“Kaj la aliaj akuzas ilin, eĉ kvankam ili ne celas revolucion, dirante ke ili komplotas kontraŭ la proletoj kaj estas oligarkiuloj.”
“Sendube.”
“Finfine, kiam ili vidas ke la popolo—ne pro propra decido sed senkomprene trompita de la akuzantoj—strebas maljuste trakti ilin, nu, fine ili vole-nevole fariĝas veraj oligarkoj. Ili ne deziras tion, sed la virabelo venene pikas ilin.”
“Ĝuste tiel okazas.”
“Juĝaj persekutoj kaj procesoj estas farataj de unuj kontraŭ la aliaj.”
“Neeviteble.”
“Dum tiu tumulto la proletoj kutime elstarigas unu personon kiun ili subtenas kaj gloras.”
“Kutime, jes.”
“Tiel estas klare ke kiam tirano burĝonas liaj radikoj estas en tia subteno.”
“Estas klare.”
“Kia estas la komenco de la transformiĝo de gvidanto de la proletoj en tiranon? Al mi klare ŝajnas ke kiam la gvidanto komencas regi li agas kiel la folkloro raportas pri la sanktejo de Zeŭso en Likajo en Arkadio.”
“Kion deklaras la folkloro?” li demandis.
“Ke persono gustuminta pecon da karno de oferita homo miksitan kun la karno de aliaj oferitaj bestoj neeviteble fariĝas lupo. Ĉu vi ne aŭdis tiun folkloron?”
“Mi ja aŭdis ĝin.”
“Tiel estas rilate al gvidanto de la proletoj kiun la homamaso volonte obeas. Li ne povas rezisti al murdo de rivalo. Li fiakuzas laŭvole senkulpulojn kaj mortkondamnas ilin en tribunalo. Dum li nuligas ies vivon liaj lango kaj buŝo malsankte gustumas la sangon de kuncivitano. Li ekzilas, mortkondamnas, anoncas planon nuligi ŝuldojn kaj redistribui parcelojn. Neeviteble lia destino estas aŭ esti mortigita de siaj malamikoj aŭ fariĝi tirano. Tiel lupo fariĝas el homo.”
“Li ne povus eskapi el tia sorto.”
“Estas li,” mi diris, “kiu iniciatas revolucion kontraŭ la riĉuloj.”
“Vi pravas.”
“Se oni ekzilis lin, li revenas perforte kontraŭ siaj malamikoj kiel perfekta tirano.”
“Klare.”
“Se ili ne sukcesas ekzili lin nek inciti la proletojn mortigi lin ili sekrete konspiras murdi lin.”
“Tiel plejofte okazas,” li diris.
“Tiam kiel ĉiuj trovantaj sin en tia situacio li faras kutiman tiranan postulon: Ke la popolo donu al li korpogardistojn tiel ke la ‘Servisto de la Popolo’ restu sekura.”
“Vi pravas.”
“Pro timo ke li ne estos sekura oni donas la korpogardistojn al li. La popolo tute ne suspektas ke tia ago endanĝerigas ĝin mem.”
“Certe.”
“Kiam riĉulo vidas tion kaj suspektas ke oni kredos lin malamiko de la popolo, nu tiam, mia amiko, konforme al la orakolo al Krezo[105]
… laŭ la ŝtonetoza rando de la Hermoso [106]
li fuĝas, ne restas, kaj ne hontas esti malkuraĝa.”
“Duan oportunon por honto li ne ricevus,” li diris.
“Ĉar tute sen dubo se oni kaptus lin oni mortigus lin.”
“Nepre.”
“Kaj estas klare ke tiu ‘Gvidanto’ ne kuŝus ‘plene etendite’,[107] sed forfaligus ĉiuj kontraŭulojn kaj starus kvazaŭ sur trono, ne plu ‘Gvidanto’ sed nun Plejglora Tirano.”
“Neeviteble,” li diris.
“Ni prikonsideru la feliĉan staton de la viro kaj de la civito en kiu tia persono kreskus.”
“Nepre ni prikonsideru tion,” li diris.
“Nu,” mi diris, “dum la unuaj tagoj li ridetus al ĉiu renkontato kaj salutus. Li ne nomus sin tirano. Li farus multajn promesojn private kaj publike. Li nuligus ŝuldojn. Li distribuus terparcelojn inter la popolo kaj al siaj asististoj. Li ŝajnigus sin amikema kaj mildmaniera.”
“Neeviteble,” li diris.
“Sed mi suspektas ke establinte pacon kun kelkaj malamikoj kaj venkinte la aliajn tiel ke ili ne plu estus minaco, li devus krei novajn malamikojn por ke la popolo plu bezonu Gvidanton.”
“Verŝajne.”
“Kaj li malriĉigus la tutan popolon per altaj impostoj por ke oni devu strebi por akiri siajn ĉiutagajn bezonaĵojn kaj ne havu oportunon konspiri kontraŭ li.”
“Klare.”
“Krome, mi kredas ke se li suspektus ke iu pripensas liberecon kaj ne plu volas esti regata de li, li eltrovus pretekston transdoni tiun personon al la malamikoj. Ĝuste tiucele tirano nepre devas konstantigi militojn.”
“Tio estas evidenta.”
“Sed se li faras tion li riskas malamikigi la civitanaron.”
“Kompreneble.”
“Kaj la personoj kiuj helpis diktatorigi lin kaj ricevis gravajn postenojn, senhezite diskutus inter si kaj ankaŭ dirus siajn opiniojn al li. La plej kuraĝaj kritikus tion kio okazas.”
“Verŝajne.”
“Do la tirano devos elimini ilin ĉiujn se li volos plu regi, ĝis fine restos nek amiko nek malamiko kompetentaj.”
“Klare.”
“Sekve, li devos observadi ĉu iu civitano estas nekutime kuraĝa aŭ aroganta aŭ sagaca aŭ riĉa. Ĉar vole-nevole lia fato dependas de la kapablo oponi ilin kaj komploti kontraŭ ili ĝis li senigos la civiton je ili.”
“Necesa senigo,” li konsentis.
“Jes,” mi diris, “li devas agi male ol kuracistoj. La tasko de kuracisto estas elpreni la malutilaĵojn kaj lasi la utilajn. Tirano devas agi male.”
“Ŝajnas ke tiel devas esti,” li diris, “se li volas regi por ĉiam.”
“Do neeviteble lin benas la fatalo,” mi ironiis, “kiu necesigas ke li toleru la plej malkompetentajn kiel asististojn eĉ kvankam ili malamas lin, ĉar sen ili li ne plu vivus.”
“Tiel estas,” li diris.
“Kaj ju pli malamos lin la civitanaro, des pli li bezonos laŭeble plej multajn fidelajn korpogardistojn.”
“Tio estas neevitebla.”
“Sed kiu estas fidinda?” mi demandis. “Kaj kie li trovos tiajn personojn?”
“Ili mem alflugos por proponi sin, se li pagos ilin.”
“Je la Hundo!” mi sakris. “Ĉu vi diras al mi ke li dungos ĉiaspecajn fremdajn virabelojn?”
“Ĝuste tion.”
“Sed kion pri la civitanoj mem? Ĉu li ne preferus—”
“Preferus kion?”
“Forpreni la sklavojn posedatajn de la civitanoj, liberigi ilin kaj fari ilin siaj korpogardistoj?”
“Jes, kompreneble!” li diris. “Ili estus liaj plej fidelaj korpo- gardistoj.”
“Kian benon donas la fatalo al tirano!” mi diris. “Se tiaj fideluloj devas esti liaj amikoj ĉar li jam ekstermis siajn antaŭajn amikojn!”
“Nu, tio estas necesa,” li diris.
“Kaj ĉi tiuj nove liberigitaj personoj admiras kaj akompanas lin, ĉu?” mi demandis. “Kvankam deculoj malamas kaj evitas lin?”
“Kial ne?”
“Do ne estas mirinde,” mi diris, “ke tragedioj ĝuas ĝeneralan reputacion de saĝeco kaj la plej elstara tragediisto estas Eŭripido.”
“Kial vi diras tion?”
“Ĉar li tiel sagace deklaris: ‘saĝaj tiranoj restas proksimaj al saĝuloj[108].’ Estas klare, laŭ nia diskutado, kiaj estas tiuj ‘saĝuloj’ al kiuj li estas proksima.”
“Krome li laŭdas tiranismon dirante ke ĝi havas dian karakteron kaj tiel plu. La aliaj poetoj ankaŭ diras tion.”
“Ĝuste ĉar,” mi diris, “la verkistoj de tragedioj estas saĝaj, ili konsentos kun ni kaj kun la personoj kies politika sinteno similas al nia ke ni ne akceptu ilin en la civito—specife ĉar ili gloras tiranismon.”
“Jes,” li diris. “Inteligentaj poetoj konsentos.”
“Anstataŭe ili vizitos la aliajn, najbarajn urbojn, dungos aktorojn kun bonaj, fortaj, persvadaj voĉoj, kaj antaŭ homamasoj propagandos favore al tiranismo kaj demokratio.”
108
Efektive la cito estas el verko de Sofoklo (Fragmento 14). Estas iom surprize ke Platono misatribuas la citon ĉi tie.