Выбрать главу

“Tio ja ne estus verŝajna.”

“Se ĝi ne povas esti detruita aŭ de propra misago aŭ de alies misago klare ĝi devas esti eterna kaj konsekvence senmorta.”

“Devas esti.”

“Do ni lasu la argumenton tia,” mi diris. “Kaj se estas tiel, vi devas konkludi ke eterne ekzistas la samaj psikoj. Ili ja ne povus malplimultiĝi, ĉar nenio detruas ilin. Kaj ili ne povus plimultiĝi, ĉar se ekekzistus pli da senmortuloj, ili devus estiĝi el mortaĵoj kaj la rezulto estus ke ĉio estus senmorta.”

“Vi pravas.”

“Sed,” mi diris, “ni ne povas kredi tion—la argumento ne permesas. Kaj ni ne povas akcepti ke laŭ sia plej vera naturo, la psiko estas multspeca kaj variema kaj plena de sinkontraŭaĵoj.”

“Kial vi diras tion?” li demandis.

“Ne estas facile,” mi diris, “esti eterna kvankam konsistante el kunmetaĵo de multaj partoj kaj efektive ne tre bona kunmetaĵo— tamen, la psiko montriĝis esti tia.”[129]

“Ja ne estus facile,” li diris.

“Nia ĵusa argumento, kaj multaj aliaj, pruvas nekontesteble ke la psiko devas esti senmorta. Sed por scii kia ĝi vere estas, anstataŭ kia ni vidas ĝin nun, necesas vidi ĝin kiam ĝi ne estas sub la influo de la korpo kaj aliaj malbonoj. Ni devas vidi ĝin puran, kio eblas per logika argumentado. Vi trovos ĝin multe pli bela kaj vi ankaŭ vidos pli klare moralecon kaj malmoralecon kaj ĉion kion ni ĵus diskutis. Ni ja prave parolis pri kia estas la psiko laŭ ĝia nuna aspekto. Sed ni rigardas ĝin kiel personoj rigardantaj la enmaran Glaŭkon[130]. Estas malfacile vidi lian praformon ĉar la originalaj partoj de lia korpo estis disrompitaj, disigitaj kaj damaĝitaj de la maro kaj alligiĝis al li ŝeloj kaj marherboj kaj rokoj. Rezulte, li pli similis monstron ol sian veran naturon. Ĝuste tiel la psiko aspektas al ni, rezulte de sennombraj malbonoj. Tial, Glaŭkono, necesas rigardi ĝin kia ĝi estas aliloke…”

“Kie?”

“En sia naturo mem. Rigardu ĝian amon al saĝeco. Rigardu al kio ĝi kroĉiĝas kaj kiujn ĝi akompanas pro tio ke ĝi estas parenco de dieco kaj senmorteco kaj eterneco. Rigardu kia ĝi estus, se ĝi dediĉus sin al senrezerva obeo al sia natura impulso, se ĝi estus levita el la maro en kiu ĝi nun restas, se oni purigus ĝin de la rokoj kaj ŝeloj—Ilii kovras ĝin ĉar ĝi festenas nun per teraĵoj. Multaj sovaĝaj teraĵoj kaj ŝtonaĵoj alligiĝis al ĝi, ĉar oni supozas ke ili feliĉigas ĝin. Necesas vidi ĝian veran naturon, ĉu ĝi estas plurforma, ĉu nur unuforma, ĉu kia ajn. Sed mi kredas ke nun ni jam sufiĉe ekzamenis ĝiajn sperton kaj formon en la homa vivo.”

“Nepre jes,” li diris.

“Nu,” mi diris, “mi kredas ke ni finis la argumenton kaj ni ne laŭdis la premiojn aŭ honorojn kiujn alportas moraleco—kiel pretendis Hesiodo kaj Homero laŭ vi. Ni trovis ke moraleco kaj virto estas plej bonaj por la psiko. Morala agado estas farenda, negrave ĉu aŭ ne oni posedas la ringon de Gigeso kaj eĉ ankaŭ la ĉapon de nevidebleco.”

“Vi plene pravas,” li diris.

“Nu, Glaŭkono,” mi diris, “nun oni ne rajtos riproĉi nin kiam ni krome diskutos la premiojn kiujn kaj homoj kaj Dioj provizas al la psiko pro moraleco kaj aliaj virtoj, ne nur dum oni vivas sed ankaŭ kiam oni mortis.”

“Vi pravas, neniu riproĉo estus farebla.”

“Do ĉu vi nuligos la specialan cirkonstancon kiun ni akceptis por la argumento?”

“Kiun?”

“Mi akceptis vian postulon ke oni kredu ke la morala persono estas malmorala kaj ke la malmorala persono estas morala. Vi volis tion, eĉ se efektive ne estus eble tiel trompi Diojn kaj homojn, por ke nia argumento povu distingi inter moraleco kaj malmoraleco sen eksteraj influoj. Ĉu vi memoras?”

“Mi mensogus se mi dirus ke ne.”

“Nu, nun ni sukcesis fari la distingon,” mi diris, “do mi petas ke vi redonu al moraleco honoron inter Dioj kaj homoj. Kaj mi volas ke ni konsentu ke moraleco estu rekonata kaj ke ĝi rericevu la premiojn kiujn oni donas al personoj kiuj estas agnoskataj kiel moralaj. Ĉar montriĝis ke moraleco donas profiton pro sia realeco kaj ĝi ne trompas tiujn kiuj akceptas ĝin.”

“Vi pravas, farante tiun peton,” li diris.

“Nu,” mi diris, “ĉu vi unue akceptos ke onia karaktero ne povas esti kaŝata disde Dioj?”

“Ni akceptas tion,” li diris.

“Do se ili ne estas kaŝeblaj, ĉu vi akceptas ke unu persono estas amiko de Dioj kaj alia persono ne, kiel ni konsentis jam je la komenco?”[131]

“Ni akceptas.”

“Kaj ni konsentis ke Dioj donas al sia amiko ĉian bonon, esceptante se li devas ricevi punon pro antaŭa peko.”

“Certe.”

“Do ni devas konkludi pri morala persono ke se li estas mizera, aŭ malsana aŭ lin trafas iu alia kondiĉo kiun oni supozas malbona, tio okazas por ke fine li ricevu bonon—ĉu dum li vivas, ĉu post lia morto. Ĉar Dioj neniam neglektas personon kiu fervore volas esti morala kaj per virta agado fariĝi tiel dia kiel eblas al homo.”

“Ne estas verŝajne,” li diris, “ke tia persono estus neglektata de Tiu, al Kiu li similas.”

“Kaj estas simile konkludende ke la malo validas rilate al malmorala persono?”

“Tute certe.”

“Do tiel Dioj premias moralan personon.”

“Jes, laŭ mia opinio,” li diris.

“Sed kion,” mi demandis, “li ricevas de homoj? Se necesas ĝuste prezenti la veron: Ĉu ne estas vere ke lerta senmoralulo similas al atleto kiu ŝajne kuras bone komence, sed kiu poste malrapidiĝas? Li estas tre rapida komence, sed fine li fariĝas ridinda kaj similas al hundo foriranta kun subtirita vosto, sen la krono de venkinto. Ekspertaj kuristoj atingas la celon kaj ricevas la premiojn kaj kronon. Ĉu ne estas ĝenerale simile rilate al moralaj personoj? Fine, pro siaj agoj kaj elekto de kunuloj kaj pro sia vivo mem, ili estas honorataj de la publiko kaj ricevas la premiojn?”

“Sendube.”

“Ĉu, do, vi permesos ke mi atribuu al ili ĝuste kion vi atribuis al senmoralaj personoj? Laŭ mi kiam moralaj personoj pliaĝiĝas, se ili deziras regi, ili regas; ili edziĝas aŭ edziniĝas laŭvole kaj laŭvole elektas edzojn kaj edzinojn por siaj infanoj. Efektive kion vi diris pri malmoralaj personoj, mi nun diras pri la moralaj. Kaj rilate al malmoralaj personoj, nu, la plejmulto, eĉ se ili sukcesas kaŝi sian malmoralecon dum ili estas junaj, fininte la kuron ili estas ridindaj, kaj fariĝinte maljunaj ili mizere suferas malrespekton de fremduloj kaj de kuncivitanoj. Oni batas kaj sovaĝe fitraktas ilin, ĝuste kiel vi plene prave diris—ili estas torturataj kaj bruligataj—nu, supozu ke vi aŭdis min ripeti ĉiujn iliajn suferojn. Pripensu: Ĉu vi akceptas kion mi diras?”

“Certe,” li respondis, “ĉar vi estas tute prava.”

“Do,” mi diris, “ni nun konstatis kiajn premiojn kaj donacojn moralaj personoj ricevas de Dioj kaj homoj krom tiujn kiujn moraleco mem provizas al ili.”

“Tre belaj kaj eternaj,” li komentis.

“Sed neniel kompareblaj rilate al nombro kaj gravo kun tiuj kiuj atendas ĉiun el ili post la morto. Necesas aŭskulti ankaŭ pri tio, por plene konstati ke ĉiu el ili ricevas kio estas justa laŭ nia argumento.”

“Parolu do,” li diris, “ĉar malmulton mi preferus ol aŭdi tion.”

“Nu, mi ne rakontos al vi kiel oni rakontis al Alkino,” mi diris, “sed mi ja rakontos al vi pri brava[132] viro, Ero, la filo de Armemio el Pamfilio. Oni kolektis la putrantajn kadavrojn dek tagojn post batalo, sed lia korpo estis ankoraŭ freŝa. Oni forportis ĝin al lia domo, intencante okazigi la funebraĵojn dum la dekdua tago. Sed dum li kuŝadis sur la kremaci-ŝtipoj li ekreviviĝis. Reviviĝinte, li informis pri kion li vidis Tie.[133] Li diris ke kiam lia psiko eliris, ĝi akompanis multajn aliajn al mirakla loko kie estis du fendegoj en la tero, proksimaj unu al la alia. Kaj rekte super ili en la ĉielo estis du identaj fendegoj. Inter ili sidis juĝistoj kiuj, farinte sian juĝon, ordonis ke la moralaj psikoj eniru la dekstran fendegon en la ĉielo kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikon pri sia moraleco. Kaj la juĝistoj ordonis ke la malmoralaj psikoj eniru la maldekstran fendegon en la tero kaj ke ili portu sur siaj frontoj indikojn pri ĉio kion ili estis farintaj. Kiam Ero venis antaŭ la juĝistojn, ili diris ke li devos esti raportanto al la homaro pri kio okazas Tie. Ili ordonis ke li aŭskultu kaj rigardu ĉion en tiu loko. Li vidis ke post la juĝo la psikoj foriris kaj ke iuj eniris fendegon en la ĉielo kaj aliaj eniris fendegon en la tero. Li ankaŭ vidis psikojn supren venantajn el la fendego en la tero kovritajn de polvo, dum aliaj suben venis el la alia fendego en la ĉielo. Ĉiuj aspektis kiel alvenintaj post longa vojaĝo. Ili iris sur la kampon kvazaŭ por festo kaj bonvenigis siajn konatojn—kaj kiuj venis el la tero demandadis pri la spertoj de la enĉielen irintaj kaj kiuj venis el la ĉielo demandis pri la spertoj de la enteren irintaj.

вернуться

129

Longa diskuto pri tio troviĝis ĉe 435-441 kaj resumo ĉe 603.

вернуться

130

Ekzistis pluraj Glaŭkoj en la greka mitologio. Ĉi tiu estis patrona dio de maristoj.

вернуться

131

En parto 1, 532a-b.

вернуться

132

Vortludo netradukebla. Alino (reĝo al kiu Odiseo longe rakontas siajn aventurojn, en Odiseado partoj 9-12) en la greka teksto estis literumita Αλκινουζ = αλκι- (fort-) -νουζ (menso). Ero estis literumita Eros (ηροζ) vorto skribe simila al (H)eros (ηρωζ) = heroo.

вернуться

133

“Tie” estis familiara eŭfemismo por Hadeso.