Выбрать главу

“Kial?” li demandis.

“Ĉu vi ne konscias,” mi diris, “kiel granda estas la malbono kaŭzata de dialektiko nuntempe?”

“Kiumaniere?” li demandis.

“Oni satigas sin per malmoraleco,” mi respondis.

“Certe estas tiel,” li diris.

“Ĉu vi miras pri tio anstataŭ simpatii kun ili?” mi demandis.

“Sed kial?”

“Estas kvazaŭ iu prizorgata de granda, grava, riĉa familio kredus sin vera familiido kaj havus multajn admirantojn. Sed fariĝinte adolton li ekscius ke li ne estas filo de la supozataj gepatroj, sed li ne povas trovi siajn verajn gepatrojn. Ĉu vi povas konjekti kiel li kondutus al siaj admirantoj kaj al siaj adoptintoj dum la periodo kiam li ne sciis pri sia adoptiteco? Kaj poste kiam li ja scias pri ĝi? Aŭ ĉu vi volas aŭskulti mian konjekton?”

“Tion mi volas.”

“Mi konjektas,” mi diris, “ke li verŝajne honorus siajn patron kaj patrinon kaj la aliajn personojn kiujn li kredus familianoj, pli ol la admirantojn. Kaj ne estas verŝajne ke li neglektus sian familion. Kaj estas egale verŝajne ke li dirus nenion maldecan rilate al ili. Li estus malpli ema malobei ilin ol la admirantojn kiam temas pri io grava. Tio estas dum la periodo kiam li ne scius la veron.”

“Probable.”

“Sed kiam li ekscius la veron, mi konjektas ke li nek honorus nek respektus la familion. Li preferus atenti siajn admirantojn kaj esti persvadata de ili multe pli ol antaŭe. Li vivus kiel ili kaj malkaŝe akompanus ilin, kaj li tute ne atentus siajn supozitajn patron kaj aliajn familianojn.—Krom se li estus laŭnature bonkora.”

“Sendube estas ĝuste kiel vi diras,” li diris. “Sed kiel tiu parabolo estas aplikebla al la studantoj de logiko?”

“Estas jene: Jam de infaneco ni ricevas instruojn pri justeco kaj boneco. Ni akceptas tiujn instruojn kvazaŭ de gepatroj. Ni obeas kaj honoras ilin.”

“Ja estas tiel.”

“Ekzistas ankaŭ aliaj plezuraj agoj kiuj estas tute malaj. Tiuj plezuroj fiallogas nin. Ili tamen ne sukcesas konvinki bonanimajn personojn kiuj honoras la tradiciojn de la prapatroj kaj obeas ilin.”

“Tiel estas.”

“Nu,” mi diris, “kiam tia persono renkontas la demandon ‘Kio estas la Belo?’ kaj respondas laŭ la instruoj de la leĝfarintoj, oni refutas lin per argumentoj. Post multaj ĉiaspecaj refutoj lia kredo tiom konfuziĝas ke li ne plu scias ĉu io estas bela aŭ hontinda. Estas same pri justeco kaj bono kaj ĉio antaŭe honorata de li. Post tio, laŭ via opinio, kiom li plu honoros kaj obeos ilin?”

“Estas neeviteble,” li respondis, “ke li ne plu honoros kaj obeos ilin samkiel antaŭe.”

“Nu,” mi diris, “kiam li ne plu dediĉos sin al honorindaĵoj kaj respektindaĵoj kiel antaŭe, nek trovos la veron, ĉu estas verŝajne ke li preferos alispecan vivon ol tiun kiu allogas lin?”

“Ne.”

“Verŝajne, laŭ mia opinio, li preferos krimadon al obeado je la tradicioj.”

“Neeviteble.”

“Do,” mi diris, “estas probable ke tiaj estos la personoj atakataj per la menciitaj argumentoj kaj, kiel mi ĵus diris, ili meritas multan simpation, ĉu ne?”

“Kaj kompaton,” li diris.

“Sekve, por eviti la bezonon je kompato al viaj tridekjaruloj ni devos ĉiel tre zorgi pri kiel ili studos argumentadon.”

“Nepre,” li diris.

“Nu, unu ĉefzorgo tiurilata estas eviti ke ili gustumos ĝin dum ili estos junaj, ĉu ne? Mi kredas ke vi sendube rimarkis ke infanoj, kiam ili unuafoje gustumas argumentadon, faras el ĝi ludon. Ili konstante prezentas kontraŭajn argumentojn, kaj imitante la refutantojn ili mem refutas aliajn personojn. Kiel hundidoj, ili amas ĉiam tiri kaj dispecigi ĉion proksiman.”

“Ili amegas fari tion,” li diris.

“Nu, mem refutinte multajn personojn, kaj refutite de multaj personoj, ili rapide falegas en staton de ne plu kredi kiel antaŭe. La rezulto estas ke ili kaj filozofio mem estas malhonorataj de aliaj personoj.”

“Plenvere,” li diris.

“Sed maljunulo,” mi diris, “rifuzus partopreni en tia frenezeco. Li preferos imiti personon volantan per dialektiko trovi la veron. Li malakceptos personon nur ĝuantan lude refuti per manipulado de vortoj. Li mem pli inde agos kaj faros la aferon honorinda anstataŭ malhonorinda.”

“Prave,” li diris.

“Nu, ĉio antaŭe dirita de ni estis dirita por certigi ke la naturoj al kiuj oni transdonos la arton de argumentado estos honestaj kaj stabilaj. Malsimile al la nuna situacio en kiu ĉiu ajn malindulo povas uzi ĝin.”

“Certe,” li diris.

“Ĉu sufiĉos ke ili diligente kaj sincere partoprenu sole en argumentado, simile kiel en sportoj, dum duoble tiom da jaroj?”

“Ses?” li demandis, “aŭ kvar?”

“Negrave,” mi diris. “Estu kvin. Post tio vi devos redescendigi ilin en la kavernon kaj devigi ilin estri bataladon kaj ĉion alian taŭgan por junuloj, por ke ilia sperto egalu tiun de la aliaj. Ankaŭ rilate al ĉio ĉi ili estos observendaj por trovi ĉu ili restas firmaj malgraŭ ĉiuj allogoj aŭ ĉu ili dekliniĝas.”

“Kiom da tempo estos dediĉata al tio?” li demandis.

“Dekkvin jaroj,” mi diris. “Kaj kiam ili fariĝos kvindekjaraj, la sukcesintoj montrintaj sin plej bonaj rilate al agado kaj scio estos kondukendaj al la celo. Ili estos devigataj suprenturni la okulon de la menso por rigardi tion kio lumigas ĉion. Vidinte la Bonon mem, ili devos uzi ĝin kiel modelon. Laŭvice ili devos ordigi la civiton kaj la civitanojn kaj sin mem dum la resto de sia vivo. Dum la plejmulto de tiu tempo ili dediĉos sin al filozofio. Sed kiam venos ĉies vico, tiu devos suferi de politiko per la devo regi la civiton. Oni ne opinios tion agrabla, sed necesa. Simile edukinte aliajn personojn ili rajtos lasi ilin kiel gardantojn de la civito kaj foriri por loĝi sur la Insuloj de la Beatuloj. La civito starigos monumentojn kaj oferojn al ili kiel al dajmonoj, se la Pitia[91] aprobos. Se ne, kiel al beataj piuloj.”

“Vi skulptas belegajn regantojn, Sokrato, kvazaŭ profesiulo.”

“Kaj regantinojn, Glaŭkono,” mi diris. “Ne supozu ke mi intencis ke miaj diroj estu aplikendaj al viroj pli ol al virinoj egale kapablaj.”

“Vi pravas,” li diris. “ĉar, kiel ni diskutis, ili partoprenos en ĉio same kiel la viroj.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi akordas ke la civito kaj la socio kiujn ni diskutis ne estas nur revo? Malfacila jes, tamen efektivigebla. Kaj nur kiel ni diskutis. Kiam veraj filozofoj fariĝos la mastroj de la civito, negrave ĉu pluraj, ĉu nur unu, ili disdegnos la nuntempajn honorojn. Ili opinios ilin prihontindaj kaj tute senvaloraj. Anstataŭe, ili plej valorigos la ĝuston kaj ĝiajn honorojn. Ilia premiso estos ke justeco estas plej grava kaj necesa. Servante kaj plifortigante tion ili ordigos sian civiton.”

“Kiel?”

“Ili forsendos en la kamparon ĉiujn personojn en la civito aĝajn pli ol dek jarojn,” mi diris. “Ili forprenos iliajn infanojn, for de la nuntempaj kutimoj de la gepatroj. Ili edukos ilin laŭ siaj propraj kutimoj kaj leĝoj, kiujn ni ĵus diskutis. Tiel ili plej rapide kaj facile prosperigos la civiton kaj socion pri kiuj ni parolis. Tiel ili plej helpos la popolon kiu estiĝos tie.”

“Nepre,” li diris. “Kaj mi opinias, Sokrato, ke vi admirinde diskutis kiel tia civito efektiviĝos, se ĝi iam ja efektiviĝos.”

“Nu,” mi demandis, “ĉu vi kredas ke ni nun sufiĉe diskutis tian civiton kaj tian homon? Ĉu estas nun klare kia tia homo devos esti laŭ nia opinio?”

“Estas klare,” li diris. “Kaj rilate al via demando, mi kredas ke ni atingis nian celon.”

вернуться

91

Profetino de Apolono, en Delfoj, kies orakoloj estis kredataj esti ordonoj de Dio.