Выбрать главу

“Estas klare,” mi diris, “ke ni facile povas diri ĉu blindulo aŭ akrevidulo devas gardi, ĉu ne?”

“Kiel povus esti malklare?” li respondis.

“Ĉu estas ia diferenco inter blinduloj kaj personoj al kiuj efektive mankas scio pri la realo? Personoj kiuj havas neniun facile vidatan desegnon de la realo en sia menso, desegon kiun ili povas rigardi kaj plej precize, samkiel pentristo, transpreni la formon por fari ĉi tie leĝojn pri kio estas bela, justa kaj bona, se necesas, kaj kapablas konservi la jamajn leĝojn?”

“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Ja ne estas diferenco.”

“Do ĉu ni devus nomi tiajn spirite blindajn personojn gardistoj, anstataŭ personojn kiuj scias la realon kaj havas tiom da sperto kiom la aliaj kaj ne malsuperas ilin rilate al iu ajn kapablo?”

“Estus absurde preferi la ‘blindulojn’,” li diris, “se estas neniu malsupereco, ĉar ja temas pri la plej grava supereco.”

“Do ĉu ni diru kiel estas eble ke unusamaj personoj povas superi pri tiu speciala scio kaj ankaŭ aliaj kapabloj?”

“Certe.”

“Kiel ni diris komence de ĉi tiu diskuto, unue necesas sciiĝi pri ilia naturo. Mi kredas ke se ni nun interakordos pri tio, ni ankaŭ interakordos ke se ili havas la aliajn kapablojn, nur ili rajtas esti registoj de civitoj.”

“Kiel?”

“Ni interakordu pri la naturo de filozofoj ke ili ĉiam amas scion pri tio kio montras al ili la esencon de eterna realeco, kaj kiu ne vagadas inter estiĝo kaj malestiĝo, do estas permanenta.”

“Ni povas interakordi pri tio, jes.”

“Krome,” mi diris, “ili amas la tutan realon. Ili ne propravole ignoras parton malgrandan nek grandan, indan nek malindan. Tiurilate ili similas al personoj serĉantaj honoron, aŭ al amantoj kiajn ni jam diskutis.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Pripensu nun, ĉu la personoj kiajn ni pridetalis havas ankoraŭ plian kvaliton?”

“Kiun?”

“Fidindecon, ĉar ili malamas malveron kaj amas veron, kaj absolute rifuzas akcepti mensogon.”

“Verŝajne.”

“Ne nur verŝajne, amiko, sed tute sendube. Persono kun amanta naturo amas ĉion naturan kaj propran al la amatoj.”

“Prave,” li diris.

“Ĉu vi povas trovi ion pli parencan al saĝeco ol la veron?”

“Ne.”

“Ĉu eblas ke la sama naturo estas filozofa kaj mensogema?”

“Neniel.”

“Do persono kiu vere volas lerni nepre jam de juneco kiel eble plej fervoras pri absoluta vero.”

“Senescepte.”

“Tamen, ju pli la libido[64] pasias je io, ni scias ke des pli ĝi malfortiĝas pri aliaj aferoj—kvazaŭ rivero deŝaneligita.”

“Do?”

“Kiam ĝi fluas al lernado kaj ĉio tia, mi kredas ke ĝi koncernas pure spiritan feliĉon kaj ne interesiĝas pri tiu de la korpo, se temas pri aŭtentika filozofo kaj ne pseŭdofilozofo.”

“Neprege.”

“Aŭtentika filozofo estas prudenta, kaj tute ne monamanto. Kiam temas pri aferoj por kiuj oni fervore elspezas multan monon, pli dece estas ke alia persono havu tian fervoron, ne filozofo.”

“Tiel estas.”

“Ekzistas ankaŭ io alia ekzamenenda, se vi volas distingi inter la naturo de filozofo kaj de nefilozofo.”

“Kio?”

“Ne neglektu avaremon. Avarulo estas la preciza malo de persono kiu plene kaj senĉese fervoras pri kio estas dia kaj homa.”

“Tio estas nepre vera.”

“Ĉu vi kredas ke supera menso kiu povas vidi eternon kaj la naturon de ekzisto mem povus opinii la homan vivon grandvalora?”

“Ne estas eble,” li diris.

“Ĉu tia menso kredus ke la morto estas timinda?”

“Tute ne.”

“Do ŝajnas ke timema, avarema naturo ne trovas lokon en vera filozofio.”

“Mi kredas ke ne.”

“Sekve ĉu estus eble ke mense bonorda persono, kiu ne estas monavida nek avara nek ĉarlatana nek timema, povus esti nefidinda aŭ maljusta?”

“Ne.”

“Do kiam vi ekzamenos ies karakteron por trovi ĉu aŭ ne ĝi estas filozofa, vi atentos ĉu jam de juneco ĝi estas justa kaj mildkaraktera, aŭ ne atentas la bezonojn de la socio kaj estas sovaĝa.”

“Certe.”

“Kaj vi ne forgesos ankoraŭ ion alian, mi supozas.”

“Kion?”

“La kapablon facile lerni, aŭ ĝian mankon. Ĉu vi opinias ke iu sufiĉe amus ion fareblan nur kun multaj doloroj kaj produktantan nur malmulte da rezultoj?”

“Tio ne okazas.”

“Kaj se li povus memori tute nenion lernitan, se li plene forgesus ĉion? Ĉu estas ebleco ke al li ne mankus ĉia scio?”

“Kiel povus esti tia ebleco?”

“Certe estas ke pro lia tute vana strebado li rezulte malamus kaj sin kaj ĉian lernadon.”

“Jes, ja.”

“Sekve ni ne akceptas ke forgesemo povas karakterizi verajn filozofojn. Ni devas postuli kapablon memori.”

“Nepre.”

“Sed ankaŭ estas vere ke naturo senarta kaj ne povanta sin koni povas konduki nur al interna malekvilibro.”

“Vi pravas.”

“Ĉu vi opinias ke Vero parencas al interna malekvilibro aŭ al ekvilibro?”

“Al ekvilibro.”

“Do ni ankaŭ devas elserĉi ekvilibran kaj gracian menson kies naturo estas facile gvidata al la fundamente reala karaktero de ĉio.[65]

“Kompreneble.”

“Nu, ĉu vi kredas ke ni nun ekzamenis ĉiujn necesajn kaj interkonformajn kvalitojn kiujn devas havi menso por adekvate kaj plene kompreni la Realon?”

“Jes, la nepre plej necesajn,” li respondis.

“Ĉu vi povas iel riproĉi sinokupon kiun oni ne kapablus efektivigi sen naturo kiu memoras, facile lernas, imponas, estas gracia, kaj estas amanto kaj parenco de la Vero, Justeco, Kuraĝo kaj Prudento?”

“Eĉ la Kulpigisto[66] ne povus ripoĉi tion,” li diris.

“Do,” mi daŭrigis, “kiam tiaj personoj estas plene eduikitaj kaj aĝaj, ĉu vi akceptas transdoni la civiton nur al ili?” Adejmanto interrompis: “Sokrato, neniu povus refuti tion. Sed aŭskultantoj, kiam ajn ili aŭdas kion vi diras nun, spertas malagrablan senton. Ili sentas ke pro sia manko de sperto pri demandado kaj respondado, ĉe ĉiu demando ili estas iomete misgvidataj. Kaj kiam la ripetita malgranda misgvido sumiĝas ĉe la fino, ili falegas kaj kontraŭ-diras kion ili unue diris. Estas simile al renkontiĝo kun ekspertaj ŝakludistoj—senspertaj ludantoj enkadriĝas kaj ne scias kiel eskapi. Estas same nun, ili fine enkadriĝas kaj ne scias kion diri en ĉi tiu alia speco de ŝako, kie oni uzas vortojn anstataŭ ludfigurojn. La vero tute ne estas tuŝita. Nuntempe eble ili ne scias respondi al ĉiuj viaj demandoj, sed estas rimarkeble ke personoj kiuj ne tuŝas filozofion nur por edukiĝo dum sia juneco kaj poste forlasas ĝin, personoj kiuj daŭre okupiĝas per ĝi plej ofte fariĝas tre strangaj, mi preskaŭ dirus frenezaj. Eĉ tiuj kiuj ŝajnas plej kapablaj, kiam ili spertas ĉi tiun sinokupon kiun vi laŭdas fariĝas senutilaj por la socio.”

Aŭskultinte, mi diris: “Ĉu vi supozas ke oni eraras dirante tion?”

“Mi ne scias,” li respondis. “Sed mi volonte aŭdus vian opinion.”

“Vi aŭdos ke mi opinias ke vi prave obĵetas.”

“Sed kiel,” li demandis, “eblas diri ke malbonoj ne mankos en civitoj ĝis filozofoj estos la regantoj, se ni interakordas ke filozofoj estas senutilaj por la civitoj?”

“Vi faras demandon kiu necesigas analogion por sia respondo,” mi diris.

“Kaj mi supozas,” li diris, “ke vi ne kutimas paroli per analogioj?”

“Bone,” mi diris. “Moku, ĵetinte min en argumenton tiel malfacile pruveblan. Aŭskultu la analogion por vidi eĉ pli klare kiel mi devas strebi por trovi analogion. Tiel doloroplena estas la sperto de la plejtaŭguloj kiun ili ricevas de la socio, ke neniu alia sperto estas simila al ĝi. Mi devos kolekti pecojn el multaj spertoj por fari analogion kaj apologion por ili, kiel pentristo faranta bildon pri kaprocervo kaj aliaj tiaj miksbestoj. Nu, supozu ke ĉi tio okazas, negrave sur multaj ŝipoj, ĉu sur nur unu: La ŝipestro estas pli granda kaj pli forta ol ĉiuj aliaj ŝipanoj. Sed li estas iom surda kaj iom miopa, kaj simile estas rilate al lia scio pri navigacio. La ŝipanoj kverelas inter si pri navigado, ĉiu opinias sin la ĝusta navigisto—eĉ kvankam li neniam lertis la arton, nek povas nomi sian instruinton, nek la tempon kiam li lernis ĝin. Krome, ili pretendas ke ĝi ne estas instruebla, kaj ke ili pretas distranĉi kiun ajn personon kiu diras ke ĝi estas instruebla. Kaj ili senĉese ĉirkaŭas la ŝipestron, postulante kaj farante ĉion por ke li transdonu al ili la stirilon. Foje ili ne sukcesas konvinki lin, sed aliaj sukcesas kaj sekve mortigas siajn rivalojn aŭ ĵetas ilin el la ŝipo. Ili senkonsciigas la veran ŝipestron per beladono aŭ alkoholo aŭ io tia, kaj katenas lin, kaj tiel lasas la ŝipanojn regi la ŝipon.

вернуться

64

La greka vorto ne specife emfazas seksan energion, sed psikan energion ĝeneralan.

вернуться

65

Pli preciza traduko: “al la arketipo de ĉio reala”.

вернуться

66

Poezia personigo de riproĉemo.