Выбрать главу

“Sed kiam unu el la aliaj du partoj regas, ĝi ne sukcesas trovi propran plezuron kaj ĝi devigas la aliajn du partojn postkuri nepropran, neveran plezuron.”

“Tiel estas,” li diris.

“Kaj ĉu plej efektivigus tion la parto kiu estas plej malproksima de filozofio kaj logiko?”

“Certe.”

“Kaj kio estas plej malproksima de logiko estas same malproksima de la leĝoj kaj bonordo?”

“Klare.”

“Kaj montriĝis ke plej malproksimaj estas la seksaj kaj tiranemaj tendencoj?”

“Certe.”

“Kaj plej proksimaj estas la reĝaj, ordemaj?”

“Jes.”

“Do ŝajnas al mi ke la tiranaj tendencoj situas plej malproksime de veraj, decaj plezuroj kaj la reĝa tendenco estas malplej for.”

“Devas esti tiel.”

“Kaj tial tirano vivas plej mizere kaj reĝo plej feliĉe.”

“Nepre devas esti tiel.”

“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kiom pli mizere vivas tirano ol reĝo?”

“Vi devos informi min,” li respondis.

“Montriĝis ke ekzistas tri specoj de plezuro. Unu estas aŭtentika, la aliaj estas malaŭtentikaj. Tirano transpaŝas inter la neaŭtentikajn, fuĝante de la leĝoj kaj de logiko, kaj ekloĝas kun sklavecaj gardantaj plezuroj. Ne estas facile kalkuli kiom maladekvata li estas, sed ni povas provi.”

“Kiel?” li demandis.

“La tirano situas en tria pozicio, for de oligarko. En la mezo, inter ili, estas demokratiulo.”

“Jes.”

“Se tio estas vera, la konsekvenco estas ke la plezuro de tirano estas trioble pli distanca de la Vero ol la plezuro de oligarko.”[115]

“Estas tiel.”

“Kaj oligarko estas simile tria, post la reĝa homo, se ni identigas regadon fare de la plejbonulo kaj regadon fare de reĝo.”

“Jes, oligarko estas tria.”

“Do matematike, tirano situas trioble trifoje for de Vera Plezuro.”

“Ŝajnas ke tiel estas.”

“Do ŝajnas,” mi diris, “ke la kalkulo de la distanco de la imitaĵo de la plezuro de tirano estas kvadrata numero.”

“Ĝuste tio.”

“Do triagrada numero klare indikas la matematikan longecon de la distanco.”

“Estas klare al matematikisto,” li diris.

“Se oni rigardas el alia direkto la mezuron de la distanco inter la vera feliĉo de la reĝo kaj de la tirano, oni trovas ke la reĝo estas sepcent-dudek-naŭ-oble pli feliĉa ol la tirano kaj la tirano samoble pli malfeliĉa ol la reĝo.”[116]

“Vi kalkulas eksterordinare nekredeblan distancon inter la justulo kaj la maljustulo,” li diris, “rilate al plezuro kaj sufero!”

“Tamen ĝi estas ĝusta kaj taŭga kalkulo de la vivo, se oni konsideras la kvanton da tagoj kaj noktoj kaj monatoj kaj jaroj.”

“Tute ĝusta,” li diris.

“Nu, se la feliĉo de bona justulo tiom superas tiun de malbona maljustulo, la eleganteco kaj beleco kaj dececo de la vivo de justulo estas eĉ nekredeble pli grandaj.”

“Nekredeble pli, jes, je Zeŭso!” li diris.

“Bone,” mi diris. “Fininte tiun argumenton ni nun reiru al la originala celo de nia argumento. Estis dirite ke maljustulo kiu perfekte maljustas kvankam oni kredas lin justa, profitas. Mi kredas ke tio estis dirita.”

“Jen kion oni proponis.”

“Do nun ni diskutu kun la proponinto, ĉar ni finis nian ekzamenon de maljusta kaj justa agadoj kaj iliaj karakteroj.”

“Kion ni diru?”

“Ni prezentu konceptan bildon de la homa psiko, por ke tiu proponinto vidu kia estas la sekvo de lia propono.”

“Do kia estas tiu bildo?”

“Ĝi estas simila,” mi respondis, “al la malnovaj legendaj estaĵoj: La Ĥimeroj kaj Scilaj kaj Cerbero kaj la multaj aliaj kiuj laŭdire konsistis el pluraj specioj kunmetitaj.”

“Ja ekzistas tiaj legendoj.”

“Nun imagu multspecian, multkapan beston. La kapoj ĉirkaŭ ĝi estas de sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj kaj ĝi povas ŝanĝi kaj produkti ilin laŭvole.”

“Estas malfacila tasko formi ĝin,” li diris. “Tamen, ĉar pensoj estas pli facile formeblaj ol vaksaj kaj alispecaj skulptaĵoj, supozu ke ĝi estas imagata.”

“Imagu ankaŭ leonon kaj personon. La besto estu pli granda ol la leono.”

“Tio,” li diris, “estas facila. Mi imagas.”

“Nun kunmetu ilin por formi unu beston el ili.”

“Ili estas kunmetitaj,” li diris.

“Donu al ili la eksteran aspekton de homo, tiel ke rigardanto ne povanta vidi la internon sed nur la eksteron vidos homon.”

“Tion mi faris.”

“Ni parolu al la persono kiu kredas ke ĉi tiu homo profitas per maljusteco kaj ke esti justa ne valoras al li. Ni diru ke li pretendas ke oni profitas nur kiam oni festenigas la multspecian beston kaj fortigas la multspecian beston kaj la leonon kaj ĉion rilatantan al la leono, dum oni malsatigas kaj malfortigas la homon, tiel ke lin tiras ien ajn unu el la aliaj bestoj laŭ sia volo. Ke li tute ne provas kutimigi ilin, unu al la alia, nek amikigi ilin. Ke li lasas ilin mordi unu la alian kaj kontraŭ- batali kaj manĝi unu la alian.”

“Jes,” li diris, “tio estas precize tio kion signifas laŭdi maljust- econ.”

“Inverse: Diri ke justeco profitigas, signifas ke oni devus fari kaj paroli tiel ke la homo interne de la homo plifortiĝas, tiel ke li povas paŝti la multspecian beston kaj mildigi ĝin kaj malsovaĝigi ĝin— malebligante ke la sovaĝeco kresku, dum li aliancas sin kun la leono kaj prizorgas ĉion komune, amikigante ilin, unu kun la alia kaj kun si mem.”

“Jes,” li diris, “precize tion signifas laŭdi justecon.”

“Do ĉiurilate oni pravas kiam oni laŭdas justecon, kaj oni malpravas kiam oni laŭdas maljustecon. Rilate al feliĉo kaj reputacio kaj profito, pravas la persono kiu ĝuste laŭdas justecon; kiu mallaŭdas ĝin malprofite kaj senscie mallaŭdas.”

“Precize tiel ŝajnas al mi,” li diris.

“Ni konvinku lin per milda persvado—ĉar li ja ne laŭvole faras erarojn. Ni demandu, ‘Kara amiko, ĉu ni prave diras ke bonaj kaj malbonaj kutimoj estiĝas ĉi tieclass="underline" La bonaj devigas la sovaĝecon en ni obei la homan—eĉ la dian—karakteron nian? Kaj ke la malbonaj sklavigas la kulturitan karakteron en ni al la sovaĝa parto?’ Li konsentos, ĉu ne?”

“Jes, se li aŭskultos min,” li respondis.

“Do ĉu povas esti ke, laŭ nia diskuto, iu povus profite akiri oron maljuste? Ĉar tio necesigus ke prenante la oron li sklavigus la plej bonan parton de si al la plej malfidinda. Se li akceptus oron pro sklavigo de sia filo aŭ filino al sovaĝaj malbonuloj, li ne sentus ke li tial profitis, negrave kiom da oro li ricevus. Se oni senkompate sklavigas la plej dian parton de si al la plej maldia kaj plej abomeninda parto, tio ja estas plej mizera sindetruo, eĉ pli ol kiam Erifilo akceptis donacon de kolĉeno kiel pagon por la vivo de sia edzo.”[117]

“Multe plej mizera,” diris Glaŭkono, “se mi respondu al vi por li.”

“Ĉu vi akordas ke malmoraleco estas de ĉiam malaprobata ĉar ĝi transdonas tro multe da potenco al la terura, granda, multforma besto?”

“Klare,” li respondis.

“Krome malcedemo kaj malkontento estas malaprobataj ĉar pro ili la leoneco kaj serpenteco en ni kreskas kaj intensiĝas maldece?”

“Certe.”

“Kaj luksamo kaj malpersistemo estas simile malaprobataj ĉar ili malstreĉas onin ĝis oni perdas sian kuraĝon.”

“Sendube.”

“Kaj estas simile pri flatado kaj malliberaleco kiam ili dediĉas niajn pasiojn al la ĥaoskaŭzanta besto kaj pro ĝia nesatigebla avido je mono, per insultoj ili kutimigas ĝin ekde juneco fariĝi simio anstataŭ leono.”[118]

вернуться

115

Ĉar la Vero estas pretermonda arketipo, neniu terloĝanto povas sperti la Veran Plezuron mem sed nur imitaĵon. Sed ekzistas kvin gradoj de imitaĵoj, ĉiu iom pli for de la Vero laŭ la ordo de homaj specoj: filozofia reĝo, honorokrata, oligarkia, demokrata kaj tirana. (Vidu 545.)

вернуться

116

T.e. 3x3=9, 9x9=81, 81x9=729. Ne estas klare kial oni kvadratigas kaj kubigas.

вернуться

117

En la dramo Sep Kontraŭ Tebo de Esĥilo.

вернуться

118

Estas neklare ĉu ĉi tie Platono identigas la multspecian beston kaj la leonon, aŭ ĉu la lasta frazo devas esti tradukita: “…kaj per insultoj ili kutimigas la leonon ekde juneco fariĝi simio”.