Выбрать главу

“Kvazaŭ,” li diris, “estus simileco inter tio kaj nia diskuto!”

“Povas esti,” mi diris. “Sed eĉ se ne estas simileco inter ili, sed la demandito kredus ke ja estas, ĉu vi supozas ke li ne respondus laŭ sia kredo, negrave ĉu aŭ ne vi malpermesus ĝin?”

“Sed,” li diris, “ĉu vi intencas agi tiel kaj doni respondon kiun mi malpermesis?”

“Tio ne mirigus min,” mi diris. “Se mi konvinkiĝus pri ĝi, post ekzamenado de la temo.”

“Supozu,” li diris, “ke mi montrus al vi alian respondon pri moraleco ol tiuj, pli bonan respondon. Kiel vi sentus?”

“Kiel mi povus senti?” mi demandis. “Alie ol kiel sentas nescianto? Necesas ke mi lernu de scianto. Kaj mi opinias ke mi sentus tion.”

“Vi ja estas karulo,” li diris. “Sed por lerni oni devas pagi.”

“Nu jes kiam mi povos,” mi diris.

“Vi povas,” Glaŭkono diris. “Se koncernas monon, Trasimaĥo, parolu, ĉar ni ĉiuj kontribuos por Sokrato.”

“Sendube,” li diris, “por ke Sokrato daŭrigu sian kutimon ne mem respondi, sed nur refuti argumenton prezentitan al li.”

“Sed kiel, Moŝto,” mi demandis, “oni povus respondi se, unue, oni nek scias, nek pretendas scii, tamen oni supozas ke unu el la malpermesitaj respondoj estas ĝusta, sed honorinda sinjoro malpermesas onin diri sian supozon? Estas multe pli taŭge ke vi parolu, ĉar vi pretendas scii kaj povi diri. Do ne rifuzu, sed favoru nin per respondo, kaj ne malakceptu instrui Glaŭkonon kaj la aliajn.” Kiam mi diris tion, Glaŭkono kaj la aliaj petegis lin akcepti. Estis evidente ke Trasimaĥo ja tre volas paroli por glorigi sin, ĉar li kredis scii la nepre ĝustan respondon kvankam li ŝajnigis insisti ke mi devas esti la respondanto. Fine li akceptis kaj diris: “Jen la saĝeco de Sokrato! Li rifuzas instrui, sed nur volas lerni de aliaj kaj eĉ ne danki ilin.”

“Vi pravas, Trasimaĥo, ke mi lernas de aliaj,” mi diris. “Sed estas malvere kiam vi diras ke mi ne dankas ilin. Mi estas kiel eble plej dankema. Mia danko devas limiĝi al laŭdo, ĉar mi ne havas monon. Ke mi tre volonte laŭdas kiam mi opinias ke iu bone parolis, vi certe konstatos nun kiam vi respondos, ĉar mi kredas ke vi bone parolos.”

“Do aŭskultu,” li diris. “Mi kredas ke tio kio estas morala estas nenio alia ol tio kio avantaĝas superulon. Nu kial vi ne laŭdas? Vi ne volas.”

“Jes kiam mi unue konceptos kion vi diras, ĉar ĝuste nun mi ne komprenas. Vi diras ke kio estas morala estas kio avantaĝas superulon. Kion vi celas diri per tio, Trasimaĥo? Ke se Polidamaso la luktanta boksisto superas nin, kaj ke manĝi bovan viandon estas avantaĝe al lia korpo, tia nutrado estas avantaĝa kaj ‘morala’ ankaŭ por ni kiuj estas malpli fortaj?”

“Vi estas fia, Sokrato!” li respondis. “Vi distordas kiel eble plej malice mian deklaron.”

“Tute ne, Estiminda Sinjoro,” mi diris. “Nur diru pli klare kion vi celas.”

“Sendube vi scias,” li diris, “ke kelkaj civitoj havas diktatorojn, kelkaj estas demokratiaj kaj aliaj estas aristokratiaj.”

“Kompreneble.”

“Kaj al la registaro apartenas la potenco en ĉiu urbo?”

“Certe.”

“Nu, ĉiu registaro faras leĝojn por sia propra avantaĝo: Demokratiuloj faras demokratiajn leĝojn, diktatoroj diktatorajn leĝojn, kaj tiel plu. Farinte la leĝojn, ili nomas sian avantaĝon ‘justa’ por la regatoj kaj ili punas homon kiu malobeas, dirante ke temas pri krimulo, senmoralulo. Tion mi celis esprimi, Moŝto, kiam mi diris ke ĉie,?en ĉiuj civitoj, kio estas morala estas kio avantaĝas la establiĝintan registaron, kaj ĉi tio validas laŭ neoponebla logiko: Kio estas justa, tio estas ĉiam unusola afero, avantaĝo por la superulo.”

“Nun mi komprenas vin,” mi diris. “Sed ĉu vi pravas, ĉu ne, mi provos konstati. Via respondo, Trasimaĥo, estas ke kio donas avantaĝon estas morala—kvankam vi malpermesis ke mi faru tian respondon—sed vi tamen pligrandigas la difinon: ‘…kio donas avan- taĝon por la superulo’.”

“Nur malgranda aldono” li diris.

“Ankoraŭ ne estas klare ke ĝi ne estas granda. Sed ja estas klare ke necesas ekzameni ĉu vi pravas. Mi akceptas ke kio estas morala, tio estas avantaĝa, sed vi aldonas ‘por la superulo’ kaj pri tio mi ne scias. Necesas ekzameni.”

“Do ekzamenu,” li diris.

“Bone,” mi respondis. “Diru al mi ĉu laŭ vi estas juste obei la regantojn.”

“Jes, laŭ mi.”

“Kaj ĉu ĉiuj regantoj de civitoj estas seneraraj, aŭ ĉu kelkaj faras erarojn?”

“Certe iuj eraras,” li respondis.

“Kaj kiam ili entreprenas fari leĝojn, ĉu foje ili bone faras ilin kaj foje ne?”

“Mi akordas pri tio.”

“Kaj ‘bone’ signifas ‘avantaĝe’ fari ilin, dum ‘malbone’ signifas malavantaĝe, ĉu?”

“Kompreneble.”

“Sekve, laŭ via argumento, estas morale ne fari nur avantaĝon por la superulo, sed ankaŭ la malon, malavantaĝon.”

“Kion vi diras?” li demandis.

“Kion vi diras, mi kredas. Ni ekzamenu pli zorge. Estas akceptite ke kiam regantoj postulas ke la regatoj faru ion, foje ili eraras pri kio estas avantaĝa. Sed estas juste ke la regatoj faru kion ajn postulas la regantoj. Tio estas akceptita, ĉu ne?”

“Mi konsentas pri tio.”

“Do,” mi diris, “vi akceptis ke estas juste fari malavantaĝon al la regantoj—la superuloj—kiam la regantoj senintence postulas malbonon por si. Vi ja diris ke estas juste fari kion ajn ili ordonas. Konsekvence, Plejsaĝa Trasimaĥo, ĉu ne necesas akcepti ke estas juste fari la malon de kion vi diris? La malsuperuloj ja ricevas ordonon fari malavantaĝon al la superuloj.”

“Jes, je Zeŭso, Sokrato!” Polemarĥo diris. “Jen perfekta saĝeco!”

“Se vi konfirmas lin,” Klejtofono diris interrompante.

“Kial oni bezonas konfirmon?” li demandis. “Trasimaĥo mem akceptas ke foje regantoj ordonas tion, kio estas malbona por ili kaj ke estas juste fari ĝin por ili.”

“Estas ĉar, Polemarĥo, Trasimaĥo deklaris ke estas juste fari kion ajn ordonas la regantoj.”

“Ankaŭ ĉar li deklaris, Klejtofono, ke kio avantaĝas la superulon estas justa. Kiam li faris ambaŭ deklarojn li akceptis ke foje la superuloj ordonas ke la malsuperuloj, la regatoj, faru malavantaĝon al ili. Laŭ tiuj deklaroj ne estas pli juste avantaĝi superulon ol mal- avantaĝi lin.”

“Sed,” Klejtofono diris, “li diris ke avantaĝo por superulo estas tio, kion la superulo opinias avantaĝa. La malsuperulo devas plenumi tion, kaj li diris ke tio estas justeco.”

“Sed li ne diris tion,” Polemarĥo respondis.

“Ne gravas, Polemarĥo,” mi diris. “Sed se Trasimaĥo diras tion nun, ni akceptu ke li tiel opinias. Diru al mi, Trasimaĥo: Ĉu vi intencis diri ke la esenco de moraleco estas fari tion por la superulo kion li kredas avantaĝa, sendistinge ĉu ĝi efektive estas avantaĝa? Diru ĉu ni ĝuste prezentas vian intencon.”

“Neniel,” li diris. “Ĉu vi supozas ke mi nomas eraranton supera kiam li eraras?”

“Nu, jes,” mi respondis. “Mi ja kredis aŭdi vin akcepti ke regantoj ne estas seneraraj, ke ili povas fari erarojn.”

“Vi estas nedubeble falsisto kiam vi argumentas, Sokrato,” li diris.

“Ĉu vi dirus ke iu estas kuracanto, se li erare traktas malsanulojn kaj ni diskutas liajn erarojn? Aŭ eksperto pri matematiko se li faras erarojn pri matematiko kaj ni diskutas liajn erarojn? Mi scias ke oni parolas tiel kaj diras ‘la kuracisto faris eraron’ kaj ‘la matematikisto eraris’, kaj simile pri instruisto. Sed mi kredas ke ĉiu el ili, se ili vere meritas sian titolon, neniam eraras. Se homo faras erarojn, li perdis sian kompetenton kaj do ne estas fakulo. Neniu kompetenta fakulo, neniu registo faras eraron dum li regas, eĉ kvankam oni diras ‘la kuracisto faris eraron’ kaj ‘la registo faris eraron’. Vi rimarkas ke mi mem ĵus respondis tiel al vi, sed por precize paroli, necesas diri ke reganto kiu estas aŭtentika registo nek faras erarojn nek erare decidas pri tio, kio estas plej bona por li. Sekve, mi ripetas kion mi diris je la komenco: Ke kio estas morala, tio donas avantaĝon al la superulo.”