“Sed Trasimaĥo,” mi diris, “ĉu vi kredas ke mi falsas viajn dirojn?”
“Certe,” li respondis.
“Ĉu vi vere kredas ke mi intence mistraktis vin per miaj demandoj dum la diskuto?
“Mi tute bone scias ke vi faris tion,” li diris. “Sed vi tute ne sukcesos. Vi nek povos nerimarkite mistrakti min, nek malkaŝe superforti min en la argumento.”
“Mi ne volus eĉ provi, kara amiko,” mi diris. “Sed por evitigi tion, diru klare: Ĉu vi uzas la vortojn ‘reganto’ kaj ‘superulo’ laŭ la vulgara senco aŭ laŭ la preciza difino kiun vi ĵus donis, kiam vi diras ke estas juste ke malsuperulo faru avantaĝon por la superanto?”
“‘Reganto’ laŭ la plej preciza difino,” li respondis. “Mistraktu kaj falsu se vi povos—mi ne postulas ke vi speciale komplezu min—sed vi ne povos.”
“Vi certe ne kredas ke mi estas tiom freneza,” mi diris, “ke mi provus razi leonon, aŭ falsi kion diras Trasimaĥo!”
“Vi ĵus provis ĝuste tion,” li respondis.
“Sufiĉe pri tio!” mi diris. “Diru al mi: Ĉu aŭtentika kuracisto, laŭ via ĵusa difino, estas persono kies celo estas kuraci malsanulojn aŭ akiri monon por si?”
“Persono kiu kuracas malsanulojn,” li diris.
“Kaj ĉu aŭtentika kapitano estas la direktanto de ŝipo, aŭ nur velisto?”
“Direktanto de ŝipo.”
“Mi ne kredas ke nur ĉar li veturas en la ŝipo ni konsekvence devas nomi lin velisto. Li havas sian titolon ‘kapitano’ ne pro sia velado sed pro la tekniko direkti ŝipon.”
“Vi pravas,” li diris.
“Nu, ĉu ne ekzistas io avantaĝa por ĉiu el tiuj personoj?”
“Certe.”
“Kaj,” mi diris, “ĉu la avantaĝo por ĉiu arto estas io alia ol esti kiel eble plej perfekta?”
“Kial vi demandas tion?”
“Estas kvazaŭ vi demandus al mi,” mi diris, “ĉu sufiĉas ke korpo estas korpo, aŭ ĉu ĝi havas bezonojn. Mi respondus: ‘Kompreneble ĝi havas bezonojn, ĝuste pro tio oni inventis la arton kuraci, por kiam korpo malbone fartas kaj ne estas kontentige ke ĝi restu kia ĝi estas. La arto de medicino estis eltrovita por provizi avantaĝon al ĝi’—ĉu vi opinias ke mi pravas pri tio, aŭ ne?”
“Vi pravas.”
“Ĉu la medicino mem havas difektojn? Aŭ ĉu iu alia arto ekzistas kiu bezonas ion ekstran—simile kiel okuloj bezonas vidon kaj oreloj aŭdon, kaj pro tio ekzistas bezono de arto atentanta tiajn aferojn kaj ebliganta ilin? Ĉu en iu arto ekzistas manko kiun ankoraŭ alia arto devas prizorgi, kaj tiu alia arto mem bezonas alian, kaj tiel plu senfine? Aŭ ĉu ĉiu arto jam havas sian propran utilon, kaj ne bezonas sin mem aŭ iun alian arton por provizi tion kio mankas? Tio estus ĉar neniu arto havas mankojn nek difektojn. Kaj ne decas ke iu arto serĉu avantaĝon por si, sed nur por tio pro kio ĝi ekzistas. Se ĝi estas valida, ĝi mem estas senmanka, senmakula, se ĝi estas tute tia, kia ĝi devus esti. Konsideru tion laŭ la ‘preciza’ difino: Ĉu jes, ĉu ne estas tiel?”
“Jes, ŝajnas esti tiel,” li respondis.
“Sekve,” mi diris, “medicino ne celas avantaĝon por si sed por korpo.”
“Jes,” li diris.
“Kaj la arto prizorgi ĉevalojn ekzistas por ĉevaloj. Neniu arto celas akiri avantaĝon por si—ĉar ĝi ne havas mankojn—sed nur por tio, kion ĝi pritraktas.”
“Efektive ŝajnas esti tiel,” li diris.
“Kaj, Trasimaĥo, la artoj estas la regantoj kaj superantoj de tio, por kio ili ekzistas.”
Li konsentis pri tio, sed tre malvolonte.
“Do neniu profesio celas aŭ ordonas avantaĝon por superulo, sed nur por tiu, kiu estas malsupera kaj regata de ĝi.” Li finfine akceptis tion, kvankam li klopodis disputi pri ĝi. Kiam li akceptis, mi diris: “Sekve, neniu kuracisto, agante kiel kuracisto, celas aŭ ordonas ian avantaĝon por si, sed nur por la malsanulo. Vi ja akceptis ke aŭtentika kuracisto estas prizorganto de korpoj, kaj ne monakiristo, ĉu ne?”
Li jesis.
“Kaj ĉu ni ne interkonsentis ke aŭtentika kapitano estas ‘direktanto de ŝipo’ kaj ne ‘ŝipano’?”
“Tiel ni interkonsentis.”
“Kaj tiu kapitano, tiu reganto, ne celas kaj ordonas avantaĝon por si sed por la ŝipanoj, liaj regatoj.”
Li malvolonte konsentis.
“Do, ĉu ne estas vere, Trasimaĥo, ke neniu alia reganto, negrave kion li regas, agante kiel reganto, celas aŭ ordonas avantaĝon por si sed nur por la regato kaj por kiu ajn li laboras? Ke li diras kion li diras, kaj faras kion li faras, konsiderante tiun personon kaj ties avantaĝon kaj bonstaton?”
Kiam ni atingis tiun parton de la argumento kaj estis klare al ĉiu ke la difino de moralulo estis tute malpruvita, anstataŭ respondi Trasimaĥo diris: “Diru al mi, Sokrato, ĉu vi havas vartistinon?”
“Kial?” mi demandis. “Ĉu vi ne devas respondi anstataŭ demandi ion tian?”
“Ĉar,” li diris, “ŝi vidas ke muko fluas el via nazo sed ŝi ne purigas ĝin. Vi neniam lernis de ŝi la diferencon inter ŝafoj kaj ŝafisto.”
“Kial vi diras tion?” mi demandis.
“Estas kvazaŭ vi imagas ke ŝaf- aŭ bov-paŝtistoj celas la bonsorton de la ŝafoj aŭ bovoj, ke ili grasigas ilin kaj prizorgas ilin kun tiu celo, anstataŭ por propra profito kaj por profito de la posedantoj. Vi supozas ke la regantoj de civitoj, la aŭtentikaj regantoj, ial konsideras siajn regatojn alimaniere ol ŝafojn, ke ili prizorgas ilin nokte kaj tage kun alia celo ol profiti pro ili. Vi tiom miskomprenas moralecon kaj la koncepton de kio estas morala, kaj malmoralecon kaj kio estas kontraŭmorala, ke vi ne scias ke moraleco kaj morala agado efektive ekzistas por la profito de alia persono—nome, por la profito de la superulo, la reganto. Sed ili estas por la malprofito de la servanto. Kaj estas inverse pri malmoraleco: Ĝi regas la stultajn moralulojn, ĉar la regatoj faras avantaĝon por la superanto kaj servas por prosperigi lin, neniel sin mem. Do, Plejstulta Sokrato, estas konstatende ke morala homo ĉiuokaze malsuperas malmoralulon. Unue, kiam temas pri partnereco: Se malhonestulo estas partnero de honestulo, kiam la partnereco finiĝis oni neniam trovas ke la honestulo ricevas pli ol la malhonestulo. Tute male. Kaj kiam necesas pagi impostojn en civito, honestulo pagas pli kaj malhonestulo malpli, kvankam oni impostas samajn sumojn. Kaj kiam temas pri enspezoj, honestulo gajnas neniom, sed malhonestulo gajnas multon. Kaj kiam ambaŭ regas, nu, la realo estas ke eĉ se la honestulo perdas nenion alian, tamen liaj propraj posedaĵoj suferas pro neglekto, kaj li tute ne profitas per la publika kaso, pro sia honesteco. Tial liaj familianoj kaj konatoj malamas lin, ĉar li rifuzas helpi ilin, pro sia honesteco.
“Por malhonestulo ĉio ĉi estas tute alia. Ni parolu pri tiu, kiun mi ĵus menciis, persono kapabla vaste profiti. Konsideru lin, se vi volas decidi ĉu estas pli avantaĝe esti honesta aŭ malhonesta. Vi plej facile konstatos, se vi ekzamenos la plej senmankan malhonestecon, kio plej prosperigas la malhonestulon kaj plej suferigas la viktimojn kiuj tute ne volas mem agi malhoneste. Temas pri tiranismo, kiu ne malgrandskale forprenas la posedaĵojn de aliaj personoj—ĉu sanktajn, ĉu profanajn, ĉu privatajn, ĉu publikajn—sed grandskale. Se oni ne sukcesas kaŝe malhonesti rilate al nur unu ageto tia, puno kaj malhonoro trafas onin—ĉar homoj kiuj faras unuopajn krimojn estas kondamnataj kiel templorabistoj kaj homŝtelistoj kaj domrabistoj kaj fraŭdistoj kaj ŝtelistoj—sed se oni ne nur prenas la posedaĵojn de la civitanoj sed ankaŭ ŝtelas kaj sklavigas la civitanojn mem, nu, anstataŭ esti tiel kondamnita oni estas aklamata kiel beata, benita, ne nur de la civitanoj sed ankaŭ de ĉiuj aliaj personoj kiuj ekscias ke oni faris tiel kompletan maljustecon. Oni ne malrespektas malhonestecon pro timo fari ĝin, sed pro timo suferi pro ĝi. Sekve, Sokrato, malhonesteco estas pli forta kaj pli libera kaj pli potenca ol honesteco, kiam ĝi estas sufiĉe ampleksa. Tial mi diris en la komenco ke moraleco signifas fari profiton por la superulo, kaj malmoraleco signifas ke oni faras profiton kaj avantaĝon por si mem.”