Выбрать главу

“Vi pravas.”

“Estas klare, do, ke rilate al aliaj negocoj kiam oni opinias lin vere honesta li devas perforte subpremi ĉian krimemon en si—ne pro konvinko ke ĝi ne estas pli profitiga, nek pro argumentado por civilizi sin, sed pro neceso kaj timo, timtremante pro la eblo ke li perdos siajn restantajn posedaĵojn.”

“Certe,” li respondis.

“Kaj, je Zeŭso!” mi diris, “mia amiko, vi trovos ke la plej multaj el ili, kiam temas pri elspezado de alies mono, ilia karaktero estas simila al tiu de virabelo.”

“Tre simila.”

“Tial mi kredas ke tia persono estus pli respektinda ol multaj. Sed la vera beno de internaj harmonio kaj agordiĝo longdistancen forkurus de li.”

“Tiel kredas ankaŭ mi.”

“Ankaŭ avarulo estus malsukcesa rivalo por honoroj kaj venkoj aŭ io alia bona. Li rifuzus elspezi monon por tia reputacio kaj tia rivalado. Li timus veki sian emon elspezi kaj peti ĝin helpi la venkemon. Kiel oligarko li batalas per nur kelkaj el siaj kapabloj, tiel ke plejparte li malvenkas. Tamen li riĉas.”

“Certe,” li diris.

“Ĉu, do, ni povas plu dubi pri la simileco inter socia oligarkio kaj monavida avarulo?”

“Tute ne.”

“Nun ni devas ekzameni demokration, mi kredas, kaj trovi kiel ĝi originas. Kaj origininte, kia ĝi estas, por povi ekzameni tiuspecan personon.”

“Tio estas nia jam establita proceduro.”

“Nu, ĉu vi akceptas ke oligarkio transformiĝas en demokration ĉi tieclass="underline" Pro nesatigebla avido al la evidenta bonaĵo, nome fariĝi kiel eble plej riĉa?”

“Kiel?”

“Ŝajnas al mi ke ĉar la regantoj en oligarkio atingis sian oficon per akirado de multaj posedaĵoj, ili ne volas per leĝoj malebligi al malŝparemaj, nebriditaj junuloj elspezi sian monon ĝis bankrotiĝo. Ili ja akiras la posedaĵojn per monpruntoj je granda interezo. Tiel ili fariĝas ankoraŭ pli riĉaj kaj pli alte estimataj.”

“Estas precize tiel.”

“Sed estas klare ke admiri riĉecon kaj samtempe esti sufiĉe moralsaĝa ne estas eble. Oni neeviteble neglektas unu aŭ la alian.”

“Mi supozas ke tio estas klara.”

“Kaj neglekto kaj instigado de malŝparemo en oligarkioj foje almozuligas ne malnoblajn personojn.”

“Certe.”

“Do mi supozas ke ĉi tiuj sidas en la urbo kun siaj pikiloj, siaj armiloj, iuj kun ŝuldoj, aliaj senrajtigitaj, kaj iuj ŝuldplenaj kaj senrajtigitaj, plenaj de malamo kaj komplotante kontraŭ la personoj kiuj fiakiris iliajn riĉaĵojn, kiel ankaŭ kontraŭ la aliaj, por estigi revolucion.”

“Tiel estas.”

“Kaj la fi nancistoj forturnas la kapon, ŝajnigante eĉ ne vidi ilin, konstante pikante la restantajn cedemajn civitanojn per enpuŝo de mono por rikolti multe pli da mono ol ili pruntedonis. Tiel ili multobligas la virabelojn kaj almozulojn en la socio.”

“Tia multobligado estas neevitebla,” li diris.

“Kaj ili,” mi daŭrigis, “rifuzas aŭ estingi la ekbrulon de tia krimado per malpermeso ke oni tute laŭvole elspezu sian monon, aŭ fari alian alian leĝon kiu nuligus tian agadon.”

“Kia alia leĝo?”

“Leĝo kiu devigus la civitanojn strebi al moraleco. Se oni ordonus ke plejparte laŭvolaj pruntkontraktoj estu risko por la pruntedonantoj, la financistoj malpli senhonte provus profitadi en la civito, kaj malpli da malbonoj kreskus tie, kiajn ni ĵus diskutis.”

“Certe,” li diris.

“Ĉar nun,” mi diris, “la regantoj venigas ĉiujn tiujn malbonojn al la regatoj. Sed rilate al si mem kaj al siaj infanoj, ili luksigas la vivon de la junuloj kaj sendolorigas por ili kaj la korpan kaj la spiritan vivojn, tiel ke ili pigriĝas kaj malfacile rezistas plezurojn kaj dolorojn.”

“Vi pravas.”

“Kaj ili, krom por akiri monon, ignoras aliajn personojn kiuj havas tiel malmulte da amo al virteco kiel la malriĉuloj.”

“Tiel estas.”

“Tiel preparite, kiam la regantoj kaj la regatoj renkontas unuj la aliajn, ĉu sur la stratoj, ĉu en kunvenoj, ĉu dum misio aŭ dum kampanjoj, kunvelado aŭ armeo, ĉu dum danĝeroj, kiam ili vidas unuj la aliajn la riĉuloj tute ne malestimas la malriĉulojn. Ĉar ofte dum batalo maldika viro, sunbrunigita, marŝas flanke de palhaŭta riĉulo trodika, kaj vidas lin malfacile spiri kaj perpleksiĝi. Ĉu vi ne opinias ke li konkludos ke la riĉuloj akiras sian riĉon per ekspluatado de malkuraĝaj malriĉuloj, kaj kiam la malriĉuloj kunvenas ili diras inter si ‘niaj mastroj estas neniaĵo’?”

“Mi tre bone scias,” li diris, “ke tiel ili agas.”

“Same kiel malsanema korpo bezonas nur malgrandan puŝon de ekstere por fali en malsanon, kaj foje ne bezonas eĉ tian eksteran influon pro interna ribelo en la korpo mem—tiel similkaraktera civito bezonas nur etan instigon, por kiu unu partio alvenigas aliancanojn el oligarkio, dum alia venigas aliancanojn el demokratio. Konsekvence la civito malsanas kaj interne de ĝi okazas batalado. Foje ribelo okazas ankaŭ sen ekstera instigo.”

“Nepre.”

“Laŭ mia vidpunkto, oni establas demokration kiam la malriĉuloj venkas en la ribelo kaj mortigas siajn oponantojn aŭ ekzilas ilin, kaj donas al la restantoj egalan parton en la socio kaj registaro. Kutime la regantoj ricevas sian oficon per lotado.”

“Tiel,” li diris, “oni establas demokration, negrave ĉu oni atingas tion per armiloj aŭ ĉu la oponantoj fuĝas pro timo.”

“Kiel ili vivas?” mi demandis. “Kaj kia estas ĉi tia socio? Estas klare ke ĉi tia homo montriĝos esti demokratia.”

“Tio estas klara,” li diris.

“Unue: Ili estas liberaj, kaj la civito estas plena de libereco kaj libera parolado. En tia civito ĉiu rajtas agi laŭvole.”

“Laŭdire,” li komentis.

“Kaj kie ekzistas tia rajto, estas klare ke ĉiu individuo planas sian vivon en tiu civito laŭ sia plaĉo.”

“Klare.”

“Sekve, mi kredas ke estas multaj specoj de personoj en tia socio.”

“Kompreneble.”

“Povas esti,” mi diris, “ke ĉi tiu estas la plej bela socio. Kiel vestaĵo ornamita per ĉiuj koloroj, ĉi tiu pro sia grandega vario troviĝus plej bela. Eble same kiel infanoj kaj virinoj opinias la plej multkoloran plej dezirinda, same, multaj personoj taksus ĉi tiun civiton plej bona.”

“Certe,” li diris.

“Mia kara amiko,” mi diris, “konvenas serĉi la deziratan socion en ĉi tia civito.”

“Kial?”

“Ĉar en ĉi tia civito ekzistas ĉia socio pro la menciita rajto. Estas verŝajne ke persono deziranta establi socion kian ni mem faras trovos necese iri al demokratia civito kaj selekti por si tiun specon kiun plaĉas al li. Demokratio estas kvazaŭ magazeno de socioj. Farinte sian selekton, oni povas establi ĝin.”

“Nu, eble ne mankus al li ekzemploj,” li diris.

“En tia socio mankas ĉiu devigo regi, eĉ se oni estas kvalifikita. Kaj oni ne devas esti regata, se oni ne volas; nek partopreni en milito; nek agi pace rilate al aliaj personoj, se oni ne volas esti paca. Kaj se leĝo malpermesas regi aŭ esti ĵuriano, oni malgraŭe regas kaj ĵurianas laŭdezire. Ĉu tio ne estas jam dia, plezuriga vivmaniero, provizore?”

“Eble dum kelka tempo ĝi estas tia.”

“Ĉu la delikateco de kelkaj kondamnitoj ne estas rafinita? Ĉu vi ne vidis en tia socio personojn kondamnitajn al morto aŭ ekzilo, tamen resti kaj publike promenadi, laŭvole promenante kvazaŭ supernaturuloj, kaj neniu atentas aŭ maltrankviliĝas?”

“Multajn mi vidis,” li diris.

“Demokratio, do, estas tre permesema kaj tute ne atentas detalojn. Oni priridas kion ni solene proklamis kiam ni pretigis la civiton. Ni diris ke krom se iu estas nature dotita per preskaŭdia karaktero, neniu persono povas fariĝi bona adolto sen partopreni en ĉiaj indaj agadoj jam de l’infaneco—en ĝuste tiaj agadoj kiujn la demokratiuloj noblamaniere surtretas. Ne interesas ilin el kia kulturmedio sin proponanta politikisto venas. Por ricevi honoron sufiĉas nomi sin amiko de la publiko.”