“Kompreneble.”
“Tiel ili ricevos monon kaj honoron—verŝajne plejparte en tiranismaj civitoj, sed ankaŭ en demokratiaj. Sed ju pli ili suprengrimpos la rangojn de niaj socioj, des pli mankos al ili honorado kvazaŭ manko de kapablo spiri neebligus ke ili plu grimpu.”
“Certe.”
“Nu,” mi diris, “ni devojiĝis. Ni denove diskutu la privatan armeon de la tirano, tiun belan, grandan, multspecan kaj senĉese ŝanĝiĝantan armeon. Per kio la tirano pagus ilin?”
“Klare,” li diris, “se la sanktejoj en la civito havas trezoron li prenus ĝin por pagi la lukron. Kiam tiu mono ne plu sufiĉus, li uzus la propraĵojn de mortkondamnitoj. Tiel li postulus de la popolo malpli da imposto.”
“Kaj kion li faros kiam tio estos tute elspezita?”
“Klare,” li diris, “li devos uzi sian hereditan riĉon, li kaj liaj kundrinkuloj kaj gekamaradoj.”
“Mi komprenas,” mi diris. “La popolo kiu establis la tiranon devos porpagi la kostojn de li kaj liaj geamikoj.”
“Tio estos nepre necesa.”
“Kion vi diras?” mi diris. “Sendube la popolo ekkolerus kaj dirus ke ne estas juste ke patro vivtenu sian adoltan filon; ke, kontraŭe, la filo devus vivteni sian patron—kaj simile, kiam ili estigis kaj establis lin, ili ne faris tion por ke li akiru potencon kaj devigu ilin servi siajn proprajn sklavojn, kaj vivteni lin kaj la sklavojn kaj lian ceteran kamaradaron. Ke ili faris lin Gvidanto por ke li liberigu ilin de la riĉuloj kaj de la tiel nomitaj gravuloj. Sekve ili ordonus ke li kaj liaj amikoj foriru el la civito, samkiel patro ordonas al sia filo kaj ties drinkamanta amikaĉaro foriri el la domo.”
“Je Zeŭso!” li diris. “Tiu popolo ektrovus kian bruton ili ĝoje bonvenigis kaj ke senfortuloj ne sukcesas elpeli potenculojn.”
“Kion vi diras?” mi miris. “Ĉu tirano kuraĝus perforti sian propran popolon kaj batus ĝin se ĝi ne obeus?”
“Jes,” li diris. “Sed unue li forprenus iliajn armojn.”
“Do vi diras,” mi respondis, “ke tirano murdus sian popolon anstataŭ vivteni ĝin. Ŝajnas do ke jen aŭtentika tirano kaj, kiel oni diras, la popolo provante eskapi el la fumo de sklaviĝo fare de liberaj homoj nur falus en fajron de sklaviĝo fare de skavoj. Anstataŭ sian iaman trograndan kaj malĝustatempan liberecon ili ekvestus sin per la plej severa kaj amara servado al sklavoj.”
“Certe tiel okazas,” li diris.
“Nu,” mi diris, “mi kredas ke oni agnoskos ke ni adekvate ekzamenis la manieron per kiu demokratio fariĝas tiranismo, kaj kia estas tiranismo.”
“Tute sufiĉe,” li diris.
Parto Naŭ
“Nu,” mi diris, “ekzameninte demokratian homon ni devas trovi kiel tiranisma homo estiĝas el la demokratia. Kaj ni devas trovi kia li estas post tiu ŝanĝo, kaj kian vivon li havas: Mizeran aŭ feliĉan.”
“Jes, ni ankoraŭ devas fari tion,” li diris.
“Ĉu vi scias kion mi ankaŭ volas trovi?”
“Kion?”
“Kiaj kaj kiom estas la emoj,” mi respondis. “Mi opinias ke ni ankoraŭ ne sufiĉe diskutis ilin. Kaj dum tio restos farota, des pli malklara estos la celo de nia serĉo.”
“Bonvolu doni ekzemplojn.”
“Certe. Vidu, jen kion mi volas trovi: Inter la nenecesaj plezuroj kaj emoj iuj estas, miaopinie, kondamnendaj. Verŝajne ili ekzistas en ĉiu persono, sed la leĝoj kiel ankaŭ raciaj homoj kun pli bonaj emoj, malaprobas ilin. Tial en iuj personoj tiaj deziroj estas plene detruitaj, aŭ almenaŭ fariĝas malfortaj. Sed en aliaj personoj ili restas pli fortaj kaj pli multnombraj.”
“Ĉu vi bonvolos nomi ilin?”
“Ili vigliĝas dum ni sonĝas,” mi respondis, “kiam la aliaj partoj de la menso dormas—la racia kaj mildkaraktera kaj supera partoj. Tiam la sovaĝa, necivilizita parto, kvazaŭ plena de manĝaĵoj aŭ drinkaĵoj, kapriolas, libera de la dormo, kaj provas kontentigi sin laŭ sia volo. Vi scias ke ĝi aŭdacas fari ĉion ĉar nek prudenteco nek honto katenas ĝin. Ĝi volas senbride koiti kun la patrino, ensonĝe, aŭ kun kiu ajn alia, ĉu dio, ĉu besto. Senĝene ĝi murdas kaj manĝas ĉion malpermesitan. Unuvorte, ĝi evitas nenion kontraŭracian aŭ prihontindan.”
“Vi plene pravas,” li diris.
“Nu, mi kredas ke oni devas teni sin sana kaj prudenta kaj ekdormi nur kiam oni jam vekis sian racian karakteron kaj festenigis ĝin per bonaj pensoj kaj konsiderado. Tiumaniere oni atingas sinkonon, tiel ke la emocioj estas nek malsataj nek troplenaj. Tiam ili trankviliĝas kaj ne ĝenas la Plejbonon en ni per siaj plezuroj kaj doloroj, sed permesas ke ĝi, sola kaj pura, konsideradu kaj strebu trovi kion ĝi ne scias, ĉu estintan, ĉu estantan, ĉu estontan. Simile, oni kvietigu sian fervoron kaj ekdormu sen kolero. Trankviliginte tiujn du partojn oni aktivigas la trian parton por ke ĝi rezonadu. Vi scias ke efektive dum tia stato oni plej klare rigardas la veron, kaj malplej multaj maldecaj vizioj aperas al la dormanto.”
“Mi kredas precize same kiel vi,” li diris.
“Nu, ni ja devojiĝis dum nia diskutado, sed kio estas konkludenda estas ke ekzistas ia danĝera, sovaĝa, maldeca tendenco en ĉiu el ni, eĉ en tiuj kiujn ni supozas la plej respektindaj. Kaj ĝi manifestiĝas per sonĝoj. Konsideru ĉu vi akordas kun tio kion mi diras”
“Jes, mi certe akordas.”
“Nun memoru kion ni diris pri la karaktero de demokratia persono. Lia patro, kiu edukis lin jam de infaneco, estis avida kaj plej respektis komercocelajn emojn, sed malrespektis ĉiun deziron por tio kio nur distras aŭ ornamas. Ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Tamen la filo kompaniĝis kun pli rafinitaj homoj kiuj estis plenaj de la deziroj kiujn ni diskutis. Li akceptis ĉian eksceson kaj ilian vivmanieron, kaj malakceptis la amon de sia patro je mono. Tamen lia naturo estis pli bona ol tiu de liaj koruptantoj. Pro la dudirekta logo li situigis sin meze inter ambaŭ vidpunktoj kiel decas laŭ lia kredo, ĝuante la avantaĝojn de ambaŭ. Kaj tiel li vivis, nek mallibera, nek anarkia, sed fariĝante demokratia homo, kvankam komence li estis oligarkia.”
“Tiel ni kredis kaj plu kredas pri li,” li komentis.
“Nun supozu ke ankaŭ li pliaĝiĝas kaj havas junan filon edukitan laŭ liaj principoj.”
“Bone.”
“Supozu ke okazas same al li kiel antaŭe al lia patro: Li estas allogata de ĉia maldecaĵo—liaj allogantoj nomas tion plena libereco. Liaj patro kaj familio konsilas ke li estu modera pri siaj plezuroj, sed la kompanoj konsilas malmoderecon. Kiam la potencaj sorĉistoj kiuj tiranigas ne sukcesas alimaniere estri la junulon ili trovas manieron meti pasion en lin por ke ĝi superregu pigremon kaj diversajn aliajn emojn. Ili faras el tiu ĉefpasio grandan, sorantan virabelon—aŭ ĉu vi opinias ke tia pasio estas pli komparinda kun io alia?”
“Tute ne,” li respondis.
“Nu, tiam la aliaj deziroj zumas ĉirkaŭ tiu ĉefpasio, riĉaj per incensoj kaj parfumoj kaj girlandoj kaj vinoj kaj la akompanantaj plezuroj, por grandigi kaj nutri tiun pasion ĝis fine ili kreskigas pikilon en la virabelo. Tiam ĝi uzas frenezecon por protekti sin—tio estas ĝia pikilo. Kaj se restas iuj indaj opinioj aŭ emoj kaj iu hontemo, ĉi tiu deziro mortigas ilin kaj elĵetas ilin ĝis prudenteco estas nuligita kaj nenatura frenezeco anstataŭas ilin.”
“Vi perfekte montris kiel tiranisma homo estiĝas.”
“Nu, mia amiko, mi opinias ke tial jam delonge Erotiko estas karakterizata kiel tirano.”
“Povas esti,” li respondis.
“Kaj ĉu, mia amiko, ankaŭ vi trovis ke ebriulo estas posedata de aroganta tiranismo?”
“Jes.”
“Kaj tute freneza persono esperas kaj provas regi ne nur homojn sed eĉ diojn.”
“Certe.”
“Do, kara amiko, farante zorgan difinon ni povas diri ke homo fariĝas tiranisma kiam—ĉu pro korpa heredo, ĉu pro cirkonstancoj, ĉu pro ambaŭ—lin obsedas ebrieco, amorado, kaj psikozo.”[109]
109
La psikiatria terminaro en la epoko de Platono estis ankoraŭ ambigua. La greka teksto ĉi tie uzas la vorton µελαγχολικοζ, kiun leksikono kutime difinas kiel “deprimo”. Sed ŝajnas ke celita estas ia ajn psikoza stato.