“Mia ruzo preterpasi diskuton de la akiriĝo de edzinoj fiaskis, kiel ankaŭ la diskuton pri naskado kaj pri la establiĝo de regantoj. Mi klopodis fari tiun ruzon ĉar mi sciis kiel malplaĉa kaj malfacile efektivigebla estas la pura vero. Tamen mi tute ne sukcesis mallongigi la diskuton tiel. Nu, ni finis la diskuton pri virinoj kaj infanoj, sed ŝajnas ke ni devos plene rekomenci pri la regantoj. Ni diris, memoru, ke ili devos montri sin amantoj de la civito. Ili devos proviĝi per plezuroj kaj malplezuroj. Ili devos pruvi ke ili ne forĵetos la instruaron dum suferado aŭ timo aŭ iu alia sperto. Kiu troviĝos nekapabla estos malakceptenda. Sed kiu restos pura, kiel oro provita en fajro, devos fariĝi reganto. Tiu devos ricevi honoron kaj premiojn dum vivo kaj post morto. Ni diris tion dum la diskuto vualite preterkuris nin, timante veki la temon kiel nun okazas.”
“Vi tute pravas,” li diris. “Mi bone memoras.”
“Mi hezitis, amiko,” mi diris, “paroli tiel aŭdace kiel nun. Sed nun mi devos diri aŭdace ke filozofoj estos la plej bonaj gardistoj.”
“Tiel estu dirite,” li respondis.
“Pripensu kiel malmultajn vi havos. La kvalitoj necesaj por ilia naturo, kiel ni diskutis, rare emas kune kreski en unu persono; plejofte ili kreskas disŝutite.”
“Pri kiuj kvalitoj vi parolas?”
“Kapablo facile lerni, memori, esti lerta, rapide reagi, kaj ĉio tia. Vi scias ke ili ne emas kune kreski en tiaj viglaj, altkvalitaj mensoj kiuj emas bonorde, trankvile kaj konstantece vivi. Homoj kun tiaj kvalitoj rapide diskuras ĉien ajn, kaj konstanteco forlasas ilin.”
“Vi pravas,” li diris.
“Efektive, karakteroj konstantemaj kaj nevariemaj kiajn oni prefere fidus, ĉar dum batalado ili malfacile ektimas, reagas same al lernado. Ili malfacile eklernas kaj estas malviglaj. Dormemo kaj oscedado superregas ilin kiam ili devas studi.”
“Tiel estas,” li diris.
“Sed ni diris ke ili devas bone kaj inde havi ambaŭ karakterojn. Se ne, ili ne ricevos la plej altkvalitan edukon, nek honoron, nek regon.”
“Ĝuste,” li diris.
“Ĉu vi akordas ke tia kungrupiĝo de karaktereroj estas malofta?”
“Certe.”
“Do necesos provi ilin kiel ni antaŭe diris: Per suferado kaj terurado kaj plezuroj kaj ankaŭ aferoj antaŭe ignorataj de ni sed nun preskribendaj: Ili devos esti multe ekzercataj per studado por trovi ĉu ili povas toleri eĉ la plej malfacilan lernadon aŭ ĉu ili perdos sian kuraĝon, same kiel oni perdas kuraĝon rilate al aliaj aferoj.”
“Taŭgas ekzameni tiel,” li respondis. “Sed laŭ vi kiuj estas la plej gravaj studtemoj?”
“Memoru,” mi diris, “ke ni distingis tri partojn de la psiko, kaj ni ankaŭ interakordis pri la karaktero de justeco kaj prudento kaj kuraĝo kaj saĝeco.”
“Se mi ne memorus,” li respondis, “ne estus juste lasi min aŭskulti la sekvontan argumenton.”
“Kaj ankaŭ la jamdiritaĵojn?”
“Ĝuste kion?”
“Ni diris ke estus plej bone sekvi alian, pli longan vojon por plejbone observi ĉi tion, kvankam estas eble atingi pruvon laŭ la maniero jam uzita por la aliaj temoj. Vi diris ke vi estos kontentaj je nia ĝisnuna metodo, do tiel ni diskutis—ellasante, laŭ mia vidpunkto, esencajn detalojn. Bonvolu diri al mi ĉu vi estas kontentaj nun.”
“Nu, mi kaj la aliaj opinias ke la diskuto estis sufiĉa,” li diris.
“Sed, mia amiko,” mi diris, “se eĉ unu detalo de la Realo mankas, la diskuto ne estas tute sufiĉa. Nenio nekompleta estas sufiĉa, kvankam fojfoje iuj supozas ke jam sufiĉas kaj ke ne necesas serĉi plu.”
“Jes,” li diris, “multaj personoj estas tiaj pro sia pigro.”
“Sed,” mi diris, “tio estus plene maltaŭga por gardisto de la civito kaj de la leĝoj.”
“Verŝajne.”
“Do, kamarado,” mi diris, “tiu devos sekvi la pli longan vojon kaj labori je siaj studoj tute same kiel je sportoj. Alie, kiel ni ĵus diris, la plej grava, plej konvena studo neniam estos finita.”
“Sed ĉu ni ne diskutis la plej gravajn temojn?” li demandis. “Aŭ ĉu ekzistas io pli grava ol justeco kaj la aliaj temoj diskutitaj?”
“Ni devas ne nur skizi la plej gravan el ili, kiel ĝis nun,” mi diris.
“Ni devas ne permesi ke la plej preciza detalo manku. Ĉu ne estus ridinde se ni plej forte strebus por certigi ke malgravaĵoj estu precizaj kaj tute klaraj sed ni ne opinius ke la plej grava temo devas esti plej detale ekzamenita?”
“Certe,” li diris. “Sed ĉu vi kredas ke oni lasos vin foriri sen demandi al vi: Kiu estas tiu plej grava studo? Pri kio ĝi temas?”
“Efektive ne,” mi diris. “Do demandu. Kvankam vi ja ne malofte aŭdis ĝin, ĉu tamen vi ankoraŭ ne komprenas?—Aŭ ĉu vi nur volas kolerigi min per atako? Mi kredas ke estas tiel. Certe vi ofte aŭdis ke la arketipo de Bono estas la plej grava temo kaj pro ties valoro la justeco kaj la aliaj kvalitoj fariĝas valoraj kaj utilaj. Nun mi supozas ke vi komprenas ke mi intencas paroli pri ĉi tio, kaj ke mi intencas aldoni ke ni ankoraŭ ne sufiĉe konas ĝin. Se ni ne konas ĝin, eĉ se ni plej bone scius ĉion alian, vi scias ke estus senvalore por ni. Estas tiel ke ni povus havi nenion sen la Bono. Aŭ ĉu vi opinias ke eblas akiri ĉion sen la Bono? Aŭ ke oni povas kompreni ĉion alian sen la Bono, se oni ne povas kompreni la Belon kaj la Bonon?”
“Je Zeŭso, ne mi!” li diris.
“Sed vi ja scias ke ĝenerale oni opinias ke plezuro estas la bono, dum ‘lertuloj’ opinias ke la bono estas komprenado.”
“Kompreneble.”
“Krome, amiko, tiuj ‘lertuloj’ ne povas informi nin pri kio temas la komprenado. Ili fine devas diri ke temas pri ‘kompreno de la bono’.”
“Kiel absurde!” li diris.
“Devas esti,” mi diris. “Ĉar ili riproĉas nin dirante ke ni ne konas la Bonon, sed ili parolas kvazaŭ ni ja scius! Ili diras ke temas pri kompreni la bonon, kvazaŭ ni konsentus kun ili kiam ajn ili diras la vorton ‘bono’.”
“Vi plene pravas,” li diris.
“Kion pri personoj kiuj diras ke plezuro estas la difino de bono? Ĉu ili ne eraras same kiel la aliaj? Aŭ ĉu ili ne devas akcepti ke ekzistas malbonaj plezuroj?”
“Tion ili ja devas akcepti.”
“La rezulto, mi kredas, estas ke ili devas akcepti ke la samaj aferoj estas kaj bonaj kaj malbonaj, ĉu ne?”
“Klare.”
“Estas evidente ke multaj grandaj disputoj okazas pro tio.”
“Certe.”
“Nu, do estas evidente ke oni akceptas la ŝajnigon de justeco kaj beleco eĉ se temas pri nur iluzio. Oni faras kaj akiras kaj kredas. Sed kiam temas pri Bono, al neniu persono sufiĉas akiri nur iluzion. Oni serĉas la realon kaj ĉiu opinias ŝajnon senvalora.”
“Certe,” li diris.
“Nu, ĉu la plej bonaj personoj en nia civito al kiuj ni enmanigas ĉion devas esti blindaj pri tio kion penas akiri ĉiu persono? Pri tio por kio oni faras ĉion eĉ kvankam oni havas nur intuicion kaj nenian certecon pri ĝia naturo, male ol pri aliaj aferoj? Kaj pro kio oni maltrafas la valoron de ĉio alia, ĉar ĝi estas tiel grava kaj oni estas konfuzita pri ĝi ne povante kontentige scii kio ĝi estas?”
“Neniel,” li diris.
“Mi opinias ke se oni ne scias kiel justeco kaj beleco estas bonaĵoj, oni ne multe meritas esti ilia gardisto. Mi aŭguras ke sen tia antaŭscio oni estus maladekvata.”
“Vi tre bone aŭguras,” li diris.
“Nia socio fariĝos perfekta se ĝia gardisto scios ĉi ĉion, ĉu ne?”
“Nepre,” li diris. “Sed ĉu vi mem, Sokrato, diras ke la Bono estas scio aŭ plezuro aŭ io alia?”
“Tamen jen vi estas la persono,” mi ekslamaciis, “kiu tute klare deklaris jam antaŭ longe ke vin ne kontentigos alies opinioj pri tiaĵoj!”
“Nek ŝajnas al mi esti prave, Sokrato,” li diris, “nur diskuti la opiniojn de aliaj personoj sed ne vian propran, kvankam vi okupis vin dum tiom da tempo pri ĉi tiaj aferoj.”