Выбрать главу

“Tute vere.”

“Ĉu la kaŭzo de ĉi tio ne estas ke ĉiu parto de li plenumas sian propran taskon, negrave ĉu temas pri regi, ĉu pri esti regata?”

“La kaŭzo estas precize tio, kaj nenio alia.”

“Do ĉu vi plu kredus ion alian ol ĉi tion justeco, ĉi tiun kapablon ekzistigi tiajn virojn kaj civitojn?”

“Je Zeŭso,” li respondis, “ne mi.”

“Do fine nia revo estas plenumita, kiun ni hipotezis; jam kiam ni komencas pretigi la civiton, kun dia helpo ni iel sukcesis trovi la fundamenton de unu tipo de justeco.”

“Tute vere.”

“Nia principo, Glaŭkono, ke persono kiu laŭ sia naturo estas ŝufaristo devas fari nur ŝuojn kaj nenion alian, kaj ĉarpentisto devas ĉarpenti, kaj cetere, helpas nin, estante kvazaŭ bildo de justeco.”

“Tiel ŝajnas.”

“Estas evidente ke la vero estas ke justeco ne temas pri ekstera agado sed pri interna agado. Tio estas la vero, ke temas pri oni mem kaj onia karaktero. Ke oni ne permesas ĉiun parton de si entrepreni la taskojn de la aliaj aŭ pritrakti ilin, sed nur tion kio estas vere ĝuste atribuita al ĝi. Oni regas kaj ordas sin kaj faras sin sia propra amiko. Oni harmoniigas la tri partojn kvazaŭ la notojn de muzikilo: La supran, la mezan, kaj la malsupran—kaj se estas aliaj inter ili, oni agordas ĉiujn—tiel ke kombininte ilin oni fariĝas unu tutaĵo. Oni agas prudente, harmoniiĝinte, negrave kion oni faras. Negrave ĉu temas pri akirado de mono, ĉu pri prizorgo de la korpo, ĉu pri io politika, ĉu pri privata negocado. Ĉiuokaze oni kredas kaj nomas justa kaj bela agado tion kio konservas ĉi tiun sintenon kaj helpas efektivigi ĝin. Oni nomas saĝa ĉi tiun regantan principon dum agado. Kaj oni nomas maljusta ĉiun agon kiu detruas tion, tian regantan principon de agado oni nomas perversia.”

“Vi parolas tute vere, Sokrato,” li respondis.

“Bone,” mi diris. “Mi opinias ke ni ne multe erarus se ni pretendus esti trovintaj kiaj estas justaj viro kaj civito, la justecon mem kiu estas en ili.”

“Je Zeŭso, ne!” li kunakordis.

“Ĉi ni do deklaru tion?”

“Ni deklaru ĝin.”

“Tiel estu,” mi diris. “Post tio, mi supozas ke necesas ekzameni maljustecon.”

“Klare ke jes.”

“Ĉu ĝi povas esti io alia ol ribelo inter la tri partoj? Multspeca sinokupo, sinokupo pri alies aferoj, ribelo de unu parto kontraŭ la tuta psiko? La rezulto estas ke regas la psikon ne ĝia natura reganto sed ĉi ties laŭnatura sklavo. Mi supozas ke ni diros ke malkvietiĝo kaj misgvidiĝo de la partoj de la psiko estas maljusteco, nediscipliniteco, malkuraĝo, senkultureco, ensume: Ĉia malbono.”

“Estas precize tiel,” li respondis.

“Do,” mi daŭrigis, “se tiaj estas maljusteco kaj justeco, estas tute klare montrite kiaj estas maljuste agi aŭ maljuste vivi, kontraste kun justaj.”

“Kiel?”

“Ĉar,” mi diris, “temas pri la sama diferenco inter sano kaj malsano, negrave ĉu de la korpo, ĉu de la psiko.”

“Ĝuste kiel?”

“Nu, ĉu ne estas vere ke agi juste efektivigas justecon? Kaj maljuste maljustecon?”

“Kompreneble estas tiel.”

“Por estigi sanon, oni devas certigi ke la regantaj kaj regataj partoj de la korpo laŭnature interrilatas. Por estigi malsanon, ke la regantaj kaj regataj partoj kontraŭnature interrilatas.”

“Tiel estas.”

“Do,” mi diris, por estigi justecon, oni devas certigi ke la regantaj kaj regataj partoj de la psiko laŭnature interrilatas. Por estigi maljustecon, ke la regantaj kaj regataj partoj kontraŭnature interrilatas.”

“Ĝuste tiel.”

“Do montriĝis ke virto estas iaj sano kaj beleco kaj bonfarto de la psiko, kaj malvirto estas malsano, malbeleco, morbo.”

“Nepre estas tiel.”

“Do evidente restas,” mi diris, “ekzameni ĉu estas profitige agi juste kaj praktiki bonon kaj esti justa, negrave ĉu aŭ ne tio estas kaŝata. Aŭ ĉu estas profitige agi maljuste kaj esti maljusta, se oni ne rekomenpence suferas punon kaj tial fariĝas pli bona.”

“Sed, Sokrato,” li diris, “ŝajnas al mi ke la propozicio jam pruviĝis absurda. Se la naturo de la korpo estis tiel ruinita ke ne indus plu vivi malgraŭ ĉiuj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj riĉeco kaj regpovo, certe estas simile pri la psiko: Se la naturo de tio per kiu ni vivas konfuziĝis kaj estas ruinita, estus absurde pretendi ke tamen indas plu vivi se nur oni povas fari kion ajn oni volas. Estus vivinde nur se oni farus tion, kio liberigas de malbono kaj maljusteco, kaj estigus justan, virtan karakteron, laŭ nia ĵusa diskuto pri kiaj estas tiuj du karakteroj.”

“Ja estus absurde,” mi diris. “Tamen, ĉar ni atingis tiun konkludon, endas ne halti ĝis estos demonstrite plej klare ke tiel estas.”

“Je Zeŭso, estas plej nehaltende!” li respondis.

“Venu nun por vidi,” mi diris, “kiom da formoj malbono havas, kiuj laŭ mia opinio estas vidindaj.”

“Mi sekvas,” li diris. “Nur parolu.”

“Estas,” mi diris, “kvazaŭ nun, atinginte ĉi tiun parton de la argumento, ni vidas el observturo ke bono havas nur unu formon, sed malbono havas senliman kvanton da formoj. Tamen el ili nur kvar meritas mencion.”

“Kion vi celas diri?” li demandis.

“Verŝajne ekzistas tiom da formoj de karaktero kiom estas de politikaj sistemoj.”

“Kiom?”

“Kvin specoj de sistemoj,” mi respondis, “kaj kvin de karakteroj.”

“Kiuj ili estas?”

“La unua el ili,” mi diris, “estas la speco de socio kiun ni ĵus diskutis. Oni povas doni al ĝi du nomojn. Se estas nur unu vere elstara viro inter la regantoj, ni nomas tion monarkio; se pli, do aristokratio.”

“Vere,” li respondis.

“Do,” mi diris, “jen mi nomis unu formon. Ĉar negrave ĉu temas pri multaj personoj, ĉu pri nur unu, la leĝoj de la civito ne estus atentinde ŝanĝitaj, se la reganto ja spertis tiajn prizorgon kaj edukon kiajn ni diskutis.”

“Verŝajne ke ne,” li akordis.

Parto Kvin

“Mi nomas ĉi tiajn civiton kaj socion bonaj kaj ĝustaj. Mi opinias ke la aliaj estas malbonaj kaj misaj, se ĉi tiu civito estas ĝusta. Ili havas kvar formojn de malboneco rilate al administracio kaj al la karaktero de individuoj.”

“Kiujn formojn?” li demandis.

Nu, mi estis preta diskuti laŭorde kiel, laŭ mia opinio, ĉiu formo originas el la antaŭa. Sed Polemarĥo—kiu sidis proksime al Adejmanto—etendis sian manon kaj tiris la ŝultron de lia vesto. Li klinis sin kaj diris ion al li, el kio mi povis aŭdi nur ĉi tion: “Ĉu ni permesu, aŭ kion ni faru?”

“Tute ne!” diris Adejmanto, nun tre laŭte.

“Kaj ĝuste kion,” mi demandis, “vi ne permesos?”

“Vin,” li respondis.

“Kial?” mi demandis.

“Mi kredas ke pro langvoro vi ellasis tutan sekcion de la diskuto,” li respondis. “Efektive, la plej gravan, ĉar vi ne volas pritrakti ĝin. Vi opinias ke vi povas senzorge preterpasi ĝin kvazaŭ estus evidente al ĉiu ke la virinoj kaj infanoj estos komunaj por amikoj.”

“Nu, ĉu mi ne pravas, Adejmanto?” mi demandis.

“Jes,” li diris. “Sed efektive, same kiel la aliaj, ĉi tiu parto de la argumento bezonas diskuton: Kia estu tia komuneco? Ja estas multaj eblecoj. Ne ellasu kion vi celas. Ni jam delonge atendas ke vi sciigu pri la naskigado de infanoj, kaj post ilia naskiĝo, kiel oni prizorgu ilin, kaj pri ĉio rilatanta al la komuneco de virinoj kaj infanoj. Ni ja kredas ke temas pri tre grava afero, ke temas pri ĉu la tuta socio estos ĝusta aŭ malĝusta. Nun, kiam vi intencas konsideri aliajn partojn de la socio antaŭ ol adekvate diskuti ĉi tiun, ni decidis kiel vi aŭdis: Ni ne permesu al vi daŭrigi sen unue diskuti ĉi tion same kiel la aliajn temojn.”