Выбрать главу

“Plenvere,” li respondis.

“Do ĉi tiuj tiel forfalas, por kiuj ĝi plej taŭgas, lasante ĝin dezerta kaj malkompleta, kaj ili havas nek taŭgan nek veran vivon. Kvazaŭ orfan, senparencan, aliaj sentaŭguloj alvenas kaj hontige riproĉas ĝin, kiel vi diris ke riproĉantoj riproĉas kaj pretendas ke kelkaj ĝiaj akompanantoj estas senvaloraj dum la plej multaj estas la kaŭzo de multaj malbonoj.”

“Jes,” li respondis, “tiel oni parolas.”

“Kaj prave,” mi komentis. “Kiam aliaj hometoj vidas ke la tereno estas neokupita sed plena de titoloj kaj ŝajnigoj, kiel homoj forkurintaj el prizono kaj rifuĝantaj en templojn ili ĝojplene eskapas la metiojn kaj kuras al filozofio, ĝuste tiuj personoj kiuj estas plej ruzaj rilate al sia metieto. Malgraŭ tio la filozofio konservas sian plej honoran reputacion kompare kun la aliaj metioj, kaj multaj homoj kun maladekvata naturo aspiras ĝin. Same kiel metiistoj kaj laboristoj korpe suferas, ili spirite suferas kaj rompiĝas pro sia ĉarlatanismo— tio estas neevitebla. Ĉu vi akordas?”

“Certe,” li diris.

“Ĉu vi vidas ian diferencon,” mi demandis, “inter ili kaj ĵus elĉenigita, kalva, malgranda forĝisto kiu akiris monon kaj banis sin kaj surmetis novajn vestojn kvazaŭ edzinigonte la filinon de la eksmastro kiu malriĉiĝis kaj forlasiĝis?”

“Apenaŭ estas diferenco,” li diris.

“Kiajn infanojn ili naskos? Evidente hibridajn[69] kaj sentaŭgajn.”

“Neeviteble.”

“Kion, do, pri personoj netaŭgaj por edukiĝo? Kiam ili malinde ektuŝos sofismojn, nenion aŭtentikan aŭ saĝan?”

“Precize tiel.”

“Adejmanto,” mi diris, “nur vere malgranda grupeto restas el tiuj kiuj inde venas al filozofio. Eble iu ekzilito konservas noblan karakteron kaj, ĉar mankas oponantoj, restas fidela al filozofio. Aŭ en iu urbeto grandmensulo naskiĝas kaj malestimas la urbetan etoson. Aŭ iu grupeto prave disdegnas alian okupon kaj tute nature venas al filozofio. Eble la brido de nia kamarado Teago povas sufiĉi. Rilate al Teago, ĉiuj kondiĉoj por forpeli lin de filozofio ekzistis, sed lia malsanema korpo malhelpis lin entrepreni politikan karieron. Ne estas menciinda nia sperto, la dia signo;[70] mi kredas ke apenaŭ iu ajn alia spertis ĝin, eble neniu. Nu, ano de tiu malgranda grupeto, kiu gustumis la dolĉecon kaj plezuron de ĉi tiu posedaĵo kaj klare vidis la frenezecon de la civitoj, kaj, mi povus diri, ke nenio sana ekzistas en la aktuala socio, kaj ke ekzistus neniu akompananto por protekti lin se li provus subteni justecon, ke li estus kvazaŭ homo falinta inter sovaĝajn bestojn, li ja ne volus ankaŭ esti malhonestema, sed li ne povus gardi sin kontraŭ tiom da sovaĝuloj. Kaj li ne volus esti jam detruita antaŭ ol povi helpi la civiton aŭ amikojn, ĉar li agus malprofite kaj al si kaj al la aliaj. Konsiderinte ĉi ĉion li silente farus siajn proprajn aferojn. Estus kvazaŭ li rifuĝus al protektanta muro dum vintra tempesto, ĉar li vidas ke la aliaj estas tute plenaj de kontraŭleĝemo. Li volas, se iel estas eble, vivi sian vivon sur ĉi tero, libera de malhonesteco kaj malsanktaj agoj, kaj senkulpe kaj dibenite forpasi kun bona espero.”

“Nu,” li diris, “li ne forpasus farinte nur malgravaĵon.”

“Sed ankaŭ nenion gravan,” mi respondis, “se li ne vivis en taŭga socio. En taŭga socio li sukcesus kreski kaj li savus ne nur sian propran familion sed la komunumon mem.—Do, al mi ŝajnas ke estas adekvate diskutite pri kial oni kalumnias filozofion, kaj kial tio ne estas pravigebla. Krom se vi volas aldoni ion.”

“Mi havas tute nenion pli por diri,” li respondis, “pri ĉi tio. Sed kiu el niaj politikaj sistemoj, laŭ via opinio, estas taŭga por ĝi?”

“Neniu,” mi diris. “Ĝuste pri tio mi plendas, ke neniu socia sistemo de niaj civitoj estas adekvata por filozofa naturo. Tial ĝi estas distordata kaj ŝanĝata, kiel fremda semo plantita en netaŭgan teron perdas sian karakterizan kapablon kaj estas sufokita de la indiĝenaj plantoj. Ĉi tiu homa karaktero ne konservas sian kvaliton sed estas superata de fremda karaktero. Sed se ĝi trovos la plej bonan socian sistemon, ĝuste ĉar ĝi mem estas plej bona, ĝi montros sin vere dia, dum ĉio alia estas homa laŭ sia naturo kaj laŭ siaj efikoj. Estas klare ke nun vi demandos pri kiu socia sistemo temas.”

“Vi eraras,” li diris. “Mi ne intencis demandi tion, sed ĉu temas pri la socio kiun ni diskutis planante la civiton, ĉu pri alia.”

“Ĝenerale ĝi estas tiu,” mi diris, “sed jam estas dirite ke ĉiam devos esti en la civito io sekvanta la saman logikon kiun vi, la leĝfarinto, sekvis kiam vi faris la leĝojn.”

“Tiel estas dirite,” li konsentis.

“Sed ĝi ne estas sufiĉe klarigita,” mi diris, “pro la timo ke vi ĉiuj obĵetos ke la pruvo estas tro longa kaj malfacila. Krome, ne estas facile diskuti la reston.”

“Pri kio vi pensas?”

“Kiel civito uzanta filozofion ne pereos. Eĉ la plej granda povas fali, kaj, laŭ la proverbo, kio estas bona, tio ne estas facila.”

“Tamen,” li diris, “necesas kompletigi la pruvon per klarigo de tiu problemo.”

“Ne estas ke mi ne volas,” mi diris. “La problemo estas ĉu tio estos ebla. Sed vi konstatos mian fervoron. Vi observos kiel fervore kaj aŭdace mi parolos, ĉar ĉi tia civito devos okupi sin pri filozofio tute malsimile ol nun okazas.”

“Kiel?”

“Aktuale,” mi diris, “la studantoj de fi lozofio estas junuloj, ankoraŭ preskaŭ infanoj, kiuj forlasas ĝin ĝuste kiam ili proksimiĝas al la plej malfacila parto, por anstataŭe estri familion kaj perlabori monon. Ilin oni opinias la ĉeffilozofoj. La ‘plej malfacila parto’ estas argumentado. Poste, se ili ricevas inviton aŭskulti aliajn personojn fari tion, ili volonte akceptas kaj supozas fari ion vere gravan. Por ili ĝi estas nur hobio. Kiam ili estas oldaj—kun kelkaj, malmultaj esceptoj—ili estingiĝas eĉ pli ol, laŭ Heraklito, la suno[71], ĉar ili neniam reflamos.”

“Kiel devus esti?”

“Precize la malo. Dum ili estas junuloj aŭ infanoj, iliaj edukiĝo kaj filozofio devus esti taŭgaj por junaj personoj. Estas preferinde ke ili prizorgu siajn korpojn kiuj kreskas kaj adoltiĝas, tiel preparante sin por filozofio. Kiam ili atingas la aĝon kiam la menso komencas maturiĝi, ili devus trejni ĝin. Kiam la korpa forto komencas ĉesi, kaj ne plu taŭgas por politiko aŭ armea servado, tiam ili devus esti liberaj kaj atenti nenion alian ol filozofion, krom hobion. Nur tiel iliaj vivoj estos prosperaj, kaj kiam ili mortos, ili spertos ‘Tie’sorton respondantan al la vivo kiun ili vivis.”

“Certe ŝajnas al mi ke vi parolas tre arde, Sokrato. Sed mi kredas ke la plej multaj aŭskultantoj eĉ pli arde rezistos kaj vi konvinkos neniun, precipe ne Trasimaĥon.”

“Ne metu malamikecon inter min kaj Trasimaĥon, kiuj nun fariĝis amikoj—kaj eĉ antaŭe ne estis oponantoj. Ni ne haltos ĝis ni konvinkos lin kaj la aliajn, aŭ almenaŭ faros ion utilan por tiu vivo en kiu ili renaskiĝos kaj denove renkontos ĉi tiujn argumentojn.”[72]

“Vi ja ne parolas pri longa tempo!” li ironiis.

“Pri neniom da tempo kompare kun eterno,” mi respondis. “Sed estus tute ne surprize se la publiko ne estus konvinkita. Ili ja neniam vidis ion similan al tio nun dirata. Ili kutimiĝis al zorge preparitaj prelegoj anstataŭ spontanea diskuto kia okazas nun. Ili neniam vidis eĉ unu viron, des malpli plurajn, proksimiĝantan kiel eble plej perfekte al virto per siaj agoj kaj vortoj kaj regantan en tia civito. Ĉu mi eraras?”

“Tute ne.”

“Nek, amiko, ili iam sufiĉe aŭskultis indajn, liberajn vortojn kies celo estas elserĉi la veron por ke ili sciu ĝin kiel ajn estas eble. Vortoj kiuj kiel eble plej malproksimas de subtilaj sofistaj disputoj kies celo estas nur ilia propra gloro dum disputado, ĉu en tribunalo ĉu en privata vivo.”

вернуться

69

T.e. infanoj de sklav(in)o kaj mastr(in)o, ofta okazo en Ateno kie duono de la loĝantaro estis sklavoj.

вернуться

70

Plurloke en siaj verkoj Platono mencias la “dian signon”, internan voĉon kiun ofte aŭdis Sokrato, kaj kiu avertis lin ke li ne faru ion intencitan.

вернуться

71

Fragmento B6 de Heraklito: “(La suno) novas ĉiutage…ekbrulas kaj estingiĝas”. (Tr. Gerrit Berveling, eldonita en Simpozio 16 (1990) p.21. Heraklito (ĉ. 544-484 a.K.) pretendis ke ĉio konstante ŝanĝiĝas, nenio restas senŝanĝe.

вернуться

72

Pri la koncepto de Sokrato rilatanta metempsikozon, vidu parton 10 de ĉi tiu verko.