Выбрать главу

“Ankaŭ tio estas nepre ekzamenenda,” li respondis.

“Ĉu ni mem pretendu havi tiajn kapablon kaj sperton, tiel ke ni povos respondi nian propran demandon?”

“Certe.”

“Konsideru ĉi tiel,” mi diris. “Memoru la similecon inter la socio kaj la civitano, tiel ke vi povos ekzameni kaj juĝi ĉiun karakterizaĵon.”

“Pri kiuj karakterizaĵoj vi parolas?” li demandis.

“Unue,” mi respondis, “pri la socio: Ĉu vi dirus ke ĝi estas libera aŭ sklavigita, kiam tirano regas?”

“Ĝi estas kiel eble plej sklavigita.”

“Tamen oni trovas en ĝi mastrojn kaj liberulojn.”

“Jes, sed nur, kelkajn,” li respondis. “Rigardante la tuton, oni devas agnoski ke la plejmulto, kaj certe la plej kapablaj, estas mizeraj sklavoj sen rajtoj.”

“Nu, se individuo similas al la socio,” mi diris, “devas esti sama aranĝo en li: Lia spirito devas esti plenigita per nesuperebla sklaveco kaj mallibereco. Ĝiaj plej kapablaj partoj estas sklavigitaj, kaj ilin regas la plej malfidinda, freneza parto.”

“Nepre,” li diris.

“Do ĉu vi nomus tian spiriton sklavigita aŭ libera?”

“Nu, klaras ke sklava.”

“Sklavigita civito regata de tirano malplej rajtas fari kion ĝi volas, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Kaj tirane regata spirito malplej kapablas fari kion ĝi volas, se temas pri la tuta spirito de persono. Absurdaj pasioj konstante tiras ĝin, tiel ke ĝi fariĝas plena de perturbo kaj bedaŭro.”

“Tio devas okazi.”

“Ĉu tiranisma civito estas neeviteble riĉa aŭ malriĉa?”

“Malriĉa.”

“Kaj ankaŭ tirana karaktero estas malriĉa kaj avida.”

“Jes,” li diris.

“Sekve tia civito kaj tia individuo devas esti timoplenaj.”

“Certe.”

“Ĉu eblus trovi pli lamentoplenan, ĝemoplenan, plorplenan, dolo- roplenan socion?”

“Neniel.”

“Ĉu vi supozas ke estus eble trovi pli de la samaj sentoj en iu alia homo ol tiu kiu estas freneze regata de tiranaj deziroj kaj pasioj?”

“Ne estus eble.”

“Mi kredas ke pro ĉi tiuj karakterizaĵoj kaj aliaj similaj, vi juĝis ke tiranismo estas la plej mizera el ĉiuj—-”

“Ĉu mi eraris?”

“Tute ne,” mi respondis. “Sed kion vi diras pri tiranspirita individuo rilate al la samaj karakterizaĵoj?”

“Li estas kiel eble plej mizera.”

“Pri tio vi eraras,” mi obĵetis.

“Kial?” li demandis.

“Mi ne kredas ke li estas la plej mizera homo.”

“Sed kiu, do?”

“Mi kredas ke vi akceptos ke ekzistas eĉ pli mizera.”

“Diru.”

“Mi parolas pri persono kiun trafas la misfortuno ne nur tiranspirite vivi, sed pro ia kaŭzo fariĝi tirano.”

“Supozende tio estas logika konsekvenco de tio kion ni diris.”

“Jes,” mi diris. “Sed ne sufiĉas supozi, kiam temas pri tiaĵo. Necesas zorge ekzameni la argumenton ĉar ni ekzamenas la plej gravan temon: Bona kaj malbona vivado.”

“Vi plene pravas,” li respondis.

“Do atentu kion mi diros, ĉar ŝajnas al mi ke necesas zorge konsideri ĝin.”

“Daŭrigu.”

“Konsideru riĉan civitanon kiu posedas multajn sklavojn. Tiu plej similas al tirano, ĉar li regas multajn personojn. La diferenco estas nur de kvanto.”

“Tia estas la diferenco.”

“Sed vi scias ke tiaj riĉuloj ne timas siajn sklavojn.”

“Kio timigus ilin?”

“Nenio,” mi respondis. “Sed ĉu vi scias kial?”

“Jes. La tuta socio helpas la individuajn civitanojn.”

“Tute prave,” mi diris. “Sed nun pripensu: Supozu ke iu dio prenus viron kiu posedas kvindek sklavojn aŭ eĉ pli, kaj ankaŭ lian edzinon kaj liajn infanojn, kaj metus ilin en dezerton kune kun liaj riĉaĵoj kaj sklavoj. Ĝi estus loko kie neniu liberulo pretas helpi lin. Ĉu vi opinias ke li tiam timus ke la sklavoj mortigos lin kaj liajn infanojn kaj lian edzinon?”

“Tiu timo obsedus lin,” li respondis.

“Do li devus dorloti kelkajn sklavojn, multon promesi al ili, kaj malvolonte liberigi ilin, tiel ke li dependus de la sklavoj, ĉu ne?”

“Se ne, ili murdus lin.”

“Kaj nun supozu,” mi diris, “ke tiu dio loĝigus najbarojn ĉirkaŭ lin, kiuj ne tolerus ke unu persono despotu je alia, sed se ili trovus tian personon ili plejfirme punegus lin.”

“Tio eĉ pliigus la danĝeron por li,” li respondis, “se ĉie ĉirkaŭ li malamikoj observadus lin.”

“Kaj en precize tia situacio estas tirano kian ni priparolis. Li estas plena de timoj kaj pasioj. Li estas la sola viro en la civito kiu ne povas vojaĝi kien ajn li deziras. Li ne povas spekti religiajn ceremoniojn laŭvole kiel la aliaj liberuloj. Li devas resti en sia domo kvazaŭ en prizono, ĝuste kiel virino, enviante la aliajn civitanojn kiuj povas laŭvole vojaĝi kaj spekti.”

“Estas ĝuste tiel.”

“Kaj komparate kun viro kiu nur interne de si estas aĉe regata, eĉ pli da malbono rikoltas tiu viro kiun vi nomis la plej mizera: La tirano kiu ne vivas kiel privatulo sed kiun la fatalo destinas tirane regi—li eĉ ne povas regi sin mem, sed li devas provi regi aliajn personojn. Estas kvazaŭ vi aranĝus la vivon de invalido aŭ paralizulo tiel ke li ne povas loĝi en sia hejmo sed devas esti profesia atleto aŭ soldato.”

“Via komparo estas bone elektita, Sokrato.”

“Do, mia kara Glaŭkono, li estas la plejsuferanto. Tirano suferas eĉ pli ol tiu persono kiun vi supozis plej mizera.”

“Tio estas evidenta.”

“Kontraŭe al la kutima supozo, la vero estas ke reala tirano estas reala sklavo kiu devas kiel eble plej multe flati kaj servaĉi la plej malbonajn personojn. Li neniam povas kontentigi siajn proprajn dezirojn. Se oni scias rigardi lian tutan karakteron, oni vidas ke li estas la plej mankohava, efektive la plej malriĉa, plena de timo dum sia tuta vivo, distordata de suferoj—se estas prave kompari la staton de civito kaj de individuo, kaj ja estas prave, ĉu ne?

“Certe ja estas prave.”

“Kaj ni ja devas aldoni pri tia viro tion kion ni antaŭe diris: Ke neeviteble li jam estas, kaj des pli fariĝas pro sia regado, envia, senfida, maljusta, senamika, sendia, hotelisto kaj drinkaĵservisto por ĉia malbono. Pro ĉio ĉi li estas plej danĝera por si mem, sed ankaŭ por siaj najbaroj.”

“Neniu kies menso funkcias ĝuste,” li komentis, “povus alie konkludi.”

“Decidu do,” mi diris. “Vi estu la juĝisto kaj decidu kiu estas plej feliĉa, kiu estas post tiu plej feliĉa, kaj simile, el niaj kvin kandidatoj— la reĝa, la timokratia, la oligarkia, la demokratia, kaj la tirana.”

“La decido estas facila,” li respondis. “Mi rangigas ilin precize laŭ tiu ordo rilate al virto, malbono, feliĉo, kaj mizero.”

“Ĉu ni do dungu heroldon?” mi demandis. “Aŭ ĉu mi mem proklamu ke la filo de Aristono juĝas ke la plej bona kaj plej justa estas la plej feliĉa—tiu estas la plej reĝa kiu regas sin mem; kaj ke la plej malbona kaj plej maljusta estas la plej mizera—tiu estas la plej tirana, kiu plej tirane regas sin mem kaj la civiton.”

“Tiel proklamu,” li respondis.

“Kaj ĉu mi aldonu,” mi demandis, “ke tio estas vera, negrave ĉu ĝi estas kaŝita disde ĉiuj homoj kaj dioj?”