“Certe.”
“Estas do dezirinde ke poezio revenu, se ĝi povas defendi siajn melodion kaj ritmon.”
“Tute certe.”
“Ni permesu ke ĝi havu ĉampionojn, personojn kiuj mem ne estas poetoj sed kiuj amas poezion. Ili pledu por ĝi en prozo, montrante ke ĝi estas ne nur plaĉa sed ankaŭ utila por la socio kaj por la homa vivo. Ĉar ni ja profitos se ĝi montriĝos ne nur plaĉa sed ankaŭ utila.”
“Kiel ni povus ne profiti?” li diris.
“Kaj, mia kara amiko, se ili ne pruvos tion, ni agos simile al erotikemuloj kiuj konsciiĝas ke erotiko estas malutila al ili kaj sekve ili detenas sin de ĝi, eĉ se ili devos esti anime vere fortaj. Ankaŭ ni havas similan amon al tia poezio, amo instruita al ni pere de la eduka sistemo de niaj belaj socioj. Ni tre volonte trovos ke ĝi estas ne nur plej bona sed ankaŭ plej vera. Sed ĝis oni sukcese defendos ĝin, dum ni aŭskultos ĝin ni recitos al ni ĉi tiun argumenton kvazaŭ sorĉkanton por malebligi ke ni refalu en la infanecan amon al poezio kiun havas la publiko. Ni komprenos ke oni devas ne dediĉi sin serioze al tia poezio pro konvinko ke ĝi konigas la veron. Ni avertos ĝian aŭskultanton pri ĝia timenda influo sur la spirito kaj ke nia konkludo pri poezio devos esti leĝo.”
“Mi nepre konsentas,” li diris.
“Jes, ĉar, amiko Glaŭkono,” mi diris, “la batalo estas pli grava ol oni supozas, por ke Bono anstataŭu Malbonon. Neniu honoro, neniu riĉeco aŭ potenco, eĉ ne poezio tentu nin neglekti moralan vivon kaj ĉion virtan.”
“Mi konsentas kun vi,” li diris, “pro nia detala diskutado. Mi kredas ke ĉiu alia ankaŭ konsentus.”
“Tamen,” mi diris, “ni ankoraŭ ne diskutis la plej gravan premion kiun virto havigas.”
“Ĝi devas esti giganta,” li komentis, “se ĝi estas pli grava ol ĉio jam nomita.”
“Nu, ĉu,” mi demandis, “io gravega estas efektivigebla dum mallonga tempo? Ĉar la tempo inter juneco kaj maljuneco estas nur tre malgranda, se ni komparas ĝin kun eterno.”
“Ĝi estas preskaŭ nekonsiderinda,” li diris.
“Nu, ĉu vi kredas ke tiel malgranda tempo devus esti valorigata de io senmorta? Ĉu ĝi ne devus valorigi eternon?”
“Mi akordas kun vi,” li respondis, “sed kial vi demandas?”
“Ĉu vi ne konscias,” mi demandis, “ke nia psiko[128] estas senmorta kaj neniam pereas?”
Kun tre granda miro li rigardis min. “Je Zeŭso, ne! Ĉu vi argumentos ke tiel estas?”
“Se mi ne eraras,” mi respondis. “Kaj mi kredas ke vi akordos kun mi. Ne estas malfacile.”
“Por mi ne estas facile,” li diris. “Mi volonte aŭskultos vian ‘ne malfacilan’ argumenton.”
“Nu, aŭskultu,” mi diris.
“Do parolu,” li diris.
“Iujn aferojn vi nomas bonaj kaj aliajn malbonaj, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kaj ĉu vi akordas kun mi pri ili?”
“Kiel?”
“Kio ĉiam detruas kaj pereigas estas malbona. Kaj kio konservas kaj utilas estas bona.”
“Jes,” li diris.
“Pripensu. Ĉu vi akceptas ke estas malbono kaj bono rilatantaj al ĉio? Ekzemple, la okuloj suferas pro oftalmito kaj ekzistas ĉiaj mal- sanoj de la korpo. Greno suferas pro plantrusto. Ligno putras. Bronzo kaj fero suferas pro metalrusto. Ĝenerale, por ĉio estas propra malbono aŭ malsano.”
“Jes,” li diris.
“Nu kiam tia misaĵo atakas ion ĝi malbonigas ĝian staton kaj fine detruas kaj pereigas ĝin.”
“Certe.”
“Do estas nature ke por ĉio ekzistas specifa malbono kaj tio detruas ĝin. Se tio ne detruas ĝin, nenio alia pereigas ĝin. Bono neniam detruas kaj tio validas ankaŭ rilate al spertoj kiuj estas nek malbonaj nek bonaj.”
“Certe,” li respondis.
“Se, do, ni trovos ion ekzistantan kies malbonaj spertoj povas damaĝi sed ne plene detrui ĝin, ni devos konkludi ke laŭ sia naturo ĝi ne povas perei.”
“Estas verŝajne,” li diris.
“Ĉu, do,” mi demandis, “ekzistas io kapabla damaĝi la psikon?”
“Jes ja,” li respondis. “Ni ĵus diskutis precize tion. Malmoraleco, malmoderemo, malkuraĝo, senscio…”
“Sed ĉu iu el tiuj kapablas plene detrui ĝin? Komprenu ke ni devas eviti la supozon ke kiam oni ektrovas ke iu estas malmorala aŭ senscia, lia psiko estas difektita kaj pereas pro la malmoraleco. Konsideru: Malsano de korpo difektas kaj fine pereigas ĝin, tiel ke ĝi ne plu estas korpo. Ni ja ĵus diris ke ĉion povas trafi propra, natura malbono kiu atakas kaj detruas ĝin, tiel ke ĝi ne plu ekzistas—ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Nun ekzamenu la psikon sammaniere. Ĉu kiam malmoraleco kaj la aliaj malbonecoj firme restas en ies psiko, ili detruas kaj estingas ĝin? Ĉu ili mortigas ĝin kaj apartigas ĝin de la korpo?”
“Tute ne,” li respondis.
“Sed estus kontraŭlogike supozi ke kion io alia spertas detruas la psikon, sed nenio spertata de la psiko mem.”
“Jes, estus kontraŭlogike.”
“Pripensu, Glaŭkono,” mi diris. “Ni ne kredas ke malboneco de manĝaĵoj detruas la korpon, nek ilia malfreŝeco aŭ putriĝo aŭ io alia rilatanta al la manĝaĵoj. Manĝaĵoj havas sian naturon kaj la korpo havas naturon propran al si. La malboneco de manĝaĵoj estas tute diferenca de malsano de la korpo. Do ni neniam povas akuzi la manĝ- aĵon ke ĝi detruas la korpon. Ni povas diri nur ke malboneco de manĝaĵoj kreas kondiĉon favoran por ke la korpo fariĝu malsana.”
“Vi tute pravas,” li diris.
“Laŭ la sama logiko,” mi diris, “difekto de la korpo ne povas krei difekton de la psiko. Oni ne povas aserti ke psiko pereus pro difekto de io alia kaj ne propra difekto. Al ĉio apartenas nur propra difekto.”
“Tio estas logika,” li diris.
“Do ni devos aŭ diri ke la logiko estas erara, aŭ ke kvankam la korpo suferus febron aŭ alian malsanon, eĉ se ĝi estus mortigita, aŭ iu distranĉus la tutan korpon en pecetojn, la psiko ne pereus—tio ne estus ebla krom se iu povos pruvi ke pro suferoj spertataj de la korpo la psiko fariĝas pli malmorala kaj malpia. Ni ne povas permesi la aserton ke la psiko aŭ io alia pereas pro difektiĝo de io alia kaj ne pro propra difekto.”
“Sed,” li diris, “neniu povus pruvi ke morto pli malmoraligas la psikon.”
“Tamen,” mi daŭrigis, “ni supozu ke iu atakus la logikon kaj dirus ke morto ja plimalbonigas kaj malmoraligas, ĉar li rifuzas akcepti ke psikoj estas senmortaj. Tiukaze, ni dirus ke se li estas prava, malmoraleco mem estas mortiga, ĝuste kiel korpa malsano kaj ĝi pro sia naturo pereigas kiam oni infektiĝis per ĝi. La plej malmoralaj pereas rapide kaj malpli malmoralaj pereas nerapide. Ne estas kiel nun kiam pro verdikto de aliaj personoj maljustuloj estas ekzekutataj.”
“Je Zeŭso!” li diris. “Malmoraleco ŝajnas ne esti vere terura, se ĝi mortigas sian propran praktikanton—ĉar ĝi nuligas suferojn—sed mi kredas ke estas tute male: Ĝi laŭeble mortigas aliajn personojn. Ĝi vigligas sian posedanton, plene vekas lin, neniel ĝi mortigas lin.”
“Vi bone parolas,” mi diris. “Se la propraj fieco kaj malbono ne kapablas mortigi kaj pereigi psikon, des malpli povus difekto propra al io alia pereigi la psikon, aŭ ion alian ol sin mem.”