“Vere noble estas,” li sarkasmis.
“Tiajn kaj aliajn similajn karakterizaĵojn havas demokratio,” mi diris. “Kaj la sekvo estas, evidente, ke rezultas tre agrabla, bunta, anarkia socio, kiu disponigas egalecon sendistinge al egaluloj kaj malegaluloj.”
“Via konkludo estas ĝenerale agnoskata,” li respondis.
“Do nun konsideru kia estas tia individuo. Ĉu ni unue observu kiel tia persono estiĝas, same kiel ni ekzamenis la socion?”
“Jes,” li diris.
“Ĉu ne estas tieclass="underline" Avara oligarko havus filon kiun li edukus laŭ siaj principoj?”
“Tiel estas.”
“Kaj tiu oligarko perforte subpremus en si dezirojn multekostajn kaj senprofitajn, tiajn, kiajn oni opinias nenecesaj—”
“Klare,” li diris.
“Ĉu vi preferas,” mi demandis, “ke anstataŭ diskuti en obskureco ni unue difinu kiaj deziroj estas necesaj kaj kiuj ne?”
“Tion mi preferas,” li diris.
“Ĉu vi akordas kun mi ke neeviteblajn dezirojn ni prave nomas necesaj? Kaj ankaŭ tiujn kiuj plenumite utilas al ni? Nia naturo mem postulas tion, mi kredas.”
“Certe.”
“Do ni prave nomas ilin necesaj?”
“Prave.”
“Kaj la malo? Ni prave nomas nenecesaj dezirojn kiujn oni povas nuligi se oni kutimiĝis al tio jam de juneco kaj ili estas senutilaj aŭ eĉ malutilaj.”
“Mi plene akordas.”
“Ĉu ni rigardu ekzemplon de ambaŭ specoj por trovi kiel distingi ilin?”
“Nepre jes.”
“Ĉu vi akordas kun mi ke la deziro manĝi panon kaj aliajn nutraĵojn estas necesa por sano kaj bonfarto?”
“Jes.”
“La deziro manĝi panon estas necesa laŭ ambaŭ kriterioj, ĉar ĝi estas utila kaj ne eblas vivi sen ĝi.”
“Jes.”
“Kaj estas same rilate al aliaj nutraĵoj se ili estas utilaj por bona farto.”
“Kompreneble.”
“Sed kion pri deziro manĝi aliaĵojn kiuj damaĝas la korpon kaj la menson—la intelekton kaj inteligenton—deziro kian oni kutime povas nuligi per punoj kaj edukado? Ĉu ni pravas nomante ĝin nenecesa?”
“Ni tute plene pravas.”
“Ni nomas la unuan deziron utila pro ĝia bona efiko. Sed la duan deziron ni nomas ekstravaganca.”
“Sendube.”
“Ni povas sammaniere taksi koitemon kaj la aliajn dezirojn.”
“Jes.”
“Kaj pri tiu virabelo diskutita, ni diris ke li estas plena de tiaj nenecesaj plezuroj kaj deziroj, eĉ regata de ili. Sed kiu sin dediĉas al la necesaj estas malelspezema kaj oligarkia.”
“Nepre.”
“Nun, denove,” mi diris, “ni pridiskutu kiel demokratiulo estiĝas el oligarkiulo. Mi kredas scii kiel tio plej ofte okazas.”
“Kiel?”
“Kiam junulo kreskinta kiel ni diris, nekulturita, malelspezema, gustumas la mielon de la virabeloj kaj amikiĝas kun sovaĝaj, lertaj personoj—personoj povantaj provizi ĉiajn plezurojn—tiam komencas ŝanĝiĝi…[96] lia oligarkia karaktero en demokratian.”
“Neeviteble,” li diris.
“Nu, same kiel la civito spertis revolucion, kiam unu parto alvokis helpon de eksteruloj por ke kamaradoj helpu kamaradojn, tiel ŝanĝiĝas junulo kiam el ekstere haveblas satigo por iu responda deziro en li.”
“Tute certe.”
“Kaj, mi kredas, se aliancano helpas la oligarkiemon en li— aliancano konsistanta el riproĉoj kaj malaprobo fare de liaj patro kaj familianoj, revolucio kaj kontraŭrevolucio okazas en li, interna batalo.”
“Certe.”
“Kaj mi supozas ke foje la demokratia cedas al la oligarkia, kaj kelkaj emoj pereas dum aliaj forfalas, tiel ke memrespekto establiĝas en la spirito de la junulo kaj ordo denove regas en li.”
“Foje estas tiel,” li diris.
“Sed ankaŭ ŝajnas al mi ke foje anstataŭas la forfalintajn emojn aliaj parencaj al ili, kiuj kreskis sen la konscio de la patro kaj fariĝis multaj kaj fortaj.”
“Ofte estas tiel,” li diris.
“Tiam ili retiras lin al liaj antaŭaj amikoj kaj sekrete naskas ankoraŭ pli da deziroj.”
“Vere.”
“Fine ili kaptas la akropolon de la spirito de la junulo, trovinte ĝin malplena de vera kompreno kaj bonaj planoj kaj ĝustaj pensoj—tiuj estas la plej bonaj gardistoj de la menso de di-amantoj.”
“Nepre,” li diris.
“Mensogaj kaj fanfaronaj pensoj kaj ideoj suprenkuras por kapti lian citadelon por si.”
“Tute sen dubo,” li diris.
“Kaj li reiras por senkaŝe loĝi kun tiuj Lotusmanĝantoj.[97] Se iu helpo por la ŝparema parto de lia psiko venas de la familio, la fanfaronaj pensoj fermas la pordegojn de la fortreso. Ili ne permesas la helpeman armeon, nek akceptas la konsilojn senditajn de amikaj spertintoj. Ili venas, nomas respekton stulta kaj senhonorige ekzilas ĝin. Ili diras ke prudenteco estas manko de kuraĝo kaj senrespekte elĵetas ĝin. Ili konvinkas lin ke modera kaj orda elspezado estas kampula kaj kruda. Helpate de multaj malutilaj deziroj ili elpelas ĝin.”
“Tute vere.”
“Malpleniginte kaj puriginte la spiriton de sia kaptito por la granda inico, ili enkondukas kun granda ĥoro en torĉlumo[98] violentecon, anarkion, malŝparemon kaj senhontecon girlanditajn, laŭdante kaj misnomante ilin. Ili nomas violentecon kulturo, anarkion libereco, malŝparemon gloro, kaj senhontecon braveco. Tiel,” mi diris, “junulo interŝanĝas la necesajn dezirojn, kiujn li lernis honori, kontraŭ liberigo kaj permeso de la nenecesaj kaj malutilaj plezuroj.”
“Tio estas tute klara.”
“Kaj, se mi ne eraras, li elspezas tiom da mono kaj energio kaj tempo por la nenecesaj plezuroj kiom por la necesaj. Sed se li estas bonsorta kaj ne tro fervora, kiam li pliaĝiĝas kaj la emocia tumulto komencas perdi sian intenson, li akceptas kelkajn el la forfalintaj plezuroj kaj ne plu dediĉas sin plene al la postvenintaj. Li egaligas la plezurojn, kaj li traktas la aktualan plezuron kvazaŭ perlote akirintan sian regpovon portempe.[99] Kaj poste, laŭvice, li akceptas alian, malrespektante neniun sed egale traktante ĉiujn.”
“Vi pravas.”
“Kaj li ne akceptas bonan konsilon, nek lasas ĝin eniri lian fortreson. Se oni diras al li ke kelkaj plezuroj estas bonaj kaj havindaj, sed aliaj estas malbonaj, ke oni devas honorante akcepti la bonajn sed malpermesi kaj sklavigi la malbonajn—nu, ĉion tian li rifuzas kaj insistas ke ĉiuj plezuroj estas simile honorindaj kaj egalvaloraj.”
“Tia li estas kaj tion li faras, nepre,” li diris.
“Kaj tiel li vivas ĉiutage, bonvenigante kian ajn hazardan plezuron—povas esti ke li ebriiĝas dum knabino ludas fluton; povas esti ke li trinkas akvon kvazaŭ velkante pro soifo; dum unu tago li sporte ludas, dum alia tago li pigras; kaj jen dum alia tago li studas filozofion. Ofte li fariĝas politikisto kaj li ekstaras kaj diras aŭ faras kion ajn, sendistinge. Foje lian menson okupas nur militado, alifoje nur komercado. Ekzistas neniu ordo, neniu sento de neceso en lia vivo, sed li nomas sin feliĉa, libera kaj benita, negrave kiel li agas.”
“Jes,” li diris, “vi bone karakterizis la vivon de homo kiu opinias ĉion egale valora.”
“Mi kredas,” mi diris, “ke ĝuste kia estas la civito, tia estas la civitano. Ili estas plenaj de ĉiaj kutimoj. Jen vivo kiun envius la plej multaj personoj. Ĝi estas modelo de civita vivo enhavanta kiel eble plej multajn specojn de socioj.”
“Tiel estas,” li diris.
“Do, nun ni ĝuste karakterizis homon respondantan al demokratio kaj kiun, sekve, ni prave nomas demokratia persono.”
97
Vidu
98
Platono moke uzas la priskribon de inico en sekretan religian kulton por sia analogio ĉi tie.