Выбрать главу

“Do,” mi diris, “kiam ĝojo ĉesas la plezuro de sereneco cedas al doloro.”

“Eble,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “sereneco, kiun ni ĵus trovis inter la ekstremoj, partoprenas en ambaŭ: Sufero kaj plezuro.”

“Tiel ŝajnas.”

“Sed ĉu estas eble ke kio estas nek la unua, nek la alia, fariĝas ambaŭ?”

“Mi kredas ke ne.”

“Kiam kaj plezuro kaj doloro okazas en la psiko temas pri labilaj emocioj, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Kaj ni trovis ke se okazas nek plezuro nek doloro, oni estas serena, tio estas, inter tiuj du ekstremoj.”

“Jes, ni trovis tion.”

“Ĉu, do, estas ĝuste diri ke plezuro signifas ne sperti doloron, aŭ ke ne ĝoji signifas suferi?”

“Neniel.”

“Do ne vere estas tiel,” mi diris, “sed nur ŝajnas esti tiel. Sereneco nur ŝajnas plezura kiam oni komparas ĝin kun doloro. Kaj ĝi nur ŝajnas dolora kiam oni komparas ĝin kun plezuro. Sed neniu el tiuj ŝajnoj estas efektive vera, male nur truko.”[112]

“La argumento indikas tion.”

“Rigardu la plezurojn,” mi diris, “kiuj ne originas post sufero, por ke vi ne plu supozu ke plezuron okazigas la ĉeso de doloro, nek doloron la ĉeso de plezuro.”

“Kaj kie, do, mi trovos tiujn plezurojn? Kiuj ili estas?”

“Nu, ekzistas multaj,” mi diris. “La plej klara ekzemplo estas la plezuro kiu rezultas kiam oni flaras odorojn. Ne necesas ke unue okazu doloro por ke tiu plezuro subite estiĝu kaj eĉ estu nekredeble intensa. Kaj kiam ĝi ĉesas tio kaŭzas neniun doloron.”

“Tute vere,” li diris.

“Do ni ne rajtas konkludi ke absoluta plezuro konsistas el la ĉeso de doloro, nek ke absoluta doloro okazas pro ekĉeso de plezuro.”

“Vi pravas.”

“Paradokse,” mi diris, “la tiel nomitaj korpaj plezuroj ĉefe konsistas el la ĉesigo de doloro.”

“Jes.”

“Kaj tio validas ankaŭ rilate al anticipo je estontaj plezuroj kaj doloroj.”

“Prave.”

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kiaj estas tiuj doloroj kaj al kio ili estas kompareblaj?”

“Diru.”

“Ĉu vi akceptas,” mi demandis, “ke en la naturo ekzistas supro, malsupro kaj mezo inter ili?”

“Jes.”

“Ĉu vi supozas ke persono kiu estus levita al la mezo kredus ion alian ol ke li supreniris? Kaj starante en la mezo, rigardante malsupren al sia antaŭa loko, ĉu li kredus ion alian ol ke li nun estas supre? Tamen li ankoraŭ ne vidis la veran supron.”

“Je Zeŭso!” li respondis. “Mi ne supozas ke li povus kredi aliel.”

“Sed,” mi diris, “se li estus retroportita li kredus ke li estis portita malsupren kaj li pravus pri tio.”

“Certe.”

“Kaj li havus tiujn kredojn ĉar li neniam spertis tion kio estas vere la supro, aŭ la mezo, aŭ la malsupro?”

“Evidente.”

“Ĉu do estas mirige ke personoj kiuj neniam spertis la veron pri multaj aferoj miskredus pri plezuro kaj doloro kaj la meza stato? Sekve kiam ili devus sperti suferon ili prave kredus ke ili vere suferas. Sed kiam ili forlasis la suferon kaj atingis la mezan staton, ili firme kredus ke ili trovis absolutan plezuron. Estas kvazaŭ ili rigardus nigron kaj poste grizon, neniam spertinte blankon. Ili same trompiĝas kiam ili unue suferas kaj poste ne suferas, sed neniam spertis plezuron.”

“Je Zeŭso!” li diris. “Tio estas tute ne miriga. Mirige estus se ili ne tiel trompiĝus.”

“Nun pripensu,” mi diris. “Ĉu malsato kaj soifo kaj tiaj aferoj estas manko de io bezonata de la korpo?”

“Jes.”

“Kaj nescio kaj malprudenteco estas manko de io bezonata de la menso?”

“Certe.”

“La mankojn nuligus manĝado kaj kompreno.”

“Tiel estas.”

“Ĉu kio estas reala, aŭ kio estas nereala, plenigus la mankojn?”

“Klare ke kio estas reala.”

“Nu kiu kategorio, laŭ via opinio, plej partoprenas en la Realo: Tiu kiu rilatas al pano kaj drinkaĵoj kaj viando, aŭ tiu kiu rilatas al percepto de la Vero kaj kompreno kaj inteligento kaj, ĝenerale, ĉiu spirita kvalito? Juĝu ĉi tieclass="underline" Ĉu la Realo temas pri kio estas eterne konstanta, senmorta kaj plene vera—kio estas tia kaj ekde la origino estas tia? Aŭ ĉu vi opinias ke la Realo temas pri kio estas ĉiam ŝanĝiĝanta, mortas—kio estas tia kaj estas de la origino tia?” (“Estas evidente ke kio estas eterne konstanta.”

“Ĉu kio estas per si mem eterna estas io alia ol tio pri kiu oni akiras scion?”

“Tute ne.”

“Ĉu io alia ol la Vero mem?”

“Neniel.”

“Kio ne estas Vera ne estas Reala.”

“Devas esti tiel.”[113]

“Do, resume, kio koncernas la subtenon de la korpo estas malpli vera kaj malpli reala ol kio koncernas la subtenon de la spirito.”

“Certe.”

“Kaj ĉu vi konsentas ke tio same validas rilate al la korpo kaj la spirito mem?”

“Jes, mi konsentas.”

“Do ĝenerale: Se io pli Reala estas plenigita per io pli Reala, ni devas konkludi ke la plenigado mem estas pli Reala—se ni faras komparon inter tio kaj malpli realaj aferoj plenigitaj per malpli realaj aĵoj.

“Certe.”

“Nu, se ni spertas plezuron kiam ni pleniĝas per kio estas materie bezonata, ni spertas eĉ pli da veraj plezuro kaj ĝuo kiam ni estas plenigitaj per io pli Reala. Alivorte: Kiam io estas malpli reala, ĝi estas plenigita malpli vere kaj certe kaj la rezultanta plezuro estas malpli fidinda kaj vera.”

“Tio estas neevitebla konkludo.”

“Do personoj kiuj ne spertis prudentecon kaj indecon kaj parto- prenas nur en festoj kaj tiaĵoj, dum sia tuta vivo nur moviĝas konstante supren kaj suben inter la plej malalta kaj la meza niveloj, laŭ la analogio de la tri niveloj. Al ili mankas konscio pri la vere plej alta nivelo, ili neniam vidas nek atingas ĝin; ili ne pleniĝas per la Realo nek gustumas aŭtentikan, puran Veron. Anstataŭe kvazaŭ brutoj ili konstante rigardas malsupren, klinas la kapon malsupren super la tabloj kvazaŭ mordante herbon kaj koitas kaj avide batas unuj la aliajn per ŝtalaj piedoj kaj kornoj, mortigante pro sia avido, ĉar ili ja ne povas plenigi sin per malrealaĵoj kiuj ne ekzistas.”

“Vi elegante orakolas pri la vivo de ordinarulo, Sokrato,” komentis Glaŭkono.

“Nu, ĉu la plezuroj kaj la doloroj ne estas maleviteble intermiksitaj, nur trukaj reflektaĵoj de vera plezuro kolorigitaj kaj kune apudmetitaj tiel ke ili ŝajnas plej kontrastaj? Kaj per tio ili naskigas frenezan amoremon en stultuloj kiuj rivale batalas—kiel, laŭ Stesiĥoro, oni batalis por fantomo de Heleno, en Trojo, nesciante la veron.”[114]

“Vi certe pravas.”

“Kion do pri la emocioj? Ĉu ne devas esti same? Kiam iu agas tiel, enviplene honoravida, perforte venkavida, ambicie malkontenta? Kiam li postkuras sinsatigon je honoro kaj venko kaj ambicio tute malsaĝe kaj stulte?”

“Vi ankoraŭ estas tute prava.”

“Tiukaze,” mi diris, “ni kuraĝe diru ke rilate al emocioj kiaj akiravido kaj venkavido, se ili sekvos scion kaj logikon kaj nur postkuros plezurojn kiujn prudento rekomendas ili atingos plezurojn tiel verajn kiel estos eble. Se ili akceptos esti gvidataj de la Vero ili atingos tion kio decas por ili—ĉar kio estas plej bona estas plej deca, ĉu ne?”

“Nepre plej deca,” li respondis.

“Do se la tuta psiko akceptos ke la fi lozofa parto gvidu kaj la diversaj partoj ne interbatalados, sed ĉiu parto plenumos siajn proprajn taskojn juste, ĉiu parto ricevos la plej bonajn kaj laŭeble plej verajn plezurojn taŭgajn por ĝi.”

“Sendube.”

вернуться

112

Mi kvazaŭ-anakronisme uzas ĉi tiun kinofilman terminon ĉi tie, memorige al la parabolo pri la kaverno, en kiu oni vidas nur ŝajnaĵojn, uzita en la komenco de parto sep de La Respubliko.

вернуться

113

La senco de la greka teksto kies traduko aperas inter krampoj estas ne tute klara kaj la traduko estas parte konjekto. Platono ŝajne volas diri ke vera scio povas temi nur pri kio estas eterne reala, eterne daŭra. Li en aliaj (postaj?) dialogoj detale diskutas sian koncepton pri arketipoj, ke en la ekstermonda, ekstertempa, Realo kiu estas eĉ pli reala ol la ĉefdio Zeŭso mem troviĝas la vera esenco de ĉio spirite Vera. Pluraj ekspertoj pri Platono opinias ke li (aŭ Sokrato) konis la budhisman instruon pri nirvano kaj klopodas esprimi similan vidpunkton. En ĉi tiu traduko mi majuskligas la vortojn Vero/a kaj Realo/a kiam ŝajnas ke Platono volas emfazi tiun “Scion kiu superas ĉiun ordinaran scion”. Ni denove memoru la parabolon pri la kaverno: laŭ la vidpunkto de la personoj katenitaj en la kaverno, la ombroj kiujn ili vidas estas realaj—kaj tio estas vera, se ni konsideras nur ilian sperton kaj nenion alian. Sed tiu persono kiu liberiĝis de la katenoj kaj eliris en la eksteran mondon trovas ke ekzistas realo kiun la kavernuloj tute ne povas koncepti. Se ni aplikas tion al la materia mondo kaj la spirita Realo, la aĵoj de la materia mondo estas relative realaj—niaj manĝaĵoj, drinkaĵoj kc. ja ekzistas. Sed se ni komparas tion kun la spirita mondo, ni ekkonscias ke spiritaĵoj estas pli realaj kaj ni devas ŝanĝi nian koncepton pri kio efektive estas Reala. Laŭ Platono, kiu diskutos la temon en parto 10 de La Respubliko, niaj korpoj manĝas, trinkas, vivas, pereas, mortas, disiĝas, do estas nur relative realaj. Sed la spirita parto de homo ricevas sian propran spiritan “plenigaĵon”, estas eterne daŭra, ne spertas morton kaj pli vere meritas la adjektivon “reala”.

вернуться

114

Stesiĥoro (c. 610-C.555 a.K.) estis poeto siatempe fama, sed nur proksimume cent versoj da poezio lia plu ekzistas. Platono aliloke (en sia dialogo Fajdros St. 243a kaj en la eble neaŭtentika Letero numero 3, St. 319e) diras ke pro sia mensogo pri la Troja batalo, Stesiĥoro blindiĝis kaj reakiris sian vidkapablon nur kiam li publike konfesis sian eraron. La dramisto Eŭripido en sia dramo Helena (412 a.K.) uzas tiun parton de la poemo de Stesiĥoro kiel bazon por la intrigo en sia dramo. Ĉar la originala poemo de Stesiĥoro kontraŭis la rakonton de Homero, kies verkojn oni kredis sanktaj, oni supozis ke Dioj blindigis Stesiĥoron pro la blasfemo.