Выбрать главу

Parto Ok

“Bone. Do, Glaŭkono, ni decidis ke en la perfekta civito la virinoj, la infanoj, kaj la tuta eduka sistemo estos komunaj. Kaj ĉiuj taskoj estos same komunaj, kaj dum milito kaj dum paco. Iliaj regantoj estos personoj montrantaj sin plej kapablaj rilate kaj al filozofio kaj al batalado.”

“Tiel ni decidis.”

“Kaj ni ankaŭ interakordis ke kiam la regantoj estos jam instalitaj, ĉar ili estos estroj de la armeo ili loĝigos la soldatojn en loĝejoj kiajn ni pridiskutis. Neniu soldato posedos propraĵojn, ĉio estos komuna por ili. Memoru ke ni interkonsentis ne nur pri iliaj loĝejoj sed ankaŭ iliaj posedaĵoj.”

“Mi memoras, certe,” li diris, “ke laŭ nia vidpunkto ili posedu neniajn posedaĵojn, malsimile al la aliaj civitanoj. Estante la specialistoj pri batalado kaj defendado, ĉiujare ili ricevos nutraĵon de la aliaj civitanoj kiel pagon pro la defendado, dum ili mem devos prizorgi la reston de la civito.”

“Vi respondas ĝuste,” mi diris. “Sed ĉar ni nun finis tiun diskuton, por reiri al la dezirata vojo ni devas memori kial ni devojiĝis tiudirekten.”

“Ne estas malfacile,” li respondis. “Estis ĝenerale kiel nun. Vi estis argumentinta ke, rilate al la civito, la socio diskutita de ni estas bona, kaj same bona estas tia persono. Sed, ŝajne, ke vi povus ankoraŭ pli kontentige paroli pri civito kaj personoj. Ĉiukaze, vi asertis ke se ĉi tia civito estas ĝusta, la aliaj civitoj devas esti nekontentigaj. Laŭ mia memoro, vi diris ke ekzistas kvar specoj de socio en la aliaj civitoj. Kaj vi diris ke valorus ekzameni ilian malĝustecon kaj la similkarakterajn personojn. Nia celo estus ke, rigardinte ĉiujn, ni povos interkonsenti pri la plej bona kaj la plej malbona tipo de homoj. Tio ebligos trovi ĉu la plej bona estas ankaŭ la plej feliĉa, kaj la plej malbona la plej mizera, aŭ ĉu estas inverse. Mi demandis kiaj estas la kvar specoj de socio, sed tiam Polemarĥo kaj Adejmanto interrompis, kaj pro tio vi kondukis la diskuton ĝis niaj nunaj konkludoj.”

“Vi memoras tute ĝuste,” mi diris.

“Nu, kiel luktisto, reprenu la antaŭan pozicion kaj provu diri kion vi intencis diri kiam mi faros la saman demandon.”

“Se mi povos,” mi diris.

“Mi mem,” li diris, “deziregas aŭdi vin diri kiaj estas tiuj kvar specoj de socio.”

“Ne estos malfacile aŭdi,” mi diris. “Oni nomas ilin kiel mi diris. La unua estas tiu de Kreto kaj Lacedemono, kaj la plej multaj personoj laŭdas tiun specon. La dua estas ankaŭ duarange laŭdata. Temas pri oligarkio, speco de socio plena de multaj malbonaĵoj. Sekvas ĝin ĝia malo, demokratio. La nobla tiraneco superas la aliajn tri kiel la kvara kaj lasta malsano de socio. Ĉu vi konas alian specon de socio, malsimilan al tiuj? Ekzistas variantoj de tiuj kvar, ekzemple monarkioj kaj eĉ aĉetita reĝposteno. Oni trovas ilin kaj inter la barbaroj kaj inter la grekoj.”

“Jes, oni parolas pri multaj tre strangaj sistemoj,” li diris.

“Ĉu vi agnoskas,” mi demandis, “ke devas ekzisti tiom da homkarakteroj kiom estas da socioj? Aŭ ĉu vi supozas ke socioj originas el kverko aŭ roko anstataŭ el la karaktero de la civitanoj kiu kvazaŭ tirante ilin direktas ilin?”

“Nur el tio,” li diris, “ili povas origini.”

“Sekve, se ekzistas kvin specoj de socioj, devas ekzisti kvin specoj de individuaj karakteroj.”

“Evidente.”

“Ni jam diskutis la karakteron respondantan al aristokratio. Ni prave diras ke ĝi estas bona kaj justa.”

“Jes, ni diskutis tion.”

“La unua tasko estas zorge konsideri la malbonajn: Rivaleman kaj honoravidan, kiel en la lacedemona socio kaj la oligarkia kaj la demokratia kaj la tirana. Se ni komparos la plej maljustan kun la plej justa, nia ekzameno povos esti kompleta kaj ni povos vidi kiel statas pura justeco kaj pura maljusteco rilate la feliĉon aŭ mizeron de la praktikantoj. Tiel ni scios ĉu akcepti la instruon de Trasimaĥo kaj sekve strebi atingi maljustecon, ĉu akcepti la argumenton ĵus faritan kaj strebi atingi justecon.”

“Ni nepre devas konsideri tion,” li diris.

“Nu, same kiel ni unue ekzamenis la moralon en socioj, ĉar ĝi estas plej observebla tie, antaŭ ol en individuoj, nun ni devas ekzameni socion kiu amas honoron—mi kredas ke neniu nomo por tio ekzistas, eble ni povus nomi ĝin ‘honorokratio’ aŭ ‘honorarkio’—kaj post tio ni povos konsideri tian homon. Post tio sekvos oligarkio kaj oligarkia homo, kaj post tio ni rigardu demokration por vidi kia estas demokratia homo. Kaj kvare ni iru al tirane regata civito por rigardi ĝin kun la celo observi tiranan karakteron. Se ni provos plenumi tian tasko, ĉu ni troviĝos kompetentaj juĝistoj?”

“Tiaj ekzamenado kaj juĝado ja estus logikaj,” li diris.

“Bone. Do,” mi diris, “ni provu diri kiel honorokratio evoluus el aristokratio. Aŭ eble simple estas ke ĉiu socio evoluas el la antaŭa regsistemo kiam malakordo estiĝas en ĝi. Se estas plena akordo, negrave kiel malgranda estas la regantaro, ŝanĝo ne estas ebla.”

“Tiel estas.”

“Do kiel, Glaŭkono,” mi demandis, “nia civito ŝanĝiĝus? Kaj kial la gardistoj kaj la regantoj disputus ne nur kontraŭ aliaj personoj sed eĉ inter si mem? Aŭ ĉu, kiel Homero, ni preĝu ke la Muzoj diru al ni ‘kiel unue falis sur nin’[92] malakordo?” Ĉu ni dirus ke ili ludas kun ni kvazaŭ ni estus infanoj, kaj ŝercas parolante pompe, fiere, pseŭdo- serioze?

“Kion ili dirus?”

“Pli-malpli ĉi tion: Estas vere ke civito tiel establita malfacile ŝanĝiĝus. Sed ĉio pereas kaj eĉ ĉi tiu establita sistemo ne povus resti eterne, ankaŭ ĝi degenerus. Jen kiel ĝi degenerus: Estas sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco, kaj emocie kaj korpe, inter kaj plantoj kaj animaloj. La cikloj estas mallongaj por mallong- vivantoj, longaj por long-vivantoj. Malgraŭ sia saĝeco, la homoj edukitaj por esti gvidistoj de la civito ne povus per logiko kaj racio kompreni la principojn de produktiveco kaj malproduktiveco en viaj selektitoj. Do ili miskonos la principojn kaj generos infanojn malĝustatempe. Por dinaskito ekzistas ciklo kiun regas perfekta numero. Por homido[93] (en kiu unue estas multobligo laŭ matematikaj radikoj kaj potencoj, estas tri intervaloj kaj kvar termoj de la similaj kaj la malsimilaj, la kreskantaj kaj la pereantaj, montrante ĉion interakordanta kaj racionala. La unua paro de numeroj havanta la proporcion 4:3 kun 5, triobligita, estigas du harmoniojn. Unu estas kvadrato centobligita. Komuna faktoro estas por unu, nekomuna faktoro por la alia. Cent numeroj laŭ la diametroj racionalaj de la 5 minus 1 ĉiufoje, de la neracionalaj minus 2; kaj cent kuboj de triopo.) Ĉi tiu tute geometria numero estas la mastro de bonaj kaj malbonaj naskoj. Kiam viaj gardistoj ignoros tion kaj sekskunigos virojn kaj virinojn je la malĝusta tempo, la infanoj estos nek noblaj nek benindaj.

“Kiam la antaŭa generacio instalos la plej bonajn sekvontojn, tiuj novaj regantoj estos neindaj, eĉ kvankam ili ricevas regpovon. La novaj gardistoj komencos neglekti nin. Ili ne sufiĉe alte taksos la artojn kaj la sportojn, kaj tiel viaj junuloj degeneros. El ĉi tiuj gardistoj nur malmultaj estos troveblaj kiuj indas esti registoj kaj provi homojn laŭ la principo de Hesiodo kaj de ni: Oraj, arĝentaj, bronzaj, feraj. Kiam fero miksiĝos kun arĝento kaj bronzo kun oro, variado ekekzistos kaj nekonvena malreguleco, kaj neeviteble okazos milito kaj malamikeco. El tia genealogio neeviteble venas malakordo ĉie.”

“Ni devos agnoski ke la muzoj pravas,” li diris.

“Neeviteble, ĉar ili estas muzoj,” mi respondis.

“Kion diras la muzoj post tio?” li demandis.

“Kiam konflikto ekokazos,” mi respondis, “ambaŭ klasoj strebos al propraj celoj. La fera kaj bronza celos akiri monon kaj posedi teron, domojn, oron, arĝenton. La ora kaj arĝenta klaso ne estas povra ĉar ĝi havas riĉan naturon, kaj ĝi klopodos gvidi onin al virto kaj al la malnova stato de la socio. Kontraŭbatalinte kaj rezistinte unu la alian, ambaŭ klasoj akceptos kompromison pri la distribuado kaj posedo de tero kaj domoj. Ili sklavigos la personojn kiujn ili antaŭe gardis kiel liberajn amikojn kaj asistantojn, kaj faros el ili servutulojn. Ili dediĉos sin al militado kaj gardado de siaj posedaĵoj.”

вернуться

92

Frazo tre ofte uzata en la poemoj atribuataj al Homero.

вернуться

93

Ankoraŭ neniu eksperto pri la antikva greka matematiko sukcesis kontentige ekspliki la sekvantan formulon. La traduko estas nur unu el pluraj proponitaj kaj per ĝi povas ludi interpretantoj laŭ sia volo. La neludemaj legantoj eble plej bone agos se ili ignoros la tekston inter krampoj.