Выбрать главу

“Kion?” mi diris. “Ĉu ŝajnas al vi esti juste ke persono scianta nenion diskutu kvazaŭ eksperto?”

“Tute ne kiel eksperto,” li respondis, “sed li devus esti preta diri sian opinion.”

“Kion?” mi demandis. “Ĉu vi ne kredas ke estas hontinde esprimi opinion pri tio, kion oni ne scias? Eĉ la plej lerta opinio tiukaze estas blinda.—Aŭ ĉu vi kredas ke persono hazarde esprimanta pravan opinion tute sen scio diferencas de blinduloj hazarde laŭirantaj ĝustan straton?”

“Ne,” li akceptis.

“Ĉu vi do volas kontempli hontindaĵojn blindajn kaj distorditajn, anstataŭ aŭskulti klarajn belajn vidpunktojn de aliaj personoj?”

“Je Zeŭso, Sokrato!” Glaŭkono diris. “Ne forlasu nin kiam vi preskaŭ atingis konkludon. Plaĉus al ni se vi ekzamenus la Bonon same kiel vi ekzamenis justecon kaj prudenton kaj la aliajn virtojn.”

“Ankaŭ tre plaĉus al mi, kamarado,” mi respondis. “Sed ĉar mi ne povas, mi hontinde riskus volonte mokindigi min. Sed, estimindaj amikoj, provizore mi lasu tiun demandon: Kia estas la Bono—ĉar ŝajnas al mi ke mi bezonus multe pli ol mian nunan kapablon por pravigi mian nunan supozon.—Sed kion, laŭŝajne, naskigas la Bono, kaj estas plej simila al ĝi, tion mi volonte diros se vi volas akcepti tion. Se ne, do ni lasu la aferon.”

“Ja parolu,” li diris. “Vi povos repagi nin per rakonto pri ĝia patro poste.”

“Volontege mi rakontus jam nun, se mi povus, kaj tiel repagus al vi, anstataŭ nur pagi la interezon kiel nuntempe. Nu, vi ricevos kiel interezon la infanon de la Bono. Sed atentu ke mi ne senkonscie trompu vin falsante la kvanton da interezo.”

“Ni atentos laŭeble,” li respondis. “Nur parolu.”

“Konsentinte,” mi diris, “kaj memoriginte vin pri kio estis dirita antaŭe kaj estis ofte ripetata aliloke.”

“Pri kio?”

“Ni diras ke multaj belaĵoj kaj multaj bonaĵoj ekzistas,” mi diris.

“Ni diras ke ĉiu el ili estas tiakaraktera.”

“Jes, tion ni diras.”

“Kaj ni parolas pri la Belo kaj la Bono mem, kaj tiel, kvankam ni parolis pri multaj objektoj, ni tamen diras ke ekzistas unusola arketipo de ĉiu kvalito.”

“Jes.”

“Ni diras ke ni vidas la objektojn, ne ke ni konceptas ilin. Sed ni diras ke ni konceptas la arketipojn, ni ne vidas ilin.”

“Kompreneble.”

“Per kio ni vidas tion kion ni vidas?”

“Per la vido,” li diris.

“Kaj ni perceptas sonojn per la aŭdo, kaj aliajn perceptaĵojn per perceptkapablo, ĉu ne?”

“Tiel ni ja perceptas.”

“Nu, ĉu vi iam pripensis kiel senmalŝpare la kreinto de perceptado faris la kapablojn vidi kaj esti vidata?”

“Ne multe.”

“Nu, konsideru: Ĉu aŭdo kaj sono bezonas ion alian por efektivigi siajn aŭdon kaj aŭdiĝon? Ĉu tria elemento necesas tiel ke se ĝi mankas okazos nek aŭdo nek aŭdiĝo?”

“Tute ne.”

“Mi kredas ke estas same rilate al multaj aliaj perceptoj,” mi diris, “eble ĉiuj—nenio ekstra estas necesa. Aŭ eble vi povas nomi esceptojn?”

“Ne mi,” li diris.

“Rilate al vido kaj vidaĵo, vi ne konas ian mankon?”

“Kian?”

“Se vido ekzistas en la okuloj kaj ankaŭ la koloroj estas en la objektoj kaj oni strebas vidi, se tria afero speciale ekzistanta por ĉi tiu celo ne ĉeestas, la vido vidas nenion kaj la koloroj estas nevideblaj.”

“Kio estas tiu tria afero?” li demandis.

“Ni nomas ĝin lumo,” mi diris.

“Vi pravas.”

“Do la vidpercepto kaj la kapablo esti vidata estas kunligitaj per io pli grava ol la kunligiloj de la aliaj perceptparoj, se lumo ne estas tro alte taksata.”

“Ĝi neniel estas tro alte taksata,” li diris.

“Laŭ via opinio kiu el la Dioj en la ĉielo estas la mastro kies lumo ebligas ke la vido vidu plej perfekte, kaj ke vidaĵoj vidiĝu?”

“Mi havas la saman opinion kiel vi kaj ĉiu alia persono,” li diris.

“Estas evidente ke vi parolas pri la suno.”

“Sekve, ni povas konsideri la rilaton de la vido al tiu Dio, ĉu ne?”

“Kiel?”

“Nek la vido nek tio en kio ĝi okazas—ni nomas ĝin okulo—estas la suno.”

“Evidente.”

“Sed ĝi estas la plej sunsimila el ĉiuj perceptorganoj.”

“Certe.”

“Kaj ĝi ricevas sian kapablon kvazaŭ ĝin elverŝus la suno, ĉu ne?”

“Tiel estas.”

“La suno ne estas vido, sed ĝi estas la kaŭzo de vido kaj tial estas perceptebla per ĝi, ĉu mi pravas?”

“Jes,” li diris.

“Do al mi ŝajnas ke necesas diri ke bonaĵo, naskita de la Bono, havas similan rilaton al la Bono. Ĝi rilatas en la mensa mondo al la pensado kaj pensoj, ĝuste kiel la suno en la vidmondo rilatas al la vido kaj vidaĵoj.”

“Ĝi estas kio? Bonvolu ekspliki al mi denove,” li petis.

“Vi scias,” mi diris, “ke kiam oni ĉesas turni siajn okulojn al objektoj kies kolorojn trafas la taglumo kaj turnas ilin all objektoj kies kolorojn trafas la lun- kaj stellumo, la okuloj estas preskaŭ blindaj. Estas kvazaŭ mankas klara vido en ili.”

“Estas vere,” li diris.

“Kaj, mi kredas, kiam la samaj okuloj estas turnitaj al objektoj kies kolorojn iluminas la suno, ili klare vidas kaj vido ŝajnas esti en ili.”

“Evidente.”

“Konsideru la psikon simile: Kiam ĝi rigardadas ion iluminatan de la Vero kaj Realo, ĝi rekonas kaj scias ĝin, kaj ŝajnas ke ĝi havas menson. Sed kiam ĝi rigardas ion en kiun miksiĝis mallumo—aferojn kiuj estiĝas kaj pereas—ĝi havas nur supozojn, ĝi malakriĝas kaj daŭre ŝanĝas siajn opiniojn kaj estas kvazaŭ menso mankas.”[73]

“Tiel estas.”

“Do necesas diri ke kio provizas veron al sciaĵoj kaj scikapablon al scianto estas la arketipo de Bono. Ĝi estas la kaŭzo de scio kaj de vero, tiom kiom oni povas scii ĝin. Kvankam scio kaj vero estas belaj, vi pravas dirante ke la Bono estas pli bela ol ambaŭ. Kiel vi prave supozis ke lumo kaj vido similas al la suno sed ne estas la suno mem, tute same estas prave kredi ke scio kaj vero similas al la Bono, sed ne estas ĝuste supozi ke ili estas la Bono mem. La posedo de la Bono estas multe pli honorenda.”

“Vi nomas ĝin nekoncepteble bela,” li diris. “Se ĝi provizas kaj scion kaj veron kaj estas eĉ pli bela ol ili. Vi ja ne diras ke ĝi estas plezuro.”

“Pro Dio silentu!”[74] mi respondis. “Nur konsideru alian komparon.”

“Kiun?”

“Sendube vi akceptas ke la suno ne nur donas al vidaĵoj la kapablon esti vidataj, sed ankaŭ originon kaj kreskon kaj nutron, kvankam la suno mem ne estas tiu origino.”

“Kompreneble.”

“Simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon. Sed la Bono ne estas realeco, ĝi havas multe pli altan rangon kaj potencon ol la realeco.”[75] Glaŭkono ridegis. “Apolono!” li sakris. “Jen giganta hiperbolo!”

“Vi mem kulpas,” mi diris. “Vi devigis min diri mian opinion pri la afero.”

“Nu, nepre ne hezitu,” li respondis. “Daŭrigu la analogion kun la suno, se vi ellasis ion.”

“Nu,” mi diris, “mi ellasis multegon.”

“Do ne ellasu eĉ plej malgrandan parton.”

“Mi kredas ke necesos ellasi multon,” mi diris. “Tamen, laŭeble mi ne intence ellasos ion.”

“Nepre ne,” li diris.

“Konsideru,” mi respondis, “kion mi diris: Estas du principoj. Unu regas la mensan sferon, la alia la vidatan sferon—mi ne diras la ĉielan sferon, por ke vi ne supozu ke mi faras vortludon pri la nomoj. Vi ja akceptas ke estas tiuj du specoj, vidaĵo kaj pensaĵo?”

вернуться

73

Jen la fundamenta instruo de Platono: nur tio kio estas permanenta, eterne senŝanĝa, povas esti absolute vera kaj reala. Kio ŝanĝiĝas, tio estas kontingenca kaj ne estas reala en sia esenco.

вернуться

74

Ĉi tiu frazo tradukas grekan vorton kiun oni uzis por averti ke oni ne diru ion por ke supernatura katastrofo ne okazu.

вернуться

75

T.e., la Bono estas arketipo kiu transcendas la koneblan kosmon de ekzistantaĵoj kaj ĉion kion ni supozas reala.