“Mi ja volas tion.”
“Nu, vi scias,” mi diris, “ke kiam tinkturistoj volas tinkturi lanon purpura, unue ili prenas el la multaj koloroj nur la blankan lanon. Poste, ili antaŭpreparas ĝin. Ili tre zorge pretigas ĝin por ke ĝi akceptu la koloron. Nur post tio ili tinkturas. Kio ajn estas tiel tinkturita ricevas permanentan koloron kiun oni ne povas ellavi per aŭ sen sapo. Vi scias kia ĝi iĝas, se oni uzas aliajn kolorojn aŭ se oni ne antaŭpreparas ĝin.”[41]
“Mi scias,” li respondis. “Iom post iom la koloro malfortiĝas kaj fine la lano aspektas ridinda.”
“Nu,” mi diris, “komprenu ke ni laŭeble faris la samon kiam ni selektis la soldatojn kaj instruis al ili artojn kaj sportojn. Ni aranĝis la selekton tiel por ke ili plej volonte ‘permanente tinkturiĝu’ per niaj leĝoj, negrave ĉu temas pri timo, ĉu pri io alia. Por tiu celo ili ricevis taŭgajn naturon kaj edukon. Ilian tinkturon ne povas ellavi sapoj, negrave kiel potencaj laviloj ili estas—nek plezuro, kvankam ĝi estas pli potenca por tio ol ia ajn sodo aŭ lasivo, nek doloro, nek timo, nek deziro, kiuj estas pli potencaj ol ĉiaj sapoj. Mi nomas tian kapablon konservi ĉiam ĝustan, permesatan kredon pri kio estas timinda kaj kio ne estas timinda, kuraĝo. Mi estas certa pri tio, se vi ne alie diras.”
“Mi ne alie diras,” li respondis. “Mi supozas ke vi donus alian nomon ol kuraĝon al ĝusta kredo pri aferoj ne rezultinta el edukado sed natura en bestoj kaj sklavoj, ĉar vi kredas ke edukado ne estas la kaŭzo tiukaze.”
“Vi tute pravas,” mi diris.
“Nu, mi akceptas ke vi ĝuste karakterizis kuraĝon.”
“Se vi akceptas ke tiel estas pri la kuraĝo de civitano, vi prave akceptas,” mi diris. “Poste, se ni volos, ni konsideros ĝin pli detale. Sed nun ni ne serĉas kuraĝon sed justecon. Mi opinias ke por nia serĉo tiu diskuto de kuraĝo estas sufiĉa.”
“Vi plene pravas,” li respondis.
“Du kvalitoj restas,” mi diris, “kiujn ni devas ekzameni en la civito: Prudento, kaj la celo de nia serĉo—justeco.”
“Jes.”
“Kiel ni povus trovi justecon sen devi okupi nin pri prudento?”
“Nu,” li respondis, “mi ne scias, kaj mi ne volus eltrovi justecon antaŭ ol ekzameni prudenton. Bonvolu komplezi min kaj ekzameni unue prudenton.”
“Jes, mi akceptas, por ne agi maljuste,” mi diris.
“Do ekzamenu,” li petis.
“Endas ekzameni,” mi diris. “Laŭ sia karaktero prudento pli similas harmonion kaj konkordon ol la aliaj.”
“Kial?”
“Prudento estas mastro de plezuroj kaj deziroj,” mi eksplikis. “Ĝi estas ‘sia propra mastro’—mi ne scias kiel tiu stranga esprimo originis—kaj oni diras aliajn similaĵojn kiuj povas servi kiel spuroj, mi kredas.”
“Plej certe,” li respondis.
“Sed ĉu ‘sia propra mastro’ ne estas absurda esprimo? Se oni estus sia mastro, sekve oni devus ankaŭ esti sia propra sklavo, do la sklavo estus mastro, ĉar temas pri la sama persono.”
“Jes.”
“Sed,” mi diris, “mi kredas ke tiu esprimo celas diri ke en la karaktero de unusama persono ekzistas pli bona kaj malpli bona partoj, kaj kiam la laŭnature pli bona parto regas la malpli bonan ni povas diri ke oni ‘estas sia propra mastro’—ĉar ja temas pri laŭdo. Sed kiam, pro malbonaj eduko aŭ kamaradoj, la pli bona parto, kiu estas malpli granda, estas regata de la multe pli granda malbona parto, oni riproĉe malakceptas tion kaj ni povas diri ke tia persono ‘estas sia propra sklavo’ sendisciplina.”
“Evidente,” li respondis.
“Do nun rigardu nian novan civiton,” mi diris. “Vi trovos la unuan karakteron en ĝi. Vi prave nomis ĝin ‘sia propra mastro’, se oni devas nomi prudenta kaj ‘sia propra mastro’ lokon kie la pli bona regas la malpli bonan.”
“Mi rigardas,” li respondis, “kaj vi pravas.”
“Vi trovos multajn ĉiaspecajn dezirojn kaj plezurojn kaj dolorojn, ĉefe inter infanoj, virinoj, sklavoj kaj la multaj fiaj t.n. ‘liberuloj.”
“Certe.”
“Simplecon kaj moderemon, kiujn oni inteligente konservas per sana menso kaj kun ĝusta kredo, vi trovos inter malmultaj personoj, kiuj laŭnature estas la plej bonaj kaj la plej bone edukitaj.”
“Prave,” li respondis.
“Kaj ĉu vi ne vidas en via civito ke la deziroj de la multaj fiuloj estas superregataj de la deziroj kaj sagaco de la malmultaj deculoj?”
“Jes,” li respondis.
“Do el ĉiuj civitoj ĉi tiu meritas esti nomata mastro de plezuroj kaj deziroj kaj de si mem.”
“Nepre,” li respondis.
“Do ĉu ĝi estas prudenta pro ĉio ĉi?”
“Ho, jes,” li respondis.
“Kaj se en iu civito la sama kredo ekzistus inter regantoj kaj regatoj pri kiuj devas regi, tio okazus en ĉi tiu civito. Ĉu vi akordas?”
“Plenforte,” li respondis.
“Inter kiuj civitanoj, laŭ via opinio, estas prudento tiukaze? Inter la regantoj aŭ inter la regatoj?”
“Nu, inter ambaŭ,” li respondis.
“Do vi vidas,” mi komentis, “ke ni ĵus prave profetis ke prudento similas al konkordo.”
“Kial?”
“Estas malsimile al kuraĝo kaj saĝeco, kiuj ekzistas en nur parto de la civitanaro tamen faras la tutan civiton kuraĝa kaj saĝa. Prudento ne estas tia. Ĝi trapenetras ĉiujn civitanojn, konkordigas la plej malfortajn kaj la plej fortajn kaj la mezfortajn rilate al saĝeco, se vi volas, aŭ forto, aŭ kvanto, aŭ mono, aŭ io alia tia. Do ni prave nomu ĉi tiun unuanimecon prudento, ĉi tiun interakordon de la plej malbonaj kaj la plej bonaj pri kiu devas regi en la civito, kaj kio devas regi en ĉiu individuo.”
“Mi certe akordas,” li respondis.
“Bone,” mi diris. “Do ni jam ekzamenis tri kvalitojn en la civito, kiel estas montrite. Kiu estas la restanta, donanta virton al la civito? Klare ke tio estas justeco.”
“Klare.”
“Nu, Glaŭkono, nun ni devas atenti, kvazaŭ ĉasistoj starantaj ĉirkaŭ arbusto, por ke justeco ne forfuĝu kaj fariĝu nevidebla. Ĝi ja estas ie videbla en ĉi tiu loko. Rigardu, provu trovi ĝin. Eble vi ekvidos ĝin pli frue ol mi, kaj do vi povos informi min.”
“Se tio helpos,” li konsentis. “Sed mi kredas ke vi trovos min pli utila kiel sekvanton, kaj ke vi mem ebligos ke mi rekonu tion kio montriĝos.”
“Do sekvu,” li diris, “preĝante kun mi.”
“Mi faros tion,” li diris. “Nur gvidu.”
Mi diris: “La tereno ŝajnas malfacile trapaŝebla kaj senluma. Ĝi estas obskura kaj malfacile traserĉebla, tamen necesos iri.”
“Jes, necesos iri,” li akordis.
Mi rigardis kaj kriis: “Hura! Glaŭkono! Mi kredas ke mi trovis spurojn, kaj mi kredas ke ĝi ne eskapos nin!”
“Bona anonco!” li diris.
“Nu, vere ni ja estis stultaj,” mi konstatis.
“Kial?”
“Mia karulo, ĝi kvazaŭ jam de la komenco ruliĝas ĉe niaj piedoj kaj ni ne rimarkis ĝin. Ni estas vere mokindaj. Ni similas personojn kiuj jam tenas en la mano kion ili serĉas. Ni tute ne rimarkis ĝin sed rigardis foren, eble tial ĝi kaŝis sin de ni.”
“Kion vi celas diri?” li demandis.
“Ke,” mi respondis, “mi kredas ke ni jam diris kaj aŭdis ĝin, sed mi ne ekkonsciis kion ni diris, kiam ni diris kia ĝi estas.”
“Vi faras longan prologon,” li protestis, “por persono volanta aŭdi.”
“Aŭskultu por trovi ĉu mi diras ion sencoplenan,” mi petis. “Kiam ni preparis la civiton, jam de la komenco ni faris universalan postulon, kaj mi kredas ke tio—aŭ io simila—efektive estas justeco. Ni postulis kaj ofte ripetis, se vi memoras, ke ĉiu persono devas okupiĝi en la civito pri unusola tasko, tiu tasko por kiu li laŭnature estas plej taŭga.”
41
En la epoko de Sokrato natura ŝaflano estis ankoraŭ diverskolora; nur tre zorga bredado de ŝafoj dum postaj jarcentoj ebligis ke ni nun havu ŝafojn tute blankajn aŭ nigrajn. Oni do devis permane apartigi blankajn harojn disde la cetera lano. Tradukintoj de ĉi tiu teksto plejparte kredas ke Sokrato volas diri ke se oni provas tinkturi neblankan lanon, la purpura tinkturiteco nur mallonge daŭras. Povas tamen esti ke li diras ke nur purpura tinkturado de blanka lano estas permanenta. Arkeologiaj trovoj indikas ke jam ĉ. 3000 a.K. oni tinkturis lanon ruĝa, blua, verda, kaj flava en Mezopotamio kaj Egiptio.