Выбрать главу

Dirinte tion Trasimaĥo intencis foriri kvazaŭ banisto verŝeginta vortojn sur niajn orelojn. Sed la ĉeestantoj ne permesis ke li foriru. Ili devigis lin resti kaj respondeci pri la argumento. Ankaŭ mi petegis lin:

“Estimata Trasimaĥo, ĉu povas esti ke ĵetinte argumenton al ni vi intencas foriri antaŭ ol sufiĉe instrui aŭ lerni ĉu ĝi estas ĝusta, aŭ malĝusta?—Ke vi kredas difini ion malgravan? Temas pri kiel ni kondutu dum nia tuta vivo, konduto kiu ebligos al ĉiu el ni vivi kiel eble plej valoran vivon.”

“Ĉu ŝajnas ke mi kredas ke temas pri io malgrava?” demandis Trasimaĥo.

“Ŝajnas tiel,” mi diris. “Se ne estas tiel, evidente tute ne gravas al vi, ne koncernas vin, ĉu ni vivos pli bone aŭ malpli bone ne sciante kion vi pretendas scii. Sed, amiko, bonvolu klarigi al ni—ne estos senutile por vi helpi tiom el ni—ĉar mi ne estas konvinkita kaj mi ne opinias ke malmoraleco estas pli profitiga ol moraleco, eĉ se oni permesas ĝin anstataŭ malpermesi ĝin agi kiel ajn ĝi volas. Tamen, amiko, supozu ke iu estas malhonesta kaj ke li sukcesas per sia malhonesteco, negrave ĉu sekrete, ĉu perforte. Mi ne konvinkiĝis ke tio estas pli profitiga ol honesteco. Eble ankaŭ iu alia el ni spertas tion, ne nur mi. Do, kara amiko, bonvolu persvadi nin ke ni ne prave preferas moralecon al malmoraleco.”

“Kiel mi persvadus vin?” li diris. “Se mia ĵusa parolado ne konvinkis vin, kion pli mi povas fari? Ĉu mi povas eniri vian menson kaj meti la argumenton tien?”

“Je Zeŭso!” mi diris, “mi ne kredas tion. Sed unue, kiam vi diras ion restu ĉe ĝi; aŭ kiam vi ŝanĝas ĝin, ŝanĝu ĝin klare, ne provu trompi nin. Atentu, Trasimaĥo—ni plu ekzamenu la pli fruan diskuton— unue vi difinis kuraciston ‘aŭtentikan’, sed nun vi ne plu opinias ke aŭtentika paŝtisto devas zorge gardi la ŝafojn. Vi kredas ke li grasigas ilin, agante kiel paŝtisto, ne celante la plejbonon por la ŝafoj sed por festeno, kvazaŭ gasto intencanta partopreni en bankedo, aŭ por vendi ilin, kvazaŭ monakiristo anstataŭ paŝtisto. La arto paŝti ja ne okupiĝas pri io alia ol tio por kio ĝi estis establita, por plejbone provizi por la ŝafaro—ĉar ĝi plej bone provizas por si kiam ĝi havas neniun mankon, estante la arto paŝtadi—mi kredas ke ni ĵus akceptis ke tio estas necesa por la vera karaktero de ĉiu regado, nome: Celi la plejbonon por neniu alia ol la regato, la prizorgato, ĉu en politiko, ĉu en la civila regado. Vi ja ne kredas ke la regantoj de civitoj, la aŭtentikaj regantoj, volonte regas?”

“Mi tute ne ‘kredas’ tion,” li respondis, “mi ‘scias’ tion.”

“Trasimaĥo,” mi diris, “ĉu vi vere ne konscias ke neniu volas regi en iu alia formo de regado sen postuli monon? Tio implicas ke la valoro de regado estas ne por ili sed por la regatoj. Nu, diru: Ĉu ni ne interakordas ke ĉiu arto estas unika, ĉar ĝi havas propran funkcion? Kaj, kara amiko, ne respondu kontraŭe al via kredo, por ke ni povu atingi konkludon.”

“Jes, ĉiu havas propran,” li respondis.

“Kaj ĉiu el ili donas al ni ion unike utilan, malsimilan al tiuj de la aliaj. Ekzemple, medicino donas sanon, navigado sekuran veladon, kaj simile pri la aliaj.”

“Certe.”

“Kaj la arto lukri, lukron, ĉu ne? Jen ĝia funkcio. Aŭ ĉu vi opinias ke medicino kaj la navigarto estas identaj? Aŭ, se vi volas distingi precize, kiel vi proponis, se iu kapitano resaniĝus pro la bona efiko de velado sur la maro, vi ja ne nomus tion medicino, ĉu?”

“Ne,” li diris.

“Kaj vi ne dirus ke la arto lukri estas formo de medicino, se dungito estas sana.”

“Vi pravas,” li diris.

“Nu, ĉu vi difinus medicinon kiel la arton lukri, ĉar oni ricevas pagon kiam oni kuracas?”

“Ne,” li diris.

“Kaj ĉu ni ne interakordis ke ĉiu arto havas propran valoron?”

“Jes,” li diris.

“Do, se ĉiuj metiistoj ricevas ion komune valoran, estas klare ke ili ricevas tiun valoron uzante ion komunan.”

“Tiel ŝajnas,” li respondis.

“Do ni devas konkludi ke metiistoj gajnas pagon per utiligo de la arto lukri.”

Li malvolonte konsentis.

“Do, oni ne ricevas tiun efikon, la ricevon de pago, per uzado de sia arto. Se ni devas ‘precize’ konsideri, medicino okazigas sanon, la arto lukri, monon, kaj konstruado domon. La rezulto de lukrarto estas pago, kaj ĉiu alia arto simile efektivigas sian propran rezulton kaj valoras por kio ĝi estas destinita. Se li ne ricevas pagon ĉu iu metiisto gajnas per sia arto?”

“Ne ŝajnas tiel,” li respondis.

“Sed ĉu li faras nenion utilan kiam li laboras senpage?”

“Sed jes ja.”

“Do, Trasimaĥo, ĉu ne estas jam klare ke neniu arto estigas valoron por si mem sed, kiel ni diris antaŭe, ĝi estigas kaj postulas por la regato tion, kio estas avantaĝa por la regato, celante la malsuperulon, ne la superulon? Tial, amiko Trasimaĥo, mi ĵus diris ke neniu laŭvole regas kaj pritraktas la malĝustaĵojn de aliaj personoj, sed li postulas pagon. Kiu celas ĝuste uzi sian arton, tiu neniam faras nek postulas ion avantaĝan por si kiam temas pri la arto mem, sed nur por la regato. Pro tio, ŝajne, devas esti pago por instigi ke oni regu, ĉu mono, ĉu honoro, ĉu puno se li ne regas.”

“Kion vi diras, Sokrato?” Glaŭkono demandis. “Mi konas tiujn du formojn de pago, sed mi ne komprenas pri la puno kiun vi enlistigas inter la pagoj.”

“Ĉu vi ne konas la plej efikan pagon,” mi demandis, “pro kiu la plej kapablaj personoj regas, kiam ili akceptas regi? Ĉu vi ne scias ke oni prave kredas ke estas riproĉinde avidi honoron kaj monon?”

“Jes, mi scias,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “bonaj homoj ne akceptas regi pro mono nek pro honoro. Ili ne volas videble praktiki sian regadon por mono, por ne nomiĝi dungitoj; nek kaŝe, por ne nomiĝi ŝtelistoj; nek por honoro, ĉar ili ne avidas honoron. Necesas esti ia puno por ili por ke ili volu regi— tial persono kiu volonte akceptas regi anstataŭ atendi devigon riskas opiniiĝi fia—la plej granda puno: Esti regata de iu malpli kompetenta, se oni rifuzas mem regi.

“Mi kredas ke kiam taŭguloj akceptas regi, ili regas pro timo pri tio kaj ili ne akceptas registan oficon kvazaŭ ĝi estus io bona aŭ ke ili profitus pro ĝi, sed pro devigo kaj ĉar ili ne povas transdoni ĝin al pli kompetentaj personoj. Tial, probable, se ekzistus civito kiu estus plena de bonuloj, neniu strebus regi, male al la nuna situacio, kaj tie estus videble ke vere aŭtentika reganto ne celas sian propran avantaĝon sed avantaĝon por la regato. Ĉiu inteligentulo preferus ricevi avantaĝon de alia, anstataŭ avantaĝi alian. Tial mi tute ne povas akordi kun Trasimaĥo ke kio estas morala estas avantaĝo por superulo. Sed ni konsideru tion poste. Al mi ŝajnas ke multe pli grava estas kion Trasimaĥo ĵus diris: Ke la vivo de malhonestulo estas pli bona ol tiu de honestulo. Kiun vi preferas, Glaŭkono?” mi demandis.