“Ŝajnas al mi,” li diris, “ke socia ŝanĝo ja komenciĝus tiel.”
“Ĉu vi kunakordas ke tia socia sistemo estas inter aristokratio kaj oligarkio?”
“Certe.”
“Do tiel ŝanĝo okazus. Post la ŝanĝo, kiel ĝi estos regata? Ĉu estas klare ke kelkmaniere oni imitos la originalan sistemon, kelkmaniere oligarkion, kaj kelkmaniere ĝi havos propran karakteron?”
“Tiel estas,” li diris.
“Rilate al honorado de la regantoj, kaj sindeteno de terkultivado kaj de metioj kaj de aliaj metodoj akiri monon, kaj rilate al la provizado de komunaj manĝoj kaj sportoj kaj atento al multaj ekzercoj, fare de la gardistaro, ĉio ĉi imitos la originalan sistemon.”
“Jes.”
“Sed ĝian propran karakteron montros ĝia timo lasi saĝulojn regi, ĉar ĝi ne plu akiros simplajn seriozulojn sed mikskarakterajn. Kaj per sia inklino preferi fervorajn, simplanimajn personojn, kiuj pli emas al milito ol al paco. Kaj per sia honorado al strategioj kaj armiloj, pro konstanta sindono al militado.”
“Jes.”
“Ĉi tiuj personoj estos monavidaj, same kiel en oligarkioj,” mi diris. “Sekrete ili fervore akumulos oron kaj arĝenton. Ili havos proprajn trezorejojn en kiuj ili kaŝos siajn riĉojn. Kaj domojn ĉirkaŭitajn de muregoj, privatajn nestojn kie ili povos elspezi siajn riĉojn por donacoj al virinoj kaj aliaj favoratoj.”
“Vi plene pravas,” li diris.
“Ili avaregas je mono, kiun ili adoras sed ne povas malkaŝe posedi. Sekve ili fervore malŝparas alies monon, kaj sekrete ĝuas la akiraĵojn. Ili forkuras de la leĝo kiel infanoj forkuras de patro. Tio estas ĉar oni edukis ilin ne per konvinkado sed per forto, tiel ke ili neglektis la muzon de argumentado kaj filozofio, kaj preferis sportojn multege pli ol la artojn.”
“Vi tre klare priparolas socion konsistantan el miksaĵo de malbono kaj bono.”
“Jes, ĝi estas miksaĵo,” mi diris. “Sed plej klara en ĝi estas unu karakterizaĵo rezultinta el ilia ĉefa fervoro: Venkavido kaj honoravido.”
“Nepre,” li diris.
“Nu,” mi daŭrigis, “tiel originas tia socio kaj tia estas ĝia karaktero. Estas nur vorta skizo sen detaloj, sed ĝi sufiĉas por vidigi al ni justulon kaj maljustulon. Estus neeble detale pritrakti ĉiajn sociojn kaj ĉiajn karakterojn senescepte.”
“Prave,” li diris.
“Kies karaktero estas analogia al ĉi tiu socio? Kia ĝi estas kaj kiel ĝi estiĝas?”
“Mi opinias,” diris Adejmanto, “ke Glaŭkono estas iom tia, pro sia venkavido.”
“Eble tiurilate,” mi respondis, “sed mi kredas ke estas diferencoj.”
“Kiaj?”
“Tia persono estus pli obstina,” mi respondis. “Kaj malpli amikema kun la muzoj. Li estus lerta pri arto kaj aŭskultema, sed tute ne kompetenta pri retoriko. Li estus kruela al sklavoj, anstataŭ nur malestimanta ilin kiel bone edukita persono. Li estus ĝentila al liberuloj, nepre obeema al siaj estroj. Li estus ambicia, honoravida, ne pretendanta la rajton regi pro sia oratora kapablo aŭ io tia, sed pro sia sperto de militado kaj de preparado por milito kaj sia amo al sportoj kaj ĉasado.”
“Tio ja estas la karaktero de tia socio,” li diris.
“Rilate al mono,” mi daŭrigis, “tia persono malestimus ĝin dum sia juneco, sed ju pli aĝa li iĝus, des pli li emus esti monamanto. Ĝenerale li ne estas tre virta, pro la manko de la plej grava gardanto.”
“Kiu gardanto?” demandis Adejmanto.
“Racio kombinita kun la artoj,” mi diris. “Nur tio povas gardi virton dum la tuta vivo de sia posedanto.”
“Vi tute pravas,” li diris.
“Do tia estas honorokrata junulo, simila al tiuspeca socio.”
“Nepre.”
“Li fariĝas tia,” mi diris, “pli-malpli ĉimaniere: Foje li estas filo de bona patro loĝanta en malbone organizita socio. La patro evitas honorojn kaj oficialajn oficojn kaj juĝprocesojn kaj ĉian enmiksiĝemon. Li preferas iom da manko, se pro tio li evitas problemojn—”
“Kiel la junulo akiras propran karakteron?” li demandis.
“Unue,” mi diris, “li aŭdas sian patrinon plendi ĉar ŝia edzo ne estas unu el la regantoj kaj pro tio la aliaj virinoj malestimas ŝin. Kaj ŝi plendas ke li ne fervoras akiri monon, ke li ne atakas kaj kondamnas aliajn personojn en tribunaloj nek en publikaj kunvenoj, ke li trankvilanime kontentas pri ĉio. Kaj ŝi trovas ke li atentas sin mem kaj ne tro dorlotas nek tro maldorlotas ŝin. Ŝi plendas pri ĉio ĉi kaj diras ke la edzo ne estas vera viro, estas tro malzorgema, kaj ŝi ĉantas ĉian alian plendon kian virinoj kutimas diri pri tiaj viroj.”
“Vere ili faras ĉiajn riproĉojn,” diris Adejmanto.
“Vi scias ke eĉ laŭsupoze fidelaj sklavoj en la domo sekrete diras precize la samon al liaj filoj. Kaj se ili vidas ŝuldanton aŭ alian malrespondeculon kiun la patro ne kontraŭprocesas, ili konstante diras al la knabo ke kiam li fariĝos viro li devos venĝi al tiauloj kaj esti pli vira ol la patro. Kaj kiam la junulo eliras, li aŭdas kaj vidas la samon. Li trovas ke oni nomas personojn kiuj priatentas nur la proprajn aferojn stultaj kaj malestimindaj. Sed personojn sin miksantajn en alies aferojn oni honoras kaj laŭdas. La junulo, kiu aŭdas kaj vidas ĉion ĉi, sed ankaŭ aŭskultas kaj observas la instruojn de sia patro, kies agado ja estas pli intime konata de li ol tiu de la aliaj, estas tiel tirata dudirekten. Lia patro akvumas kaj nutras la kreskon de racio en sia filo, dum la aliaj aktivigas la fervoron kaj pasiemon de la junulo. Ĉar li ne estas laŭnature malbonulo, tamen estas malbone influata de la aliaj, li alprenas starlokon en la mezo inter la du altirantoj kaj li akceptas kompromison. Li dediĉas sin al venkemo kaj fervoro kaj sekve fariĝas iom aroganta, viro amanta honoron.”
“Vi tre klare prezentas lian akiron de sia karaktero,” li diris.
“Do nun ni vidis la duan specon de socio kaj de similspeca persono.”
“Tiel estas.”
“Ĉu, kiel Esĥilo diras, ni diskutu ‘alian viron kontraŭ alia urbo’[94] aŭ ĉu ni unue konsideru la karakteron de la urbo?”
“Nepre la urbon,” li diris.
“Bone,” mi diris. “Oligarkio estas la sekvanta speco de socio.”
“Ĝuste kion vi nomas oligarkio?” li demandis.
“Ĝi estas socio bazita sur posedo,” mi diris, “kie la riĉuloj regas kaj la malriĉuloj ne rajtas partopreni en la regado.”
“Mi komprenas,” li diris.
“Ĉu unue ni diskutu kiel honorokratio ekfariĝas oligarkio?”
“Jes.”
“Eĉ blindulo povus vidi kiel tio okazas,” mi diris.
“Kiel?”
“Kiam,” mi diris, “ĉiu trezorejo pleniĝas de mono, tio detruas la socion. Unue ili eltrovas manierojn elspezi ĝin, kaj ili adaptas la leĝojn por permesi tion, tiel ke nek ili nek iliaj edzinoj obeas.”
“Kredeble,” li diris.
“Kaj tiam ĉiu ĵaluze rigardas la alian kaj tiel ĉiu estas instigata imiti.”
“Kredeble.”
“Kaj kutimiĝinte al ĉiam pli da mono, ju pli alte ili taksas ĝin, des malpli alte ili taksas virton. Tia estas la interrilato de riĉo kaj virto, ĉu ne? Ke ili kvazaŭ kuŝas sur la du teleretoj de pesilo kaj ĉiam unu estas pli peza ol la alia.”
“Certe,” li diris.
“Kiam riĉeco kaj riĉuloj estas honorataj en socio, virto kaj bonuloj perdas honoron.”
“Klare.”