“La karakterizo estas ĝusta.”
“Nun restas por diskuto,” mi diris, “la plej eleganta socio kaj la plej eleganta homo: Tiranismo kaj tirano.”
“Jes.”
“Kiel, mia kara amiko, tiranismo estiĝas? Estas jam klare ke ĝi originas el demokratio.”
“Klare.”
“Sendube tiranismo originas el demokratio sammaniere kiel demokratio originas el oligarkio.”
“Kiel?”
“La propozicio,” mi diris, “estas ke la celo por kiu oligarkio establiĝas estas riĉeco, mi kredas.”
“Vi pravas.”
“Troa avido je mono kaj neglekto de aliaj aferoj pro riĉiĝemo detruis ĝin.”
“Vere,” li diris.
“Nu, simile demokratio havas celon, kaj troa avido je tiu celo detruas ĝin.”
“Kian celon ĝi havas,”
“Liberecon,” mi diris. “Verŝajne vi aŭdis ke en demokratia civito tio estas la plej honorinda celo, kaj sekve ke por liberspiritulo nur tia socio estas taŭga.”
“Jen la preskaŭ universala pretendo,” li diris.
“Nu, kiel mi ĵus diris,” mi daŭrigis, “troa avido je tio kaj neglekto de aliaj aferoj ŝanĝas la karakteron de la civito kaj tiranismo neeviteble rezultas.”
“Kiel?”
“Jen mia opinio: Kiam demokratia civito soifegas je libereco malhonestuloj influas ĝin kaj ebriigas ĝin per tro da ‘spirito’[100]. Se la ĉefregantoj ne estas nekutime mildaj kaj permesas eksterordinaran kvanton da libereco, la civitanoj deklaras ke la malhonestuloj estas krimuloj kaj oligarkoj.”
“Tiel estas,” li diris.
“Sed se la civitanaro tro amas liberecon,” mi daŭrigis, “ĝi malrespektas personojn kiuj obeas la ĉefregantojn. Ĝi konsideras tiajn obeantojn propravole sklavigitaj kaj senvaloraj. La civitanaro laŭdas kaj honoras regantojn kiuj agas kvazaŭ regatoj; kaj, kontraste, regatojn kiuj agas kvazaŭ regantoj, ĉu private, ĉu publike. Ĉar neeviteble en tia civito estas plena libereco.”
“Kompreneble.”
“Kaj, mia amiko,” mi diris, “tiu libereco penetras la domojn mem kaj eĉ la bestojn, alportante anarkion.”
“Kial vi diras tion?”
“Patro ekkutimiĝas agi kiel infano kaj timrespekti siajn filojn; kaj la filo ekagas kvazaŭ patro, tute senhonte kaj tute sen respekto al la gepatroj, por esti liberulo. Kaj enmigrinto ricevas samajn rajtojn kiel natura civitano, kaj eĉ vizitanta fremdulo estas akceptata kiel egalulo.”
“Jes, tiel okazas,” li diris.
“Kaj krom tio,” mi diris, “malpli gravaj similaĵoj okazas: Instruisto timas kaj flatas siajn studentojn, dum la studentoj malestimas la instruistojn. Kaj ĝenerale la junuloj imitas la pliaĝulojn kaj disputas kun ili ne nur parole sed ankaŭ age. Olduloj sidas kun la junuloj kaj ŝercadas kun ili, imitante la junulojn por ne ŝajni malamikaj aŭ severaj.”
“Certe estas tiel,” li diris.
“Kaj eĉ okazas, mia amiko,” mi diris, “ke tiel nekredebla liberemo estiĝas ke aĉetitaj gesklavoj estas tiel plene liberaj kiel iliaj posedantoj. Kaj mi preskaŭ forgesis mencii ke virinoj kaj viroj ricevas samajn rajtojn kaj liberecon.”[101]
“Ni sekvu Esĥilon,” li diris, “kaj ‘diru jam tion, kio atingas niajn lipojn’[102].”
“Certe,” mi diris. “Sen propra sperto, vi ne kredus kiom pli liberaj estas la bestoj apartenantaj al homoj en tia socio. Kiel diras la proverbo, ‘la hundinoj fariĝas similaj al siaj mastrinoj’. Same ĉevaloj kaj azenoj libere kaj dignoplene marŝas sur la stratoj, faligante personojn kiuj ne flankenpaŝas. Kaj simila libereco ekzistas rilate al ĉio.”
“Vi parolas pri koŝmareca sperto, kiun mi mem ofte renkontas kiam mi promenas en la kamparon.”
“La kulmino,” mi diris, “de ĉio ĉi estas ke oni trovas ke tia libereco tiom moligas la spiriton de la civitanoj ke se oni postulas ian ajn servon, ili ĉagreniĝas kaj ribelas. Kaj fine, kiel vi scias, ili eĉ ne observas la leĝojn, skribitajn aŭ ne skribitajn, por ke ili havu neniun mastron.”
“Mi tre bone scias tion,” li respondis.
“Ĉi tio, mia amiko,” mi diris, “estas la bela, vigla komenco el kiu kreskas tiranismo, laŭ mia opinio.”
“Certe vigla,” li diris, “sed kiel ĝi estas la komenco de tiranismo?”
“Pro la sama malsano,” mi diris, “kiu ekaperis en oligarkioj kaj detruis ilin. Eĉ pli forta epidemio atakas la demokration. Efektive, ĉio ekstrema kutime cedas al sia malo. Tio validas same pri socioj kiel pri klimatoj kaj plantoj kaj korpoj.”
“Verŝajne.”
“Sekve, tro multa libereco evidente ŝanĝiĝas simple en tro multan sklavecon private kaj publike.”
“Jes, tre verŝajne.”
“Do kredeble,” mi diris, “tiranismo originas en neniu alia socio ol demokratio. Kiel ŝajnas al mi, la plej severa, kruela sklaveco rezultas de ekstrema libereco.”
“Tio estas logika.”
“Sed mi kredas ke vi ne demandis pri tio. Via demando estis: Kia malsano povas detrui egale oligarkion kaj demokration?”
“Vi pravas,” li diris.
“Nu, mi parolis pri malŝparemaj pigruloj. Inter ili la plej bravaj estas la gvidantoj, kaj la plej malbravaj estas la sekvantoj. Ni komparis ilin kun virabeloj, el kiuj iuj havas pikilojn kaj iuj ne.”
“Ĝuste tiel,” li diris.
“Ili kaŭzas la plej grandan maltrankvilon en ĉiu socio kiam ili ekaperas,” mi daŭrigis. “Same kiel flegmo kaj galo[103] en la korpo. Bona kuracisto kaj leĝfaristo de civito devas jam antaŭzorgi kiel saĝa abelisto, se eble, por neebligi ilian naskiĝon. Sed se ili ja naskiĝas, do kiel eble plej rapide eltranĉi ilin kaj ilian ĉelaron.”
“Jes, je Zeŭso, nepre!” li diris.
“Nu, mi diros al vi,” mi diris, “kiel ni povos pli klare vidi tion.”
“Kiel?”
“Ni ekzamenu la fakton ke demokratia civito havas tri partojn. Unu estas grupo kiu estiĝas ne malpli potenca ol en oligarkio.”
“Tiel estas.”
“En demokratio ĝi estas eĉ pli lerta ol en oligarkio.”
“Kial?”
“En oligarkio ĝi ne estas honorata. La regantoj malpermesas ĝin tiel ke ĝi estas senekzerca kaj senforta. Sed en demokratio preskaŭ ĉiuj regantoj venas el tiu klaso. La plej lertaj parolas kaj agas dum la aliaj sidas sur la benkoj zumante tiel ke neniu alia povas paroli. Tiel ili administras ĉion en la civito kun malgravaj esceptetoj.”
“Jes, vi pravas,” li diris.
“Nun dua grupo distingiĝas.”
“Kiu?”
“Kvankam ĉiu persono avidas monon, la personoj kies karaktero estas plej zorgoplena fariĝas plej riĉaj.
“Supozeble.”
“Se mi ne eraras, la virabeloj trovas ke plej facile estas forpreni ties mielon.”
“Jes,” li diris. “Kiel oni povus forpreni mielon de senhavuloj?”
“Do la riĉuloj povus esti nomataj nutraĵo por la virabeloj.”
“Probable.”
“La proletario[104] estas la tria klaso. Per sia sendependa laboro la proletoj akiras sian monon sed ili ne partoprenas politikon kaj posedas malmulton. Ili estas ĉefaŭtoritataj kiam ili kunvenas.”
“Jes,” li diris. “Sed ili ne ofte emas kunveni se ili ne ricevas iom da mielo.”
“Tamen ili ĉiam ricevas iom,” mi diris. “La estroj laŭeble forprenas de la riĉuloj. Ili konservas la plej grandan parton por si kaj distribuas la reston al la proletoj.”
“Jes, ili ricevas tiel,” li diris.
“Se mi ne eraras, la riĉuloj konsekvence devas defendi sin en la Asembleo kaj kiel ajn eblas al ili.”
“Evidente.”
100
Vortludo per la diversaj sencoj de “spirito”. Difino 10 en
103
Laŭ la tiama medicino flegmo estas likvo enkorpa kiu kaŭzas indiferentecon. Galo estas ankaŭ likvo enkorpa kaŭzanta pasiojn.
104
“δηµοζ” greke = la ĝenerala publiko; en ĉi tiu kunteksto, la personoj kiuj devas perlabori sian vivon, kontraste kun la riĉularo kaj la registaro.