“Nu, li ne povus tuj vidi ilin,” li respondis.
“Mi kredas ke li devus kutimiĝi al la lumo por povi vidi kio estas supra. Unue li plej facile vidus la ombrojn, kaj poste la reflektojn en akvo kaŭzitajn de homoj kaj aliaĵoj. Poste li vidus ilin mem. Rilate al kio estas en la ĉielo, li pli facile vidus la ĉielon nokte, rigardante la lumon de la steloj kaj de la luno, ol la sunon dum la tago kaj ĝian lumon.”
“Certe.”
“Kaj plej laste, mi opinias, li vidus la sunon, ne reflekton de ĝi en akvo aŭ io alia, sed la sunon mem en ĝia propra loko, kia ĝi efektive estas.”
“Neeviteble estus tiel.”
“Post tio li konkludus ke ĝi estas la kaŭzo de la sezonoj kaj de la jaroj kaj ke ĝi estas la mastro de ĉio en la videbla loko, kaj ke iel ĝi estis la kaŭzo de ĉio kion ili vidis.”
“Estas evidente ke li atingus tiun konkludon pro siaj spertoj.”
“Supozu ke estas honoroj kaj laŭdoj inter ili, kaj premioj por tiu kiu klare vidas la preterpasantajn ombrojn, kiu plej precize memoras kiuj aperas unue kaj kiuj poste kaj kiuj samtempe, kaj pro tio plej bone povas antaŭdiri tion kio okazos. Ĉu vi kredas ke li entuziasmus pri la honoroj kaj ke li estus ĵaluza pri la honorataj aŭtoritatuloj? Aŭ ĉu li simpatius kun Homero kaj preferus
kiel servutulo, servi alian personon senhavan [76]
kaj sperti ion ajn prefere ol kredi kaj vivi kiel ili.”
“Tiel mi kredas,” li diris. “Li preferus sperti kion ajn ol vivi tiel.”
“Nun konsideru,” mi daŭrigis. “Se li reirus malsupren al sia antaŭa seĝo, ĉu li ne trovus siajn okulojn plenaj de mallumo, ĉar li subite venis el la sunlumo?”
“Certe,” li diris.
“Kaj se li denove devus konkuri kontraŭ la aliaj personoj kiuj dume restis katenitaj, por distingi inter la ombroj dum li ankoraŭ estus kvazaŭ blinda, antaŭ ol lia vidpovo revenus—kaj la tempo bezonata por tio ne estus mallonga—ĉu oni ne mokus lin dirante ke liaj okuloj difektiĝis pro lia supreniro, kaj ke ne estas dezirinde eĉ provi supreniri? Kaj ke se ili povus kapti kaj mortigi personon kiu provus malligi kaj forkonduki ilin, ili mortigus lin?”
“Sendube,” li diris.
“Nu, amiko Glaŭkono,” mi diris, “ĉi tiu parabolo estas aplikenda al ĉio jam dirita de ni. La videbla kosmo estas komparenda kun la loko kie estis la katenitoj. La fajro estas la lumo de la suno. La supreniron kaj rigardon al la supraĵoj komprenu kiel penetron en la racian kosmon fare de la psiko—jen mia opinio kiun vi tiel fervore volis aŭskulti. Dio scias ĉu ĝi estas vera. Sed tiel ŝajnas al mi, ke en la konebla kosmo la arketipo de Bono estas la lasta kaj estas apenaŭ videbla. Sed kiam oni vidas ĝin oni devas konscii ke ĝi estas la kaŭzo de ĉio prava kaj bela. Ĝi estas la patro de la lumo kaj ties mastro en la videbla kosmo. En la intelekto ĝi estas la mastro kiu provizas veron kaj komprenon. Kiu esperas agi inteligente, ĉu private ĉu publike, devas vidi ĝin.”
“Mi akordas kun vi,” li diris, “laŭ mia eblo.”
“Bone,” mi diris. “Akordu kun mi pri io plia. Ne miru ke personoj kiuj iris tien ne volas okupi sin pri homaj aferoj. Iliaj psikoj ĉiam sentas pelon resti tie. Sendube estas tiel, se nia antaŭa komparo plu validas.”
“Sendube.”
“Nu, ĉu vi kredas ke estas mirinde,” mi demandis, “ke post kontemplado pri kio estas dia, kiam oni revenas al la homa mondo oni agas maldece kaj ŝajnas vere ridinda dum oni ankoraŭ estas konfuzita kaj ankoraŭ ne rekutimiĝis al la mallumo tamen devas en tribunaloj aŭ aliloke advokati pri la ombroj de justeco aŭ pri la statuoj pro kiuj la ombroj aperas, kaj disputadi pri ĝi, kiel ĝin konceptas personoj neniam mem vidintaj Justecon?”
“Tute ne estas mirinde,” li diris.
“Sed komprenema persono,” mi diris, “memorus ke estas du specoj de konfuzo kiujn okulo povas sperti kaj ke estas du kaŭzoj: Eniri lumon el mallumo, kaj mallumon el lumo. Li scius ke estas same pri la psiko. Kiam li vidus mense perturbitan personon kiu ne povas klare percepti, li ne mokus malracie. Li strebus sciiĝi ĉu la perturbito ĵus venis el pli iluminita vivo en mallumon al kiu tiu ne kutimiĝis, aŭ ĉu tiu iris el vivo pli senscia en pli iluminitan, pli plenan de brilo. Tiel li scius ĝoji pri la sperto de ĉi tiu kaj kompati tiun. Se li volus ridi pro ili, lia ridado estus malpli forta rilate la personon ĵus revenintan el la supra lumo.”
“Vi tre bonsence parolas,” li diris.
“Ni devas pensi pri ili ĉi tiel,” mi diris, “se tio estas vera. Edukado ne estas kia ĝin proklamas personoj dirantaj ke la psiko havas neniun scion kaj tial ili enmetas scion kvazaŭ enmetante vidon en blindajn okulojn.”
“Ili ja diras tion,” li respondis.
“Nia diskuto,” mi diris, “indikas ke ĉi tiu kapablo ekzistas en ĉiu psiko. La psiko estas la organo per kiu ĉiu lernas. Estas same kiel oni ne povas turni sian okulon sen turni la tutan korpon el mallumo al lumo. Simile, oni devas psike tute turni sin for de la mondo de fariĝado ĝis oni povas toleri la vidon de la Realo kaj de la brilego de la Realo. Ni diras ke tio estas la Bono, ĉu ne?”
“Tiel ni diras.”
“Sekve,” mi diris, “ni bezonas arton de turnado: Kiel plej facile kaj efike turniĝi. Necesas trovi rimedon, ne por ebligi ke oni povu vidi— oni jam havas tiun kapablon—sed oni ne turnas sin ĝuste kaj ne vidas kion oni devus vidi. Jen kio estas eltrovenda.”
“Ŝajnas ke estas tiel.”
“Ĉiuj aliaj tiel nomitaj virtoj de la psiko probable estas proksimaj al tiuj de la korpo—ĉar efektive, se ili ne jam enestas ili estas havigeblaj per alkutimiĝo kaj praktikado—sed ŝajne estas multe pli diece inteligente pensi. La potenco de tio neniam pereas. Depende de kiel ĝi turniĝas, ĝi estas valora kaj utila, aŭ senvalora kaj danĝera. Ĉu vi rimarkis ke kvankam oni nomas kelkajn homojn malbonaj malgraŭ ilia lerteco, iliaj psiketoj estas akrevidaj kaj klare vidas al kio ili turniĝas? Do al ilia vidpovo nenio mankas, ĝi nur estas devigata servi malbonon. Sekve, ju pli akre ĝi rigardas, des pli da malbono ĝi okazigas.”
“Certe,” li diris.
“Nu,” mi diris, “se la naturo de tiu vidpovo jam de infaneco estus martelata kiel oni elmartelas plumbaĵon, kaj estus kvazaŭ permartele liberigita disde siaj origino kaj karaktero, kiuj dediĉas sin al manĝaĵoj kaj plezuroj kaj avido kaj tiel malsupren rigardigas la vidkapablon de la psiko, se liberigite ĝi turniĝus al la vero, tiuj samaj psikoj de la samaj homoj plejakre vidus sammaniere kiel ili vidas al kio ili estas nun turnitaj.”
“Verŝajne,” li diris.
“Nu,” mi diris, “ankaŭ estas verŝajne, pro la pli frua diskutado, ke la needukitaj personoj neniam spertintaj veron ne estus kompetentaj estri civiton. Kaj tute same estus malkompetentaj ĉiuj personoj dediĉintaj sin al edukiĝo senfina. Tiuj ne havas en sia vivo celon kiun ili strebu efektivigi per ĉiu ago, ĉu privata, ĉu publika. Kaj ĉi tiuj ĉar ili ne volonte agas — ili fantazias ke ili jam dum sia vivo loĝas sur la Insuloj de Beatuloj.”
“Estas vere,” li diris.
“Do ĉar ni estas la fondintoj,” mi diris, “nia tasko estas devigi la plej bonajn naturojn atingi tiun scion kiun ni antaŭe nomis plej grava: Vidi la Bonon kaj grimpi sur tiun altaĵon. Sed ni devas malpermesi tion kion oni nuntempe permesas.”
“Kion?”
“Ke ili restu tie,” mi diris, “rifuzante reiri malsupren al la katenitoj, kaj rifuzante partopreni iliajn taskojn kaj honorojn, negrave ĉu temas pri malindaj aŭ indaj aferoj.”
“Ĉu ni tiel maljuste agu al ili, trudante al ili malbonan vivon kvankam ili povus havi pli bonan?” li demandis.