Выбрать главу

“Ne,” mi respondis. “Sed jen kiel estas. Negrave ĉu oni plonĝas en malgrandan naĝejon aŭ la plej grandan maron, oni tute same devas naĝi.”

“Nepre.”

“Nu, sendube ni devas naĝi kaj provi savi nin el la disputo, esperante ke iu delfeno subtenos nin aŭ troviĝos ia alia nekredebla savo.”[48]

“Tiel ŝajnas,” li respondis.

“Povas esti ke ni iel trovos eliron,” mi diris. “Oni akuzas ke ni akceptas ke diferenca naturo devas okupi sin diference, kaj ke la naturoj de viroj kaj de virinoj estas diferencaj. Sed ke nun ni ankaŭ diras ke la diferencaj naturoj devas okupi sin same. Jen, pri tio oni akuzas nin, ĉu ne?”

“Ĝuste tiel.”

“Glaŭkono, kiel nobla estas la potenco de la arto kontraŭdiri sin mem!” mi diris.

“Kial vi diras tion?”

“Ĉar ŝajnas al mi,” mi respondis, “ke multaj personoj senintence falas en sinkontraŭdiron sen scii ke ili ne dialektikas sed sofismas. Tio okazas ĉar ili ne kapablas ekzameni temon kaj distingi ĝiajn formojn. Ili uzas unusolan vorton al kiu ili atribuas kontraŭajn sencojn. Tio estas sofismo, ne dialektiko.”

“Jes, tion spertas multaj personoj,” li akordis. “Sed ĉu vi celas diri ke tio okazas nun inter ni?”

“Tute sen dubo,” mi diris. “Ja estas danĝero ke ni eniras tian situacion.”

“Kiel?”

“Ni tre brave, tamen sofisme, laŭvorte ekzamenas la deklaron ke diferencaj naturoj devas nepre ne simile okupiĝi. Sed ni tute ne demandis nin, kian specon de diferenco aŭ de simileco havas tiuj du naturoj. Nek pri kio ni pensis, kiam ni decidis ke diferenca naturo devas havi diferencan sinokupon, sed simila naturo similan sinokupon.”

“Vi pravas, ni ne diskutis tion,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “ŝajnas ke ni eĉ povus demandi nin ĉu kalvulo kaj longharulo havas unusaman naturon aŭ diferencajn naturojn. Ni konkludus ke ili havas diferencaj naturojn—do se kalvuloj fariĝus ŝufabrikistoj, ni malpermesus ke longharuloj havu tian profesion; aŭ se longharuloj havus tiun profesion, neniu alia rajtus.”

“Sed tio estus absurda argumento,” li plendis.

“Absurda nur ĉar ni parolis kvazaŭ temus pri plene sama aŭ plene malsama naturoj,” mi eksplikis. “Ni devus esti konsiderintaj nur la karakteron de la malsimileco aŭ la similecon de la naturoj kiam temas pri specifa okupo. Ekzemple, kiam kaj viro kaj virino havas kuracistan talenton, ili havas unusaman naturon, ĉu ne?”

“Vi ja pravas.”

“Sed kuracisto kaj konstruisto havas diferencajn naturojn?”

“Ankaŭ pri tio vi pravas.”

“Konsekvence,” mi diris, “kiam temas pri viroj kaj virinoj: Se montriĝus ke ili diferencas rilate al profesio aŭ ia alia okupiĝo, ni dirus ke ĉiu sekso devas limigi sin al tio. Sed se la sola diferenco estas ke la ino naskas kaj la masklo gravedigas, ni devas konkludi ke tio pruvas nenion rilate al nia demando pri la diferenco inter virino kaj viro. Ni plu opinios ke kaj niaj virgardistoj kaj iliaj virinoj devos same okupiĝi.”

“Ĝuste tiel,” li diris.

“Sekve, ni postulu ke nia oponanto indiku al ni rilate al kiu profesio aŭ kiu okupiĝo diferencas la naturoj de virino kaj de viro, kiam temas pri la funkciado de la socio.”

“Tio estas prava demando.”

“Sed eble, same kiel vi, alia persono dirus ke ne estas facile tuj decidi, sed post konsiderado tute ne estas malfacile.”

“Eble.”

“Ĉu vi do deziras ke ni petu nian oponanton akompani nin, tiel ke ni povos montri al li ke ekzistas neniu sinokupo unika por virinoj en la funkciado de la socio?”

“Nepre.”

“Bone. Ni diros al li: Bonvolu respondi. Ĉu vi ne diris ke unu persono estas lerta pri io, dum alia persono estas nelerta, kaj ke oni konstatas tion per tio ke tiu lernas facile kaj ĉi tiu malfacile? La unua persono post nelonga studo povas apliki sian lernaĵon al multaj taskoj, sed la alia persono, malgraŭ multaj studado kaj ekzercoj, ne povas memori la lernaĵon? Kaj la unua persono trovas ke la korpo helpas la menson, dum ĝi estas malhelpo por la alia persono? Ĉu ekzistas aliaj bazoj ol tio, laŭ kiuj vi decidas ke unu persono estas genia kaj alia ne?”

“Neniu dirus ke ekzistas aliaj,” li respondis.

“Ĉu vi konas ion praktikatan de homoj, en kiu io tia estas diferenca por la vira sekso ol por la ina sekso? Aŭ ĉu ni longe diskutu pri teksado kaj oferkukoj kaj preparado de legomoj, kiuj laŭdire estas propraj al la ina sekso, kaj pri kiuj estus kiel eble plej absurde paroli pri malsupereco?”[49]

“Vi pravas,” li respondis. “Kiel diras la proverbo, ‘naturo superas sekson’. Krome, multaj virinoj estas multemaniere pli kompetentaj ol multaj viroj. Sed ĝenerale estas kiel vi diras.”

“Do, amiko, ekzistas en la socio neniu tasko kiu estas propra al virino nur ĉar ŝi estas virino, nek al viro nur ĉar li estas viro. La naturoj estas egale distribuitaj inter ambaŭ seksoj, kaj virino devas partopreni ĉiujn taskojn laŭ sia naturo, kaj same la viroj, kvankam ĝenerale virinoj estas malpli fortaj ol viroj.”

“Vi pravas.”

“Do ĉu ni atribuu ĉiujn taskojn al viroj kaj neniujn al virinoj?”

“Ne estas eble.”

“Mi kredas ke ni devos diri ke unu virino havas kuracistan talenton kaj alia ne, aŭ muzikan talenton kaj alia ne.”

“Sendube.”

“Kaj unu virino estas sportema kaj militema, sed alia virino estas nemilitema kaj nesportema?”

“Mi akordas.”

“Kio, do? Ĉu unu estas filozofa kaj alia ne, aŭ unu pasia kaj alia ne?”

“Tiel estas.”

“Kaj unu virino havas gardistan talenton kaj alia ne. Ĉu tia naturo ne estis nia kriterio por virgardistoj?”

“Tio ĝi estas.”

“Do estas la sama naturo, negrave ĉu de virino, ĉu de viro, kiam temas pri protektado de la civito, kvankam la forto varias.”

“Tiel ŝajnas.”

“Do necesos selekti tiajn virinojn por loĝi kaj gardi kun tiuj viroj, ĉar ili estas kapablaj kaj havas taŭgan naturon.”

“Certe.”

“Kaj endas doni samajn taskojn al samaj naturoj.”

“Jes.”

“Do ni revenis al la komencpunkto. Ni interakordas ke ne estas kontraŭnature instrui artojn kaj sportojn al la gardistinoj.”

“Tute vere.”

“Do nia leĝo ordonas nenion neeblan aŭ fantazian, ĉar ĝi akordas kun la naturo. Inverse, kio nun estas farata estas evidente kontraŭnatura.”

“Evidente.”

“Nu, ĉu la celo de nia diskuto ne estis trovi ĉu ni decidis pri tio, kio estas ebla kaj plej bona?”

“Ja tiel estis.”

“Kaj ni interkonsentas ke ĝi ja estas ebla.”

“Jes.”

“Nun ni devas interakordi ke ĝi estas plej bona.”

“Klare.”

“Do por pretigi virinojn ke ili estu gardistoj, ni donos la saman edukon al kaj viroj kaj virinoj, precipe ĉar temas pri unusama naturo, ĉu ne?”

“Tute saman.”

“Kion do vi opinias pri ĉi tio—?”

“Pri kio?”

“La supozo ke unu homo estas pli kapabla kaj alia malpli kapabla. Aŭ ĉu vi opinias ke ĉiuj estas identaj?”

“Neniel.”

“Do en la civito kiun ni establas, kiuj estos, laŭ via opinio, pli kapablaj: La gardistaro edukita laŭ nia preskribo, aŭ ŝufaristoj edukitaj pri ŝufarado?”

“Via demando estas absurda,” li respondis.

“Mi komprenas,” mi diris. “Do la gardistoj estos sendube la plej bonaj civitanoj.”

“Kompreneble.”

“Kaj la virinoj estos la plej bonaj el la virinoj?”

“Ankaŭ tio estas evidenta,” li respondis.

“Ĉu povas esti io pli bona por civito ol tio: Ke la virinoj kaj viroj estas plej altkvalitaj?”

вернуться

48

Herodoto, kiu vivis samtempe kiel Sokrato, rakontas en sia Historio pri la muzikisto Ariono, kiun oni devigis salti en la maron el ŝipo por droni. Delfeno portis lin bonstatan al la tero.

вернуться

49

Mi ne sekvas la tradician tradukon de la greka teksto ĉi tie. Kutime oni tradukas: “en kiu pri ĉio tia la vira sekso ne superas (greke: διαφεροντωζ) la virinan? … propraj al la ina sekso, kaj pri kiuj se virino estas superata (de viro) ŝi estas plej mokinda?” Tia traduko rekte kontraŭas la antaŭajn kaj la postajn alineojn, kaj la celon de la diskuto. Platono ĝis ĉi tie uzas la verbonδιαφερειν kun la senco “diferenci”, kaj S.C. Wodehouse tradukas nian adverbon “diference” per διαφεροντωζ (English-Greek Dictionary, Londono, 1932), kio plisencigas la tradukon.