Выбрать главу

“Jes.”

“Estas kvazaŭ oni dividus linion en du neegalajn partojn, kaj oni plu dividus ambaŭ partojn laŭ la samaj proporcioj. Unu el la originalaj linipartoj estas la videbla mondo, kaj la alia estas la mondo de konceptoj. La videbla parto estas dividita en klarecon kaj obskurecon, kun la samaj principoj inter si. Unu estas bildoj—inter bildoj mi inkludas ombrojn, reflektojn en akvo, kaj ĉe ĉio densa, glata kaj brilanta, kaj tiel plu. Ĉu vi komprenas?”

“Jes.”

“La alia estas tio al kio la bildoj respondas: La bestoj ĉirkaŭ ni, kaj ĉiuj plantoj kaj ĉio farita.”

“Mi akceptas tion.”

“Ĉu vi akceptus ankaŭ diri,” mi demandis, “ke la vero kaj malvero estas sammaniere konsidereblaj: Ke supozo rilatas al scio same kiel bildo rilatas al kio estis bildigita?”

“Certe, jes,” li diris.

“Pripensu nun: Kiel ni dividu la sferon de konceptoj?”

“Kiel ni dividu ĝin?”

“Laŭ unu parto la psiko havas antaŭsupozojn kaj uzas ilin kiel mensajn bildojn; anstataŭ serĉi la absoluton el kiu ili venis, ĝi faras konkludojn surbaze de la bildoj. La alia parto ankaŭ komencas per antaŭsupozoj, sed ĝi celas trovi la absolutan komencon. Ĝi ne uzas mensajn bildojn sed suriras nur la vojon de la arketipoj mem.”

“Mi vere ne komprenas kion vi diras,” li diris.

“Mi denove provos,” mi respondis. “Vi komprenos pli facile se mi faros kelkajn unuajn eksplikojn. Mi kredas ke vi scias ke personoj studantaj geometrion kaj kalkuladon kaj tiaĵojn uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj. Kaj ili antaŭsupozas figurojn kaj la tri specojn de anguloj, kaj parencajn aferojn laŭ la diversaj matematikaj fakoj. Ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilin aksiomoj. Ili supozas ke ne necesas pruvi tiujn aksiomojn por si aŭ por aliaj personoj, ke temas pri evidentaĵoj. Komencante per ĉi tiuj aksiomoj ili faras sian matematikadon kaj atingas konkludon konforman al tio kion ili komence volis ekzameni.”

“Jes, mi tre bone scias tion,” li diris.

“Ankaŭ ke ili uzas videblajn figurojn kaj argumentas surbaze de tio, kvankam efektive ili volas paroli ne pri tiuj videblaj figuroj sed pri io abstrakta, kiun la figuroj bildigas. Ili parolas pri kvadrato aŭ diagonalo, sed ili ne celas diskuti la desegnaĵojn mem, nur tion, kion ili reprezentas. Ili parolas pri konkretaĵoj kiuj havas ombrojn kaj estas reflektataj de akvo, sed ili uzas ilin nur kiel modelojn. Ilia celo estas fari okule videblaj modelojn de tio, kio estas nur permense videbla.”

“Vi pravas.”

“Mi nomis tion koncepto, kaj la menso devas uzi antaŭsupozojn por pritrakti ĝin. La menso ne atingas la absolutan originon de koncepto, pro manko de kapablo iri pli supren ol la antaŭsupozoj. Sekve ĝi uzas konkretaĵojn kiuj mem estas bildigeblaj. Komparante ilin kun la bildoj, oni honore respektas ilin.”

“Mi komprenas,” li diris. “Temas pri geometrio kaj parencaj studoj.”

“Do nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto de la konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikan argumentadon. Oni tiam komprenas ke oniaj antaŭsupozoj ne estas realaĵoj sed nur supozoj, kaj surbaze de ili oni provas supreniri por atingi la absolutan Realon. Tuŝinte ĝin, oni komprenas la konsekvencojn kaj do subirante oni atingas konkludon. Oni tute ne parolas pri perceptaĵoj sed pri arketipoj, argumentado per arketipoj por konkludi arketipe.”

“Mi komencas kompreni,” li diris, “sed ne tute. — Ŝajnas al mi ke vi proponas grandegan taskon. — Vi volas apartigi pli klare la scion pri Realo kaj la konceptaron, kiun oni akiras dialektike, disde la temo de aliaj studoj. Tiuj studoj uzas siajn antaŭsupozojn kiel bazon. Ili ja neeviteble uzas la menson kaj ne perceptojn por fari sian ekzamenon. Sed ĉar ili ne celas ekzamenadon de absoluta bazo, kaj anstataŭe kiel bazon uzas antaŭsupozojn, vi opinias ke ili ne vere intelekte laboras — kvankam oni ja povus perintelekte scii se oni komencus per la absoluta bazo. Ŝajnas al mi ke vi nomas la atingojn de la geometriistoj kaj iliaj kolegoj ‘kompreno’, kio estas meze inter opinioj kaj scio.”

“Vi tre bone resumas,” mi diris. “Do: akceptu ke konforme al la kvar partoj estas kvar mensaj statoj. Unuaranga estas scio, duaranga estas intelekta pensado, triaranga estas kredo, kaj kvararanga estas konjektado. Oni devas aranĝi ilin laŭ tiu ordo, estas ekzakta paralelo inter la grado de klareco de ĉiu el ili kaj la vereco kiu apartenas al ĝi.”

“Mi komprenas,” li diris, “kaj akceptas vian aranĝon.”

Parto Sep

“Nun,” mi diris, “komparu la naturon de nia edukado, aŭ manko de edukado, kun ĉi tio: Imagu homojn loĝantajn en ia subtera kaverno. La granda enirejo lasas la lumon trairi la tutan kavernon. Ekde sia infaneco la homoj estas ĉi tie, kun la kruroj kaj la koloj katenitaj tiel ke ili povas rigardi sole antaŭen. Pro la katenoj ili ne povas turni siajn kapojn. La lumo venas de fajro brulanta super ilia nivelo granddistance malantaŭ ili. Inter la fajro kaj la katenitoj, supre, estas vojo. Laŭlonge de la vojo muro estis konstruita simila al la ekranoj en pupteatro kiuj estas antaŭ la pupistoj kaj super kiuj oni vidas la pupojn.”

“Mi bildigas tion al mi,” li respondis.

“Nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo. Ili portas ilin tiel ke la objektoj kaj figuroj estas super la muro. Verŝajne iuj el la portantoj parolas kaj aliaj silentas.”

“Vi priparolas tre strangajn bildojn kaj katenitojn,” li diris.

“Similajn al ni,” mi respondis. “Unue, ĉu vi kredas ke ili vidus sin mem kaj unuj la aliajn—aŭ nur la ombrojn sur la kaverna muro tuj antaŭ ili, kaŭzitajn de la fajro?”

“Nur la ombrojn,” li diris, “se estas neebligite ke ili movu la kapon dum la tuta vivo.”

“Kion pri la portataj objektoj? Estas same, ĉu ne.”

“Estas same.”

“Se ili povus konversacii, ĉu ili do supozus ke kion ili vidas estas la realo?”

“Neeviteble.”

“Supozu ke la kavernmuro antaŭ ili eĥus. Kiam iu el la portantoj parolus, ĉu vi opinias ke ili kredus ke io alia ol la preterpasanta ombro parolas?”

“Je Zeŭso, ne!” li diris.

“Sekve,” mi diris, “neeviteble ili kredus ke la ombroj de la artefaritaj objektoj estas la vero.”

“Devus esti tiel.”

“Konsideru nun,” mi diris, “kiel estus se hazarde okazus liberiĝo disde la katenoj kaj kuraciĝo de ilia malscio. Supozu ke unu el ili estus liberigita kaj devigita ekstari kaj turni sian kapon kaj paŝi kaj rigardi la lumon. Se li farus ĉion ĉi, li sentus doloron kaj pro la brilego li ne povus vidi la objektojn kies ombrojn li vidis. Laŭ via opinio, kion li dirus se oni dirus al li ke li tiam vidis malveraĵojn sed ke nun li estas pli proksima al la realo kaj turnita al pli realaj objektoj, kaj sekve pli ĝuste vidas? Kaj se oni montrus al li ĉiun el la preterpasantaĵoj kaj demandante devigus lin respondi kio ili estas—ĉu ne estas neeviteble ke li estus konfuzita kaj opinius ke kion li antaŭe rigardadis estas pli reala ol kion oni nun montras al li?”

“Ja estas neeviteble.”

“Kaj se oni devigus lin rigardi rekte al la lumo, liaj okuloj dolorus kaj li turnus sin por fuĝi al tio kion li povas vidi, kaj li kredus ke tio estas vere pli klara ol kion oni montras al li, ĉu ne?”

“Tion li kredus.”

“Kaj se,” mi diris, “oni perforte tirus lin de tie por grimpi malglatan deklivon, kaj oni ne liberigus lin ĝis li estus tirita en la lumon de la suno, sendube li sentus doloron kaj plendus dum oni lin tirus. Kaj veninte en la lumon liaj okuloj estus tiel blindigataj de la lumo ke li ne povus vidi eĉ unu el tiuj aferoj kiujn ni nomas veraj.”