn temojn por trovi kiel justulo distingiĝas de maljustulo.”
“Kio restas ekzamenota?” li demandis.
“Ĉi tio:” mi diris. “Ĉar filozofoj estas homoj kapablaj percepti kio estas eterne sama, kaj nefilozofoj misvagadas inter ĉiaj afero, do kiuj devos esti la regantoj de la civito?”
“Kiel ni parolu por povi ĝuste respondi tion?” li demandis.
“Ke tiuj,” mi respondis, “kiuj ŝajnas kapablaj gardi la leĝojn kaj kutimojn de civito devas fariĝi gardistoj.”
“Prave,” li diris.
62
“Viro kiu ne estis viro (eŭnuko) ĵetis ŝtonon kiu ne estis ŝtono (pumikon) kontraŭ birdon kiu ne estis birdo (vesperton) sidantan sur branĉeto kiu ne estis branĉeto (tigo).”
63
Vortludo: filo- = amanto de; -zof- estas esperantigo de la greka radiko signifanta “sci”.