Выбрать главу

“Nu, mi akordas kun vi pri ĉio alia, kiom mi povas kompreni la argumenton,” li diris.

“Do ĉu vi akceptas ke homo komprenanta la naturon de ĉio reala estas dialektikisto? Kaj ke homo nekapabla klarigi tiun naturon al si kaj al aliaj personoj tiurilate ne kapablas rezonadi?”

“Kiel mi povus nei tion?” li respondis.

“Kaj estas same pri la Bono. Se iu ne kapablas distingi la arketipon de la Bono, se li ne povas abstrakti ĝin el ĉio alia, se li ne kvazaŭ dum batalo venkas ĉiun oponon, se li ne fervoras refuti per la Realo anstataŭ per opinioj, kaj konstante senerare rezoni, vi dirus ke li ne konas la Bonon nek eĉ bonecon. Se li iel rekonus ian figuron de ĝi, tio estus pro opinio, ne pro scio. Kaj ĉar li endorme sonĝas la vivon nun, antaŭ ol vekiĝi li eniros Hadeson por tie plene dormi.”

“Je Zeŭso, tion mi firmege proklamas!” li diris.

“Sekve, mi kredas ke se vi iam edukus viajn infanojn, kiujn vi edukas pervorte, lerni per praktikado, vi ne permesus ilin esti regantoj en la civito, mastroj de la plej gravaj aferoj kvankam ili estus senraciaj[89] kiel desegnitaj linioj.”

“Vi pravas.”

“Do vi faros leĝon ke ili dediĉu sin plej atente al ĉi tiu studo kiu instruas akiri la plej fundamentan scion per demandado kaj respondado.”

“Kun vi mi faros tiun leĝon,” li respondis.

“Nu, ĉu vi kredas,” mi demandis, “ke tiel dialektiko kuŝas super ĉiuj studoj kiel entablemento, kaj ke neniu pli supera studo estas trovebla, do ni finis la diskuton pri studado?”

“Tion mi kredas,” li diris.

“Nun via tasko,” mi diris, “estas decidi pri la plenumigo: Al kiuj personoj ni atribuos ĉi tiujn studojn, kaj kiel.”

“Klare,” li diris.

“Ĉu vi memoras nian antaŭan selekton de la regantoj, kiajn homojn ni selektis?”

“Kompreneble,” li diris.

“Nu, akceptendas,” mi diris, “ke tiaj personoj estu selektotaj. Prefere oni selektu la plej fidelajn kaj kuraĝajn, kaj laŭeble la plej belaspektajn. Krome, ni devas elserĉi ne nur la plej noblajn kaj fortajn karakterojn sed ankaŭ certigi ke tiuj karakteroj estu plej taŭgaj por ĉi tia eduko.”

“Kiajn vi priparolas?”

“Ili devas esti plej fervoraj pri studado, kamarado,” mi diris. “Kaj ili devas kapabli facile lerni. Mensoj estas multe pli malkuraĝaj kiam temas pri intensaj studoj ol pri sportoj. La malfacileco de studado trafas specife la menson kaj ne ankaŭ la korpon.”

“Vi pravas,” li diris.

“Plej necesas elserĉi personojn kiuj bone memoras, persistas, kaj estas ĉiam laboremaj. Se ili ne estas tiaj, kiel ili povos akcepti kiam ili devos suferi korpe kaj fari tiom da studado kaj trejnado?”

“Ili ne povos,” li diris, “se ili ne estos ĝustenaturaj.”

“La nuna eraro kaj malhonoro,” mi diris, “kiu falas sur filozofion, pri kio ni antaŭe diskutis, okazas ĉar neinduloj pritraktas ĝin. Ne la hibridoj devus pritrakti ĝin, sed la nehibridoj.”

“Kiel?”

“Unue,” mi diris, “ili devos ne esti lamaj, duone laboremaj kaj duone mallaboremaj. Lama estas persono amanta sportojn kaj ĉasadon kaj ĉion korporilatantan, sed kiu ne amas studi, diskuti, aŭ serĉi la veron kaj ĉion tian. Simile lamas persono kiu estas karaktere inversa al tio.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Nu, rilate veron,” mi daŭrigis, “ĉu ni simile konsideru difektulon? Tia persono konscie malamas la malveron kaj rifuzas toleri ĝin, kaj estas kolorega je mensoguloj. Tamen li ne estas ĉagrenita se li senintence diras malveron, kaj ne estas kolera kiam oni trovas lin senscia. Li trovas plezuron en la koto de malscio tiel tolereme kiel apro.”

“Sendube,” li diris.

“Kaj rilate al prudenteco,” mi diris, “kaj kuraĝo kaj grandanimeco kaj ĉiuj formoj de virtoj, necesas atenti la hibridojn kaj la nehibridojn. Se individuo aŭ civito ne scias observi ĉion tian, nerimarkante oni utiligas la lamulojn kaj hibridojn kiel amikojn kaj regantojn por kiu ajn bezono.”

“Certe estas tiel,” li diris.

“Ni devas eviti ĉion ĉi,” mi diris. “Se ni instigos mallamulojn kaj plenprudentulojn atenti tiel gravajn studojn kaj trejnadon, la Justeco mem ne povos riproĉi nin. Ni protektos la civiton kaj la socion. Sed se ni instigos alispecajn personojn ni faros precize la malon. La sekvo estos ke oni verŝos inundon da mokado sur filozofion.”

“Estus hontinde,” li diris.

“Certe,” mi diris. “Sed ŝajnas ke mi mem ridindigis min nun.”

“Kiel?” li demandis.

“Mi preteratentis,” mi diris, “ke ni nur ludas kaj mi tro fervore parolis. Dum mi parolis mi konsideris nur filozofion. Kiam mi rimarkis ke oni firiproĉas ĝin senkiale, mi kredas ke mi tro koleriĝis je la kulpuloj kaj furiozante mi tro fervore diris kion mi diris.”

“Je Zeŭso, ne!” li diris. “Ne dum mi aŭskultis.”

“Sed jes, ĉar mi parolas publike. Ni ne forgesu ke antaŭe dum nia diskuto ni selektis maljunulojn, sed nun tio ne estas ebla. Ni ne povas kredi Solonon[90] kiu diris ke kiam oni maljuniĝas oni povas multon lerni. Tio estas por ili pli malfacila ol vetkuri. Ĉiuj grandaj, ampleksaj taskoj atribuendas al junuloj.”

“Nepre,” li diris.

“Do kalkulado kaj geometrio kaj ĉiuj aliaj preparaj studoj kiujn endas instrui antaŭ ol dialektikon devas esti prezentataj al infanoj. Sed necesas ke la instrumetodo ne trudu la studon.”

“Kial?”

“Ĉar,” mi diris, “ne decas ke liberulo lernu kvazaŭsklave. Kvankam korpaj taskoj farataj pro perforto ne damaĝas la korpon, nenio perforte lernita restas en la menso.”

“Estas vere,” li diris.

“Do, estimata amiko,” mi diris, “oni devas eviti trudi studon al infanoj, sed instrui ilin per ludoj. Tiel vi kapablos distingi kia estas la naturo de ĉiu el la infanoj.”

“Via diro estas logika,” li respondis.

“Ĉu vi memoras, mi demandis, “ke ni diris ke la infanoj devas esti kondukataj al bataloj por rigardadi sidante sur ĉevaloj? Kaj ke se estas sendanĝere ili devas esti kondukataj proksimen al la gusto de sango kvazaŭ ili estus hundidoj?”

“Mi memoras,” li diris.

“Persono kiu montriĝis plej kapabla,” mi diris, “dum ĉi tiuj taskoj kaj lernado kaj teroroj, devos esti apartigita.”

“Je kiu aĝo?” li demandis.

“Kiam ili estos finintaj la postulitajn sportojn. Ĝis tiam, negrave ĉu temas pri du ĉu pri tri jaroj, ili ne povos fari ion alian. Laco kaj dormo estas la malamikoj de lernado. Krome, unu el la pruvoj—kaj ne la plej malgrava—pri ilia kompetento estos kiel ĉiu el ili sukcesos en sportoj.”

“Certe,” li diris.

“Post tiu tempo,” mi diris, “tiuj dudekjaruloj kiujn oni taksos indaj ricevi la plej grandajn honorojn devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo.”

“Jen la sola permanenta lernsistemo por personoj spertontaj ĝin,” li diris.

“Ankaŭ ĝi estas la plej granda testo de dialektika kapablo,” mi diris. “Ĉar dialektikisto povas ekkoni la interrilaton de ĉio. Kiu ne povas, tiu ne estas dialektikisto.”

“Mi akordas kun vi,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “vi devos observadi por trovi kiuj estas la plej taŭgaj el ili. Kiuj estas plej diligentaj rilate al studoj, rilate al batalado, kaj rilate al la aliaj permesataj agadoj. Kiam ili fariĝos tridekjaraj, necesos ankoraŭ pli honori el la antaŭaj selektitoj tiujn kiuj pruviĝas per sia dialektika kapablo ke ili povas iri rekte al la Realo kaj Vero sen bezoni uzi la okulojn kaj aliajn perceptorganojn. Pri tio, kamarado, oni devas esti plej singarda.”

вернуться

89

Aŭ: “neracionalaj”.

вернуться

90

Solono (ĉ. 640-560 a.K.) estis soci-reformisto en Ateno.