“Ili drinkas kaj festas kaj velas kiel oni atendus de tiaj personoj. Krome, ili nomas tiun personon ŝipestro kaj kapitano kaj komprenanto de la velarto, kiu estas plej kapabla sukcese kapti la ŝipestron ĉu per persvado, ĉu perforte, kaj tiel ebligas ke ili regu. Personon ne tiel kapablan ili opinias senutila. Ili tute ne komprenas ke vera kapitano devas okupi sin pri la tempo, la sezonoj, la astroj, la ventoj, kaj ĉio alia apartenanta al la navigarto. Por vere esti la estro de ŝipo li devas tiel gvidi ĝin, negrave ĉu aŭ ne oni aprobas, kaj negrave ĉu ili opinias ke ne estas eble samtempe scii la arton kaj sin okupi pri ĝi kaj ankaŭ pri navigado. Sed ili, en la ŝipo, ne kredas lin vera navigisto. Ili nomas lin astrorigardanto, sensenca babilanto, tute senutila por ili, la ŝipanoj en tiel misaranĝitaj ŝipoj.”
“Ja estas tiel,” diris Adejmanto.
Mi diris: “Mi ne kredas ke vi bezonos detalan ekzamenadon de la analogio por vidi ke civitoj sin tenas tiel pri veraj filozofoj. Vi komprenas kion mi diras.”
“Certe,” li diris.
“Do unue instruu la analogion al tiu persono kiu miras ke filozofojn ne honoras la socio. Provu persvadi lin ke estus eĉ pli mirinde se oni ja honorus ilin.”
“Jes, tiel mi instruos,” li diris.
“Nun ni pritraktu mian deklaron ke vi pravas, ke ekspertoj pri filozofio estas senutilaj por la plej multaj homoj. Vi devas kulpigi pri senutileco tiujn kiuj ne uzas ĝin, ne la ekspertojn. Ne decas ke persono kun kapitana karaktero petu la velistojn esti regataj de li. Nek ke saĝuloj iru al la pordoj de riĉuloj. Kiu originigis tiun lertan diron mensogis.[67] La vero estas ke negrave ĉu malsanas riĉulo, ĉu malriĉulo, tiu devas iri al la pordoj de la kuracistoj. Kaj ĉiu persono bezonanta esti regata devas iri al la pordoj de persono kapabla regi. Ne decas ke registo petu la regotojn esti regataj, se li efektive kapablas helpi. Sed vi ne erarus se vi komparus la nunajn politikistojn al la ŝipanoj kiujn ni ĵus menciis. Kaj se vi komparus la homojn kiujn ili nomas senutilaj kaj astrorigardantoj al aŭtentikaj kapitanoj.”
“Tute prave,” li diris.
“Tiukaze, sekve, ne estas facile ke la plej indan sinokupon honoru personoj kiuj praktikas la malon. Plejparte la plej granda kaj forta, malica kondamno je filozofio estas de personoj kiuj nomas sin filozofiantoj. Jen la homoj pri kiuj vi parolis, kiam vi diris ke oni kalumnias filozofion per akuzo ke la plej multaj praktikantoj de ĝi estas fiuloj, kaj ke la plej ekspertaj estas senutilaj, kaj mi akordis ke vi prave parolis, ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Ĉu, do, ni nun plene konsideris la akuzon ke la plej ekspertaj estas senutilaj?”
“Certe.”
“Ĉu vi nun volas ke ni ekzamenu la neeviteblecon de la miskonduto de la plej multaj personoj kaj, se ni povos, ni provu montri ke la kaŭzo ne estas filozofio?”
“Certe.”
“Do ni aŭskultu kaj parolu komencante per memoro pri kiam ni diskutis kia devas esti la naturo de vera indulo. Se vi memoras, ĉefe gravas ke vero gvidu lin, kaj li devas serĉi ĝin ĉiam kaj ĉiel. Se li ne faras tion li estas ĉarlatano kaj tute ne partoprenanto en vera filozofio.”
“Tiel estis dirite.”
“Ĉu tiu unu afero ne estas tute kontraŭa al la ĝenerala opinio nuntempa?”
“Certe,” li respondis.
“Do ĉu ni taŭge defendos lin, se ni diros ke vera amanto de lernado strebas atingi la Realon kaj ne haltas por resti kun la multaj objektoj kredataj esti realaj? Li pluiras kaj nek perdas fervoron nek forlasas sian amon antaŭ ol kontakti la naturon de ĉio. Tiucele li uzas tiun parton de si mem kiu taŭgas por tio—la parencan Realon en ni. Tiam li kuniĝas kun la Realo, kaj kompreno kaj vero estas naskitaj. Li atingas scion. Li vivas vere, kreskas, kaj tiel ĉesas suferi. Nur tiam.”
“Estos kiel eble plej taŭge,” li diris.
“Ĉu li amus mensogon, aŭ, tute kontraŭe, li malamus ĝin?”
“Li malamus ĝin,” li diris.
“Kiam vero gvidas, mi opinias ke ni neniam povus diri ke bando da malbonoj akompanas ĝin.”
“Ne povus esti.”
“Ne povus. Lia karaktero estus sana kaj justa, kaj prudento akompanus.”
“Prave,” li diris.
“Ni ne bezonas denove listigi de la komenco la restantan bandon da karakterizaĵoj de la filozofa naturo. Memoru ke ilin akompanas taŭgaj kvalitoj: Kuraĝo, honorindeco, lernemo, memoro. Nu, vi obĵetis ke neniu povus malakcepti tion kion mi diris. Sed ke se ni forturnus nian atenton de la vortoj al la personoj pri kiuj temas la vortoj, oni dirus ke oni trovas senutilulojn inter ili, eĉ ke la plej multaj estas efektive nekredeble malbonegaj. Nun ni devas ekzameni la kaŭzon de tiu akuzo, kaj trovi kial la plej multaj estas malbonaj, kaj por fari tion ni ne povos eviti la taskon reekzameni kaj difini la naturon de veraj filozofoj.”
“Tiel estas,” li diris.
“Ni bezonas ekzameni la pereon de tiu naturo,” mi diris, “kaj trovi kial ĝi nuliĝas en la plej multaj personoj tiel ke nur malmultaj konservas ĝin, kaj eĉ tiujn oni nomas, nu, ne malbonaj sed senutilaj. Kaj post tio ni devas konsideri la karakteron de personoj kiuj mimikas tiun naturon kaj faras ĝin sia okupo. Ili alprenas okupon netaŭgan kaj tro grandan. Ili faras ĉiajn erarojn kaj ĉie kaj ĉiel kaj pri ĉio ili donas al filozofio la reputacion kiun vi menciis.”
“Pri kia koruptiĝo vi parolas?” li demandis.
“Mi klopodos karakterizi ĝin por vi,” mi diris, “kiom mia kapablo ebligos. Mi kredas ke ĉiu akceptus kun ni ke tia naturo kun ĉiuj kvalitoj kiujn ni ĵus nomis necesas por ke oni fariĝu filozofo, sed ke ili malofte ekzistas en homoj, kaj ili ekzistas en nur malmultaj homoj. Ĉu mi pravas?”
“Plene.”
“Konsideru kiom multaj kaj potencaj danĝeroj ekzistas por tiuj malmultaj personoj.”
“Kiaj danĝeroj?”
“Plej surprize, ĉio kion ni laŭdis en ies naturo tamen detruas lin kaj forlogas lin de filozofio. Mi parolas pri kuraĝo, prudento, efektive ĉio diskutita de ni.”
“Tio estas grandega paradokso.”
“Kaj, krom ili,” mi diris, “ĉio opiniata bona tamen detruas kaj forlogas: Beleco, riĉeco, korpa forto, potencaj parencoj en la civito, kaj ĉio rilatanta al tiuj kvalitoj. Vi komprenas kion mi celas diri.”
“Mi komprenas,” li respondis, “sed mi volonte komprenus pli klare.”
“Se vi komprenos ĝin kiel tuton,” mi diris, “estos klare al vi, kaj ĝi ne plu ŝajnos paradoksa al vi.”
“Kiel vi volas ke mi faru tion?” li demandis.
“Pri ĉiu ĝermo,” mi diris, “ĉu de planto ĉu de besto, ni scias ke ju pli mankas taŭga nutraĵo aŭ taŭga klimato aŭ taŭga loko, kaj ju pli fortika estas la ĝermo, des pli ĝi bezonas la taŭgaĵon. Tio estas ĉar maltaŭgeco estas pli kontraŭa al taŭgeco ol netaŭgeco.”
67
Laŭ anekdoto, oni demandis Simonidon “ĉu estas preferinde esti genia aŭ riĉa?” Li respondis: “Riĉa, ĉar oni trovas geniojn ĉe ĉi ties kortego”.