Выбрать главу

“Ankaŭ pri tio vi pravas.”

“Tial,” mi diris, “kvankam ni antaŭvidis kaj timis tion, tamen ni parolis kiel la vero necesigas. Nome, ke nek civito, nek socio, nek homo fariĝos perfekta antaŭ ol ia providenco devigos tiujn malmultajn, ne malbonajn filozofojn kiuj nun havas reputacion esti senvaloraj, prizorgi la civiton ĉu aŭ ne kontraŭvole, kaj la civito devos aŭskulti. Aŭ, egale, se la idoj de la nunaj oligarkoj kaj reĝoj, aŭ tiuj regantoj mem, tutvere ekamos veran filozofion pro ia dia inspiro. Mi opinias ke diri ke unu aŭ ambaŭ alternativoj maleblas estas kontraŭlogike. Se tiel estus, ni prave estus mokataj kvazaŭ ni estus plenaj de fantazioj, ĉu ne?”

“Prave.”

“Se plej ardaj filozofoj iam devis prizorgi civiton antaŭ longege, aŭ nuntempe en barbara loko multe tro malproksima de nia vidpovo, aŭ se tio iam okazos, ni pretas insisti ke tia socio ekzistis kaj ekzistas kaj ekzistos sub la rego de la responda Muzo. Ne estas maleble ke ĝi ekzistu, nek ni diras neeblaĵon. Tamen ni agnoskas ke ĝi estas malfacila.”

“Tion ankaŭ mi kredas.”

“Vi diras tamen ke la plej multaj homoj ne kredas tion?”

“Ĝuste tiel.”

“Mia amiko,” mi diris, “ne tiel kulpigu la plej multajn homojn. Ili ŝanĝos sian kredon se vi sciigos kiaj estas la personoj kiujn vi nomas filozofoj. Vi devos fari tion kuraĝigante kaj sen sentigi ke vi volas venki per argumentado. Vi devos nuligi la malbonan reputacion de lernemuloj. Kaj vi devos difini iliajn naturon kaj agadon, kiel vi ĵus faris, por ke oni ne supozu ke vi parolas pri tiaj homoj kiajn oni konjektis. Aŭ se oni obstinos, ĉu vi diras ke ili alimaniere ricevos alian kredon kaj respondos? Aŭ ĉu vi kredas ke ili koleros kontraŭ tiu kiu ne minacas ilin, aŭ malicos kontraŭ malmaliculo kiu estas senofenda kaj mildkaraktera? Mi anticipe diras ke laŭ mia opinio eble iuj personoj estas tiaj sed ne la plej multaj.”

“Kompreneble mi akordas kun vi.”

“Kaj ĉu vi akordas ankaŭ pri tio: La kulpo pro kiu la plej multaj personoj malrespektas filozofion troviĝas ĉe homoj kiuj alkurante distras sin maldece per ĝi, kaj kverelante akuzas unuj la aliajn, ĉiam disputante pri individuoj—entute, faras tion kio estas plej maltaŭga por filozofio?”

“Vi plene pravas,” li respondis.

“Ĉar, Adejmanto, persono kiu vere kontemplas la Realon apenaŭ rigardus malsupren por pritrakti agojn de homoj kaj kolere disputadi kaj pleniĝi de malamikeco. Veraj filozofoj rigardas aferojn kiuj estas fiksitaj, neniam ŝanĝiĝantaj. Ili observas ke tiaj aferoj nek agas maljuste nek suferas maljustecon unuj de la aliaj, sed formas kosmon kiu estas tute racia. Ili volas imiti ĝin kaj esti kiel eble plej similaj al ĝi. Aŭ ĉu vi kredas ke iumaniere oni povas ame studi ion sen imiti ĝin?”

“Estas maleble,” li respondis.

“Filozofo, ĉar li ame studas ĉion dian kaj bonordan, mem fariĝas tiel dia kaj bonorda kiel eblas por homo. Ĉar troviĝas kalumniado ĉie.”

“Certe.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi akordas ke neeviteble persono observanta tion turnas sin al la homa karaktero privata kaj publika anstataŭ reformi nur sin mem? Ĉu vi kredas ke li fariĝus malkompetenta pri prudento kaj justeco kaj ĉiu alia virto?”

“Tute ne,” li diris.

“Sed se la publiko ekkonscios ke ni parolas la veron pri li ĉu ili plu kalumnios filozofojn kaj malkredos nian deklaron ke ekzistas nur unusola metodo por prosperigi civiton: Ke la planantoj faru por si desegnon de la civito similan al la dia?”

“Ili ne kalumnios, se ili ekkonscios pri tio,” li respondis. “Sed pri kiu plano vi parolas?”

“Ili prenu kaj la civiton kaj la homan karakteron,” mi diris, “kvazaŭ skribtabuleton, kaj ili viŝe purigu ĝin—kio ne estas facile farebla. Sed komprenu ke per tio ili jam diferencas de la aliaj. Ili rifuzas pritrakti civitanon aŭ civiton aŭ fari leĝojn sen ricevi tute purigitan skribtabuleton aŭ sen pretigi ĝin.”

“Vi pravas,” li respondis.

“Kaj post tio, ĉu vi supozas ke ili ne farus skizon pri la socio?”

“Ili nepre farus tion.”

“Por kolorigi la skizon, mi supozas ke ili zorge rigardus ambaŭdirekten: Unudirekten por observi kiaj estas nature la justo kaj belo kaj prudento kaj ĉi ĉio, kaj alidirekten por eltrovi kiel krei tion en sia bildo de homoj. Ili kunmiksus la diversajn kvalitojn kvazaŭ kolorojn por produkti tiun de la homa haŭto. La modelo por la bildo estus kiel diris Homero kiam li parolas pri ĝia apero inter homoj: Diforma kaj dikaraktera.”

“Prave,” li diris.

“Kaj mi supozas ke ili purige viŝus ĝin kaj redesegnus ĝin ĝis ili atingos laŭeble plej di-amatan homan karakteron.”

“La desegno estus belega,” li diris.

“Nu, ĉu,” mi demandis, “ni povus iel konvinki niajn atakantojn ke ĉi tiu estas tia speco de socia portretisto kian ni rekomendis al ili— tian personon pro kiu ili koleriĝis ĉar ni volas transdoni la civiton al li. Ĉu nun ili aŭskultos kaj fariĝos pli mildanimaj?”

“Certe,” li diris, “se ili estas prudentaj.”

“Kion ili povus kritiki? Ke filozofoj estas amantoj de la Belo kaj la Vero?”

“Estus absurde,” li diris.

“Aŭ ke ilia naturo kiun ni diskutis ne taŭgas por la Plejbono?”

“Ankaŭ tio estas malebla.”

“Do kion? Ke tia naturo kun la taŭgaj kvalitoj ne estus plene bona kaj filozofa, se iu meritas tian karakterizon? Aŭ ke ili dirus ke tiaj estas la personoj kiujn ni ekskludis?”

“Ankaŭ ne tion.”

“Do ĉu ili kolerus ĉar ni diras ke ĝis filozofa klaso regos la civiton malbono ne ĉesos por la civito nek por la civitanoj? Ĉu ili dirus ke la socio kiun ni prifantazias tute ne povas realiĝi?”

“Verŝajne ili malpli kolerus,” li diris.

“Ĉu vi ne prefere diru,” mi demandis, “ke laŭ nia opinio ili ne nur fariĝus malpli koleraj sed tute mildanimaj kaj estus konvinkitaj tiel ke ili akordos kun ni pro honto se pro nenio alia?”

“Certe.”

“Do ĉi tiuj personoj konvinkiĝos,” mi konkludis. “Sed eble iu kritikus nin dirante ke neniam filozofaj naturoj troviĝus inter reĝidoj aŭ la idaro de regantoj?”

“Neniu dirus tion,” li diris.

“Ĉu iu povus diri ke se ili naskiĝus ili nepre pereus? Ke ili malfacile povus pluvivi, jes, ni akordas pri tio. Sed ke dum la tuta eterno eĉ ne unu sukcesus pluvivi—ĉu iu povus deklari tion?”

“Tute ne.”

“Sed,” mi diris, “estus sufiĉe se nur unu pluvivus kaj estrus konvinkitan civiton por efektivigi ĉion nun malkredatan.”

“Jes, unu sufiĉus,” li respondis.

“Kaj se reganto,” mi diris, “establus la leĝojn kaj vivmanierojn kiel ni diskutis, ne estas maleble ke civito akceptus plenumi ilin.”

“Tute ne estas maleble.”

“Sed ĉu nia kredo,” mi daŭrigis, “ŝajnos malkredebla al aliaj personoj kaj neniel efektivigebla?”

“Mi opinias ke ne,” li diris.

“Kaj se ĝi je estas ebla ĝi ja estas nepre plejbona. Jam tio estis adekvate pruvita de ni, mi kredas.”

“Tute adekvate.”

“Nun do ŝajnas ke ni sukcesis montri ke la leĝaro diskutita de ni estus la plej bona—se ĝi realiĝus. Ja estus malfacile ke ĝi realiĝus, sed ne maleble.”

“Tio montriĝis.”

“Kvankam ĉi tiu argumento apenaŭ atingis sian konkludon, la resto estas direnda: Kiel kaj per kiuj studoj kaj kondutado niaj Savantoj partoprenos la socion, kaj je kiuj aĝoj ili iru de unu studo al alia.”

“Tio ja estas direnda,” li respondis.