Выбрать главу

“Nepre.”

“Do ĉi tiel tia persono estiĝas. Kiel li vivas?”

“Tion mi ne povas diveni. Diru al mi.”

“Bone, mi diros,” mi respondis. “Mi kredas ke ili havas festenojn, kaj bankedojn, kaj orgiojn, kaj hetajrojn kaj ĉion tian, kiam Erotiko regas la menson.”

“Neeviteble,” li diris.

“Kaj ja estas multaj potencaj deziroj kunkreskantaj tage kaj nokte kun siaj postuloj.”

“Tre multaj.”

“Kaj enspezoj estas rapide elpagataj, se ili ekzistas.”

“Kompreneble.”

“Kaj post tio prunteprenoj kaj heredaĵoj forvaporiĝas.”

“Certe.”

“Kiam ĉio ĉi malaperis, neeviteble liaj multaj nove elkovitaj deziroj krios. Kvazaŭ per pikiloj ili pelos lin, samkiel la aliaj fortaj deziroj, ĉefe Erotiko kiu estas la generalo de la lancistoj. Sekve li freneze serĉos trovi kiu havas posedaĵon kiun li povos forpreni per trompo aŭ per ŝtelo.”

“Sendube,” li diris.

“Necesas ke li akiru ĝin el ĉie, aliel li suferegus.”

“Nepre necesas.”

“Kaj, ĝuste kiel la nove naskitaj deziroj en li estas satigataj malfavore al la antaŭaj deziroj, same li opinias ke, ĉar li estas juna, li valoras pli ol la patro kaj patrino. Do kiam liaj propraj posedaĵoj estas elspezitaj li forprenas tiujn de la gepatroj.”

“Kompreneble,” li diris.

“Se ili ne propravole transdonas ĉion al li, li provas ŝteli ĝin, trompante la gepatrojn.”

“Jes ja.”

“Se tio ne estas ebla, li perforte rabas de ili.”

“Mi kredas ke jes.”

“Se la maljunulo kaj la maljunulino rezistus kaj batalus kontraŭ li, ĉu li respektoplene ne plu ĝenus ilin anstataŭ agi tirane?”

“Mi ne anticipas bonan sorton por liaj gepatroj.”

“Sed, je Zeŭso, Adejmanto, ĉu nur por nova amatino, pri kiu li ne estas devigata zorgi, li batus sian patrinon, kiu dekomence amas kaj estas subteno por li? Aŭ nur por nova juna amato, kvankam nenio devigas ke li amu lin, li batus sian malfortan, maljunan patron, kiu estas lia plej malnova amiko? Ĉu vi kredas ke li devigus ilin servi tiujn novulojn se li loĝigus ilin en unu domo?”

“Jes, je Zeŭso!” li respondis.

“Do ŝajnas ke vere estas feliĉige naski tiranan filon!” mi ironiis.

“Tre feliĉige.”

“Sendube kiam tia persono jam elspezis la monon de la gepatroj, la grego da deziroj kolektiĝintaj en li estas tre granda. Do li unue ŝtelas el ies domo, aŭ li ŝtelas la veston de iu marŝanta malfrue en la nokto, kaj fine li ‘elpurigas’ templon. Kaj dum ĉio ĉi la malnovaj kredoj pri bono kaj malbono, kiujn li havis jam de l’ infaneco, nun estas superfortitaj de la liberigitaj deziroj kiuj agas kiel la gardistoj de Erotiko, donante al ĝi sian potencan subtenon. Antaŭe ili liberiĝis nur dum dormo, en sonĝoj, kiam li plu estis demokrato obeanta la leĝojn kaj sian patron. Sed nun, fariĝinte sklavo de Erotiko, kia li iam nur fojfoje estis en sonĝoj, tia li ĉiam estas vekiĝinte. Li malpermesas al si neniun fimurdon, nenian manĝaĵon, nenian agon. En li Erotiko tirane kaj tute sen limoj, vivante sen leĝoj, estante la sola reganto kvazaŭ estrante civiton, devigas lin aŭdace fari ĉion ajn kio subtenos lin kaj la tumulton en li. Ne gravas ĉu la origino de tio ŝuldiĝas al malbonaj kamaradoj, ĉu al similaj tendencoj liberigitaj en li mem. Tia estas la vivo de tia persono, ĉu ne?”

“Tiel estas.”

“Kaj,” mi daŭrigis, “se estas nur kelkaj tiaj personoj en civito sed plejparte la civitanaro estas prudenta, ili foriras por gardi alian tiranon aŭ por fariĝi dungitaj soldatoj se ie okazas milito. Se estas nur paco kaj trankvileco, ili restas en la civito kaj faras multajn malgrandajn krimojn.”

“Kiajn krimojn?”

“Nu, ili rabas, ŝtelas el domoj, priŝtelas promenantojn sur la strato, ŝtelas homojn. Foje, se ili parolas konvinke, ili denuncas honestulon, kaj false atestas, kaj akceptas subaĉeton.”

“Supozeble vi nomas ilin malgrandaj krimoj ĉar estas malmultaj krimuloj.”

“Ili estas malgrandaj, se oni komparas ilin kun la grandaj krimoj,” mi diris. “Ili ĉiuj estas nur krimetoj, se oni komparas ilin kun la aĉa stato kaj mizero de civito regata de tirano. Kiam en civito multaj tiaj personoj abundas kun siaj subtenantoj, kaj konsciiĝas pri sia abundo, tiam ili, kun la helpo de la stulteco de la publiko, faras tiranon el persono kiu pro sia karaktero estas plej vere kaj plej forte tiranema.”

“Kompreneble,” li diris, “ĉar li estus tiranego.”

“Se oni laŭvole cedus al li. Se la civito ne cedus al li, li punus sian patrion ĝuste kiel li punis siajn gepatrojn, se eble. Li punus ĝin alvokante siajn novajn akompanantojn kaj sklavigante la iam amatan ‘patrinion’—kiel nomas ĝin la kretanoj—al ili. Tiel li posedus kaj prizorgus sian patrion. Tio ja estas la celo de tia viro.”

“Tute certe.”

“Tiaj personoj akiras sian karakteron antaŭ ol partopreni en politiko,” mi diris. “Liaj kunuloj ĉefe flatas lin, pretaj ĉiumaniere servi lin. Se ili volas ion ili sendemande obeas lin. Ili ne hezitas fari kion ajn li deziras, kvazaŭ liaj plej intimaj amikoj. Akirinte kion ili volas ili ŝanĝiĝas.”

“Neeviteble.”

“Tiel ili pasigas sian tutan vivon havante neniun amikon, ĉiam nur mastroj aŭ sklavoj de iu alia. La tirana karaktero neniam gustumas liberecon kaj veran amikecon.”

“Prave.”

“Do ni prave karakterizus tiajn homojn kiel nefidindajn.”

“Certe.”

“Kaj ankaŭ laŭeble plej maljustajn, se ni antaŭe diskutis prave pri la naturo de justeco.”

“Nia diskuto estis prava.”

“Resume,” mi diris, “tia estas la plej malbona persono: Tion kion ni diskutis pri sonĝoj li faras vekiĝinte.”

“Tiel estas.”

“Do jen kiel estiĝas plej kompleta tirano kiam li fariĝas diktatoro. Kaj ju pli longe li vivas kiel tirano, des pli tirana li estas.”

“Neeviteble,” diris Glaŭkono, daŭrigante la diskuton.

“Kaj,” mi diris, “evidentiĝas ke ju pli malbonan karakteron oni havas des pli mizera oni estas. Kiu regas plej tirane, tiu efektive estas plej multe kaj plej longtempe mizera. Tion oni ĝenerale agnoskas.”

“Ankaŭ tio estas neevitebla,” li diris.

“Kaj ni konkludis ke la karaktero de tirano estas plej komparebla kun tiu de tiranisma civito. Demokrata persono estas plej komparebla al demokratia civito, kaj tiel plu.”

“Tiel estas.”

“Do oni povas kompari du urbojn rilate al iliaj justa karaktero kaj feliĉeco. Kaj oni povas sammaniere kompari personojn.”

“Certe.”

“Ni pripensu: Kian konkludon ni atingas se ni komparas la justecon en tiranisma civito kun tiu kiu estas regata kiel ni antaŭe diskutis?”

“Ili estas perfektaj maloj,” li respondis. “Unu estas plej bona kaj la alia plej malbona.”

“Mi ne demandos, kiun vi opinias la bona kaj kiun la malbona, tio estas evidenta,” mi komentis. “Sed ĉu vi same opinias pri feliĉeco kaj mizero? Kaj nin ne trompu simpla rigardo al la tirano aŭ la kelkaj personoj ĉirkaŭ li. Necesas observi la tutan socion, zorge ekzameni ĉion detale, kaj nur post tio estos eble fari konkludon.”

“Tio estas ĝusta propono,” li diris. “Kaj estas klare al ĉiu observanto ke tiranisma socio estas la plej mizera socio havebla, kaj socio regata laŭ nia sistemo estus la plej feliĉa.”

“Nu,” mi daŭrigis, “precize la samo estas direnda pri individuoj. Tian opinion akirus observanto povanta juĝi la karakteron de persono per kompreno kapabla penetri lin kaj ne, kiel infanoj, esti trompita de la eleganteco kiun la tirano montras al eksteruloj. Mi do supozas ke necesas zorge atenti la raporton de persono, kiu povas juĝi ĉar li loĝis kun la tirano kaj ĉeestis la enhejmajn eventojn, kiu scias kiel la tirano traktas ĉiun parencon sian, kaj vidis lin sen la masko[110] kiel ankaŭ dum la publikaj danĝeroj. Tian personon ni devus demandi pri la feliĉeco kaj la mizero de tirano kompare kun aliaj regantoj.”

вернуться

110

En la greka teksto la termino uzita de Platono signifas specife la maskon portatan de aktoro en tragedio.