Выбрать главу

“Vi postulas taskon multoble pli malfacilan ol la nunan astronomion,” li diris.

“Mi kredas,” mi diris, “ke ni devos postuli ion similan pri la aliaj temoj, se ni, la leĝfarantoj, volas ke ili estu utilaj. Kion vi povas sugesti pri la parencaj studoj?”

“Mi tute ne povas fari sugeston, ĝuste nun,” li respondis.

“Laŭ mia kredo,” mi diris, “moviĝo havas ne unu sed plurajn specojn. Eble iu genio povos nomi ilin ĉiujn, sed ni mem povas jam trovi du.”

“Kiuj ili estas?”

“Unu estas korelativa al la astronomia.”

“Kiel?”

“Ŝajnas verŝajne,” mi diris, “ke same kiel la okuloj fiksas sian rigardon sur astronomiaĵojn, la oreloj fiksas sian atenton sur la muzikan sonaron. Ili estas parencaj studoj, kiel la Pitagoranoj[87] diras kaj ni akceptas, Glaŭkono, ĉu ne?”

“Efektive ni ja akceptas tion,” li diris.

“Do ĉar temas pri granda laboro, ni akceptos kion ili diras pri tiaj temoj, kiel ĉion alian kion ili volos aldoni. Samtempe, ni strebos protekti nian propran taskon.”

“Kiun?”

“Ke neniu el niaj prizorgatoj provu lerni ion mankohavan de ili, ion ne kondukantan al tia konkludo al kia ĉio devas konduki, kiel ni ĵus diris pri astronomio. Ĉu vi ne scias ke ili agas same pri harmonoj? Ili senfine mezuras la rilatojn inter la aŭdeblaj agordoj kaj sonoj, ĝuste kiel la astronomoj.”

“Jes, je la Dioj!” li diris. “Kaj tre absurde. Ili donas nomojn al la plej malgrandaj intervaloj inter sonoj kaj klinas siajn orelojn, kvazaŭ serĉante kapti sonojn el najbaraj domoj. Kelkaj diras ke ili aŭdas sonon inter du aliaj, kun intervalo tiel malgranda ke oni apenaŭ povas mezuri ĝin. Aliaj disputas, dirante ke la ‘du’ sonoj estas efektive nur unu, kaj ĉiu uzas la orelojn anstataŭ la menson.”

“Vi parolas,” mi diris, “pri la induloj kiuj atente ekzamenas la kordojn, streĉante ilin per la agordkejloj kaj—por ke la komparo ne fariĝu tro longa—vibrigante la kordojn per plektro ili ĝustigas ilin por ke la kordoj ne estu tro streĉitaj aŭ malstreĉitaj. Mi ne daŭrigos la komparon, ĉar mi ne parolas pri tiuj personoj. Mi parolas pri la personoj al kiuj, ni ĵus diris, ni volas demandi pri oktavoj. Ili agas same kiel la astronomoj. Ili serĉas nombro-rilaton inter la harmonoj, sed ili ne konsideras la ĉefproblemon: Nome eltrovi kiuj nombroj kunsonas kaj kiuj ne, kaj kial tio okazas.”

“Vi parolas pri giganta tasko,” li diris.

“Sed utila,” mi respondis, “por serĉi la Belon kaj Bonon; alie, estas senutile entrepreni ĝin.”

“Verŝajne,” li diris.

“Mi kredas,” mi diris, “ke la celo de ĉiuj niaj studoj ĝis nun estis trovi iliajn interrilaton kaj parencecon. Se ni atingas konkludon pri tiu interrilato, nia sinokupo kondukas al la celo kaj ne estas senutila. Se ĝi ne kondukas tien, ĝi ja estas senutila.”

“Ankaŭ mi sentas tion,” li diris. “Sed vi parolas pri tre granda laboro, Sokrato.”

“La preludo?” mi demandis. “Aŭ kio? Ĉu vi ne ĉiuj scias ke ĉio ĉi estas preludo por la leĝo kiun necesas eltrovi? Ĉar certe vi ne supozas ke la ekspertoj pri ĉi tiaj studoj estas dialektikistoj.”

“Je Zeŭso, ne!” li respondis. “Krom kelkaj kiujn mi renkontis.”

“Sed,” mi demandis, “ĉu personoj ne kapablaj detale diskuti per argumentoj iam scios tion, kion laŭ ni necesas scii.”

“Ili certe ne kapablas,” li respondis.

“Nu, Glaŭkono,” mi diris, “Ĉu jen la leĝo kiun dialektiko proklamas? Kvankam ni parolas pri intelekto, la vidkapablo estas analoga al ĝi. Ni diris ke la vidkapablo provas rigardi animalojn kaj poste astrojn kaj fine la sunon mem. Analogie, kiam oni provas dialektike ekzameni sen perceptoj, per nura intelekto, tion, kion oni celas atingi—se oni ne ĉesigas sian ekzamenon antaŭ ol trovi la Bonon per sia intelekto, oni atingas la celon de la intelekto, same kiel en la analogio oni trovas la celon de vido.”

“Nepre jes,” li diris.

“Vi nomas tiun entreprenon dialektiko, ĉu ne?”

“Certe mi nomas ĝin tio.”

“Nu,” mi diris, “la liberigo disde la katenoj kaj la sinturno for de la ombroj al la figuroj kaj la lumo, kaj la supreniro el la kaverno en la sunon, kaj tie la nekapablo rigardi la animalojn kaj plantojn kaj la lumon de la suno, sed nur la diajn reflektojn kaj ombrojn de la Realo en la akvo, ne nur la ombrojn de figuroj pro ordinara fajro kiu kompare kun tiu de la suno estas iluzio—la tuta tekniko kiun ni diskutis povas suprenenkonduki la plej bonan parton de la psiko al la kapablo vidi la plej noblajn realaĵojn, ĝuste kiel la plej sagaca parto de la korpo estis kondukita al tio kio estas plej observebla en la materia videbla regiono.”

“Mi akceptas tion,” li diris. “Sed malgraŭ tio, ŝajnas al mi tre malfacile akcepti—kvankam laŭ alia vidpukto malfacile ne akcepti. Tamen, ĉar ne temas nur pri unufoja aŭdo sed necesas ofte ripeti ĝin— ni akceptu kiel estas ĵus dirite, kaj iru al la ĉefmuziko mem por ekzameni ĝin same kiel ni ekzamenis la preludon. Diru al mi: Kia estas la kapablo dialektiki, el kiaj formoj ĝi konsistas, kaj kiaj estas ĝiaj vojoj? Ĉar ŝajne ĉi tiuj kondukas al loko kie estas kvazaŭ ripozejo apud la vojo, la celo de nia marŝado.”

“Ĝuste nun, mia amiko Glaŭkono, vi ne kapablas plu akompani min—kvankam ne mankas al mi la deziro konduki vin—volonte mi ne plu montrus al vi nur bildon sed la Veron mem, kiel mi vidas ĝin— kvankam mi ankoraŭ ne povas plene certigi ke mi pravas pri ĝi. Sed necesas akcepti ke io tia estas videnda, ĉu ne?”

“Evidente ĝi videndas.”

“Kaj nur la kapablo dialektiki povas montri ĝin, kaj nur al eksperto kian ni ĵus diskutis. Neniu alia ebleco ekzistas.”

“Ankaŭ tio estas plene akceptenda,” li diris.

“Sekve,” mi diris, “neniu oponu nin dirante ka alia metodo povas trovi la veron pri ĉio ekzistanta. Ĉiuj aliaj provoj nur konigas homajn opiniojn kaj celojn, aŭ pritemas estiĝon kaj sintezon, aŭ prizorgas kreskantaĵojn aŭ kunmetaĵojn. Rilate al la kelkaj restantaj provoj, kiuj, kiel ni diris, iomete atingas veron—geometrio kaj ĝiaj parencaj studoj—ni vidas ke ili kontemplas la Realon kvazaŭ en sonĝo, sed ili ne kapablas vidi vekiĝinte. Ili kapablus tion nur se ili ĉesus lasi siajn hipotezojn netuŝeblaj sen la povo ekspliki ilin. Ĉar se oni ne komprenas la komencon, tamen konstruas la mezon kaj la rezultojn el sia nescio, kiel tiaj premisoj povas konduki al scio?”

“Neniel,” li diris.

“Do,” mi diris, “dialektiko estas la sola metodo kiu abolas hipotezojn kaj tiel certigas sian fundamenton. Kaj efektive, kiam la okulo de ies psiko estas sinkinta en barbaran merdon,[88] dialektiko mildmaniere eltiras ĝin kaj kondukas ĝin supren. Ĝi uzas la rimedojn kiujn ni diskutis, kiel helpilojn kaj konvinkilojn. Ni ofte laŭtracie nomis tiujn rimedojn sciaĵoj, kvankam ili vere bezonas alian nomon. Nomon kiu indikas ion pli klaran ol opinio sed malpli klaran ol scio— mi kredas ke ni uzis la vorton ‘kompreno’ antaŭe.—Tamen ni ne kverelu pri nomo kiam tiom restas por nia ekzamenado.”

“Tute ne,” li diris.

“Sufiĉos ke ĝi indiku la gradon de klareco en la psiko.”

“Jes.”

“Kaj sufiĉos,” mi diris, “kiel antaŭe, nomi la unuan parton scio, la duan kompreno, la trian kredo, kaj la kvaran supozo. Mi kunigas kredon kaj supozon kaj nomas tion ‘opinio’. Mi kunigas scion kaj komprenon kaj nomas tion ‘intelekto’. ‘Opinio’ pritraktas la ŝanĝiĝeman mondon, dum ‘intelekto’ pritraktas la Realon. La rilato inter Realo kaj ŝanĝiĝemo estas simila al la rilato inter intelekto kaj opinio. La rilato inter intelekto kaj opinio estas simila al la rilato inter scio kaj kredo, kaj ankaŭ simila al la rilato inter kompreno kaj supozo. Sed ni preterlasu la interrilatojn de opinio kaj intelekto, Glaŭkono, kaj ilian disdividon en parojn, por ke ne inundu nin diskutado pluroble pli granda ol la ĝisnuna.”

вернуться

87

Pitagoro, ĉ. la mezo de la 6a jarcento a.K., fondis religian sekton, kiu iom post iom fariĝis filozofia skolo kaj daŭris ĝis ĉ. 350 a.K., do floris dum la vivtempo de Sokrato. Pitagoro kaj liaj skolanoj emfazis matematikon. Ilia studo pri muziko montris ke fiksita matematika rilato ekzistas inter la muzikaj sonoj. Ili kredis trovi la saman rilaton inter la astroj. Pro tio, astronomio kaj reserĉo pri muziksonoj estis parencaj studtemoj.

вернуться

88

T.e. fremdaj religiaj filozofioj.