“Vi denove forgesas, mia amiko,” mi diris, “ke la leĝo ne celas ke unu grupo en la civito prosperu; ĝi klopodas efektivigi tion en la tuta civito. Ĝi persvade devigas la civitanojn interakordi kaj helpi unuj la alian, tiel ke ĉiuj servas la civiton laŭ sia kapablo. Ĝi faras tiajn personojn en la civito ne por lasi ke ĉiu sekvu sian propran volon sed por utiligi ilin, tiel ke la civito unuiĝus.”
“Prave,” li respondis. “Mi ja forgesis.”
“Atentu, Glaŭkono,” mi diris, “ke ni ne mistraktos tiujn homojn inter ni kiuj fariĝos filozofoj. Laŭ ni, ni prave traktas ilin devigante ilin prizorgi kaj gardi la aliajn. Ni diros ke similaj personoj naskitaj en aliaj civitoj rajtas ne partopreni en civitaj taskoj, ĉar ili spontanee kaj neplanite kreskas en ĉiu civito. Estas juste ke persono kiu perlaboris sian propran ekziston ne ŝuldas al la socio nek fervoras repagi al la socio. Sed ni pretigis vin por esti gvidantoj kaj reĝoj de la abelaro por la bonfarto de vi mem kaj de la tuta civito. Edukite pli bone kaj pli perfekte ol la aliaj, vi kapablas partopreni en ambaŭ regionoj. Ĉiu el vi devas laŭvice malsupreniri en la loĝejojn de la aliuloj kaj kutimiĝi al la mallumo. Post tia kutimiĝo vi multe pli bone vidos ol la homoj tie, kaj vi rekonos ĉiun el la reflektaĵoj, ĉar vi jam vidis la veron pri la Belo kaj la Justo kaj la Bono. Sekve, nia kaj via civito estos regata de vekiĝintoj anstataŭ de dormantoj, malsimile al la aliaj, kiuj estas regataj de personoj kiuj kvazaŭ boksas unu la alian kaj konkuras por akiri la regpovon supozante ke ĝi estas ia granda bonaĵo. La vero estas ke nur civitoj kie la regontoj plej kontraŭvole regas estas regataj plej bone kaj sen malpaco. Civitoj kun alispecaj regantoj spertas la malon.”
“Certe,” li diris.
“Ĉu vi kredas ke la junaj lernantoj malobeos nin aŭdinte tion, kaj ke ili rifuzos laŭvice partopreni en la taskoj de la civito kvankam ili rajtos kune vivi en la Puro plejofte?”
“Neeble,” li diris, “ĉar ni postulos justecon de justuloj. Ĉiu el ili komprenos ke regi estas necesa devo—tute male ol opinias la regantoj en ĉiu el la aktualaj civitoj.”
“Mia amiko,” mi diris, “estas tieclass="underline" Se vi povos trovi pli bonan vivon ol regadon por la regontoj, via civito povos esti bone regata. Nur tiam ĝin regos veraj riĉuloj, riĉaj ne pro oro sed pro beata stato: Bona kaj prudenta vivo. Se ili estus malriĉaj senhavuloj kaj venus al civita ofico kredante ke tiel ili akiros bonaĵojn, tia stato ne ekzistus. Kiam ili luktas inter si strebante fariĝi regantoj, publike kaj private tia batalado detruas ne nur ilin sed la tutan civiton.”
“Plene vere,” li diris.
“Ĉu vi konas alian specon de vivado,” mi demandis, “kiu malrespektas politikan regadon krom tiu de vera filozofio?”
“Je Zeŭso, ne!” li respondis.
“Sekve, nur personoj kiuj ne volas regi devus rajti regi. Alie, rivaloj batalus inter si.”
“Kompreneble.”
“Kiujn aliajn vi devigus protekti la civiton, ol tiujn kiuj plej sagace scias plej bone regi civiton ĉar ili posedas aliajn honorojn kaj pli bonan vivon ol politikan?”
“Neniujn aliajn,” li diris.
“Ĉu vi do volas ke ni nun ekzamenu kiel tiaj homoj estiĝos? Kaj kiel oni povus konduki ilin supren al la lumo kiel, laŭdire, iuj homoj supreniris el Hadeso ĝis la Dioj?”
“Nu, estas klare ke ne temas pri la ĵetturniĝo de ŝelo[77] sed psika sinturno for de ia nokteca tago al vera, al supreniro al la Realo, al la vero kiun ni nomis filozofio.”
“Certe.”
“Do ni devas ekzameni kiu studo kapablas fari tion, ĉu ne?”
“Ni nepre devas ekzameni tion.”
“Kiu studo, Glaŭkono, povus tiri la psikon el la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo al la Realo? Samtempe mi ekpensas demandi ankaŭ: Ĉu ni ne diris ke ili devas esti eksperte ekzercataj je militado dum ili estas junaj?”
“Ni ja diris tion.”
“Do ĉi tiu studo kiun ni serĉas devas havi ankaŭ alian kvaliton.”
“Kiun?”
“Ĝi devas esti utila al militemaj personoj.”
“Tiel devas esti,” li diris, “se estas eble.”
“Ni antaŭe diris ke ni devas instrui sportojn kaj artojn al ili.”
“Jes,” li diris.
“Sportoj rilatas al ekestiĝo kaj pereo, ĉar ili estas por korpoj kaj korpoj kreskas kaj mortas.”
“Evidente.”
“Do tio ne estas la studo kiun ni serĉas.”
“Ne.”
“Ĉu do muziko, kian ni komence ekzamenis?”
“Sed memoru,” li diris, “ke ĝi estas la malo de sportoj. Ĝi instruas konduton al la gardistoj—per siaj sonoj ĝi transdonas ian humoron sed neniun scion. Simile, per sia ritmo ĝi transdonas ritmecon. Kaj la vortoj havas parencajn influojn, negrave ĉu temas pri legendoj, ĉu pri pli veraj aferoj. Ne estas en ĝi ia studo kondukanta al kion vi nun serĉas.”
“Vi plej prave memorigas min,” mi respondis. “Efektive tio ne estas en ĝi. Sed, plej estiminda Glaŭkono, kiu studo povus plenumi la bezonon? Ĉar ĉiuj metioj ja ŝajnas esti neindaj.”
“Kompreneble. Sed kio restas aparte de arto kaj sportoj kaj la metioj?”
“Bone,” mi diris. “Se ni ne povas trovi ion apartan de ili, do ni devos trovi ion propran al ili ĉiuj.”
“Kion?”
“Ion komunan al ĉiuj metioj kaj pensoj kaj scioj—kion oni plejunue devas lerni.”
“Kion?” li demandis.
“Ion tre simplan,” mi respondis. “La kapablo distingi inter unu, du, tri. Mallonge: Kalkulado, aritmetiko. Tio rilatas al ĉio, ĉiu metio kaj scio devas atenti tion, ĉu ne?”
“Tiel atenti? Jes ja.”
“Kaj ankaŭ la militarto?”
“Nepre jes.”
“Do Palamedo en la tragedioj[78] ĉiam montras ke Agamemnono estis ridinda generalo. Palamedo pretendas, ĉu ne?, esti eltrovinta aritmetikon, kaj per tio li aranĝis la armeon en Iliono kaj li kalkulis la ŝipojn kaj ĉion alian, kvazaŭ neniu antaŭe faris tiajn kalkuladojn. Kaj Agamemnono, ŝajne, eĉ ne sciis kiom da piedoj li havas, ĉar li ne sciis kalkuli. Kia generalo estus li, laŭ via opinio?”
“Certe tre stranga,” li diris, “laŭ mia opinio, se tio estas vera.”
“Do ĉu ni diros ke militonto nepre devas studi ion alian prefere ol kalkuli kaj nombri?”
“Tio estas la plej grava studo,” li diris, “por persono kiu devos kompreni aranĝi armeon. Efektive, eĉ por esti nur homo.”
“Ĉu vi scias kion mi opinias pri tiu studo?” mi demandis.
“Kion?”
“Evidente ĝi estas unu el tiuj studoj kiujn ni serĉas por instigi la kreskon de konceptado. Sed neniu uzas ĝin ĝuste, kvankam ĝi kapablas tiri onin al la Realo.”
“Kion vi diras?” li demandis.
“Mi provos ekspliki al vi mian penson,” mi diris. “Vi estos observanto kiu akceptos aŭ malakceptos ĉu tio kion mi esprimos jes aŭ ne kondukas al nia celo. Tiel ni pli klare vidos ĉu estas kiel mi suspektas.”
“Ekspliku,” li diris.
“Jen mia ekspliko,” mi diris. “Se vi pripensas, kelkaj perceptaĵoj ne postulas ke la menso atentu ilin, ĉar nia percepto mem sufiĉe distingas ilin. Kio necesigas mensan atenton estas kion la percepto ne adekvate prezentas.”
“Klaras ke vi parolas pri malproksimaĵoj,” li diris. “Kaj pri pentraĵoj en kiuj oni provas montri perspektivon.”
“Vi plene miskomprenas min,” mi respondis.
“Do kion vi celas esprimi?” li demandis.
“Kio ne postulas atenton,” mi diris, “estas ĉio kio ne samtempe montras malan aspekton. Mi diras ke io postulas la agadon de la menso kiam la percepto ne klare distingas inter ĝi kaj ĝia malo, negrave ĉu ĝi estas malproksima aŭ proksima. Ĉi tio pli klare montras kion mi diros: Jen tri fingroj, la plej malgranda, la dua, kaj la meza.”
77
Frua formo de nia kutimo ĵeti moneron enaeren por faci decidon. Oni uzis ŝelojn, de kiuj unu flanko estis blanka kaj la alia flanko nigra.