Выбрать главу

“Jes, la aspekton de lito,” li diris.[121]

“Nu kion pri lito farita de ĉarpentisto? Ni ja ĵus diris ke li ne konstruis la koncepton ‘lito’ kiun ni plejprave nomus Lito, sed nur konkretan liton.”

“Tio estis dirita.”

“Se li ne faras Veran Liton, li do ne faras Realaĵon, sed nur ion similan al Realaĵo. Se iu diras ke la fabrikaĵo de tiu litfaristo aŭ de alia metiisto estas plene Reala, li eraras, ĉu ne?”

“Neniu akceptanta nian argumenton povus kredi ke li ne eraras,” li diris.

“Do ne estas mirige ke la materialaĵo estas nur kvazaŭ ombro de la Vero.”

“Vi pravas.”

“Ĉu,” mi demandis, “vi deziras ke ni konsideru la naturon de imitado, surbaze de tia ekzemplo?”

“Se vi deziras tion.”

“Nu, ekzistas tri specoj de litoj. La unua estas la esenca naturo de lito. Mi kredas ke ni devus konkludi ke Dio faris ĝin.”

“Neeviteble.”

“La dua speco de lito estas kion ĉarpentisto faras.”

“Jes,” li diris.

“Kaj la tria speco estas kion pentristo faras.”

“Tiel estas.”

“Do la pentristo, la ĉarpentisto kaj Dio respondecas pri la tri specoj de litoj.”

“Jes, tri.”

“Do Dio, aŭ pro sia volo aŭ pro ia neceso, faris nur unusolan liton en la Reala Naturo. Li faris nur unusolan kaj ne du aŭ pli. Efektive, povus Ekzisti nur unu.”

“Kial?” li demandis.

“Ĉar se li ja estus farinta du, Ekzistus[122] Prototipo, de kiu tiuj du estus ekzemploj kaj tiu Prototipo estus la Vera Lito.”

“Vi pravas,” li diris.

“Mi kredas ke Dio sciis tion. Ĉar li volis esti Vera kreinto de Vere Ekzistanta Lito kaj ne de nur ekzemplo de lito, li estigis nur unu.”

“Mi supozas ke tiel estas.”

“Ĉu vi konsentas ke ni nomu Dion la Kreinto?”

“Tio estas prava,” li respondis, “ĉar li ja ekzistigis la naturon ne nur de litoj sed de ĉio.”

“Nu, ĉarpentisto konstruas liton.”

“Jes.”

“Ĉu pentristo ankaŭ estas metiisto kaj konstruas liton?”

“Tute ne.”

“Do kion ni ja povas diri pri lia lito?”

“Laŭ mia opinio,” li diris, “plej ĝuste estus diri ke li imitas la konstruaĵon faritan de tiuj metiistoj.”

“Bone,” mi diris. “Do laŭ vi, artisto estas triaranga, du nivelojn sub la Realo.”

“Certe,” li diris.

“Kaj estas same pri tragedipoeto. Kiam li nur imitas, li estas sur la tria nivelo, sub la Reĝo kaj Vero. Estas simile pri ĉiu artisto.”

“Sendube vi pravas.”

“Do ni interakordas pri imitistoj. Nun respondu pri pentristo. Ĉu, laŭ via opinio, li provas imiti la Veran Naturon de ĉio, aŭ nur aĵojn faritajn de metiistoj?”

“Nur aĵojn faritajn de metiistoj.”

“Aĵojn kiaj ili estas? Aŭ kiaj ili aspektas? Ankaŭ tio estas diskutenda.”

“Mi ne komprenas.”

“Nu, pensu pri lito. Se vi rigardas ĝin de la flanko kaj de unu fino kaj de alia perspektivo, ĉu ĝi ŝanĝiĝas? Aŭ ĉu nur estas ke ĝi havas plurajn aspektojn. Kaj same pri ĉio alia.”

“Jes, vi pravas. Ĝi aspektas diference, sed ĝi mem tute ne ŝanĝiĝas.”

“Do nun konsideru: Kion faras pentrado? Ĉu ĝi montras la Veran Naturon de tio kion ĝi imitas? Aŭ nur aspekton? Ĉu ĝi imitas la Veron aŭ nur fenomenon?”

“Fenomenon,” li respondis.

“Do imitado estas tre for de la Vero kaj ŝajne pro tio ĝi trafas nur parton, la videblan parton de tio kion ĝi imitas. Ekzemple, portretisto pentras por ni ŝufariston aŭ ĉarpentiston, aŭ alian metiiston kvankam li havas absolute neniom da kompreno pri iliaj metioj. Tamen lerta portreto de ĉarpentisto povas trompi infanojn kaj malsaĝulojn se ĝi estas malproksima de ili, tiel ke ili kredas ĝin ne nur bildo sed vera persono.”

“Jes ja.”

“Nu, mia amiko, mi kredas ke nia konkludo pri ĉiuj tiuj imitistoj devas esti ke kiam iu raportas al ni ke li renkontis personon kiu kapablas ĉiujn metiojn kaj scias pli pri ĉiu metio ol ĉiu alia persono, nu tiu raportanto estas nur simplulo kaj sendube lin trompis iu ĉarlatana imitisto. Li kredis tiun ĉarlatanon ĉar al li mem mankas kapablo distingi inter scio, malscio kaj imitado.”

“Tio estas tute vera.”

“Nun ni devas ekzameni la arton de tragedio kaj ĝian majstron Homero, ĉar estas dirate ke tiuj personoj scias la detalojn de ĉiu metio, do bona poeto, por bone poezii pri siaj temoj, scias ĉion pri ĉiuj homaj virtoj kaj malbono, kaj de religio—ĉar alie li ne povus poezii. Necesas enketi ĉu personoj kiuj renkontis tiujn imitistojn trompiĝis kiam ili vidis ties verkojn kaj ne komprenis ke temas pri trianivelaj diraĵoj kaj ne la Vero kaj ke estas facile tiel verki sen scii la Veron—ĉar temas pri nur bildoj kaj ne pri la Realo—aŭ ĉu oni pravas kaj bonaj poetoj efektive profunde scias tion, kion la publiko opinias bone dirita?”

“Certe tio estas ekzamenenda,” li diris.

“Nu, ĉu vi opinias ke se iu povus fari kaj modelon kaj bildon de la modelo, li vere fervore preferus dediĉi sian vivon al la farado de la bildoj?”

“Ne.”

“Laŭ mia opinio, se li havus veran scion pri la aferoj kies bildojn li preparas, li multe pli fervore dediĉus sian atenton al tiuj aferoj anstataŭ la bildoj. Li provus postlasi memorojn pri siaj honorinda agado kaj li multe preferus esti laŭdata al esti laŭdanto.”

“Mi akordas,” li diris, “ĉar la honoro kaj avantaĝo estas nekompareble pli grandaj.”

“Do ni ne serĉu respondon de Homero aŭ de iu alia poeto pri aliaj aferoj. Ni ne demandu ĉu iu el ili estis kuracisto anstataŭ nur imitanto de la vortoj de kuracistoj. Ni ne demandos kiuj el la klasikaj aŭ modernaj poetoj efektive kuracis personojn simile al Asklepio, aŭ postlasis medicinajn trovaĵojn por postaj generacioj kiel li. Kaj ni ne demandos ilin pri iu alia fako, ni ne atentos ilin. Sed kiam Homero provas paroli pri plej gravaj kaj granDiozaj aferoj, pri militoj kaj milita strategio kaj administracio de civitoj kaj la edukado de homoj, ni ja rajtas demandi: ‘Amiko Homero, se vi ne estas tri nivelojn for de la Vero, se vi ne faras nur bildojn, se vi ne estas simple imitanto laŭ nia difino, se vi ja estas sur la dua nivelo, se vi vere estas kompetenta diri kiaj agadoj plibonigas aŭ malbonigas homon dum lia privata vivo kaj lia publika vivo, diru al ni kiun civiton vi plibonigis simile al Likurgo rilate al Lacedomono kaj aliaj rilate al multaj civitoj grandaj kaj malgrandaj? Kiu civito proklamas vin kiel sian bonan leĝfarinton prosperigan? Italio kaj Sicilio ja nomas Ĥarondon, kaj ni Solonon[123]. Kiu civito nomas vin?’ ĉu li povus respondi?”

“Mi kredas ke ne,” respondis Glaŭkono. “Eĉ la admirantoj de Homero ne povus respondi.”

“Nu, ĉu vi povas memori sukcesan militon gviditan de li aŭ pri kiu li estis konsilisto?”

“Ne.”

“Ĉu li estas fama pro siaj lertaj inventaĵoj, simile al Taleso en Mileto aŭ Anaĥarsio en Scitio?[124]

“Nenion tian li faris.”

“Nu se li ne estis publika gravulo, ĉu oni diras ke Homero private fondis lernejon dum sia vivo, en kiu disĉiploj studis celante komuniki al venontaj generacioj lian vivfilozofion? Tiel Pitagoro tiom famiĝis kaj liaj disĉiploj ankoraŭ nun parolas pri pitagora vivmaniero kiu distingas ilin de la cetera publiko.”

“Neniu diras tion pri Homero,” li respondis. “Efektive, Sokrato, lia kamarado Kreofilo estis eĉ pli ridinda ol sia nomo[125] rilate al sia edukado, se oni parolas la veron pri Homero. Ĉar oni diras ke li tute malatentis lin dum sia vivo.”

вернуться

121

Ĉi tiu temo estis priargumentita en 507.

вернуться

122

En ĉi tiu sekcio mi plu uzas majusklon kiam la teksto temas pri la preterkosma Realo. Do “Ekzistus” = havus Veran, eternan Ekziston.

вернуться

123

Likurgo (ĉ. 9a aŭ eble 7a jarcento a.K.) estis laŭlegende la aŭtoro de la leĝaro de Lacedemono = Sparto. Pri Ĥarondo nenio estas sciata. Solono (ĉ. 600 a.K.) estis grava politikisto kaj socireformisto en Ateno.

вернуться

124

Taleso (ĉ. 6a jarcento a.K.) laŭdire prognozis la suneklipson de 586 a.K. Li estis fama geometro kaj filozofo. Anaĥarsio (ĉ. 6a jarcento a.K.) estas legenda persono, pri kio nenio certa estas sciata.

вернуться

125

La nomo signifas “viandulo”.