Выбрать главу

“Tion aldonu,” li respondis.

“Tiel estas,” mi diris. “Do tiu estas nia unua konkludo. Nun kio estas via opinio pri la dua?”

“Nomu ĝin.”

“Ĉar ni dividis la civiton en tri partojn, kaj simile la karakteron de ĉiu individuo, ŝajnas al mi ke dua konkludo estas ankaŭ farenda.”

“Nu?”

“Jen: Estas tri partoj, kaj al ĉiu parto apartenas specifa plezuro, do ankaŭ estas tri tendencoj kaj tri ĉefprincipoj.”

“Bonvolu ekspliki.”

“Konsideru: Per unu parto oni lernas,” mi diris, “per la dua oni strebas, kaj per la tria—nu, la tria havas tiom da formoj ke ni ne povas doni unusolan nomon al ĝi. Sed ni nomis ĝian plej grandan kaj fortan aspekton, ni diris ke tio estas pasio, pro ĝia enorma deziro manĝi kaj drinki kaj amori kaj tiel plu. Ni ankaŭ povas karakterizi ĝin kiel monavidan, ĉar plejparte tiaj deziroj plenumiĝas per mono.”

“Tio estas tute prava,” li diris.

“Se ni diras ke tiu parto de la karaktero trovas siajn plezuron kaj amon en akirado, ni povus fari rubrikon por ĝi, ĉar estas evidente ke ni prave karakterizas ĝin kiel monavidan kaj profitavidan.”

“Ni kredas ke tiel estas.”

“Kaj ankaŭ estas klare ke strebemo ĉiam celas superforti kaj venki kaj akiri bonan reputacion.”

“Certe.”

“Do estas ĝuste karakterizi ĝin kiel venkavidan kaj honoravidan, ĉu ne?”

“Tute ĝuste.”

“Kaj rilate al la parto per kiu ni lernas, estas klare al ĉiu ke ĝia celo estas ĉiam trovi la veron, kaj ĝi malplej interesiĝas pri mono kaj reputacio.”

“Certe.”

“Do ĝia ‘rubriko’ estas: Lernavida kaj Sciavida.”

“Nepre.”

“Do, ĉu vi akordas ke iu ajn el tiuj karakterpartoj povas regi, laŭ la cirkonstancoj?”

“Mi akordas.”

“Sekve ni povas diri ke ekzistas tri homtipoj: Sciavida, venkavida, kaj profitavida.”

“Ĝuste tiel.”

“Kaj ekzistas tri respondaj plezuroj, ĉiu homtipo havas propran plezuron.”

“Certe.”

“Nu, vi scias,” mi diris, “ke se vi demandus ĉiun el tiuj tri homoj, kia vivo estas plej feliĉa, ĉiu plej laŭdus la propran. La monavida preferus la plezuron ricevi pagon al la plezuro esti honorata aŭ la plezuro lerni, se ili ne liverus al li monon.”

“Vi pravas,” li diris.

“Kion pri la honoravida?” mi demandis. “Ĉu li ne opinius ke la plezuro kiun donas mono estas malinda? Kaj simile pri lernado—krom se honoro rezultas pro ĝi? Ĉar lernado estas nur absurda nebulaĵo se ĝi ne provizas honoron.”

“Tiel estas,” li respondis.

“Kaj la filozofo?” mi demandis. “Kiel ni supozu ke li taksas la aliajn plezurojn kompare kun scio pri la Vero? Ĉu li ne kredas ke ili estas tre malproksimaj de vera plezuro? Li nomus ilin ‘neeviteblaj plezuroj’, kiujn li volonte evitus se tio estus ebla.”

“Tio estas senduba.”

“Kiam,” mi diris, “oni disputas pri ĉiu el tiuj plezuroj kaj la responda vivo, kaj oni ne diskutas pri la indeco aŭ la malindeco de la vivado, sed nur pri plezuro kaj manko de doloro kiel ni povas scii, kiu el ili plejvere parolas?”

“Mi efektive ne scias respondi.”

“Sed pripensu: Kiuj estas la kriterioj laŭ kiuj oni devas juĝi se oni volas juĝi ĝuste? Ĉu io alia ol sperto, inteligento kaj racio? Ĉu vi konas pli bonan kriterion?”

“Ne.”

“Do pripensu: El la tri homoj, kiu estas plej sperta pri ĉiuj plezuroj kiujn ni nomis? Ĉu, laŭ via opinio, la profitavidulo lerninta kia estas la Vero estas pli sperta pri la plezuro kiu venas de scio ol la filozofo pri la plezuro venanta el monaj profitoj?”

“La diferenco estas granda,” li respondis. “La filozofo neeviteble gustumas la aliajn plezurojn jam de l’infaneco. Sed la profitavidulo spertas neniun devon, eĉ neniun oportunon, gustumi kiom dolĉa estas la plezuro kiu venas el scio pri la Vero. Efektive, li trovus tion malfacila eĉ se li volus.”

“La filozofo,” mi daŭrigis, “multe superas la profitavidulon, ĉar li spertis ambaŭ plezurojn.”

“Tute vere.”

“Kion pri la honoravidulo? Ĉu la filozofo estas malpli sperta pri la plezuro kiun donas honoro ol la honoravidulo pri la plezuro kiun donas la intelekto?”

“Ne, ĉar honoro trafas ĉiun personon kiu meritas ĝin—riĉulo ja estas honorata de la publiko, kaj same kuraĝulo kaj saĝulo. Sekve ili ĉiuj spertas la plezuron kiun donas honoro. Sed kiam temas pri la plezuro kiu venas el konscio pri la Realo, nur filozofo povas gustumi tion.”

“Do li estas la plej bona juĝanto surbaze de sperto.”

“Certe.”

“Kaj krome, li estas la sola kiu spertis inteligenton.”

“Vere.”

“Kaj la filozofo havas la instrumenton necesan por juĝi, sed tiun instrumenton havas nek la profitavidulo nek la honoravidulo.”

“Pri kiu instrumento temas?”

“Ni diris ke oni devas juĝi surbaze de logiko, ĉu ne?”

“Tion ni diris.”

“Nu, logiko estas la speciala instrumento de filozofo.”

“Prave.”

“Se oni plej bone juĝus, uzante riĉecon kaj profitojn kiel kriterion, la vidpunkto de profitavidulo nepre estus plej fidinda.”

“Certe.”

“Se la kriterio estus honoro kaj venko kaj kuraĝo, sendube plej fidinda estus la vidpunkto de honor- kaj venkavidulo.”

“Klare.”

“Sed se la kriterio estas sperto, inteligento kaj racio?”

“Tiukaze laŭdenda estus la filozofo-raciamanto[111] kiel plej prava.”

“La parto de la psiko per kiu ni lernas devas do esti la plej plezuriga el la tri plezuroj. La persono en kiu tio regas devas havi la plej feliĉan vivon.”

“Tio estas neevitebla,” li komentis. “Saĝulo plej saĝe laŭdas sian propran vivon.”

“Kaj la duaranga?” mi demandis. “Kiun plezuron kaj vivon la juĝanto nomas duaranga?”

“Klare ke la batalema honoravidulo ĉar li estas pli proksima al la karaktero de saĝulo ol monavidulo.”

“Do la akiremulo estas evidente lasta.”

“Jes,” li diris.

“Nu, ni vidis la justulon venki la maljustulon dufoje. Triafoje, necesas alvoki kiel en la olimpikoj, la Savanton, Zeŭso de Olimpio. Vidu: Neniu el la aliaj plezuroj estas plene vera aŭ pura, ili estas kompareblaj al pentraĵo malantaŭ scenejo, kiu iluzie ŝajnigas perspektivon—kiel diris, mi kredas, iu saĝulo kiun mi aŭdis. Nu, ĉi tiu estus la plej forta kaj plej vundiga falo.”

“Sendube,” li diris. “Sed kio ĝi estas?”

“Mi trovos ĝin,” mi respondis, “se vi serĉos kun mi respondante al miaj demandoj.”

“Nur demandu,” li diris.

“Diru, do,” mi komencis: “Ĉu ni ne diris ke sufero estas la malo de feliĉo?”

“Certe.”

“Sed ankaŭ povas okazi ke ni nek ĝojas nek malĝojas.”

“Jes.”

“Tio okazas kiam ni estas inter la ekstremoj kaj la menso estas trankvila, ĉu ne?”

“Vi pravas,” li diris.

“Nu, ĉu vi memoras kion diras pacientoj dum ili malsanas?”

“Kion ili diras?”

“Ke nenio estas pli feliĉiga ol bona sano, sed ke ili ne rimarkis tion antaŭ ol malsaniĝi.”

“Jes, mi memoras.”

“Kaj ĉu vi aŭdis suferantojn diri ke nenio estus pli feliĉiga ol la ĉeso de la doloroj?”

“Jes, mi aŭdis tion.”

“Kaj sendube vi ankaŭ scias pri multaj aliaj personoj kiuj laŭdas la eblon esti serenaj kaj ne plu suferi kaj diras ke tio estas pli feliĉiga ol iu ajn ĝuo?”

“Verŝajne tio okazas,” li diris, “ĉar sereneco estas por ili la plej plaĉa, amata sperto.”

вернуться

111

Greke φιλολογοζ “filoracio” vorto inventita de Platono laŭ la modelo de la aliaj filovortoj, en kiu “filo” = “amanto de”. Do: “amanto de racio”.