Выбрать главу

“Jes.”

“Estas do logike ke la plej bona naturo vartata laŭ nekonvena maniero suferas pli ol neinda naturo.”

“Tiel estas.”

“Nu, Adejmanto,” mi diris, “ĉu vi akordas ke la plej bonaj karakteroj fariĝas elstare malbonaj se ili ricevas malbonan edukadon? Aŭ ĉu vi supozas ke ordinara karaktero, ruinigita de eduko, respond- ecas pri la plej grandaj krimoj kaj pura malboneco, eĉ kvankam malforta naturo ne povas esti la kaŭzo de grandaj bono aŭ malbono.”

“Ne. Mi akordas kun vi.”

“Mi kredas ke tio kion ni nomis filozofa naturo konvene edukita nepre akirus ĉiun virton dum ĝi kreskas, sed se ĝi ne estus konvene semita kaj plantita kaj kreskigita, ĝi spertus la malon—krom se iu Dio helpus ĝin. Aŭ ĉu vi, kiel la plej multaj personoj, kredas ke sofistoj ruinigas kelkajn junulojn, aŭ ke iuj individuaj sofistoj ĝis grava grado ruinigas ilin? Ĉu vi ne scias ke la personoj deklarantaj tion estas mem la plej grandaj sofistoj kaj kapablas per sia instruado formi laŭ sia deziro la karakteron ĉu de junuloj, ĉu de maljunuloj, ĉu de viroj, ĉu de virinoj?”

“Kiam okazas tio?”

“Kiam ili grupe kunsidas,” mi respondis, “en asembleo aŭ juĝejoj aŭ teatroj aŭ armeejoj aŭ iu alia komuna kunveno. Ili tumulte malaprobas ion diritan aŭ faritan kaj laŭdas ion alian, troigante ambaŭ, kriante kaj aplaŭdante ĝis la ŝtonoj kaj la loko kie ili sidas pereĥe duobligas la malaprobojn kaj laŭdojn. Kiel povus ‘la koro de la junulo resti kvieta,’ kiel oni diras? Aŭ kiel la edukiteco de tiu junulo rezistigus lin kaj evitigus ke li estu inundita de la malaprobo aŭ la aplaŭdo kaj forfluu kun la ondo kien ajn ĝi kondukas? Tiel ke la junulo imitante ilin aprobus aŭ malaprobus, kaj kondutus kiel ili, unuiĝinte kun ili?”

“Tio estas neevitebla, Sokrato,” li komentis.

“Sed ni ankoraŭ ne menciis la plej grandan influon,” mi diris.

“Kiun?” li demandis.

“Ne nur kion ĉi tiuj edukistoj kaj sofistoj diras, sed ankaŭ kion ili faras al malakordantoj. Vi ja scias ke ili punas malakordanton per malhonoro, aŭ punpago, aŭ ekzekuto.”

“Mi tre bone scias tion,” li diris.

“Kiu alia sofisto, laŭ via opinio, aŭ kiuj argumentoj de privatuloj povus elteni kontraŭ ili?”

“Neniu, laŭ mia opinio,” li diris.

“Vi pravas,” mi diris, “kaj estus stulte eĉ provi. Ne estis kaj ne estas, mia amiko, kaj neniam estos instruata alia sinteno pri ‘virto’ ol ilia—‘krom per ago de Dio’, kiel diras la proverbo. Estas rekonende ke kiam la socio konservas decan karakteron, tio ŝuldiĝas nur al Providenco.”

“Ankaŭ mi plene akceptas tion,” li diris.

“Vi ankoraŭ devas konsideri ion alian,” mi diris.

“Kion?”

“Ĉiujn privatajn instruistojn al kiuj oni pagas kaj kiujn oni nomas sofistoj kaj rigardas kiel rivalojn kaj kiuj instruas kaj nomas saĝaj nur la popularajn kredojn, la kredoj kiuj fariĝas evidentaj kiam oni kunvenas. Estas kvazaŭ iu prizorgas grandan, potencan animalon kaj studas ĝian temperamenton, kaj sciiĝas pri kiam eblas proksimiĝi kaj tuŝi ĝin, kaj kiam ĝi estas sovaĝa kaj kiam milda, kaj kial ĝi estas tia. Kaj kiujn sonojn ĝi kutime uzas ambaŭkaze, kaj kiuj sonoj farataj de aliaj personoj trankviligas aŭ kolerigas ĝin. Estas kvazaŭ, post longa restado kun tiu besto, tiu persono decidas nomi siajn trovojn absoluta saĝeco, kaj fari sistemon el ĝi kaj komencas instrui tiun sistemon. Kaj tute ne mem sciante kiuj el ĉi tiuj kredoj kaj emocioj estas indaj kaj hontindaj, bonaj kaj malbonaj, justaj kaj maljustaj, li taksas ĉion laŭ la vidpunkto de la Granda Besto. Kion ĝi aprobas li nomas bona, kaj kion ĝi malaprobas li nomas malbona, li tute ne havas propran vidpunkton. Se io estas neevitebla li nomas ĝin justa kaj bona, ne rekoninte kaj ne povante informi alian personon pri kia estas la diferenco inter ‘neceso’ kaj ‘bono’. Je Zeŭso, ĉu vi ne opinias lin absurda instruisto?”

“Mi ja opinias lin tia.”

“Nu, laŭ via opinio, kia diferenco ekzistas inter li kaj persono kiu studas la opiniaron de la homamaso kaj nomas tion saĝeco—negrave ĉu temas pri arto, muziko aŭ politiko? Se iu familiariĝas kun la vidpunkto de la homamaso kaj eksponas siajn konkludojn per poezio aŭ iu alia arto aŭ servo al la publiko, kaj tiel faras la homamason sia mastro kaj publikigas nur kion ili laŭdas, pli ol absolute endas—se li proklamas ke ĉio tia estas inda kaj deca—nu, ĉu vi iam aŭdis neridindan apologion por tia instruado?”

“Mi kredas,” li diris, “ke mi ne aŭdis kaj neniam aŭdos pravigon de tio.”

“Nun, pripensinte ĉi ĉion, denove konsideru: Ĉu estas eble ke la homamaso subtenos la kredon ke ekzistas belo kaj ne nur belaĵoj, aŭ ke ekzistas iu alia abstrakta kvalito kaj ne nur aĵoj havantaj tian kvaliton?”

“Neniel,” li diris.

“Do la publiko ne povas esti filozofaro,” mi konkludis.

“Vi pravas.”

“Kaj neeviteble la publiko malaprobas filozofiemajn personojn.”

“Nepre.”

“Kaj same malaprobas ĝin individuoj kiuj estas parto de la homamaso kaj fervoras plaĉi al ĝi.”

“Klare.”

“Surbaze de ĉi ĉio, kian helpon vi povas trovi por la filozofa naturo, por instigi ĝin persisti ĝis ĝi atingos sian celon? Pripensu kion ni antaŭe diris. Ni akceptis ke filozofa naturo facile lernas, bone memoras, estas kuraĝa kaj honorinda.”

“Jes.”

“Sekve, jam dum infano tia persono estas plej elstara, precipe se lia korpa naturo estas simila al la spirita.”

“Kiel povus esti alie?” li demandis.

“Kaj mi supozas ke kiam li adoltiĝos liaj parencoj kaj kuncivitanoj volos utiligi lin por siaj propraj celoj.”

“Kompreneble.”

“Ili klopodos per petoj kaj honoroj flati lin, anticipante lian estontan potencon.”

“Kutime tiel estas,” li diris.

“Do kion vi kredas?” mi demandis. “Kion li faros en tiaj cirkonstancoj, precipe se temos pri granda civito kaj li mem estos riĉa kaj nobla, kaj ankaŭ belaspekta kaj alta? Sendube lin plenigos nekredebla espero, kaj li kredos sin kapabla prizorgi la aferojn de kaj grekoj kaj barbaroj. Do li ekzaltos sin, kun mieno de supereco kaj plena de vanta fiero kaj manko de prudento.”

“Certe,” li diris.

“Ĉar li estas tia persono, se iu milde dirus al li ke la vero estas ke li ne havas adekvatan komprenon kaj ke sagaco mankas al li, kaj li ne akiros ĝin krom se li strebos kvazaŭ sklavo akiri ĝin, ĉu vi supozas ke li bonanime akceptus tiun kritikon dum tiom da malbonoj influas lin?”

“Nur malfacilege,” li diris.

“Sed se,” mi daŭrigis, “pro sia bona karaktero kaj sia natura logiko li atentus kaj turnus sin al filozofio, kion, laŭ nia supozo, farus tiuj kiuj kredus perdi liajn utilon kaj amikecon? Ĉu ili ne farus ĉion eblan, kaj dirus ĉion eblan, por ke li ne estu persvadita? Kaj por ke la persvado ne povu sukcesi, ili farus sekretan komploton kaj devigus la persvadanton esti publike juĝita en tribunalo.”

“Neeviteble,” li diris.

“Do ĉu la povrulo studus filozofion?”

“Apenaŭ.”

“Do nun vi vidas,” mi diris, “ke ni ne eraris dirante ke se li estus malbone edukita, eĉ tiuj eroj de filozofa naturo estus la kaŭzo de neglekto de sia devo, simile al la aliaj supozataj bonaĵoj: Riĉeco kaj ĉio tia.”

“Tio estas tute vera,” li respondis.

“Do, kiel ni diris, mia kara amiko,” mi diris, “tiu plej bona naturo renkontas pereon, neniiĝon, precipe se ĝi estas malgranda[68], kiel ni diris, rilate al la plej grava agado. El inter tiaj viroj venas tiuj kiuj faras la plej grandan malbonon al civitoj kaj al individuoj—kaj ankaŭ la plej grandan bonon, se ili havas tian emon.—Malgranda naturo neniam povas fari ion grandan, negrave ĉu al individuo ĉu al civito.”

вернуться

68

Aŭ “kaj ĝi ja estas rara”.