“Kion oni honoras, tion oni praktikas. Kion oni malestimas, tion oni evitas.”
“Tiel estas.”
“Anstataŭ resti venkemaj kaj honoravidaj, ili fariĝas amantoj de monakirado, kaj de mono mem. Konsekvence oni laŭdas kaj admiras riĉulojn kaj donas regpovon al ili, sed oni malrespektas malriĉulon.”
“Certe.”
“Kaj la sekvo estas ke oni establas oligarkian socion bazitan sur monhavo. Ju pli oligarkia estas la socio, des pli alta estas la monsumo postulata. Ju malpli ĝi estas oligarkia, des malpli granda estas la monsumo. Oni preskribas ke neniu povas partopreni en regado sen havi difinitan minimumon da riĉaĵoj. Oni obeigas tiun leĝon per armiloj aŭ per minacoj kaj tiel oni establas la socion, ĉu ne?”
“Nepre tiel.”
“Do ni rajtas konkludi ke tiel tia socio establiĝas.”
“Jes,” li diris. “Sed kia estas la karaktero de tia socio, kaj kiaj estas la difektoj atribuendaj al ĝi?”
“Unue,” mi diris, “konsideru la naturon de la postuloj. Vidu: Se oni farus iun kapitano de ŝipo pro lia riĉeco kaj ignorus malriĉulon, kvankam li estas pli bone kvalifikita kapitano—”
“Ili spertus malbonan vojaĝon,” li interrompis.
“Ĉu tio ne validas pri ĉia regado?”
“Ĝi ja validas.”
“Krom se temas pri civito,” mi diris. “Aŭ ĉu tio estas ankaŭ valida rilate al civitoj?”
“Nepre al civitoj,” li respondis, “ĉar temas pri la plej malfacila kaj grava speco de regado.”
“Do jen unu tre grava difekto de oligarkio.”
“Tiel ŝajnas.”
“Kaj ĉu la dua difekto estas malpli grava?”
“Kia?”
“Ke tia civito neeviteble estas du urboj, ne nur unu. Unu konsistas el la riĉularo, la alia el la malriĉularo. Kvankam ili loĝas en unusama loko, ili konstante komplotas unu kontraŭ la alia.”
“Je Zeŭso!” li diris, “tio neniel povas esti malpli grava.”
“Ankaŭ io alia estas malbona: Verŝajne ili ne povus elteni dum milito. Ili timus armitan civitanaron eĉ pli ol la atakantojn. Kaj se ili ne armus la civitanaron, nur ili mem restus por la batalo, verdire ‘oligarkoj’[95]. Krome, ili ne volus uzi monon por armeo, ĉar ili estas tro monavidaj.”
“Malfeliĉa evento.”
“Kaj ni jam kondamnis plurajn okupojn por unu persono. Ke la samaj personoj estu kultivistoj kaj financistoj kaj militistoj samtempe en unusama civito. Aŭ ĉu vi alie opinias?”
“Tute ne.”
“Nun konsideru: Ĉu el ĉiuj krimoj ĉi tiu la ĉefa malbono aperas.”
“Kiu estas ĝi?”
“Ke iu povas vendi ĉiujn siajn posedaĵojn al iu alia, kaj sekve loĝadi en la urbo sen havi rolon tie—nek esti financisto, nek laboristo, nek kavaleriano, nek armita infanteriano, sed tute simple senhava malriĉulo.”
“Jes, unuafoje tio aperas.”
“Nenio malebligas tion en oligarkioj, tial estas superriĉaj personoj kaj malriĉegaj.”
“Vi pravas.”
“Nun, konsideru: Dum li elspezadis kiam li estas riĉa, ĉu li estis utila por la civito laŭ niaj ĵus diskutitaj kriterioj? Li ŝajnis esti unu el la regantoj sed efektive li ne estis reganto aŭ asistanto al la regantoj, li estis nur persono senĉese elspezanta.”
“Jes,” li respondis. “Li ŝajnis esti reganto sed li estis simpla elspezisto.”
“Ĉu do ni diru ke same kiel en abelujo virabeloj naskiĝas kvazaŭ malsano de la abelaro, tia persono naskiĝas en domo sed estas kvazaŭ malsano de la socio?”
“Tute certe, Sokrato,” li diris.
“Nu, Adejmanto, Dio faris ĉiujn flugpovajn virabelojn senpikilaj, sed tamen li faris kelkajn piedirantojn senpikilaj, aliajn li faris danĝere pikpovaj. La senpikuloj mortas estante malriĉaj olduloj. Sed inter la pikpovuloj oni trovas ĉiujn personojn opiniatajn krimuloj.”
“Tio estas tute vera,” li diris.
“Estas evidente,” mi daŭrigis, “ke en urbo kie oni vidas almozulojn, en la sama loko estas sinkaŝintaj ŝtelistoj, lertaj personoj kiuj fortranĉas al oni la monsaketon, personoj rabantaj templojn kaj personoj lertaj pri ĉio tia.”
“Tio ja estas evidenta,” li diris.
“Nu, ĉu vi trovas almozulojn en oligarkioj?”
“Preskaŭ ĉiuj personoj escepte de la regantoj.”
“Krome, ni kredas ke ekzistas multaj pikilhavaj malbonuloj inter ili, kiujn la regantoj devas perforte subpremi, ĉu ne?”
“Tion ni kredas,” li respondis.
“Kaj ni ankaŭ dirus ke tiaj homoj estiĝas pro manko de taŭga eduko kaj pro la karaktero de la socio, ĉu ne?”
“Tion ni dirus.”
“Do tia estas oligarkia socio kaj tiajn malbonojn ĝi havas kaj eble eĉ pli.”
“Ĝenerale, jes.”
“Do ni rigardu kiel finitan,” mi diris, “la diskuton pri oligarkia socio kies regantoj konsistas el la riĉuloj. Nun ni devas ekzameni: Kia estas persono simila al ĝi? Kiel kaj kia li estiĝas.”
“Certe,” li diris.
“Nu, la oligarkiulo plejofte fariĝas el honoramanto.”
“Kiel?”
“Dum li estas juna li admiras sian patron kaj lernas de li. Sed subite li vidas la patron rompiĝi pro la socio, ĝuste kiel ŝipo pro roko, tiel ke elĵetiĝas ne nur liaj posedaĵoj sed ankaŭ li mem. Li estis generalo aŭ alia potenculo sed trompistoj denuncis lin al tribunalo kaj li estas ekzekutita aŭ ekzilita aŭ senrajtigita kaj perdinda ĉiujn siajn posedaĵojn.”
“Povas esti,” li diris.
“Kaj, amiko, kiam li vidas tion kaj suferas kaj perdas siajn posedaĵojn, mi supozas ke li ektimas kaj li tuj forpuŝas de la trono en si amon je honoro kaj fervoro. Humiligite pro sia malriĉeco, li turnas sin al avida mongajnado, kaj per zorga ŝparado kaj laborado li akumulas monon. Sendube vi akordas ke li tiam metas tiajn fervoron kaj amon al mono sur la tronon en sia koro kaj faras ĝin la granda reĝo en si kun tiaroj kaj kolumoj kaj zonita per persstila glavo.”
“Tio estas vera.”
“Laŭ mia kredo, li ĵetas racion kaj aspiron sur la teron kaj sklavigas ilin. La racion li ne permesas konsideri ion alian ol manierojn gajni monon. La alian li nur permesas admiri kaj honori riĉon kaj riĉulojn. Li fieras nur pri monakirado kaj kio ajn ebligas tion.”
“Neniu alia transformo,” li diris, “estas tiel rapida kaj certa kiel tiu de honoramanta junulo en monamantan.”
“Do jen oligarkiulo,” mi konkludis.
“Nu, li estas simila al la socio el kiu formiĝis oligarkio.”
“Do nun ni ekzamenu ĉu li similas oligarkion mem.”
“Jes, ni ekzamenu tion.”
“Unue, li similas ĝin rilate al honorado de riĉeco kiel plej grava, ĉu ne?”
“Kompreneble li tiel similas.”
“Kaj li estas tre ŝparema kaj laborema, plenumante nur siajn nepre necesajn bezonojn. Li ne elspezas monon por io alia, li rigardas deziron al io alia kiel stultan.”
“Certe.”
“Li estas rigora,” mi aldonis, “kaj ĉiam celanta profiton kiam ajn li agas, homo nesatigeble monavida—kian admiras la publiko—mi kredas ke tia estus persono simila al tia socio.”
“Certe mi akordas,” li diris. “Mono estas plej amata kaj de la socio kaj de ĉi tia persono.”
“Kaj mi ankaŭ kredas ke li neniam multe atentis edukiĝon.”
“Mi kredas ke ne,” li diris. “Edukito ne farus blindulon honorata korifeo.”
“Bone,” mi diris. “Nun pripensu: Ĉu vi akordas kun mi ke pro sia manko de eduko li havas virabelajn trajtojn—almozulajn kaj ankaŭ krimulajn, neenvivigitajn nur pro liaj aliaj koncernaĵoj?”
“Certe,” li diris.
“Ĉu vi scias,” mi demandis, “kien rigardi por trovi lian krimemon?”
“Kien?”
“Lian prigardadon de orfoj, kaj kiam ajn estas oportuno kaptebla por malhonesti.”
95
Vortludo netradukebla: “oligarkoj, regantoj de malmultaj” anstataŭ “malmultaj regantoj”.